Esperantistoj kolektas monon por Palestino

La esperantista volontula teamo de la muzikfestivalo en Roskilde, Danio, pli frue kolektis monon por helpi al esperantistoj en Ukrainio, kiuj suferas pro la atako de Rusio. Nun la teamanoj decidis kolekti monon ankaŭ por palestinanoj, kiuj suferas pro la milito en Gazao.

Teamanoj de Roskilde.

La esperantista teamo ĉe la granda muzika festivalo de Roskilde en Danio de multaj jaroj organizas volontuladon dum la festivalo. Per volontula laboro la grupo en 2022 kolektis 1 250 eŭrojn, kiuj estis disdonitaj al ukrainaj esperantistoj suferantaj pro la milito, ekzemple por riparo de difektita loĝejo aŭ por kuraciloj.

En 2023 oni kolektis 3 000 eŭrojn por esperantistaj viktimoj de Putin, klarigis la kunordiganto Jacob Nordfalk al Libera Folio en novembro 2023. La ĉefa parto estis transdonita por bezonoj de ukrainaj esperantistoj, sed 300 eŭroj laŭ li iris al “pacemaj rusiaj esperantistoj”, kiujn trafis problemoj pro la Kremla registaro.

Simile oni planis fari ankaŭ pri mono kolektota dum la festivalo en 2024, kaj jam anoncis sin 25 volontuloj. Entute oni povas akcepti 60 homojn por la volontula laboro.

Oni alvokas dezirantojn aliĝi laŭeble tuj, por ke ili povu elekti siajn deĵorojn kaj certigi, ke ili liberos dum la koncertoj de la ŝatataj artistoj. “Ni daŭrigas nian subtenon al Ukrainio”, la novembra novaĵletero anoncas.

Tamen intertempe la planoj ŝanĝiĝis. Novaĵletero sendita komence de februaro anoncas jene:

Ni decidis, ke nia profito en 2024 iros rekte al palestinaj viktimoj de la konflikto en Gazao. Kiel nia helpo al Ukraino, la helpo estos por nemilitaj celoj. Ĉar nia ekonomia surpluso estos almenaŭ 2 000 EUR, ni decidis jam urĝe tuj sendis tiun monsumon.

Krome oni promesas sendi almenaŭ la saman sumon por helpi al ukrainaj esperantistoj. Same kiel la helpo al Ukrainio, ankaŭ la subteno al palestinanoj estos por nemilitaj celoj.

Nek la ricevantoj nek la perantoj de la palestina helpo estas esperantistoj, sed oni trovis “fidindan kontakton”, garantiantan, ke la mono estos uzata por manĝaĵoj, vestaĵoj, akvo, medikamentoj kaj aliaj rimedoj por palestinaj civiluloj, la organizantoj klarigas.

Laŭ Jacob Nordfalk la proponon faris Mia Nordentoft, kaj ĝin subtenis la tuta organiza teamo. En mesaĝo sendita al privata Telegram-grupo pri la festivalo li donas klarigojn:

Ni daŭre subtenas Ukrainion kaj forte kontraŭas Putinon! Lia subpremo kaj misgvido de la rusa popolo al milito por konkeri pacan najbaran landon estas skandalo kiun endas kontraŭi! Ni decidis sendi 1 000 EUR el nia ŝparmono al Ukrainio, por bezonantaj esperantistoj tie.

Ni ne povas kaj ne volas elekti ĉu unu aŭ ĉu alia tragedio estas pli granda. Ni estas esperantistoj, ni amas pacon, interpopolan komunikadon kaj kompreniĝon –  inter palestinanoj kaj israelaj judoj, kaj inter la rusa kaj ukrainia popolo.

Mi persone esperas kaj kredas ke per tia interpopola komunikado kaj agado oni iam sukcesos forĵeti Putinon, Hamason, Netanjahuon kaj aliajn agresemajn kaj subprememajn idiotojn, de la potenco.

Estas neniuj respondoj al la anonco, sed ses koroj kaj tri levitaj dikfingroj sub la mesaĝo en la Telegram-grupo laŭ Jacob Nordfalk indikas fortan subtenon:

– Mi kredas ke neniam tiom multaj reagis al io ajn en la grupo.

8 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Grigorii Arosev
2024-02-07 17:37

Mi proponas ke duono de la kolektita mono iru al familioj de israelaj civiluloj, kiujn la 7an de oktobro 2023 murdis en la israela teritorio palestinanoj el la gazaa HAMAS, kaj al la familioj de israelaj ostaĝoj, kiujn en la palestina teritorio murdis palestitanoj el la gazaa HAMAS dum la sekvaj semajnoj kaj monatoj.

John nutt
John nutt
2024-02-10 14:39
Respondo al  Grigorii Arosev

Kial? La usona impostpaganto jam pagas por Israelo.

Sebastiano
Sebastiano
2024-02-10 23:57
Respondo al  John nutt

Mi ja ne scias pri la usonaj impostpagantoj. Sed mi povas aserti kun certeco, ke la germaniaj impostpagantoj jam pagas dum mulmultaj jaroj amasojn da mono al la palestinanoj kaj la reĝimo en Palestino tra plej diversaj instancoj. Kaj tamen, kiel mi vidis sur la foto, iuj germanianoj evidente ŝatas ĵeti eĉ pli da mono en tiun truon.

John nutt
John nutt
2024-02-11 12:15
Respondo al  Sebastiano

Vi scias tre bone ke Usono kaj Eŭropo ne pagas por hamaso/Gazao.

Sed ni scias tre bone ke Usono pagas grandegajn sumojn por la Israela milita.

Sebastiano
Sebastiano
2024-02-12 0:08
Respondo al  John nutt

Vi eraras. Kompreneble FRG pagadas por Gazao. Bv. informi vin.

Tjeri
Tjeri
2024-02-12 7:35
Respondo al  Sebastiano

Prave. Eŭropo pagis/as/os la rekonstradon de lernejoj kaj hospitaloj, kiujn la bomboj de Israelo pagitaj de Usono detruis.

Jacob Nordfalk
Jacob Nordfalk
2024-02-15 12:07
Respondo al  Sebastiano

Hej Sebastiano, mi estas Jacob 😀

Estis ni, la organizantoj, kiuj faris la decidon, kaj poste mem serĉis kaj trovis fidintajn perantojn kiujn ni mem, post esplorado estas tute konvinkitaj volas kaj kapablas certigi ke la helpo estas uzataj ekskluzive por pacaj celoj. Ĉiuj 6 el la organiza teamo estas tiel konvinkitaj. 

La foto montras kelkajn partoprenantoj de la esperanta grupo ĉe Roskilde festivalo. Ili ne ĉiuj estas organizantoj. Fakte, neniuj el ni organizantoj venas de Germanio. Ni venas de Danio, Pollando kaj Svedio.

Ni estas forte konvinkitaj ke ni ne ĵetas monon en iu ‘truo’, ĉar ni povas vidi (sed ne kundividi) la detalan uzadon de la mono.

Por la ukraina helpo vi povas vidi tamen relative detale ĉi tie: https://roskildefestivalo.wordpress.com/2024/02/04/novajletero-nyhedsbrev-2-rf24/ kiel la mono estas uzata. Mi ne pensas ke tio estas ‘truo’.

Kore,
Jacob

Sebastiano
Sebastiano
2024-02-10 21:45
Respondo al  Grigorii Arosev

Mi supozas, ke tio estus kontraŭleĝa misuzo de la kolektita mono. Sed la jare kolektitaj de tiu stranga grupeto sumoj ne estas elstare altaj. Mi proponas, ke vi donacu tian sumon el via propra mono (do inter 1250 kaj 3000 eŭroj) al la nomitaj de vi israelanoj. Tio almenaŭ ne estus kontraŭleĝa.