Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Vicprezidanto de ISAE: ”La angla venkis”

de Libera Folio je 2021-01-15 en kulturo, movado

La angla lingvo jam plene triumfis en scienco, kaj ne havas sencon publikigi sciencajn esplorojn en Esperanto. Tial estas nur logike, ke estis malfondita la Sanmarina Akademio Internacia de la Sciencoj, diras Wendel Pontes, vicprezidanto de Internacia Scienca Asocio Esperanta, ISAE.

Komitatano de UEA demisias proteste

de Libera Folio je 2021-01-112021-01-11

Marc Konijnenberg, komitatano A por Nederlando, anoncis sian demision el la komitato de UEA. En sia demisia letero li protestas kontraŭ la nuligo de la pensia aranĝo de la oficistoj de UEA kaj la pasiveco de la komitatanoj, eĉ kiam la estraro ignoras la decidojn de la komitato.

20 000 membroj en reta Esperanto-grupo

de Libera Folio je 2021-01-08

La Esperanto-grupo en la usona retejo Reddit nun havas pli ol 20 000 membrojn. En decembro la grupo atingis rekordon pri la kvanto de vizitoj. Ni petis la administranton Robert Nielsen rakonti pri la grupo, kiu ekzistas ekde 2008.

La buĝeto de UEA estis aprobita lastmomente

de Libera Folio je 2021-01-012021-01-01

Kvin monatoj ne sufiĉis por ŝanĝi eĉ komon en la buĝeto 2021, kiun la komitato rifuzis aprobi en aŭgusto. UEA pagos neniom por pensiaj aranĝoj de oficistoj. 10 000 eŭroj estos rezervitaj por la sekvoj de ”administra transiro” en la Centra Oficejo, sed ne klaras, kion tio signifas.

La Sanmarina AIS estas malfondita

de Libera Folio je 2020-12-312021-01-02

Ĉesis ekzisti la Sanmarina Akademio Internacia de Sciencoj (AIS). Laŭ la prezidanto de AIS, Amri Wandel, ne plu indas konservi la juran statuson de la organizaĵo en San-Marino, ĉar fiaskis la ideo konvinki oficialajn instancojn, ke eblas universitat-nivela instruado en Esperanto.

de Libera Folio je 2020-12-282020-12-28 en kulturo, movado, UEA

Esperantistoj batalas kontraŭ japana revuo

Japana firmao volas ŝteli la vorton ”Esperanto” kaj malpermesi al esperantistoj libere uzi ĝin. Tion asertas esperantistoj, kiuj amase protestas kontraŭ la unua numero de anglalingva kultura magazino ”Esperanto”. Japana Esperanto-Instituto tamen esperas je bona kunlaboro kun la nova periodaĵo – se la amashisterio en Esperantujo ne detruos ĉion. 

de Libera Folio je 2020-12-202020-12-20 en movado, UEA

UK en 2023 okazos en Torino, Italio

La estraro de UEA decidis, ke la Universala Kongreso en 2023 okazos en Torino, Italio. En 2021 la kongreson gastigos Belfasto, Nord-Irlando. En 2022 sekvos la Montreala UK, kiu ĉi-jare estis nuligita pro la kronvirusa pandemio.

de Libera Folio je 2020-12-202020-12-31 en interreto, kulturo, movado

Ĉu Esperanto degeneras?

Neniam antaŭe en la monda historio eblis legi tiom da fuŝaj tekstoj en Esperanto. Ĉu degeneris la ĝenerala lingvonivelo de esperantistoj, ĉu aperis pli da eternaj komencantoj, aŭ ĉu simple la reto videbligis ion, kio antaŭe estis kaŝita?

de Libera Folio je 2020-12-162020-12-16 en movado

107 homoj aliĝis al la UK en Belfasto

La Universala Kongreso en 2021 multmaniere diferencos de la kutimaj kongresoj, sed laŭ UEA ĝi ja okazos. La kongreson en Belfasto aranĝos ne lokanoj, sed ĉefe UEA mem, kaj ĝis nun aktive aliĝis nur kvindeko da homoj.

de Libera Folio je 2020-12-152020-12-15 en kulturo, movado

Bjalistoko memoris pri Zamenhof kun maskoj

Ĉirkaŭ la 15-a decembro esperantistoj ĉie en la mondo memoras pri la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof. Centra loko por la festado kompreneble ĉiam estas lia naskiĝurbo. Ĉi-jare la Bjalistokaj Zamenhof-tagoj pro la pandemio okazis grandparte rete, sed ne nur.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 38 Paĝo 39 Paĝo 40 … Paĝo 75

Lastaj komentoj

  • István Ertl pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “Pri la Libroservo, antau kvar jaroj: “Pri la estonteco de UEA kaj ĝia libroservo mi scias nenion. Tiuj, kiuj ja…” maj 14, 13:24
  • Juha Metsäkallas pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “Kio estas la nuna stato de Akso? Mi kelkfoje provis kompreni la kodon, kiu estas en Githubo, sed malsukcesis. Ĉu…” maj 13, 13:15
  • Juha Metsäkallas pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “Pro multaj kialoj UEA bezonas Akson aŭ iun sistemon, kiu funkcias kiel komuna retservo pri resursoj (t.n. LDAP). Rigardu mian…” maj 13, 13:05
  • Francisco Javier Moleón pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: ““en la baldaŭ-antaŭa retejo” Eble mi mislegis aŭ miskomprenis ion: ĉu vi celas, ke la nuna UEA-retejo baldaŭ ĉesos ekzisti…” maj 13, 09:23
  • aŭtunido pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “@redakcio Ho, ne!! Nia fina retejo!!! 😢” maj 13, 08:18

Lastaj 50 komentoj

RSS Global Voices Esperanto

  • El Kolombio: manifesto de amo por ĉiuj vivantaj estaĵoj
  • Kiel savi la Kaspian Maron por ke ĝi ne Iĝos katastrofo por la natura vivmedio
  • La nova registaro de Indonezio puŝas transmigran planon, incitante protestojn en Papuo

RSS La Ondo de Esperanto

  • Trevor Steele: Libe fraind Igor
  • Albumeto ne elstara, sed tre plaĉa kaj atentinda
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15a de majo 2025

RSS TEJO

  • Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado
  • Iĝu komitatano B
  • Azianoj kaj oceanianoj, kandidatiĝu en la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025 por ricevi financan subtenon! (Dua Alvoko)

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 502 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT