La libroservo de UEA translokiĝos al Slovakio de Libera Folio je 2021-09-182021-10-20 La komitato de UEA en sia sabata reta kunsido decidis, ke la libroservo kaj kongresa administrado de la asocio estonte estu prizorgataj de la organizaĵo E@I en Slovakio. Pri la sorto de la domo en Roterdamo, la arkivo kaj la biblioteko oni decidos plej frue post monato.
La komitato nun decidos pri la Centra Oficejo de Libera Folio je 2021-09-172021-09-19 La komitato de UEA dum sia sabata kunsido faros seriozajn decidojn pri la estonto de la Centra Oficejo. La estraro interalie proponas, ke la komitato akceptu la rajton de la estraro laŭ sia bontrovo vendi la konstruaĵon en Nieuwe Binnenweg 176.
Katedro en Amsterdamo ŝajne plu vivos de Libera Folio je 2021-09-132021-09-13 La planata ”financa resanigo” de UEA ne tuj trafos la instruadon de Esperanto ĉe la universitato de Amsterdamo, kies speciala katedro estas financata de UEA. Laŭ vicprezidanto Fernando Maia estas mono por pliaj kvar jaroj en la koncerna fondaĵo, kaj la perspektivoj estas bonaj.
Pasporta Servo bone fartas eĉ sen komisiito de Libera Folio je 2021-09-092021-09-09 Pasporta Servo dum multaj jaroj estis unu el la ĉefaj servoj de TEJO. La tradicia papera listo de gastigantoj post sepjara paŭzo denove aperis en 2017, kaj nova papera eldono ne plu estas planata. Aliflanke la retejo, kiu estis komplete renovigita en 2015, bone funkcias, kaj estas pli ol du mil gastigantoj en pli ol cent landoj.
”UEA fariĝos nur ŝildo super agadoj de aliaj” de Libera Folio je 2021-08-242021-09-27 UEA devas kapabli mem prizorgi siajn ĉefajn taskojn kaj ne disdoni ilin al eksteruloj. Tion opinias Łukasz Żebrowski, kiu antaŭ preskaŭ unu jaro sendis al la estraro de UEA proponon pri oficejo en Varsovio. Ĝi estas unu el la alternativoj, pri kiuj la komitato de UEA ne estis informita, kiam la estraro prezentis sian planon pri la sorto de la Centra Oficejo.
”Oni devas savi la Esperantan heredaĵon” de Libera Folio je 2021-08-232021-08-25 La arkivo de UEA kaj unikaj libroj el la biblioteko nepre estu transdonitaj al Vieno por savi ilin por la komunumo kaj la esploristoj. Tion opinias profesoro Pascal Dubourg Glatigny, kiu nun kunorganizas altnivelan serion de seminarioj pri la historio de Esperanto. Dum la unua kunveno en septembro en Berlino oni diskutos la sorton de la havaĵoj de UEA.
Maia: Oni ne findecidis pri la vendo de la CO de Libera Folio je 2021-08-20 Antaŭ semajno la estraro de UEA prezentis al la komitato planon, laŭ kiu la konstruaĵo de la Centra Oficejo en Roterdamo estu vendita por miliono da eŭroj. Alternativoj mankas en la prezentita plano, sed laŭ vicprezidanto Fernando Maia oni plu esploros, ĉu tamen anstataŭ vendi eblos ludoni la konstruaĵon. Laŭ li, la estraro nenion trudas al la komitato.
La komitato pretas vendi la Centran Oficejon de Libera Folio je 2021-08-152021-08-16 La komitato de UEA en sabato senproteste ricevis la planon de la estraro, laŭ kiu la Centra Oficejo estos malplenigita kaj vendita. La biblioteko Hector Hodler estos dividita inter Aŭstria Nacia Biblioteko kaj deponejo en Slovakio, kaj gravaj funkcioj de la asocio estos transdonitaj al la organizaĵo E@I same en Slovakio.
La estraro volas vendi la Centran Oficejon de Libera Folio je 2021-08-142021-08-16 La estraro de UEA volas fermi kaj vendi la sidejon de la asocio en Nieuwe Binnenweg. En Roterdamo restu nur la administra kaj financa fakoj, kiuj funkciu en eksa frizejo en la Volontula domo. La propono estis prezentita en 14-paĝa sekreta dokumento, sendita al la komitatanoj de UEA nur kelkajn horojn antaŭ la sabata kunsido de la komitato.
UEA planas denove uzi profesian revizoron de Libera Folio je 2021-07-252021-10-17 Dum pluraj jaroj UEA ne uzas servojn de profesia revizoro por kontroli la kontojn. Pri tio atentigis la komitataj reviziantoj, kaj nun la estraro esploras la eblojn por trovi novan revizoron. La komitato aprobis la jaran raporton de la estraro en sia unua kunsido en sabato.