La prezidanto ne subtenis la buĝeton de TEJO

Post diskuto, la komitato de TEJO aprobis novan buĝeton por 2022. Sed tuj post la voĉdonado la eliranta prezidanto de TEJO, Léon Kamenický, agnoskis ke li ne subtenis la buĝeton kaj proponis rekomenci la diskuton. ”Estis foje tre malagrable estri organizon kun tiom da malordo kaj neklareco en financoj”, li skribis.

Pro la nericevo de administra subvencio de 85 000 eŭroj, la estraro de TEJO devis prepari novan buĝeton. Ĝi estis prezentita al la komitato dum komitatkunsido la 23-an de julio.

Laŭ la nova plano, TEJO havos deficiton de 31 000 eŭroj – sed eĉ tia rezulto dependas je ricevo de subvencio de 35 000 eŭroj de ESF kaj/aŭ UEA.

Kutime la buĝetoj de TEJO estas aprobataj preskaŭ unanime. Ĉi-foje tamen estis multe malpli da subteno. Nur 13 komitatanoj voĉdonis jese, 8 sin detenis kaj 1 voĉdonis kontraŭ la aprobo de la buĝeto. Se oni konsideras ke 12 komitatanoj maltrafis la voĉdonadon, malplimulto de la komitato subtenis la buĝeton.

Surprize, la prezidanto Léon Kamenický kaj la Ĝenerala Sekretario Rogier Huurman sin detenis. Alia estrarano, Inès Kahin, ne voĉdonis, nek la onta kasisto, Wilson Foo Yu Kang. La aliaj estraranoj voĉdonis jese.

Kamenický skribis al la komitat-retlisto ke li konsideras la buĝeton nur ”provizora”. Ĉar aperis ”novaj informoj” rilate al la provoj gajni novan subvencion de ESF aŭ UEA, li proponis ke la komitato rediskutu la financojn dum la sekva komitatkunsido, ĉefe la dungojn, ĉar ili estas la plej granda elspezo de TEJO.

Li ne klarigis kia nova informo aperis aŭ pri kio precize li volas diskuti, nur ke ”temas pri tikla temo kaj tiklaj informoj pri niaj dungantoj.”

Li krome kritikis la financan staton en TEJO:

– Konsiderante ke mi eliras la estraron, mi povas ankaŭ honeste diri ke estis foje tre malagrable estri organizon kun tiom da malordo kaj neklareco en financoj. Mi tre dankas al la tuta estrara teamo ke ili komprenis la gravecon de la temo kaj ĉiuj provis iel kontribui, sed ni bedaŭrinde ĉesas havi ideojn kaj plej verŝajne devus akcepti la konsekvencojn de la multjaraj strukturaj problemoj de nia organizo kaj lerni de la eraroj (inter tiuj strukturaj problemoj estas ekzemple: malbona kaj malrapida fluo de informoj, malmulte da homfortoj kiuj okupiĝus pri financoj, /…/ tro ambiciaj projektoj, malapero de strategiaj aktivuloj, malmulte da rimedoj por ne fari aferojn lastmomente).

Li komparis la situacion al tiu de la klimatŝanĝo sed diris ke ”ankoraŭ estas tempo por trovi solvojn.”

La sekva komitatkunsido okazos ĉeeste marde la 23-an de aŭgusto dum la IJK en Nederlando. Oni nun diskutas, ĉu la kunsido estu publika aŭ ne.

Robert Nielsen

1 Komento
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
coutinho
coutinho
2022-08-11 1:05

Tiuj esprimoj de Léo multe respegulas las samajn problemojn de lokaj kaj naciaj organizaĵoj, malmultaj homoj volas esti estroj de Esperanto-organizoj sed tiuj malmultaj kiuj jese volas malmulte scias pri financo, tial niaj organizoj havas malmulte da ŝancoj aktiviĝi kaj travivi krizojn, ili pensas ke E-organizoj povas ”Vivi” el aero, kaj eĉ por peti subvenciojn oni devas esti multe pli lertaj ĉar subvencioj estas ofte kontrolitaj de la ŝtatoj aŭ kontrol-institucioj. Nu, Léo pravas je tiu senco, kompreneble mi ne povas pruvi ĉu ĉio veras en TEJO ĉar mi ne estas en tiu organizo, sed la problemo ofte aperas en nia E-grupoj.