Pacismo en praktiko: ĉu ekzistas esperanta vojo? de Libera Folio je 2022-09-212022-09-21 Studentoj kaj esploristoj el diversaj landoj renkontiĝis en Bonn por diskuti pacismon en la Esperanto-movado el diversaj vidpunktoj. Estis prezentitaj unikaj historiaj materialoj – kaj la nova, franca traduko de ”La Danĝera lingvo” de Ulrich Lins.
Tragedio por Ukrainio kaj katastrofo por Rusio de Libera Folio je 2022-09-202022-09-22 Kion esperantistoj faru post la milito? Tiun demandon klopodas prilumi István Szabolcs en dua vidpunkta artikolo pri la temo. ”Ne povas nomi sin Esperantisto iu, kiu akceptas agreson bonvole kaj memvole, subtenas ĝin, aŭ opinias ĝin pravigebla”, li skribas.
Kion esperantistoj faros post la milito? de Libera Folio je 2022-09-122022-09-12 La milito en Ukrainio dividas ankaŭ la Esperanto-movadon. Pascal Dubourg Glatigny demandas sin, ĉu la esperantistoj havas ion propran por diri pri la konflikto, aŭ ĉu ili nur papagas propagandon de la diversaj flankoj. ”Nia vojo al paco ne plu devas esti abstrakta, sed konkrete montri la vojon de dialogo kaj toleremo”, li skribas en sia vidpunkta artikolo sojle de diskuto pri la temo en Poznano okaze de Artaj Konfrontoj en Esperanto (Arkones).
TEJO maldungos oficistojn pro monomanko de Libera Folio je 2022-09-022022-09-05 Dum fermita kunsido, la komitato de TEJO decidis maldungi siajn oficistojn je la fino de la jaro, ĉar la buĝeta deficito estos eĉ pli granda ol atendite. La komitato decidis ankaŭ, ke TEJO en 2023 ne plu okupiĝos pri la nova retejo de UEA.
Muzikalo kronis la unuan postpandemian IJK de Libera Folio je 2022-09-012022-09-01 La unua ĉeesta IJK post 2019 ĵus okazis en Westelbeers, Nederlando. 233 partoprenantoj kun la averaĝa aĝo de 32 jaroj venis el 30 landoj. Libera Folio petis la ĉef-organizanton, Rogier ”Roĉjo” Huurman, rakonti pri la renkontiĝo.
UEA eksigis la ĉefdelegiton en Rusio de Libera Folio je 2022-08-302022-08-31 La Estraro de UEA decidis “provizore ne renomumi ĉefdelegiton en Rusio”. Tio signifas, ke la nuna ĉefdelegito Svetlana Smetanina perdas sian postenon. Ŝi estis forte kritikata pro siaj komentoj pri la milito en Ukrainio.
Neŭtraleco – ĉu nur ŝirmilo por malkuraĝuloj? de Libera Folio je 2022-08-302022-08-30 Ĉu la neŭtraleco de UEA estas nur ŝirmilo por malkuraĝuloj? Tion demandas Grigorij Arosev en sia vidpunkta artikolo. Laŭ li la agado de la asocio lige kun la milito en Ukrainio neglektas la Universalan Deklaracion de Homaj Rajtoj kaj kaŭzas damaĝon al la reputacio de Esperanto.
Osmo Buller: ”Tiu ĉi UEA ne plu estas mia UEA” de Libera Folio je 2022-08-232022-08-23 Osmo Buller, la multjara ĝenerala direktoro kaj dumviva membro de UEA, anoncis ke li monatŝanĝe forlasos la asocion. En intervjuo de Libera Folio li klarigas, kial li postulis eksigon de la ĉefdelegito de UEA en Rusio, kaj kion li nun sentas pri la asocio.
Estraro traktos eksigon de la rusia ĉefdelegito de Libera Folio je 2022-08-132022-08-13 La Estraro de UEA ĝis la fino de septembro raportos al la Komitato pri sia decido rilate la eksigon de la ĉefdelegito por Rusio. Tion decidis la Komitato post longa… [Legu plu]
Kovtonjuk rakontis pri la milito en Ukrainio de Libera Folio je 2022-08-132022-08-13 Jevhen Kovtonjuk, la komitatano A por Ukrainio, rakontis pri la milito en Ukrainio en aparta programero dum la Universala Kongreso en Montrealo. En la komitato de UEA li levis la demandon pri la eksigo de la ĉefdelegito de Rusio.