Saltu al enhavo
Libera Folio

Libera Folio

sendependa movada bulteno

  • ĉefpaĝo
  • movado
  • interreto
  • kulturo
  • vidpunkto
  • pri libera folio
  • privateco
  • kontakti la redakcion
  • ensaluti

Plumamikoj kaj kvinjaraj planoj

de Libera Folio je 2021-04-162022-01-26 en historio, kulturo

Brigid O’Keeffe, asista profesoro ĉe Brooklyn College en Novjorko, esploris la originon de Esperanto kuntekste de la ĝenerala historio pri la eŭropa epoko de internaciismo je tiu jarcentŝanĝo. En artikolo verkita por Libera Folio ŝi rakontas pri sia nova libro, interesa ankaŭ por esperantistoj, kiuj jam bone konas la historion de la lingvo mem.

Jam 600 esperantistoj respondis al Unesko

de Libera Folio je 2021-04-132021-04-13

Unesko unuafoje aperigis retan enketon en Esperanto, por kolekti vidpunktojn por baldaŭa raporto pri edukado. Ene de kelkaj tagoj jam 600 esperantistoj plenigis la enketilon, kaj nun Unesko esperas, ke estos miloj da respondoj en Esperanto.

Ne okazos la IJK en Ukrainio

de Libera Folio je 2021-04-122021-04-12

TEJO decidis nuligi la Internacian Junularan Kongreson, kiu devis okazi en Ukrainio ekde la 26-a de julio 2021. Laŭ la lokaj organizantoj oni plu planas aranĝi renkontiĝon en la anoncitaj datoj, sed ĝi ne estos nomata IJK.

Estas pliparte fido, tamen

de Libera Folio je 2021-04-11

En 2020 aperis Ne estas fido nur, kolekto de paroladoj kaj aliaj tekstoj de Mark Fettes el lia tempo kiel prezidanto de UEA. Jens S. Larsen trastudis la verkon. Li trovas, ke la libro konfirmas la impre­son, kiun oni tiam povis ekhavi pri li: ĝenerale simpatia kaj kompetenta homo, sed de tempo al tempo kun katastrofaj misjuĝoj.

Forpasis trilingva aŭtoro

de Libera Folio je 2021-04-11

La 21-an de marto pro virusa infekto mortis en Pécs (Hungario) Oldřich Kníchal (1939-2021), verkisto en Esperanto, la ĉeĥa kaj la slovaka.

de Libera Folio je 2021-04-062021-04-12 en movado, UEA

UEA kaŝis donacitajn membrecojn

Antaŭ kelkaj tagoj Libera Folio povis raporti, ke la membraro de UEA dum 2020 kreskis je iom pli ol 3 procentoj. UEA tamen provis kaŝi la fakton, ke tiu kresko estis kaŭzita de membrecoj donacitaj al la finintoj de reta kurso por hispanlingvanoj.

de Libera Folio je 2021-04-06 en movado

Nova kurso por hispanlingvanoj

Pasintjare 236 lernantoj finis realtempan retan kurson de Esperanto por hispanlingvanoj, aranĝitan kunlabore de Kolombia Esperanto-Ligo, UEA kaj TEJO. Nun oni kolektas kontribuojn por financi la ĉi-jaran kurson, por kiu oni bezonas dek hispanlingvajn instruistojn. 

de Libera Folio je 2021-04-052021-04-05 en kulturo

Esperantistoj same strangas kiel signolingvanoj

Esperantistoj ŝatas paroli pri lingvaj temoj. Eksteruloj dubas pri la esprimaj kapabloj de ilia lingvo kaj konsideras ilin marĝenuloj. La samo ofte validas pri parolantoj de signolingvoj. Renato Guedes Filho studis la etnobiologiajn aspektojn de la brazila signolingvo Libraso en sia finkursa disertaĵo kaj ĵus prelegis pri la similaĵoj de la komunumoj en reta renkontiĝo.

de Libera Folio je 2021-04-022021-04-02 en vidpunkto

Sankta bovino kaj nia diligenta kolegaro

En intervjuo de la populara Moskva radiostacio Eĥo Moskvi, la konata verkisto Leonid Juzefoviĉ asertis ke Esperanto havas milionon da parolantoj. Post la elsendo esperantistoj krude atakis lin en komentoj, ĉar li ne sufiĉe laŭdis la lingvon. Grigorij Arosev pripensas, kion tio diras pri la esperantistoj.

de Libera Folio je 2021-03-292021-03-31 en movado, UEA

UEA kresketas kaj ŝrumpas

La kvanto de individuaj membroj de UEA pasintjare kreskis je iom pli ol 3 procentoj. La kresko tamen ĉefe okazis en la kategorio de ”baza membreco”, kiu donas malmultan enspezon al la asocio. La kvanto de ordinaraj membroj-abonantoj unuafoje falis sub mil. La kvanto de individuaj membroj de TEJO klare kreskis.

Paĝnumerado por afiŝoj

Paĝo 1 … Paĝo 35 Paĝo 36 Paĝo 37 … Paĝo 75

Lastaj komentoj

  • István Ertl pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “Pri la Libroservo, antau kvar jaroj: “Pri la estonteco de UEA kaj ĝia libroservo mi scias nenion. Tiuj, kiuj ja…” maj 14, 13:24
  • Juha Metsäkallas pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “Kio estas la nuna stato de Akso? Mi kelkfoje provis kompreni la kodon, kiu estas en Githubo, sed malsukcesis. Ĉu…” maj 13, 13:15
  • Juha Metsäkallas pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “Pro multaj kialoj UEA bezonas Akson aŭ iun sistemon, kiu funkcias kiel komuna retservo pri resursoj (t.n. LDAP). Rigardu mian…” maj 13, 13:05
  • Francisco Javier Moleón pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: ““en la baldaŭ-antaŭa retejo” Eble mi mislegis aŭ miskomprenis ion: ĉu vi celas, ke la nuna UEA-retejo baldaŭ ĉesos ekzisti…” maj 13, 09:23
  • aŭtunido pri Ĉu UEA silente entombigas la retejan projekton?: “@redakcio Ho, ne!! Nia fina retejo!!! 😢” maj 13, 08:18

Lastaj 50 komentoj

RSS Global Voices Esperanto

  • El Kolombio: manifesto de amo por ĉiuj vivantaj estaĵoj
  • Kiel savi la Kaspian Maron por ke ĝi ne Iĝos katastrofo por la natura vivmedio
  • La nova registaro de Indonezio puŝas transmigran planon, incitante protestojn en Papuo

RSS La Ondo de Esperanto

  • Trevor Steele: Libe fraind Igor
  • Albumeto ne elstara, sed tre plaĉa kaj atentinda
  • Mesaĝo de UEA okaze de la Internacia Tago de Familioj, la 15a de majo 2025

RSS TEJO

  • Kiel esti reprezentanto de TEJO? Aktivula trejnado
  • Iĝu komitatano B
  • Azianoj kaj oceanianoj, kandidatiĝu en la konkurso “Partoprenu IJK-n” 2025 por ricevi financan subtenon! (Dua Alvoko)

Aboni retpoŝte

Aliĝi al 502 aliaj abonantoj
Konvertilo por ĉapeligi iksojn
Permesilo Krea Komunaĵo Se nenio alia estas indikita ĉe la koncerna artikolo, la tekstoj de Libera Folio
estas disponeblaj laŭ la permesilo
Krea Komunaĵo Atribuite 4.0 Tutmonda.
Temo Gatsby de FRT