Centra Oficejo ne plu respondos

Ne plu okazos la programero ”Centra Oficejo respondas”, ĉar la CO ne plu povas respondi, klarigis la estraro de UEA en Montrealo. Anstataŭe okazis ”UEA respondas”, kun ĉeesto de estraranoj kaj la ĝenerala direktoro.

La kongresa informejo.

Eble kvindeko da kongresanoj kolektiĝis al salono Lapenna por aŭskulti kion estraranoj Amri Wandel, Fernando Maia, Duncan Charters, Alex Kadar kaj So Jinsu kune kun ĝenerala direktoro Martin Schaeffer respondis al demandoj en la programero ”UEA respondas”.

En la salono estis ankaŭ reprezentanto de la kongresa fako, nun ekster UEA: Peter Baláž de la organizaĵo E@I. Li sidis inter la publiko, tamen komentis kelkajn demandojn.

Laŭ la estraro ne plu necesas aparte aranĝi la du tradiciajn programerojn ”La estraro respondas” kaj ”Centra Oficejo respondas”, ĉar la laboro de la Centra Oficejo ŝanĝiĝis tiel, ke ĝi ne plu povas respondi.

Laŭ la kongresa poŝtelefona apo la programero devus okazi en salono ”Nourmon” (la nomo de la salono fakte estas Nourmont), kvankam la kongresa libro indikis la ĝustan salonon. La kongresa apo ne montriĝis pli oportuna ol la papera libro, ĉar pli frue laŭ ĝi unu programero “La angla lingvo en Kanado” laŭ la apo estis nuligita – kvankam la prelego reale okazis.

La estraranoj fieris pri tio, ke UEA jam duan fojon havis pozitivan financan rezulton en la pasinta jaro. Laŭ ili la asocio nun estas survoje al financa resaniĝo.

La franca ĉefdelegito Renée Triolle demandis pri la Jarlibro kaj esperis, ke ĝi reaperos nun, kiam la financa situacio estas pli bona. Laŭ Triolle la Jarlibro estus utila en publika informado pri Esperanto. Lige kun la nuligo de la jarlibro en 2018 aŭdiĝis promesoj, ke ĝi povus reaperi en formo de ”almanako” aparte mendebla, eventuale ĉiun duan aŭ trian jaron.

Pri la eventuala reapero de la Jarlibro la estraro nun ne havis klaran respondon. Tamen unu el la ĉefaj eroj de la Jarlibro, la delegita reto, ŝajne perdas sian rolon, ĉar multaj delegitoj ricevas malmulte da petoj de membroj.

Al demando de Francesco Maurelli pri planoj organizi hibridajn kongresojn la vicprezidanto Maia respondis, ke ”en la horizonto estas” havi ĉeestan Universalan Kongreson kaj ankaŭ virtualajn kongresojn. La unua virtuala kongreso estas planita por novembro.

Multaj programeroj laŭ la estraro estas spekteblaj rete ankaŭ dum tiu ĉi kongreso, sed limigo estas la kostoj kiujn la filmado kaŭzas – kaj ankaŭ la tempozonoj, ĉar kiam la kongreso okazas en unu loko, la tempo por iu alia mondoparto ne estas oportuna, se temus pri rekta elsendo el la kongresejo.

Laŭ Amri Wandel la scienca programo estas sukcese hibridigita. Marde dum la scienca kafejo en la salono estis proksimume 40 partoprenantoj, dum rete la aranĝon sekvis proksimume 15 personoj. Venontjare en Torino estas plano fari la kongreson pli hibrida, ĉar tie la teknikaj ebloj estas pli bonaj kaj ankaŭ pli malmultekostaj.

Michel Boris Mandirola demandis pri la membronombro de UEA. Al tio Fernando Maia respondis, ke pasintjare la membronombro estis 4 400, pli alta ol en la jaro 2020, sed ĉi-jare la pasintjara membronombro ankoraŭ ne estas atingita.

Ankaŭ ne estas konate, en kiu dato normale funkcianta libroservo estos en nova loko. La nuna libroservisto Ionel Oneţ pensiiĝos jarfine. La estraro promesis informi la membrojn tiam, kiam la funkcianta libroservo estos en Slovakio.

Multaj el la publiko plendis pro tio, ke ne ĉiuj laborantoj de UEA ĉeestas la kongreseron pri respondoj, ekzemple reprezentanto de la libroservo kaj la kasisto de UEA. Devus ebli aranĝi la ĉeeston de tiuj personoj, se oni volus tion, oni opiniis.

La nova estraro planas uzi demandarojn al membraro por sia strategia laboro. Ankaŭ post la kongreso la nova kongresa fako sendos al la partoprenantoj enketilon pri la sukcesoj kaj malsukcesoj kaj pri tio, kion necesus plibonigi kaj kion eventuale forlasi el la kongresa programo.

La nova kongresa fako ankaŭ malkovris siajn planojn. Estonte ne estos tiel, ke unu persono dum la tuta jaro okupiĝos pri la kongreso. Anstataŭe la kongresa fako intencas uzi la laboron de fakuloj tiam kiam ĝi estos bezonata, klarigis Peter Baláž. Por la nuna kongreso la laboron faris ses personoj, el kiuj tri mem ĉeestas en la kongreso.

Ĝenerale dum la programero ne estis multe da kritikoj kaj aŭdiĝis eble pli da laŭdoj al la estraro ol kutime.

Jukka Pietiläinen

23 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Anna Lowenstein
Anna Lowenstein
2022-08-10 11:23

Mi ĝojas scii, ke oni parolas pri reaperigado de la Jarlibro. Por mi, kaj supozeble ankaŭ por aliaj aktivuloj, la plej utila parto ne estas la delegita reto, sed la enkonduko kun informoj pri landaj kaj fakaj asocioj, UEA kaj ĝiaj komisionoj, akademioj, muzeoj, edukaj instancoj, radio-stacioj, ktp. Estus utila ankaŭ listo de Esperantaj eldonejoj. Tiuj informoj troviĝas en la retejo de UEA, sed tro dise, tiel ke estas malfacile ekzemple sendi mesaĝon al ĉiuj LA (kiel mi mem faras ĉiujare por organizado de la Movada Foiro).

Krome, mi ne certas, ĉu la informoj en la retejo estas ĝisdatigitaj. Mi scias, ke la redaktoro de la Jarlibro ĉiujare sendis leteron al ĉiuj instancoj listigitaj en la enkonduko por peti informojn pri eventualaj ŝanĝoj. Mi dubas, ĉu iu ankoraŭ faras tion.

Ankaŭ la delegita reto estas utila, sed ne pro sia origina celo. Ĝi utilas, se oni serĉas la adreson aŭ telefonnumeron de specifa homo, aŭ se oni volas scii, ĉu troviĝas esperantisto en difinita urbo. Eble oni povus anstataŭigi ĝin per adreslisto de aktivuloj, aŭ simile.

Moderna Jarlibro ne nepre devus esti presita. Mi estus tute kontenta, se ĝi aperus nur en la reto, sed en maniero pli facile konsultebla kaj utiligebla ol en la nuna retejo de UEA.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-10 15:03

“La estraranoj fieris pri tio, ke UEA jam duan fojon havis pozitivan financan rezulton en la pasinta jaro. Laŭ ili la asocio nun estas survoje al financa resaniĝo.”

Rimedoj de UEA en la jaro…

2021: 209262

2020: 230889

2018: 329662

2016: 418112

2015: 477732

2010: 468022

Aplaŭdon kaj laŭdojn por la estraro kaj direktoro!
Kion tiuj id#?!*####-oj do prisilentas, estas ke la rimedoj pli-malpli duoniĝis.

Do krude dirite, UEA nun elspezas nur la duonon al aktivecoj por Esperanto kaj la membraro, kompare kun la jaroj sub direktoro Buller.

Evidente se la estraro estus maldunginta ankaŭ la malkompetentan direktoron Schäffer aŭ eĉ haltiginta pli da aktivecoj por Esperanto, la financa rezulto estintus eĉ pli “pozitiva”.

UEA, ĝia estraro kaj direktoro fariĝis la “Kompanio Trompo kaj Mensogo”.
En unu el la ĵus pasintaj komitatkunvenoj, Schäffer proponis aŭtomate remembrigi kontraŭ 0 eŭroj homojn en landoj kun malalta membrokotizo, se ili ne mem renovigas kaj pagas la membrecon.
Do tre baldaŭ, ankaŭ UEA havos multe pli da membroj, fantomaj evidente, same kiel TEJO…

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-10 16:02
Respondo al  ne-al-cenzuro

En Lahtio oni parolis pri minacanta bankroto – kaj tiam oni nur elektis la nunan estraron. La bankroton oni do evitis. Sed estas klare, ke organizaĵo kun enspezoj de 200 mil eŭroj ne povas havi veran oficejon en Okcidenta Eŭropo. Kio viaopinie okazis al la enspezoj?

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Jouko Lindstedt
Francisco Javier Moleón
2022-08-10 16:45
Respondo al  Jouko Lindstedt

> Kio viaopinie okazis al la enspezoj?

Unu konkreta ekzemplo: eldonagado. La eldonagado de UEA, kiu estis enspeziga (krom kulture grava), komplete malaperis.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Francisco Javier Moleón
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-10 16:52

Ankaŭ mi tion bedaŭras! Sed mi supozas, ke Esperantaj libroj nur tre malofte estas enspezigaj – precipe se oni devas kovri ankaŭ la salajron de la eldoneja redaktoro.

Tim Owen
2022-08-10 19:13

Eldonado tamen ne estas enspeziga, laŭ mia sperto. (Nu, jes, kontraŭ ĉiu vendo oni ja enspezas, sed ne facile vendas sufiĉajn ekzemplerojn en nelegema merkato por rehavigi la originalajn kostojn.)

Se UEA daŭre eldonus, ĝi certe, pro la financaj problemoj, ne planus resti dum jardeko(j), antaŭ ol kovri la kostojn: ĝi volus profiti rapide. Kaj en Esperantujo, tio ne ŝajnas al mi tre probabla. Jam antaŭ jardekoj Ludovikito bedaŭris la nelegemon de la esperantistoj; ili nun aĉetas, almenaŭ ĉe UEA, multe malpli da libroj ol eĉ tiam:

OnPaste.20220810-181209.png
Tim Owen
2022-08-10 19:22
Respondo al  Tim Owen

Tio kompreneble ignoras eldonadon per sistemo de laŭmenda presado. UEA certu povus eldoni tiel, se la kvalito de la libro ne devus esti elstara. Ne tamen atendu glorajn rezultojn: niaj tiaĵoj apenaŭ vendiĝas. Nu, parte povus klarigi tion la oferto … sed la manpleno da libroj ofertataj de UEA lastatempe ne ŝajnas al mi ĝenerale allogaj, kaj do eĉ se oni elektus eldoni ilin per tia sistemo, mi tamen ne antaŭvidus multajn vendojn: certe ne sufiĉajn por multe kontribui al la financa stato.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-10 17:09
Respondo al  Jouko Lindstedt

S-ro Lindstedt,

Bankroti (PIV): Ĉesigi la pagon de siaj ŝuldoj pro nepagipovo leĝe konstatita

UEA neniam eĉ nur alproksimiĝis al bankroto. Mi citas eksan direktoron Osmo Buller, kiu estas ekonomikisto kaj konas la financojn de UEA pli bone ol iu ajn:

”UEA nepre ne estas minacata de bankroto. La lasta estraro nur kreis tian etoson, kaj mi teruriĝas pensante, ke ĉi tiun artikolon oni legos ankaŭ en la bankoj de UEA. Temas pri granda malpropagando de UEA, kiu jam subfosis sian prestiĝon inter esperantistoj. Tio kaŭzis malkreskantajn membriĝemon kaj aliĝemon al UK. Nun tio iĝis konata ankaŭ ekster Esperantujo, kie ĝi fariĝis malpropagando de Esperanto ĝenerale.” (Libera Folio, julio 2019).

Tiun idiotaĵon pri bankroto ni en Nederlando povis legi en nederlanda gazeto. Nederlandaj gazetoj, kiel verŝajne ĉie en la mondo ĝenerale neniel atentas kaj interesiĝas pri Esperanto.
Kiel vi pensas, ke tiu novaĵo povis aperi en nederlanda gazeto?
Ne pro tio, ke ĵurnalistoj mem sekvas UEA-n kaj detale pristudas ĝiajn financojn. Ne – estu certa, ke temis pri orkestrita ”liko” por atingi tion, al kio pluraj en UEA jam celis longege, la buĉon de la Centra Oficejo.
Clay Magalhaes diras en la ĵus aperinta intervjuo kun li en LF:

”Antaŭ 20 jaroj komenciĝis la malmunto de la Centra Oficejo, kaj nun tiu “projekto” estas preskaŭ finita.”

Tio ne estas ia fantompenso de eksdungito. Ankaŭ ekster la Centra Oficejo multaj konscias pri monstraj manipuladoj por detrui la CO-n.

Rilate la enspezojn, nur kelkaj ekzemploj:

Kotizoj kaj abonoj en…

2021: 144368
2020: 146323
2014:: 211901
2012: 216746

Libroservo

2021: 14134
2020: 14795
2014: 22911
2012: 26344

Kompreneble, nun kiam oni detruis ĉion, UEA ne plu povas havi oficejon en okcidenta Eŭropo.
Demandu vin tamen, kial ĝis la emeritiĝo de Buller kaj dum la multaj jaroj de lia direktoreco, neniam minacis bankroto.
Nu, oni povas komplikigi la aferon, sed ĝi verdire estas tre simpla: Unue, Osmo Buller estis ege kompetenta direktoro male al Schäffer, kiu tute ne estas kapabla, kaj due, neniam minacis bankroto nek dum la direktoreco de Buller, nek poste.
En aliaj vortoj, oni ne finance resanigis, sed ruinigis la agadon (en la plej vasta senco) por Esperanto kaj la membraro.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-10 17:20
Respondo al  ne-al-cenzuro

Ankaŭ mi havas tre altan opinion pri la kapabloj kaj prudento de Osmo Buller! Pri bankrotminaco do ne temis. Sed kial falis la nombro de la membriĝoj? En muitaj similaj ideaj organizaĵoj oni vidas, ke novaj generacioj serĉas servojn en la reto, sed ili ne kutimas aliĝi, membri kaj kotizi.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-10 17:42
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi ne scias, ĉu tiu lasta frazo estas origine via, aŭ ĉu vi ripetas la mantron (kiun vi eble jam legis sed “forgesis”), kiun la estraro ĝisnaŭze ripetadis.

Fakto: La afero pri membrecoj ĝenerale en ideaj organizaĵoj tute ne estas tiel drama kaj oni certe ne aŭtomate kulpigu la novajn generaciojn por forŝovi la respondecon de organizo mem al la (ne plu aliĝantaj) membroj.

Jen artikolo en la angla, kiu aplikeblas ankaŭ bone al UEA:

https://www.wildapricot.com/blog/decline-in-membership

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-10 17:55
Respondo al  ne-al-cenzuro

Dankon, ŝajnas nepre leginda artikolo, mi rigardos. Ankaŭ en la finna movado la membronombroj falas – kaj oni serĉas solvojn.

Pri UEA mi dirus, ke se la estraro vere montris sin nekompetenta (atentu “se”, mi ne diras jes aŭ ne), sed estas tamen reelektita preskaŭ senŝanĝe, tiam UEA evidente meritas ĝuste tian estraron…

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-10 18:20
Respondo al  Jouko Lindstedt

Estas miksaĵo de unuflanke malkompetenteco de iuj homoj, kiuj aldone ne konscias, ke ili estas pionoj en ludo de jardekoj, kaj aliflanke intenca agado de homoj, inter kiuj iuj restas nevideblaj, iuj jam delonge malferme bagateligis la Centran Oficejon, kiel ekzemple Corsetti kaj iuj, kiuj duonkaŝe sed pli travideble laboris pri la forigo de la CO, puŝante tiun celon iom post iom, “pretigante la cerbojn” kiel faris Fettes.

UEA eble meritas tian estraron kiel vi skribas, sed ne la esperantistaro.

Mi ne konas la finnan situacion, sed ofte konstateblas en landaj organizoj, ke estas kelkaj homoj, kiuj pensas, ke ili estas ne anstataŭigeblaj kaj ne kreas sufiĉe da spaco por novaj homoj, ofte ankaŭ de alia generacio.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2022-08-10 18:32
Respondo al  ne-al-cenzuro

Ĉu do la membronombro falis, ĉar CO ne plu proponis servojn al la membraro, ĉu oni povas tion montri per statistikoj? Kio kaŭzis kion? (Supozeble vi tamen ne asertas, ke oni intence lasis la membronombron fali nur por pravigi la forigon de CO per tio…)

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-10 19:32
Respondo al  Jouko Lindstedt

Sen taŭga esploro kaj ekz. enketoj inter eksmembroj ne eblas diri ion kun certeco, sed estas klare, ke nur la tradiciaj servoj ne plu sufiĉas. Se oni eĉ ne plu sufiĉe reklamas tiujn tradiciajn servojn, la situacio eĉ pli malboniĝas.
Osmo Buller ekzemple plurfoje en la komitata listo plendis pri la, mi diru “nereklamado de la Esperanto-libro” dum Zamenhoftagoj:

https://groups.io/g/komitato-de-uea/message/1683

Libroservo sen E(-lektronikaj) libroj kompreneble ankaŭ ne helpas.

La magazino de UEA? Eble interesa por aktivuloj kaj ĵusaj ankoraŭ tre (tro?) entuziasmaj esperantistoj, kiuj volas “vendi” la lingvon al la tuta mondo kaj interesiĝas pri ĉio Esperanta, sed la ordinara membraro trovas malmulton en tiu magazino. Multe pli bone estus kombino de sekcioj pri-Esperantaj kaj PER-esperantaj.

Alia granda problemo ĉe UEA, kion certe vi kiel lingvisto komprenos: Parolantaro de lingvo kutime ekzistas el pluraj sociaj tavoloj. Mi jam plurfoje en LF komentis, ke UEA (kaj ankaŭ TEJO) estas MULTE tro elitismaj. La nombro de homoj kun pli alta edukado estas MULTE pli alta en UEA kaj TEJO ol ĝenerale en socioj. Ankaŭ tio malhelpas kaj al la disvastigo de Esperanto kaj al la varbado de novaj membroj. Oni faras nenion aŭ tre malmulte por atingi vere ĉiujn sociajn tavolojn.

Jen nur kelkaj (partaj) eksplikoj por la falo de la membronombro.
Oni devintus doni ĉian atenton al tio, al la renovigo/revigligo de UEA anstataŭ krei ridindan rakonton pri bankroto…

Ĝuste pri tiu renovigo kaj revigligo, pri novaj ideoj, mi vidas nenion. Kaj verdire, sen Centra Oficejo, sen profesiuloj, estos malfacile realigi ion ajn. Iom signifoplena asocio ne povas funkcii nur per volontuloj.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de ne-al-cenzuro
Chezkele
Chezkele
2022-08-10 20:18
Respondo al  Jouko Lindstedt

Oni plej ofte aligxas al asocio por la servoj, kiujn gxi proponas (dirite alimaniere, oni plej ofte aligxas al asocio se aligxi havigas avantagxojn). Estas eble, ke la manko de proponataj servoj estas parto de la problemo.

Jens Stengaard Larsen
2022-08-13 14:56
Respondo al  Jouko Lindstedt

La demando estas, kion provizas Esperanto pli bone ol la Angla? Eble Esperanto estas pli facile lernebla, sed la postaj aplikoj estas eble milono de tiuj proponataj de la Angla (por ne paroli pri tio kion ofertas scio de pluraj grandaj naciaj lingvoj).

UEA estis fondita surbaze de la konvinko ke Esperanto venkos se la Esperantistoj povos oferti inter si unikajn praktikajn servojn per tutmonda nepolitika unulingva organizaĵo. La realo estis kaj estas multe pli idealisma. Nuntempe la ekzistopravigo de UEA estas la defendo de multlingveco, kiu eble inkluzivu Esperanton ĉe plimulto de la homaro — el la ideo de senpolitika tutmondeco fariĝis ideo de tutmondeco pli politika ol la monda politiko mem!

La perspektivo turniĝis 180 gradojn, sed preskaŭ neniu volas tion konfesi, kaj inter la malmultaj pretantaj konfesi, neniu havas ideon kiajn konsekvencojn tio havu por UEA. Dum tiel estas, la sola ebla agadplano estas la malrapida malfondiĝo de la Asocio.

Matheus
Matheus
2022-08-11 19:56
Respondo al  ne-al-cenzuro

Pardonu, sed via komento estas plene malserioza. Mi estas specialisto. Dum 16 jaroj mi profesie okupiĝas pri bilancoj de entreprenoj. Mi kontrolis la bilancon kaj spezokonton de UEA dum pluraj jaroj. La prezento estas iom malkutima; ne laŭ la internacia normo pri entreprenoj. Tamen eblas diri, ke ĉio nun estas multege pli sana ol antaŭ du / tri jaroj. Vi skribas pri ”enspezoj” sed poste esprimas vin pri ”elspezoj”. Ankaŭ aliaj partoj de komuniko plene montras, ke vi ne estas de la fako. Asocio povas multon elspezi tute sen investi utile. Ĉefaj elspezoj de UEA estis por oficistoj. En Brazilo estas multaj ŝtataj oficistoj, kiuj nenion ”produktas”.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-11 21:38
Respondo al  Matheus

S-ro Matheus Anonimo:

Vi ne bezonas instrui al mi, ke la bilanco kaj spezokonto de UEA ne estas “laŭ la internacia normo pri entreprenoj”.
Se mi havus nenian edukon pri ekonomiko, mi ne arogis al mi la rajton diri ion pri la financoj de UEA.

Jes, certe mi parolis unue pri “enspezoj” kaj poste pri “elspezoj”. Ili rilatas unu al la alia, ĉu ne? Se vi vere (malfacile kontrolebla ĉar vi estas anonimulo) estus specialisto, vi komprenintus, ke mia frazo:

“Do krude dirite, UEA nun elspezas nur la duonon al aktivecoj por Esperanto kaj la membraro, kompare kun la jaroj sub direktoro Buller”

validas, evidente kun la kompreno se UEA ne forprenus de la propra kapitalo.
Eble tiu pensosalto estis por vi tro granda – tiukaze mi pardonpetas kaj nun vi ĉiukaze komprenas, mi esperas.

Mi certe ne estas universitata ekonomikisto, tamen studis sufiĉe da ekonomiko por ne kredi la idiotaĵojn kaj mensogojn pri la financoj de UEA disvastigita de ĝia estraro kaj direktoro.

Ĉar vi -kiel anonimulo- provas uzi aŭtoritatargumenton, ankaŭ mi permesas al mi uzi aŭtoritatargumenton citante la vortojn de eksa (ĝenerala) direktoro Buller, kiu estas ekonomikisto kaj certe multe pli bone konas UEA-n (inkluzive de la financoj) ol vi:

“Mi entute malakceptas la vendon. La vendemuloj fajfas pri la granda simbola signifo de la domo al UEA kaj ĝia membraro, eĉ al esperantistoj pli vaste. La argumentado por la vendo estas pure burokratisma-librotenista kaj ignoras tiun aspekton. Mi trovas tute pravigeble elspezo fari ĉion farendan en la domo por plenumi la novajn energipostulojn. Mi ne farus tion por poste vendi aŭ ludoni la domon, sed por plu havi ĝin kiel la koron de UEA, dediĉante pli da ĉambroj al la biblioteko kaj arkivo kaj al esperantistaj k.a. aranĝoj, ankaŭ kun enspeziga celo.”

Via rigardo al la financoj de UEA estas same mallarĝa, librotenista, ĉar kion signifas “pli sanaj financoj”, se tiu “resanigo” baze ruinigas la asocion, lasas ĝin sen oficejo kaj oficistoj kaj reduktas ĝin al ne multe pli ol fonduso ĉirkaŭ kiu flugas neofronoj?

Pardonu, sed mi ne interesiĝas pri viaj brazilaj nenionproduktantaj ŝtataj oficistoj.

La oficistoj de UEA laboregis por la asocio, sed pri tio vi klare scias absolute nenion.

Francisco Javier Moleón
2022-08-11 21:40
Respondo al  Matheus

Ni ne dubas, ke la financa situacio estas pli sana ol antaŭ nur du-tri jaroj. Sed ni ne povas ne konstati, ke tiun “sanon” kaŭzis ĉefe (aŭ nur?) la maldungo de ĉiuj oficistoj – por la restanta stumpo, se entute, ne plu indas uzi pluralon.

Tio estas certe facila kaj tuja vojo draste redukti elspezojn, kaj tial ŝatata kaj volonte uzata de ĉefoj sen aparta fantazio, sed long-perspektive pli-malpli efike kontribuos al la findetruo de la tuto, ĉar la fundamento (malgraŭ onidira netuŝeblo) neniiĝis. Kvazaŭ vi havus vundon en la kruro kaj tuj fortranĉus la kruron: gratulon, vi sukcesis forigi la vundon. Sed long-perspektive…

Konklude: UEA mortos tre sana.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Francisco Javier Moleón
AlinaMess
AlinaMess
2022-08-11 22:24

Ĉu la homoj kaj komitatanoj ne vidas ke la estrarano Fernando Maia forprenis la monon de UEA por doni al e@i, nur por grandigi la kvanton de kongresanoj? Samklubano diris al mi kiam la UK en Montrealo estis nula en 2020 ke li ricevis mesaĝon de UEA kun la propono ke lia aliĝo por 2020 li uzu por aliĝi en 2022 aŭ donaci la monon al UEA. Li volis donaci al UEA sed lastaminute Maia konvinkis lin aliĝi al 2022, li estas maljuna kompatinda kaj ne komprenis bone kio okazas. Nun lia mono eniris la kason de la 107a kongreso. La estraro diris pasintjare ke, e@i ricevos sumon por organizi la kongreson KAJ procentaĵon de la gajnoj, kaj nun la estraro prenas donacon por UEA kaj ĵetas en la kaso de la UK (ĉu por ke la kongreso ne estu perda?). Maia prenis monon de UEA kaj donas al e@i, malhoneste, kaj neniu vidas problemon pri tio!

Francisco Javier Moleón
2022-08-12 12:05
Respondo al  AlinaMess

> neniu vidas problemon pri tio!

Mi ja vidas problemon en tio – sed evidente ĝis nun ne povis vidi problemon, ĉar mi ne sciis. Mi ĉiam konsideris la fojajn vekriojn, ke oni detruas UEA por favori siajn amikojn, ekscesaj kaj fundamente nepravaj. Eble mia konsidero estis erara.

Do Maia “konsilas” ne donaci monon al UEA sed anstataŭe aliĝi al posta kongreso. Mi povus interpreti tion ne kiel misan agon de Maia sed kiel bonkoran provon, ke la koncernulo almenaŭ provu tiri iom da profito el sia mono anstataŭ nur fordonaci ĝin. Sed eble mi estas tro naiva kaj indulga. Ĉu temas pri unuopa kazo aŭ nur la pinto de la glacimonto?

AlinaMess
AlinaMess
2022-08-12 12:44

Vi estas bonkora. La probleem estas, sen la fantomaj aliĝoj, eble la kongreso estas malprovita kaj uea devus pagi nur la fiksan sumon al e@i. Kun la fantomaj aliĝoj eble la kongreso estas provita kaj uea devas pagi la fiksan sumon KAJ parton de la proviton al e@i. Do, Maia ne nur ne akceptis donacon por UEA sed zorgas ke UEA devas pagi pli por e@i.

ne-al-cenzuro
ne-al-cenzuro
2022-08-12 12:51

Homoj, kiuj parolas, estas minacataj de la karaj samideanoj.