UEA decidis vendi la domon de la CO de Libera Folio je 2022-02-132022-02-13 La komitato de UEA per reta voĉdonado faris la finan decidon pri la proponita vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg, kie situas la Centra Oficejo de la asocio. 37 komitatanoj voĉdonis por vendo, 13 kontraŭis vendon kaj 4 sin detenis.
La komitato decidas pri la vendo de la CO de Libera Folio je 2022-02-072022-02-08 La komitato de UEA nun voĉdonas pri la propono vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176. Post studvizito en la Centra Oficejo komitatano François Lo Jacomo konkludis, ke la proponata vendo povos havi katastrofajn sekvojn.
La komitato de UEA decidis decidi mem de Libera Folio je 2022-01-102022-01-10 Ne okazos ĝenerala voĉdonado pri la vendo de la Centra Oficejo de UEA. Tion decidis la komitato de UEA per 35 voĉoj kontraŭ 15. Nun la komitato baldaŭ mem decidos pri la planata vendo.
EU kunfinancas la novan retejon de UEA de Libera Folio je 2022-01-072022-01-07 En la nova jaro 2022 UEA ŝajne decidos pri la vendo de la Centra Oficejo, sed kompense eble ekhavos novan retejon en majo. Nun montriĝas, ke la laboro pri la retejo estas parte financata per administra subvencio de EU al TEJO.
Ĉu membroj decidu pri la vendo de la domo? de Libera Folio je 2021-12-292021-12-29 Eventuala decido pri la vendo de la Centra Oficejo de UEA estu aprobita de la membraro en ĝenerala voĉdonado. Tiu propono de Dietrich Weidmann ricevis subtenon de multaj komitatanoj de UEA, sed ankaŭ akran kritikon. Nun la komitato rete voĉdonas pri ĝi.
Ĝenerala direktoro rekomendas vendi la domon de Libera Folio je 2021-11-172021-11-17 El la financa vidpunkto estas plej oportune vendi la domon ĉe Nieuwe Binnenweg 176. Tion skribas Martin Schäffer, ĝenerala direktoro de UEA, en raporto farita laŭ peto de la komitato. La raporto ne mencias la funkciojn de UEA, kiuj nun troviĝas en la domo.
Unesko ne enkondukos Tagon de Esperanto de Libera Folio je 2021-11-092021-11-09 La nun daŭranta ĝenerala konferenco de Unesko ne traktos la proponon de UEA enkonduki tutmondan Esperanto-tagon en la 26-a de julio. La tiucela kampanjo estis komencita tro malfrue, laŭ vicprezidanto Huang Yinbao (Trezoro). Prezidanto Duncan Charters tamen trovis la kampanjon modela.
La arkivo de UEA estos transdonita al Vieno de Libera Folio je 2021-10-172021-10-18 La komitato de UEA en sia sabata kunsido decidis, ke la arkivo de la asocio estu transdonita al la Aŭstria nacia biblioteko en Vieno. La decidoj pri la sorto de la konstruaĵo en Nieuwe Binnenweg 176 en Roterdamo kaj de Biblioteko Hodler denove estis prokrastitaj. La buĝeto por la jaro 2022 estis akceptita sen diskuto.
Membroj povus decidi pri la Centra Oficejo de Libera Folio je 2021-10-11 Eventuala decido pri vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 devas esti aprobita de la membraro en ĝenerala voĉdonado. Tian formalan proponon faris komitatano Dietrich Weidmann. La propono ricevis subtenon de pluraj aliaj komitatanoj, kaj sekve devos esti formale traktita ene de la komitato.
Ĉu UEA degeneras? Vicprezidanto respondas de Libera Folio je 2021-10-062021-10-06 ”Oni devas agnoski ke la plej bonaj kaj fierindaj aferoj en Esperantujo havas malmultan aŭ neniun rilaton al la ĉefa Esperanto-organizaĵo”, skribis Stanislav Belov pri UEA en ĵusa vidpunkta artikolo. Ni petis la vicprezidanton de UEA, Fernando Maia, komenti la konkludojn.