Kvarcento da kongresanoj ĉeestis la Nacian Vesperon. La komitato aprobis la jaran raporton kaj petis klarigojn pri la vendo de la domo. Ankoraŭ ne klaras la sorto de la libroservo. Unu komitatano malsaniĝis je KOVIM, kaj oni enkondukis maskodevigon.
La Nacia Vespero kutime estas unu el la plej popularaj programeroj de Universalaj Kongresoj, ĉar tie estas prezentataj, ofte sur alta profesia nivelo, specifaĵoj de la loka kultura heredaĵo – ĉefe muziko kaj danco. La dimanĉan Nacian Vesperon en Montrealo ĉeestis proksimume kvarcent kongresanoj, kio ŝajnas indiki, ke sufiĉe granda parto el la 842 aliĝintoj pro diversaj kialoj ne povis alveturi.
En la dimanĉa programo krom solena inaŭguro kaj komuna fotado estis la unuaj prelegoj de la kongresa universitato kaj aparta prelego pri la historio de Kebekio kaj Kanado. Okazis ankaŭ interalie ekumena diservo.
La komitato en sia dua, dimanĉa kunsido praktike unuanime aprobis la estraran raporton kaj la financajn dokumentojn de la asocio por la jaro 2021. Diskuton dum la kunsido vekis ĉefe la decido vendi la domon en Nieuwe Binnenweg 176 kaj la sorto de la diversaj servoj de UEA, kiuj antaŭe estis prizorgataj en la Centra Oficejo.
Prezidanto Duncan Charters klarigis, ke la kongresa fako de UEA jam transiris al la organizaĵo E@I en Slovakio, dum intertraktado pri la transdono de la libroservo al la slovakiaj aktivuloj daŭras.
– Pri libroservo ni ankoraŭ diskutas, ni ne bone progresis pri tio. Estas linioj konsentitaj, sed ne subskribita kontrakto.
Tamen laŭ Charters estas jam ”sufiĉe klare”, ke la libroservo iros al Slovakio.
Malpli klare estas, kio okazos pri la ĉefa parto de la biblioteko Hector Hodler. La Aŭstria Nacia Biblioteko en Vieno transprenis malpli ol 5 procentojn el la librokolekto de UEA – la cetero el ĝia vidpunkto estas ”duoblaĵoj”.
– Ni ankoraŭ rigardas diversajn eblojn por la biblioteko, ĉar ankoraŭ restas aĵoj, kiuj ne iras al Vieno, sed bezonas konservadon. Unu el la proponoj estis la bavara biblioteko, kien iris la kolekto de Munkeno, sed tio ne estas ankoraŭ solvita.
En ĵusa alvoko pri volontuloj UEA skribas, ke konstante mankas laborfortoj kun diversaj scioj kaj lertoj, sed laŭ Charters ne estas problemoj pri la servoj.
– Pri la aliaj servoj de la asocio, koran dankon al Martin [Schäffer], ĉar ĉio bone funkcias. Oni ofte diras, ke UEA perdas laboristojn… Do, kelkaj fakte emeritiĝis, kaj pro tio Martin faris la alvokon, sed neniu servo malfruas el tiuj ligitaj al UEA, kaj kelkaj eĉ okazas sufiĉe rapide, kiel ĝiroj inter UEA-kontoj.
UEA pli frue ricevis proponon de 1,1 milionoj da eŭroj por la domo, sed ĝi nun estas proponata por vendo por la prezo de 1,8 milionoj. La altigo estis farita laŭ propono de makleristo, sed laŭ ĝenerala direktoro Martin Schäffer en la nuna situacio verŝajne ne eblos ricevi tiun prezon:
– Nuntempe la prezoj jam ne estas ĉe la plej alta nivelo, do povas esti tamen ke ni ne atingos tiun altan prezon sed iomete devas rezigni de nia postulo. Tio estas parto de la vendoprocezo, sed mi esperas ke ni ricevos pli altan prezon ol origine estis pensite.
Pri la malplenigo de la domo por vendo laŭ Martin Schäffer povos okupiĝi TEJO-volontuloj kaj aktivuloj de diversaj proksimaj urboj.
– Krome oni jam ekis la laboron, ni luis en ĉi tiu jaro stokspacon por jam gardi diversajn aferojn… Kaj ni havos supozeble ankoraŭ kelkajn monatojn ĝis ni devos malplenigi la domon.
Kristin Tytgat, komitatano A por Belgio, scivolis, ĉu estas plano pri tio, kiel la mono estu investita.
– Kompreneble ankoraŭ ne estas tute klara plano. Ni havas bankistojn kiuj konsilas, sed se ni decidus investi iun parton en nemoveblaĵo, tio devus esti eĉ pli zorge pripensita, respondis Martin Schäffer.
– Ne povas esti fiksaj planoj, ĉar ni ne scias, kiam la vendo estos, sed ni en la komisiono esploras diversajn eblojn por diversigi la investon, aldonis Francesco Maurelli, membro de la financa komisiono de UEA.
Responde al demando de Rob Moerbeek pri la lastatempa inflacio, Martin Schäffer respondis, ke la inflacio utilas al UEA.
–Inflacio plus pli altaj rentoj en la obligacia merkato por UEA estas bona. La fakto ke ni nun havas multe malpli grandajn kostojn signifas, ke tiu inflacio ne donas problemon, kiel se ni havus tre multajn elspezojn. Ni ja devos pagi pli por revuoj kaj aliaj aferoj, sed la eblo ke ni pli bone povos investi nian monon, tio donos al UEA eĉ grandan ŝancon.
Alexsandro Cesário, komitatano B el Brazilo, demandis, ĉu la malpliigo de la oficistoj multe malhelpis la ĉiutagan funkciadon de UEA. Respondis denove Martin Schäffer.
– La procezo de redukto estis ene de pluraj jaroj, do ni havis la eblon adaptiĝi duflanke. Unue ni revidis kiel organizi la laboron, parte ni nun havas pli bonan teknikon, uzas malpli da papero, uzas modernajn rimedojn. Ankaŭ iuj laboroj dum la jaroj reduktiĝis: la kvanto de pagopetoj en 2005 estis multe pli alta, ankaŭ la librovendoj, ktp. Do estas iu procezo kiu daŭris dum multaj jaroj, sed dum multaj jaroj oni ne reduktis la laboristaron.
Tamen la redukto de laborfortoj signifis, ke restantaj homoj devas intense labori, li aldonis.
– Estas granda laborŝarĝo al iuj homoj. Mi vere laboras tre multe, ankaŭ sabate kaj nokte ofte sidas antaŭ komputilo por plenumi taskojn por helpi al membroj. Sed tion mi faras kun plezuro kaj kelkfoje mia familio devas elteni tion.
Lunde oni eksciis, ke unu el la komitatanoj malsaniĝis kaj ricevis pozitivan rezulton de KOVIM-testo. Post tio prezidanto Duncan Charters enkondukis novajn regulojn, kiujn li komunikis en retpoŝto al la komitato antaŭ la sekva kunsido:
– Ĉiuj portu maskon krom kiam ili parolas. Ni ne povos enlasi personojn sen maskoj. Bedaŭrinde pro manko de viva mikrofono kaj laŭtparolilo por la ĉambro, vi eble devos komuniki senmaske, sed vi povas veni al libera spaco por tion fari. 2-metra distanco estas rekomendata.
“Krome oni jam ekis la laboron, ni luis en ĉi tiu jaro IUN GARAĜON….stokspacon por jam gardi diversajn aferojn… “
Vi ne ĝuste citis la vortojn de Martin Schäffer, el lia frazo estis forĵetita signifan vorton “iun garaĝon”, kiu karakterizas profundon de degenero.
Mi opinias, ke garaĝo ne estas deca loko por bone gardi nia kultura heredaĵo, eĉ provizore.