TEJO maldungos oficistojn pro monomanko

Dum fermita kunsido, la komitato de TEJO decidis maldungi siajn oficistojn je la fino de la jaro, ĉar la buĝeta deficito estos eĉ pli granda ol atendite. La komitato decidis ankaŭ, ke TEJO en 2023 ne plu okupiĝos pri la nova retejo de UEA.

Post la malsukceso ricevi administran subvencion, TEJO alfrontas gravan financan krizon. La organizo perdis pli ol duonon de sia enspezo.

Tio signifis, ke la ĉi-jara buĝeto iĝis nerealigebla, kaj necesis verki novan. La nova buĝeto estis aprobita la 10-an de aŭgusto, kaj laŭ ĝi TEJO ĉi-jare havos deficiton de 31 000 eŭroj.

La nova buĝeto tamen kalkulas je nova subvencio de 35 000 eŭroj, kiun TEJO ricevu de Esperantic Studies Foundation (ESF) aŭ de UEA. Ĉar pli ol triono de la komitato (inkluzive la prezidanton) sin detenis en la buĝeta voĉdono, oni decidis rediskuti la temon dum la komitatkunsido en la IJK.

Kutime la komitatkunsidoj estas publikaj eventoj, malfermaj al ĉiuj, kaj kelkfoje eĉ videblaj per interreto. Sed antaŭ la nuna diskuto, la prezidanto Léon Kamenický anoncis ke ĜDPR – la datum-protekta regularo de EU – malpermesas publikan diskuton pri laborkontraktoj de dungitoj kaj pro tio la kunsido devas okazi private.

La kasisto, Veronika Venislovas, aldonis, ke oni ne rajtas publike diskuti la temon ne nur pro ĜDPR, sed ankaŭ pro ĝentileco. Pro tio, la komitato faris malkutiman decidon kaj voĉdonis por ke neniu ekster la komitato rajtu sekvi la diskuton (krom la kunsidestro kaj la protokolanto).

La protokolo de la diskuto estis publikigita unu semajnon post la kunsido, kun komento ke oni forigis komentojn kiuj laŭleĝe ne povas aperi publike. Malgraŭ la timoj pri ĜDPR, la protokolo pritraktas ĉiun oficiston laŭ ties nomo.

Kvankam laŭ la buĝeto TEJO planis ricevi 35 mil eŭrojn de ESF, laŭ la protokolo, estrarano Tyron Surmon raportis ke ESF rifuzis la subvencipeton. La fondaĵo pretas subteni specifiajn projektojn, kiel la bitigadon de la arkivo de TEJO, sed ne pretas doni monon simple por kovri la deficiton.

Venislovas raportis, ke TEJO petis 10 mil eŭrojn de la Fondaĵo Junularo de UEA. TEJO laŭ ŝi ĉiukaze ricevos 5 mil eŭrojn de UEA por la salajro de teknikisto kaj la profiton de la aŭkcio dum la UK. Aldone TEJO petas donacojn de la membroj de UEA. TEJO krome petis subvencion de Societo Zamenhof ĉe UEA, sed ĝi estis rifuzita.

Laŭ la buĝeto, TEJO planas ricevi 35 mil eŭrojn de UEA kaj ESF, sed ŝi diris ke ŝi atendas ricevi nur 20 mil eŭrojn. Tio signifus ke la deficito estos eĉ pli granda ol planite, super 50 mil eŭroj anstataŭ 31 mil eŭroj.

Pro la kresko de la deficito, la komitato konsideris ĉu maldungi iujn oficistojn. Venislovas raportis ke se TEJO maldungus ĉiujn oficistojn, post la kostoj de la maldungado, la deficito ankoraŭ estus 45 mil eŭroj.

TEJO havas kvin oficistojn: unu plentempan, kiu laboras pri AKSO, kaj kvar duontempajn. Ili estas kunordiganto de la volontuloj, oficisto pri eksteraj rilatoj, subvencipetisto kaj komunikisto. Jam en julio, oni decidis ne dungi novan homon post la fino de la kontrakto de la komunikisto de TEJO.

AKSO estos lanĉita en septembro kaj la teknikisto riparos cimojn ĝis la fino de la jaro.

Dum la kunsido, oni substrekis la gravecon de la laboro de la oficistoj, specife rilate la kunordiganton de la volontuloj kaj la subvencipetiston. Oni diris ke la subvencipetisto estas la plej granda fonto de enspezo por TEJO.

La plej grava demando rilate al la financoj estas ĉu TEJO ricevos la administran subvencion venontjare. Kamenický diris ke la risko ne ricevi la subvencion en 2023 estas malalta, ĉar la buĝeto de la EU-programo estos duobligita, do duoble pli da organizaĵoj ricevos monon.

Oni atendas ricevi la rezulton de la subvencipeto inter marto kaj majo 2023.

La komitato preskaŭ unuanime voĉdonis por du rekomendoj. Unue, oni daŭrigu la kontraktojn de la oficistoj ĝis la fino de 2022, sed ne renovigu ilin en 2023 antaŭ la ricevo de la administra subvencio. Ĝis tiam, TEJO uzos fakturitan laboron.

Due, TEJO ne renovigos la kontrakton de la oficisto pri AKSO (nova retejo kaj administra sistemo) post la fino de 2022, sed en 2023 transdonos la ĉef-respondecon por la teknika subteno de la sistemo al UEA.

Alia temo diskutita estis seksĝenado, ĉar membro de TEJO petis ke la komitato diskutu ĝin post okazaĵo en IJK. Kiel kutime, la komitato decidis krei laborgrupon por esplori la temon kaj rekomendi ŝanĝojn al la reglamento.

Robert Nielsen

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
jarek parzyszek
jarek parzyszek
2022-09-02 13:32

Do la statistike pligrandigita membraro kaj la subvencioj por volontuloj ne savis nian junularan tutmondan organizon, kiu malfortas same kiel la patr(in)o?

Francisco Javier Moleón
2022-10-01 12:21

La junia LF-artikolo “Nova retejo de UEA eble aperos en septembro” prudente uzis la vorton “eble”. Pasis septembro, alvenis oktobro. Sed…

Venonta artikolo prefere portu la bombimunan titolon “Nova retejo de UEA eble aperos”. Se en 2013, post la bombasta anonco de la kostega nova retejo, iu dirus “En 2022 ni ankoraŭ parolos pri tio”, oni epitetus tiun homon absurde pesimisma stultulo. Sed…

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Francisco Javier Moleón
Lee Miller
Lee Miller
2022-10-01 15:57

Estus interese vidi resumon pri la ĝisnunaj elspezoj rilate al tiu efemera nova retejo. Kiom da mono entute UEA forĵetis kontraŭ neniu rezulto?

Dieter
Dieter
2022-10-02 16:33

Ne forgesu, ke lau la Juliana kalenadaro ankorau estas septembro.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Dieter
Dieter
Dieter
2022-10-15 17:36
Respondo al  Dieter

Septembro jam pasis ankaŭ en la Juliana kalendaro, sed la nova retejo de UEA ne aperis. Certe la komitato nun bolas, ĉar ankaŭ tiu mi-ne-memoras-kioma promeso de la mi-ne-memoras-kioma estraro ne estis plenumita.

Francisco Javier Moleón
2022-10-15 20:50
Respondo al  Dieter

Se per “boli” vi celas, ke la komitato nek faras ion ajn nek interesiĝas plu, jes, la komitato bolas.

Dieter
Dieter
2022-10-15 21:07

Ho ve! Per “boli” mi celis “furioze protesti”, sed okazas do malo.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-10-02 21:36

Ofte, kiam oni elspezis monon sen atingi la celon, oni volas pluelspezi, esperante ke oni tamen fine sukcesos kaj ke la mono jam elspezita ne estis vane uzita. Plej ofte, tamen, oni simple perdas eĉ pli da mono.

Mi esperas, ke la estraro kuraĝos agnoski ke la nova retpaĝo estas malsukceso kaj dece entombigos la tutan projekton.

Francisco Javier Moleón
2022-10-03 21:59
Respondo al  Yves Bellefeuille

Laŭ TEJO la projekto komenciĝis ne en 2013 sed nur en marto 2019 (kio okazis dum la perditaj ses jaroj?), do ĝis nun ĝi daŭras ”nur” tri kaj duonan jarojn. Pli ol tri jarojn (vere ne naŭ?) por tia projekto? Malfacilas eviti kapskuon. Se kredi la proprajn AKSO-informojn, jam multo estas farita kaj eĉ finfarita. Ke post (almenaŭ) pli ol tri jaroj tamen ankoraŭ neniu el la faritaĵoj kaj finfaritaĵoj videblas… nu.

Krome plu laŭ TEJO: ”la publika lanĉo [okazos] komence de septembro”. Mi ne uzos la facilan spritaĵon ”septembro de kiu jaro?”, ĉar tre sprita ne estas la tuto. Denove: malfacilas eviti kapskuon. Estus pli saĝe ĉesi indiki ajnajn datojn: ju pli preciza la dato, des pli absurda la afero.