La reta IJK okazos tutmonde kaj tutdiurne de Libera Folio je 2020-06-102020-06-11 La ĉi-jara IJK okazos ne en Nederlando, sed en la reto. Laŭ informoj nun publikigitaj en la kongresa retejo, dum tri el la kongresaj tagoj programeroj okazos preskaŭ tutdiurne.
IJK 2021 ne okazos en Koreio de Libera Folio je 2020-05-242020-05-24 Korea Esperanto-Junularo anoncis, ke ĝi ne povos aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2021. TEJO nun denove serĉas kandidatojn por la ĉefa junulara aranĝo de la venonta jaro.
Denove demisiis ĝenerala sekretario de TEJO de Libera Folio je 2020-05-112020-05-11 La seriozaj problemoj en la estraro de TEJO daŭras. Jam la duan fojon ene de duonjaro demisiis la ĝenerala sekretario. Pli frue en la komitata diskutejo Querino Neto malkontentis pri la neaktiveco de pluraj aliaj estraranoj, interalie la prezidanto.
IJK 2020 okazos nur en la reto de Libera Folio je 2020-04-252020-04-25 La Internacia Junulara Kongreso de TEJO, kiu ĉi-jare estis planita por Nederlando, pro la kronvirusa pandemio ne povos okazi ĉeeste. Anstataŭe ĝi okazos rete.
Nuligo minacas al IJK kaj UK de Libera Folio je 2020-04-032020-04-04 La kronvirusa pandemio nun minacas kaŭzi nuligon de la ĉefaj Esperanto-aranĝoj en 2020. Decidoj pri la sorto de la ĉi-jaraj IJK kaj UK devos esti faritaj tre baldaŭ, kaj la cirkonstancoj ne estas favoraj.
TEJO kaj Kontakto kreskis en 2019 de Libera Folio je 2020-03-232020-03-23 La kvanto de individuaj membroj de TEJO en 2019 kreskis je 8 procentoj kompare kun la antaŭa jaro. Eĉ pli, je 24 procentoj, kreskis la legantaro de Kontakto. Aliflanke la legantaro de la revuo Esperanto unuafoje dum la konata historio falis sub 2.000.
Kronvirusaj spertoj el 13 landoj en Esperanto de Libera Folio je 2020-03-232020-03-23 En unu semajno TEJO kolektis filmetojn de dudeko da diverslandaj esperantistoj, kiuj rakontas pri siaj spertoj dum la kronvirusa pandemio. Nun oni volas disvastigi la kunmetitan filmon kun nacilingvaj tekstoj.
La Esperanta Civito invitas IJK-n 2021 al si de Libera Folio je 2020-02-022020-02-02 Aperis kvin kandidatoj, pretaj aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2021. Unu el ili estas la Esperanta Civito, kiu proponas ke la kongreso okazu en Svisio. Ĝis la fino de februaro ĉiuj kandidatoj devos prezenti detalajn proponojn.
Mankas kandidato por organizi IJK-n en 2021 de Libera Folio je 2020-01-152020-01-15 La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso okazos en Nederlando, sed kie okazos la IJK en 2021 tute ne klaras, post kiam Britio retiris sian kandidatiĝon. TEJO nun esperas trovi novan kandidaton ĝis la fino de januaro.
TEJO decidis ne publikigi la membronombron de Libera Folio je 2020-01-032020-01-03 Du estraranoj estis aŭtomate eksigitaj pro pasiveco, sed unu estis tuj reelektita. Estis elektita ankaŭ nova ĝenerala sekretario. La komitato malpermesis al la estraro formalan kunlaboron kun la Civito sen konsultiĝo kun la komitato.