Sumoo instigas al vekado de dormantaj libroj de Libera Folio je 2020-04-12 en kulturo, movado Hori Jasuo elpensis la Esperanto-sumoon por ke ankaŭ komencantoj eklegu librojn en Esperanto, ĉar nur tiel oni laŭ li povas vivteni la lingvon. ”Mi ĉiam aĉetis plurajn Esperanto-librojn, sed tiuj libroj tuj kuŝis kaj endormiĝis en mia libroŝranko, kaj neniam vekiĝis”, li klarigas en intervjuo de Libera Folio.
UEA nuligos la ĉi-jaran Universalan Kongreson de Libera Folio je 2020-04-042020-04-05 La Universala Kongreso ne povos okazi en Kanado en 2020. Anstataŭe ĝi eble estos ŝovita al 2022. Tion komunikas la estraro de UEA en mesaĝo sendita al la komitatanoj.
Nuligo minacas al IJK kaj UK de Libera Folio je 2020-04-032020-04-04 La kronvirusa pandemio nun minacas kaŭzi nuligon de la ĉefaj Esperanto-aranĝoj en 2020. Decidoj pri la sorto de la ĉi-jaraj IJK kaj UK devos esti faritaj tre baldaŭ, kaj la cirkonstancoj ne estas favoraj.
Tertremo difektis la Zagreban klubejon de Libera Folio je 2020-04-02 Unu persono mortis kaj 27 estis vunditaj en la tertremo kiu trafis la ĉefurbon de Kroatio la 22-an de marto. Ŝajne neniuj esperantistoj estis rekte trafitaj, sed difektiĝis la sidejo de la loka Esperanto-klubo, kiu nun bezonas kostajn riparojn.
Estraro rekomendas fermi la buŝon de Libera Folio je 2020-04-012020-04-02 [ŜERCO] La estraro de UEA sekvas la ekzemplon de pluraj ŝtatoj kaj uzas la kronvirusan krizon por alpreni plenpotencon en la asocio, komplete flankenmetante la demokratie elektitan komitaton. Responde al la decido, komitatanoj forte protestas pro la uzo de la formo ”kronviruso” en la estrara dekreto.
de Libera Folio je 2020-03-312020-03-31 en vidpunkto Kie estas la Duolinganoj? En vidpunkta artikolo Robert Nielsen demandas, kie estas la milionoj da homoj, kiuj ekde 2015 komencis lerni Esperanton per Duolingo. Li konstatas, ke la grandega salto antaŭen, kiun multaj atendis, neniam okazis.
de Libera Folio je 2020-03-232020-03-23 en movado, TEJO, UEA TEJO kaj Kontakto kreskis en 2019 La kvanto de individuaj membroj de TEJO en 2019 kreskis je 8 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Eĉ pli, je 24 procentoj, kreskis la legantaro de Kontakto. Aliflanke la legantaro de la revuo Esperanto unuafoje dum la konata historio falis sub 2.000.
de Libera Folio je 2020-03-232020-03-23 en interreto, kulturo, TEJO Kronvirusaj spertoj el 13 landoj en Esperanto En unu semajno TEJO kolektis filmetojn de dudeko da diverslandaj esperantistoj, kiuj rakontas pri siaj spertoj dum la kronvirusa pandemio. Nun oni volas disvastigi la kunmetitan filmon kun nacilingvaj tekstoj.
de Libera Folio je 2020-03-202020-03-20 en interreto, kulturo, movado Kursoj kaj legaĵoj proponataj al kvarantenuloj La kronvirusa pandemio instigis diversajn esperantistajn organizaĵojn al kampanjoj por informi kvarantenulojn pri la situacio en aliaj landoj aŭ kuraĝigi ilin lerni Esperanton. La revuo Monato kaj almenaŭ unu eldonejo decidis donaci al la esperantistoj senpagan legaĵon.
de Libera Folio je 2020-03-142020-03-14 en movado La viruso nuligas esperantistajn aranĝojn La Monda Organizaĵo pri Sano anoncis la 11-an de marto ke la nova kronviruso estas pandemia. Tio signifas ke la risko pri infektiĝo iĝis tutmonda. Novaj krizaj reguloj en pluraj landoj havas influon ankaŭ al la Esperanto-movado.