Jam dum jaro UEA nenion faras pri sia grandioza projekto de nova administra sistemo kaj retejo, Akso. La prioritata projekto estis komencita en 2013 kaj estis elspezitaj pli ol 100 000 eŭroj, sed nun ĉio kuŝas forgesita. Tamen baldaŭ oni trovos respondeculojn, promesas prezidanto Charters.

Dum jaroj la nuna estraro de UEA puŝas antaŭ si la projekton Akso, kiu nun ŝajnas komplete forlasita. La lastaj malgrandaj redaktoj de la sistemo okazis en aprilo 2024, proksimume kiam UEA akceptis repreni la projekton de TEJO kaj finpagi la fakturon.
La komitato de UEA en 2013 decidis uzi 100 000 eŭrojn por kompleta renovigo de la retejo. La laboro efektive estis komencita nur en 2017, kaj la unua provo fiaskis. Nova, pli ambicia provo, nun sub la nomo ”Akso”, kunlabore kun TEJO, estis komencita en 2019. La celo estis renovigi ne nur la retejon, sed la tutan administran sistemon de UEA.
Por financi la projekton, krom la 100 000 eŭroj el la kapitalo de UEA, estis uzitaj ankaŭ rimedoj el administra subvencio de Eŭropa Unio, kiun TEJO ricevis por oficistoj kiuj okupiĝis pri Akso. Laŭ la kontrakto inter TEJO kaj UEA la preta sistemo devis esti liverita en novembro 2020, sed tio ne okazis.
Fine en majo 2023 preskaŭ preta, funkcianta versio de la sistemo estis prezentita al UEA, sed la gvidantoj de la asocio ne trovis ĝin kontentiga kaj ne rapidis akcepti la liveron. Parto de la problemo ŝajne estis, ke dum la paso de la tempo la bezonoj de la asocio ŝanĝiĝis, sed TEJO liveris tion, kio estis mendita.
Mankis en la sistemo librotena sistemo kaj sistemo por la libroservo, kiujn UEA neniam mendis. La respondeculoj ĉe TEJO frustriĝis, ĉar UEA ne klare diris, kio plia necesus, por ke Akso efektive estu akceptita, sed daŭre nedecideme prokrastis la aferon.
La komitato de UEA dum la UK en Torino komence de aŭgusto 2023 decidis, ke la estraro ĝis la fino de la monato en iu aŭ alia maniero konkludu la aferon pri reteja renovigo kaj decidu pri la nova administra sistemo. Tio tamen ne okazis.
Anstataŭe en septembro la komitato en reta kunsido konsentis denove prokrasti la aferon, ĉi-foje ĝis januaro 2024. Tiam TEJO insistis, ke UEA pagu por la farita laboro, kaj en februaro la estraro de UEA fine konsentis tion fari. Poste nenio plia okazis.

En majo 2024 prezidanto Duncan Charters responde al demando de Libera Folio skribis:
– La Estraro de UEA konscias, ke AKSO kaj la Libroservo estas esence gravaj agadkampoj por la Asocio. Ni raportos al la Komitato kaj specifan progreson kaj kompletigon aŭ finsolvon de problemoj en niaj nunaj iniciatoj, laŭ la respondeco komuniki unuavice en niaj propraj organoj.
Dum la Universala Kongreso en Aruŝo en aŭgusto 2024 la komitato eksciis, ke UEA fine planas funkciigi la administran sistemon Akso ”per sistemo de volontuloj kaj laborgrupo”. Tio ne okazis.
Same ne estis dungita la aldona kunlaboranto por finprepari la novan sistemon por uzo, pri kiu parolis la ĝenerala direktoro Martin Schäffer en decembro 2024, kiam estis akceptita la buĝeto de UEA en decembro 2024. En januaro 2025 ĝenerala sekretario Aleks Kadar respondis al demando pri la dungoplano en la Telegram-kanalo de UEA:
– Ni ricevis kelkajn kandidatiĝojn. Koran dankon al tiuj kandidatoj.
Poste malmulto okazis kaj la demando ne reaperis. En la komitata retpoŝta diskutejo Akso entute ne estis menciita post aŭgusto 2024, kiam la vorto aperis en resumo de la rekomendoj de la komitata forumo.

Komence de majo, kiam Libera Folio refoje starigis al la estraro de UEA demandon pri la aktuala stato de la reteja renovigo kaj nova administra sistemo, prezidanto Duncan Charters tamen respondis:
– Kunlabore kun TEJO, UEA baldaŭ intervjuos kandidatojn por tri funkcioj: konfirmi la pretecon de la sistemo AKSO, konsultiĝi laŭbezone pri komplikaj demandoj, kaj plej grave, akompani la oficistojn en la transiro.
Do, formale la projekto ankoraŭ ne estas entombigita, sed la manko de videbla progreso ŝajnas indiki, ke ĝi iom post iom estos forgesita.
Kaj la libroservo, la alia ”esence grava agadokampo”, laŭ prezidanto Charters?
La komitato de UEA en septembro 2021 decidis, ke la libroservo translokiĝos al Slovakio, sed poste nenio okazis. Fine de la jaro 2022, kiam Ionel Oneț, la multjara prizorganto de la libroservo en Roterdamo, devus emeritiĝi, UEA petis ke li provizore, dum ”transira periodo”, tamen restu en sia posteno.
Post tio observeblas neniuj novaj evoluoj pri la esence grava agado. La ”transira periodo” plu daŭras, kaj tute ne klaras, al kio aŭ kien transiras la libroservo.
– La Libroservo funkcios normale kun la nuna libroservisto ĝis la jarfino. Se necesos transiro de la servo el Roterdamo, tio estos zorge planita laŭ decido pri la plej bona alternativo, Duncan Charters respondas al demando de Libera Folio.
Ĉu io en la baldaŭ-antaŭa retejo ne funkcias, bezonigante novan retejon? Nur malnovaspektas, ĉu ne?
Mi ne komprenas kial 1/10 miliono da eŭro devis elspeziĝi por nova retejo ankoraŭ ne aperinta, por anstataŭigi retejon jes malnovaspektan sed laŭ mia scio ankoraŭ taŭgan por ties celo.
“en la baldaŭ-antaŭa retejo”
Eble mi mislegis aŭ miskomprenis ion: ĉu vi celas, ke la nuna UEA-retejo baldaŭ ĉesos ekzisti aŭ esti utiligata? Mi ne trovis en la teksto ion igantan min pensi tiel. Fakte male. Ĉu ie legeblas aŭ almenaŭ dedukteblas tiu baldaŭa fino, kiun oni profetas jam de 12 jaroj?
Pro multaj kialoj UEA bezonas Akson aŭ iun sistemon, kiu funkcias kiel komuna retservo pri resursoj (t.n. LDAP). Rigardu mian komenton ĉi tie en LF.
@Libera Folio Ho, ne!! Nia fina retejo!!! 😢
Kio estas la nuna stato de Akso? Mi kelkfoje provis kompreni la kodon, kiu estas en Githubo, sed malsukcesis. Ĉu iu povas klarigi ĝin al mi? Ĉu ie ekzistas provoversio?
Pri la Libroservo, antau kvar jaroj: “Pri la estonteco de UEA kaj ĝia libroservo mi scias nenion. Tiuj, kiuj ja povus scii ion, silentas…”
https://sezonoj.ru/2021/05/ionelonet/