Tri esperantismoj post la venko de la angla de Libera Folio je 2024-02-212024-02-21 en vidpunkto La angla lingvo jam atingis statuson, kiun esperantistoj sendube konsiderus ”fina venko” – se nur temus ne pri la angla, sed pri Esperanto. Krome rapide evoluas komputilaj tradukiloj. Kiaj motivoj do ekzistas por plu okupiĝi pri Esperanto, demandas sin Jouko Lindstedt – kaj trovas tri respondojn.
350 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio de Libera Folio je 2024-02-20 La Esperanta Vikipedio en mardo atingis la kvanton de 350 000 artikoloj. Ĝi nun estas sur la 36-a loko el 326 en la listo de diverslingvaj Vikipedioj. La kvanto de artikoloj estas pli granda ol ekzemple en la dana, sed multaj esperantistoj trovas la kvaliton nekontentiga.
Politika movado de Varoufakis uzas Esperanton de Libera Folio je 2024-02-132024-02-13 Eŭropon regas oligarkoj. Tion asertas politika movado fondita de Yanis Varoufakis, iama financministro de Grekio. La movado, kiu aktive uzas Esperanton, interalie kampanjas por liberigo de sia membro Julian Assange, sporta bojkoto de Israelo kaj ”demokratia revolucio”.
Spacveturo kaj vortordo de Libera Folio je 2024-02-112024-04-22 Forpasis Wim Jansen, multjara dungito de Eŭropa Kosma Agentejo (ESA), kiu poste doktoriĝis pri la vort-ordo en Esperanto kaj gvidis la katedron pri interlingvistiko kaj Esperanto en la Universitato de Amsterdamo. Ulrich Lins rakontas pri kolego, kiun li konis de jardekoj.
Esperantistoj kolektas monon por Palestino de Libera Folio je 2024-02-062024-02-06 La esperantista volontula teamo de la muzikfestivalo en Roskilde, Danio, pli frue kolektis monon por helpi al esperantistoj en Ukrainio, kiuj suferas pro la atako de Rusio. Nun la teamanoj decidis kolekti monon ankaŭ por palestinanoj, kiuj suferas pro la milito en Gazao.
de Libera Folio je 2024-01-312024-02-01 en interreto Populara usona podkasto rakontas pri Esperanto Popularega usona podkasto en la 25-a de januaro publikigis longan, tre favoran epizodon pri Esperanto. La podkasto Stuff You Should Know (”Aferoj por scii”) regule aperas ekde 2008 kaj estas unu el la plej aŭskultataj en la tuta mondo.
de Libera Folio je 2024-01-302024-01-30 en TEJO Tial TEJO dungas pliajn oficistojn Antaŭ dek jaroj TEJO havis unu plentempan laboranton. Nun ĝi havas sep, kaj planas dungi du pliajn. Ankaŭ la kvanto de individuaj membroj dum la sama periodo kreskis, sed tute ne same multe. La prezidanto de TEJO klarigas, kial la asocio bezonas pliajn laborfortojn kaj kiel oni financos la planatajn dungojn.
de Libera Folio je 2024-01-232024-01-23 en kulturo Esperantujo kiel modelo de demokratio La konata hungara esperantista ĵurnalisto Sándor Révész en ĵusa artikolo aperinta en populara hungarlingva periodaĵo rakontis pri siaj unuaj spertoj de demokratia decidofarado, kiujn li ekhavis deum la IJK en Raŭmo 1980. Libera Folio republikigas la ĉefan parton de la teksto kun permeso de la aŭtoro. Ĉu plu Esperantujo povus funkcii kiel modelo de demokratio?
de Libera Folio je 2024-01-162024-01-16 en interreto Esperanta Mastodon-servilo blokis giganton Esperantistoj kolektiĝas en diversaj retaj forumoj – en komercaj retejoj, kiel Facebook, kaj en tute propraj, kiel Mia Vivo. Alian vojon proponas la esperantlingva Mastodon-servilo, kie esperantistoj povas babili inter si, sed ankaŭ kun la ĉirkaŭa mondo. Tamen ne kun la komerca servo de Meta, Threads.net, kiu jam estas blokita.
de Libera Folio je 2024-01-092024-01-09 en movado, TEJO Eksigoj kaj demisioj en gvidorganoj de TEJO Estrarano kaj kvar komitatanoj de TEJO perdis siajn postenojn pro neaktivado. Krome unu komitatano anoncis sian demision kaj eĉ kabeon pro seksĝenado. Nova estrarano estis baldaŭ trovita, sed la komitato de TEJO ekdiskutis, ĉu necesus estonte postuli de estraraj kandidatoj almenaŭ bazajn spertojn pri la funkciado de la asocio.