”La CO estis fakte modelo por la movado”

Clay Magalhães ekde 1996 volontulis en la kongresa fako de UEA, en la Centra Oficejo. En 1999 li estis dungita de la asocio – kaj en 2022 maldungita, post longa, sukcesa kariero kiel Konstanta Kongresa Sekretario. En ampleksa intervjuo de Libera Folio li rakontas pri siaj spertoj kaj esperoj.

Clay Magalhães kun la kato Koreto.

Libera Folio: Vi laboris ĉe la Kongresa Fako de UEA ekde 1999, kaj ŝajne jam antaŭ tio havis aliajn taskojn en la Centra Oficejo? Rakontu kiaj estis viaj unuaj spertoj en la CO, kaj kiel ŝanĝiĝis la laboro dum via tempo tie?

Clay Magalhães:Mi fakte jam de 1996 ĝis 1998 volontulis en la Kongresa Fako de UEA, en la Centra Oficejo. En 1999 mi dungiĝis kiel Kongresa Asistanto. La etoso en la CO ĝis la jaro 2000 estis nekredeble bona, la kolegaro havis harmonian kunlaboron (kaze de laboraj diskutoj neniu emfaza vorto estis prenita kiel persona atako aŭ admono) kaj unu el la grandaj plezuroj de la oficistoj estis la du kafopaŭzoj tage, kiam estis interŝanĝoj de ideoj pri diversaj problemoj en la oficejaj taskoj kaj, ĉar tiutempe ĉiu komunikado (parole kaj skribe) inter la homoj en la CO okazis ekskluzive en Esperanto, kiel naturan sekvon, ni ricevis ankaŭ spertiĝon pri la lingvouzo mem.

– La CO estis fakte modelo por la movado, ne nur lingve. Tiam venis la jaro 2000, kiam iuj homoj kun obskuraj celoj lanĉis kalumnian kampanjon kontraŭ unu oficisto surbaze de falsaj akuzoj. Tio kondukis al krizo, kiu kulminis per pluraj demisioj dum la UK en Zagrebo en 2001. Pro tio la etoso ŝanĝiĝis komplete, kun ia plibonigo kiam Osmo Buller revenis al la CO, al la posteno de Ĝenerala Direktoro, sed tiuj falsaj akuzoj kaj krizo lasis profundajn vundojn en la memoro de la kolegaro.

– Dum la lastaj jaroj, la jaroj de la fina malmunto de la CO, la etoso estis sufiĉe sombra, la volontuloj ricevis pli bonan traktadon ol la oficistoj, ekzemple, pli ol unu fojon grava novaĵo pri la oficejo estis unue (aŭ nur) dirita al la volontuloj.

La Centra Oficejo malpleniĝas.

– Pri la ŝanĝoj en mia laboro specife, mi, kiel KKS, havis la tempan bonŝancon, rilate al la teknikaj ebloj, kaj la kuraĝon efektivigi la transiron de la papera al la reta epoko, se temas pri la UK-oj. Malgraŭ kontraŭaj voĉoj mi funkciigis la retan mendilon (kun la helpo de Andrej Grigorjevskij, programisto de UEA), tamen sen ĉesi liveri paperajn formularojn/dokumentojn, ĉar daŭre ne ĉiuj povas aŭ volas uzi la reton. En la reta mendilo, krom povi mem fari kaj ĝisdatigi siajn mendojn mi petis la aldonon de “Anonctabulo” por ke unuopuloj povu serĉi kunloĝantojn dum la UK-oj, kaj mi ebligis ke la kongresanoj mem povu aldoni personajn informojn en la oficiala invitilo por peti vizon kaj mem eltajpi ĝin. Ĉio tio multege rapidigis la tutan proceduron kaj por la kongresanoj kaj por la organizantoj.

– La lasta atingo de mia epoko estis la enretigo de la Kongresa Programo tiel ke ĝi estu havebla realtempe kun la lastminutaj programŝanĝoj kaj indikoj kiel atingi la kongresajn salonojn, ĉio tio facile alirebla pere de la UK-retejo, kun aparta agordo por poŝ-telefonoj kaj multe uzata de la kongresanoj en Lahtio.

Kion vi pensas pri la evoluo de UEA dum la lastaj du jardekoj? Kiel vi vidas la estontecon de la asocio?

– Antaŭ 20 jaroj komenciĝis la malmunto de la Centra Oficejo, kaj nun tiu “projekto” estas preskaŭ finita. Mi ne kredas je koincidoj, je hazardaj okazaĵoj, ĉar la decidoj de la sinsekvaj estraroj gvidis al la malmunto de la CO. Temas pri longtempa agado laŭ pli-malpli konscia plano, kies realigadon oni gvidis malantaŭ la kulisoj. Se gravaj movadanoj, tiuj influpovaj, ne konsentus kun la vojo prenita, ili, en iu momento, certe aŭdigus sin, ĉar tempo ne mankis por haltigi la aferon.

– Mi ne scias ĉu tia UEA, kian la nunaj estraro kaj komitato volas, havas estontecon. Almenaŭ ne kiel UEA. Aspektas kvazaŭ la celo estas transdoni la organizitan movadon al privataj/familiaj entreprenoj.

Kiam Libera Folio raportis pri maldungoj en la Centra Oficejo, vicprezidanto Fernando Maia protestis, kaj asertis, ke neniuj estis maldungitaj. Ĉu same ankaŭ vi ne estis maldungita?

– Al mi estis donitaj du opcioj: unue, ke mi akceptu la ĉesigon de mia laborkontrakto kaj ricevu iom pli da kompensoj ol la leĝo postulas ĉe maldungoj – aŭ due, ke mi ne akceptu la ĉesigon de la laborkontrakto, devigante UEA formale peti permeson al la laborinstanco de Nederlando maldungi min, kaj tiam mi ricevu nur la minimumon kiun la leĝo postulas por maldungoj.

– Tamen, ĉar la estraro kaj komitato aprobis la transdonon de la Kongresa Fako al Slovakio, mia advokato diris ke tio estas sufiĉa kialo por ke la laboroficejo tuj aprobu mian maldungon. Do, kiel vi vidas, UEA trovis manieron facile seniĝi de mi. La sola diferenco estis en la oficiala nomo de tiu maldungo kaj en la kompenso donita al mi. Kontraŭvole mi devis akcepti mian maldungon (aŭ kiel ajn la estraro volas nomi ĝin).

Vi havas longan sperton pri organizado de Universalaj Kongresoj. Kiam UEA decidis estonte aĉeti tiun servon de eksteruloj, ĉu ankaŭ vi proponis viajn servojn? Ĉu la organizaĵo E@I estis elektita inter pluraj proponoj?

– Kiam en julio 2021 mi estis oficiale informita ke ĝis la fino de 2021 mi devos ĉesi labori por UEA ĉar E@I faris proponon por transpreni la Kongresan Fakon, mi demandis kial oni ne petis ke ankaŭ mi faru proponon por organizi la UK-ojn sendepende, ekster la kadroj de UEA? La respondo de Fernando Maia estis, ke se mi volas mi rajtas fari proponon, sed ke mi devas rapidi ĉar ene de kelkaj semajnoj la estraro devas prezenti al la komitato la koncernan decidon.

– Aldone estis dirite al mi, ke jam de 2019 la financa komisiono serĉas “solvon” por la Kongresa Fako. Dum la alia kandidato havis monatojn – se ne jaro(j)n – por pretigi proponon, mi trovis ege maljuste doni al mi nur du aŭ tri semajnojn por ke ankaŭ mi faru proponon, sekve tial mi decidis ne eniri “konkurson” en kiu mia pozicio estis dekomence malfavorata.

– Ĉu estis aliaj kandidatoj krom E@I? Mi mem ne scias pri iu ajn alia kandidato por transpreni la Kongresan Fakon.

Ĉu vi okupiĝis pri la organizado de la ĉi-jara UK? Se ne, kiuj estis viaj labortaskoj dum la lasta tempo?

– Mi plene okupiĝis pri la 107-a UK nur ĝis decembro 2021, laŭbezone/sporade de tiam ĝis februaro 2022.

Clay Magalhães pretigas Duajn Bultenojn de la 105-a Universala Kongreso por ekspedo en februaro 2020. La kongreso tiujare ne povis okazi pro la pandemio.

– Kiam en oktobro 2021 oni informis min ke mi devas subskribi mian maldungokontrakton ĝis la fino de 2021, mi volis jam tuj ĉe la subskribo ĉesi labori por UEA, sed la Ĝenerala Direktoro konvinkis min resti dungita ĝis julio 2022, por ke mi povu instrui kaj konsili pri la organizado de la ĉi-jara UK. Mi akceptis lian proponon sub la kondiĉoj, ke mi ne faras la Duan Bultenon, kongresan programon, Kongresan Libron kaj, kompreneble, ke mi ne ĉeestos en Montrealo. Sekve, de oktobro 2021 e@i jam sciis ke ĝi respondecos pri la 107-a UK kaj povis de tiam bone pretiĝi por sia unua UK.

– Ekde la momento de la subskribo de mia maldungo mi havis retajn kunsidojn por klarigi al E@I la funkciadon kaj preparadon de la UK-oj, okupiĝis pri la librotenado de la bankaj kaj internaj kontoj de la kongreso kaj finis tiun de la Belfasta UK, ordigis kaj pakis la UK-havaĵojn kaj dokumentojn por eventuala forsendo al Slovakio kaj faris aliajn laborojn laŭ la peto de la Ĝenerala Direktoro, kiu respondecas pri la Centra Oficejo kaj pri la labor(ig)o de la oficistoj.

– En februaro 2022 mia alir-rajto al la retmesaĝoj de la Kongresa Fako estis ĉesigita sen antaŭa averto. Post tio, mi daŭre volonte respondis al demandoj de la Ĝenerala Direktoro pri la UK-laboroj kaj al tiuj pri la UK faritaj de la novaj organizantoj, ĝis ĉesis veni tiuj demandoj.

La ĉi-jara kongreso estos la unua post la pandemio, se oni povas diri, ke la pandemio jam pasis. Longe ŝajnis, ke ĝi iĝos rekorde malgranda, sed lastatempe la nombro de aliĝintoj subite kreskis. Ĉu okazis ia varbokampanjo? De kie venis la novaj aliĝintoj?

– Kiel dirite, mi ne plu okupiĝis pri la organizado de la 107-a UK ekde februaro 2022, kiam E@I plene transprenis la UK-organizadon, tial mi ne povas scii ĉu estis aŭ ne iu kampanjo. Amuze ke mi mem ne ricevis mesaĝon de la Kongresa Fako post februaro 2022, eĉ se dum iom da tempo post tio mi ankoraŭ estis notita kiel kongresano. Andrej realigis la komputilan programon por la UK-administrado laŭ miaj petoj, do, mi scias ke ne eblas ke iu hazarde ĉesas ricevi mesaĝojn pri la UK, des pli ke neniam tio okazis al mi!

– Mi ne scias de kie venis tiom da lastminutaj aliĝoj, afero nekutima por la UK-oj. Krome la propandemiaj reguloj por eniri Kanadon ne ŝanĝiĝis kaj la flugoj en la tuta mondo iĝis ege kaosaj kaj multekostaj. En iu momento iu skribis al mi demandante kial ŝi ricevis konfirmon de sendo de aliĝilo al la 107-a UK, kvankam ŝi mem ne plenigis la retan aliĝilon. Esplorinte la aferon mi konstatis ke pluraj homoj de la sama lando estis plenigintaj la retan aliĝilon ene de sama horo. Kiam mi pridemandis ilin, ĉiuj ili rezolute respondis ke ili ne nur ne plengis la aliĝilon sed neniel intencas iri al Kanado.

– Miajn eltrovojn mi prezentis al la Ĝenerala Direktoro, inkluzive de la nomo de la UEA-homo, kiu kontaktis tiujn “kongresanojn”. Unu el tiuj homoj du tagojn antaŭ la komenco de la UK skribis al mi, ke ŝiaj mesaĝoj al la Kongresa Fako, kun demando pri la afero kaj peto ke ŝi ne estu notita kiel kongresano (ĉar ŝi ne petis tion), restis senrespondaj. Mi pensas ke pri la vera nombro de kongresanoj eblos scii nur surloke en Montrealo.

Kiel nun statas la aferoj en la Centra Oficejo? Ĉu ĝi estas plene preparita por vendo? Ĉu oni trovis lokon por la ĉefa parto de la biblioteko, kiun ne transprenis la Nacia Biblioteko de Aŭstrio?

En Seulo.

– Unu el la kutimoj en la CO post la emeritiĝo de Osmo Buller estas la manko de komunikado/informado al la oficistoj pri la Asocio, do, mi ne estis informita pri tio ĉu la domo jam pretas por vendo, ĉu oni trovis sufiĉe da lokoj por gardi la restantajn meblojn kaj havaĵojn, kiuj ne iros al Vieno aŭ Slovakio.

– Mi povis vidi ke en la lastaj monatoj estis du forportadoj de skatoloj al Vieno, sed kio estis prenita de la Biblioteko Hodler kaj Arkivo de UEA, nur la homoj de Vieno scias, ĉar laŭ tio, kion mi povis sekvi, neniu reprezentanto de UEA kontrolis la pakadon de tiuj valoraj libroj/broŝuroj/fotoj/dokumentoj.

Laŭ la estraro, UEA plu havos Centran Oficejon en Nieuwe Binnenweg. Kia estos la nova ejo de la asocio, kaj por kio estas loko tie?

– Mi estis nur unu fojon en la hartondejo kiu funkciis en ĝia teretaĝo, kaj mi neniam havis aliron al la supraj etaĝoj, loĝejo de la volontuloj. Mi dubas ĉu estas sufiĉe da loko por ĉiuj volontuloj plus almenaŭ unu UEA-oficisto en tiu teretaĝa ĉambro. Mi timas ke la malgranda amplekso de la ĉambro kaŭzos kolizion inter ĝiaj okupantoj.

Vi dediĉis pli ol dudek jarojn de via vivo al laboro ĉe UEA. Kun kiaj sentoj vi nun forlasas la Centran Oficejon? Kion vi faros nun?

– Mi ne nur laboris por UEA, sed ĉiam provis fari la plej bonajn decidojn por la Asocio, mi ne miksis personajn interesojn en la laboron. Mi sopiros la mirindajn bonajn kunlaborantojn (la kolegojn en la CO, LKK-anojn kaj helpantojn, kaj elkore dankas ilian helpon por la UK-oj), tiujn homojn kun kiu eblas interŝanĝi spertojn, tiujn, kiuj kapablas kompreni ke la dinamiko de la UK estas alia ol tiu de lokaj aŭ naciaj renkontiĝoj, mi sopiros la homojn, kiuj fidis je miaj kapabloj, pruvitaj kiel ĉeforganizanto (KKS) de 19 el la 27 UK-oj, kiujn mi kunorganizis (de la 81-a ĝis la 107-a UK). Miajn ses unuajn UK-ojn kiel KKS mi organizis sola en la CO, same kiel la 103-an, 104-an, 105-an kaj 106-an UK-ojn.

– Mi ne sopiros la ĉiujaran neceson provi konvinki iujn tro entuziasmajn lokajn esperantistojn ke iliaj “novaj” ideoj por la UK estis jam provitaj kaj fiaskis, ke la Esperanta publiko ne pretas aĉeti la ideojn vendatajn en semajnfina kurso pri merkatiko.

– Mi bedaŭras la indiferenton flanke de la movadanoj kaj de tiuj, kiuj faris la decidon kiu kulminis en mia maldungo kaj malmunto de la CO. Neniu el ili demandis mian opinion, ĉu mi havas ion por diri pri la afero, ĉu la organizado de UK-oj ekster UEA estas bona ideo. Ĉiuj prenis la vortojn de la estraro kiel absolutan veron, eble pro pigreco mem pensi aŭ esplori pli profunde la dokumentojn kun tiuj proponoj (tio se la estraro entute provizis la komitaton per dokumentoj por ke tiel grava decido estu farita). La vervo de Fettes dum la komitatkunsido dissendita per Youtube ne surprizis min, ĉar Fettes de multaj jaroj proksime kunlaboras kun E@I.

– Kio donas al mi iom da trankvilo rilate al la estonto de la UK-oj, estas ke E@I povus havi konsilantojn el la UEA-estraro mem, kie ŝajne ĉiuj kompetentas pri ĉio – unu estrarano diris ke li mem organizas kongresojn kaj alia diris, ke familiano lia tion faras, dirite kiam ili provis bagateligi miajn rekomendojn pri la UK-oj… Mi, universitata diplomito pri Turismo kaj Eventomanaĝerado, en la organizado de UK-oj dum 26 jaroj, el kiuj 23 kiel oficisto de la Kongresa Fako kaj 19 jarojn kiel KKS, homo kun la piedoj sur la tero, kion povus diri? Mi nur esperas ke la venontaj kongresoj estos bonaj!

– Miaj planoj por la estonto restas momente nur ĉe mi.

9 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-09 14:03

Mi fizike malbonfartas kaj mia koro ploras legante tiun ĉi artikolon.
Clay estas unu el la plej afablaj, bonkoraj kaj ĝentilaj homoj, kiujn mi iam renkontis.
El tiuj, kiuj iam renkontis Clay, malmultaj malkonsentos kun mi.

Laborojn homoj ĉiutage perdas, mane de kapitalismaj entreprenoj, sed tiel profunde aĉa traktado fare de “samideanoj”… se tio min kaj sendube multege da aliaj verdkoruloj jam suferigas… ni povas nur imagi kiom suferis la diligenta kolegaro en la Centra Oficejo.

Dankon pro via senĉesa laborado por Esperanto dum tiom multe da jaroj, Clay!

Lee Miller
Lee Miller
2022-08-09 16:32

Ĉu ni ne jam scias, kiom da homoj estas surloke en Montrealo? T.e., veraj ĉeestantoj, ne fantaziaj . . .

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2022-08-10 22:33
Respondo al  Lee Miller

Mi estas en la UK. Mi pensas, ke eble 400 homoj fakte ĉeestas. Estas klare, ke multaj aliĝis por 2020, poste diris ke oni uzu la kotizon por 2022, sed fakte ne venis.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-10 23:17
Respondo al  Yves Bellefeuille

Do klare plia fuŝo de la estraro. Mi vere kompatas la kanadan LKK ĉar ili sendube laboregis por okazigi finfine la UK-on, sed en tiel malcertaj cirkonstancoj estas iom freneze okazigi surlokan UK, des pli se ekster Eŭropo. La solan, iomete sukcesan agadon de la estraro , la virtualan kongreson kiun povis spekti pli larĝa publiko oni lasis tombi.
Do fuŝo post fuŝo… Se mi estus Charters kaj Maia mi proprainiciate forlasus la estraron post lavango da stultaĵoj kaj detruoj. Ĉu tiuj du uloj ne komprenas ke ili jam pli damaĝas ol nur UEA-on?

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-11 9:11
Respondo al  ne-al-cenzuro

Se ili neatendite forirus kaj oni ne trovus posteulojn, vi eble riproĉus ilin pro tio… Mi supozas, ke ne estas muitaj sinproponoj por la estraro. La estraranoj uzas multe da sia tempo kaj eĉ sia mono.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-11 13:40
Respondo al  Jouko Lindstedt

Iliaj posteuloj? S-ro Lindstedt, ĉu vi transprenus entreprenon kiu laŭdire “bankrotis” kaj nur apenaŭ “postvivis”? Sen oficistoj kaj oficejo? Tia estas la stato de UEA nun. Mi ne scias pri vi, sed ĝenerale homoj evitas tian entreprenon kiel la peston.

Kiel ofte okazas kun tiaj entreprenoj – aliaj entreprenoj, se ion, transprenas nur la profitdonajn aktivecojn. Kaj ekzakte tion faris E@I kompleze de la estraro de UEA.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
Chezkele
Chezkele
2022-08-11 5:51
Respondo al  Yves Bellefeuille

Estas la klarigo por mi. Mi povis aligxi sen plia pago, sekve mi tion faris. Sed mi ne povis veni cxar mi ne estas vakcinita.

Przemysław Wierzbowski
2022-08-09 16:49

Post elstaraj, sindediĉaj profesiuloj kiel Osmo kaj Tobiasz, kaj tre baldaŭ Ionel, la lasta lumo de UEA estingiĝis. Restos nebulo de volontulaj amatoroj en fora orienteŭropa vilaĝo, kaj nelonge poste la asocio disfalos plene.

Jolanta van Holstein
Jolanta van Holstein
2022-08-09 17:43

Forte tuŝis min tiu ĉi artikolo. Emociis min ĝis larmoj la sentebla seniluzigo de Clay – eksterordinare kompetenta kaj afabla KKS – pri la fi-agado de la estraro de UEA, kaj eble eĉ pli pri la indiferenteco de movadanoj/esperantistoj. Ni – esperantistoj – kunsentis, koleriĝis, malkonsentis, esprimadis nian kompaton aŭ simpation, sed faris nenion por malebligi al UEA-estraro realigon de ĉiuj malnoblaj planoj.

Demando al la Redakcio: Clay pro sia natura ĝentileco ne mencias nomojn ĉe la rimarko “iuj homoj kun obskuraj celoj”, kaj iusence mi komprenas tiun sintenon kaj sindetenon, sed ĉu eblas aldoni almenaŭ redakcian noton kun pli da detaloj pri kio okazis en la CO tiutempe? Ne ĉiuj scias tion.