Vi estas ĉi tie: Hejmo / Kniivilä gajnas finnan premion

Kniivilä gajnas finnan premion

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2014-10-30 21:43
La finna eldono de "Homoj de Putin" de Kalle Kniivilä estis elektita inter 164 libroj kiel la plej bona nefikcia verko en Finnlando ĉi-jare fare de la prestiĝa kultura revuo "Kanava" ("Kanalo"). Jen vi povas mendi ĝian Esperanto-eldonon: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9064

Flo Martorell ricevis la FAME-premion

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-03 16:56

Floréal Martorell, la fondinto de Vinilkosmo, ricevis la ĉi-jaran 3.000-eŭran premion de la FAME-fondaĵo, pro siaj kontribuoj al la Esperanta muzika kulturo.

Flo Martorell ricevis la FAME-premion - Legu pli...

Pluaj problemoj en pola Esperantujo

Pluaj problemoj en pola Esperantujo

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-05 18:31

Pola Esperanto-Asocio perdis sian prezidanton en majo, kaj restos sen kompleta estraro almenaŭ ĝis la 19-a de januaro. La nova statuto de la asocio estis malaprobita de la aŭtoritatoj. En la konkuranta pola asocio EDE eksa prezidanto kaj la nuna estraro procesas pri mono. Aldone ekzistas konkreta risko, ke PEA perdos sian oficejon jam antaŭ la eksterordinara kunsido en januaro.

Pluaj problemoj en pola Esperantujo - Legu pli...

Heroldo sporade aperas helpe de Libera Folio

Heroldo sporade aperas helpe de Libera Folio

de Redakcio Laste modifita: 2012-10-07 17:25

La ĉefa eldonaĵo de la Esperanta Civito, Heroldo de Esperanto, neniel sukcesas rekapti sian ordinaran aperritmon. Tamen helpe de materialo el Libera Folio de tempo al tempo la paĝoj pleniĝas.

Heroldo sporade aperas helpe de Libera Folio - Legu pli...

Pasporta Servo denove funkcias

de Redakcio Laste modifita: 2012-10-04 16:30

Post unusemajna paneo, la retejo de Pasporta Servo denove funkcias.

Pasporta Servo denove funkcias - Legu pli...

Pasporta Servo denove misfunkcias

Pasporta Servo denove misfunkcias

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-29 20:28

Post trisemajna normala funkciado en rezerva servilo, la retejo de Pasporta Servo denove paneas. De pluraj tagoj neniuj informoj estas haveblaj en la retejo. En retlisto de Pasporta Servo la respondeculoj promesas provizore dissendi informojn al dezirantoj per retpoŝto.

Pasporta Servo denove misfunkcias - Legu pli...

170 000 artikoloj en la Esperanto-Vikipedio

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-24 06:56

Tagmeze de la 20-a de septembro (laŭ eŭropa tempo) la Esperanta Vikipedio atingis 170 000 artikolojn. Ĝi nuntempe tenas la lokon 27 inter la diversaj vikipedioj, antaŭ ekzemple la dana, serba, litova kaj hebrea versioj.

170 000 artikoloj en la Esperanto-Vikipedio - Legu pli...

Esperanto iĝis parto de Lernofesto en Saarbrücken

Esperanto iĝis parto de Lernofesto en Saarbrücken

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-25 16:34

Tricent vizitantoj en la aranĝo "Lernofesto" en Saarbrücken en nord-okcidenta Germanio eksperimente lernetis Esperanton.

Esperanto iĝis parto de Lernofesto en Saarbrücken - Legu pli...

Esperantista EU-parlamentano suspektata pri fraŭdo

Esperantista EU-parlamentano suspektata pri fraŭdo

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-10 22:45

La konata esperantista ano de la Eŭropa Parlamento, Małgorzata Handzlik, estas suspektata pri fraŭdo de mono de la parlamento, informis polaj amaskomunikiloj lunde. Handzlik mem neas la akuzon. Laŭ ŝi, verŝajne temas pri homa eraro.

Esperantista EU-parlamentano suspektata pri fraŭdo - Legu pli...

Pasporta Servo reviviĝis

Pasporta Servo reviviĝis

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-07 12:16

Post proksimume unusemajna paneo, la rezerva servilo en kiu momente troviĝas la retejo de Pasporta Servo estis refunkciigita.

Pasporta Servo reviviĝis - Legu pli...

Plena paneo ĉe Pasporta Servo

Plena paneo ĉe Pasporta Servo

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-05 09:48

En aŭgusto 2011 paneis la reta servilo, en kiu troviĝas la datumaro pri la gastigantoj de Pasporta Servo. De tiam Pasporta Servo troviĝis en rezerva servilo. Nun de pluraj tagoj paneas ankaŭ tiu servilo. La respondeculoj de Pasporta Servo rimarkis la paneon nur post atentigo de Libera Folio, kaj nun esploras ĝian kialon.

Plena paneo ĉe Pasporta Servo - Legu pli...

Forpasis Harry Harrison

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-16 19:57

La renoma verkisto Harry Harrison forpasis la 15-an de aŭgusto en Crowborough (Anglio). Li naskiĝis la 12-an de marto 1925 en Stamford (Konektikuto, Usono). Harrison lernis Esperanton en sia junaĝo kaj estis membro de UEA jam ekde 1945. En 1985 li estis elektita al la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis ankaŭ honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Irlando kaj honora membro de la usona landa asocio Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (nun Esperanto-USA).

Forpasis Harry Harrison - Legu pli...

Prezidanto de UEA ricevis bengalan premion

Prezidanto de UEA ricevis bengalan premion

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-10 07:29

Probal Dasgupta, la prezidanto de UEA, estis premiita de la bengala literatura akademio Bangiya Sahitya Parishat, interalie pro siaj beletraj tradukoj el la bengala al Esperanto.

Prezidanto de UEA ricevis bengalan premion - Legu pli...

Berveling kaj Arkones premiitaj

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-06 11:14

Fondaĵo Antoni Grabowski (FAG), starigita antaŭ pli ol dudek jaroj dank' al donaco de s-ro Adam Goralski, celas subteni la Esperantan kulturon. Ĝi aljuĝas premiojn kaj subvenciojn meze ĉiun duan aŭ trian jaron. En la Hanoja UK estis anoncitaj la ĉi-jaraj premioj.

Berveling kaj Arkones premiitaj - Legu pli...

Ferma parolado de Probal Dasgupta en Hanojo

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-04 09:53

La Universala Kongreso en Hanojo estis solene fermita en Hanojo sabate la 4-an de aŭgusto. "La vera paco devas fonti el paco ne nur inter homo kaj homo, sed el paco inter homo kaj naturo, kaj tio povas okazi nur se ni funde transformas la koncepton de eduko mem, diris la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, en sia ferma parolado. Ni publikigas la kompletan tekston de la parolado.

Ferma parolado de Probal Dasgupta en Hanojo - Legu pli...

La Hanoja kongresa rezolucio

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-03 07:53

125-jara, Esperanto konstruas pontojn al pli justa kaj paca mondo

La Hanoja kongresa rezolucio - Legu pli...

Sten Johansson gajnis pli ol duoble

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-02 19:58

Sten Johansson el Svedio ricevis la unuan premion en la sekcioj "prozo" kaj "eseo" de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj de UEA. Aldone, pliaj verkoj liaj ricevis la trian premion en la sekcio "prozo", kaj honoran mencion en la sekcio "eseo". La rezultoj estis diskonigitaj ĵaŭde dum la Universala Kongreso en Hanojo.

Sten Johansson gajnis pli ol duoble - Legu pli...

Bonveniga mesaĝo de la vicprezidanto de Vjetnamio

Bonveniga mesaĝo de la vicprezidanto de Vjetnamio

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-12 19:39

Nguyễn Thị Doan, vicprezidento de Vjetnamio kaj alta protektanto de la kongreso, faris bonvenigan paroladon en la inaŭguro de la Universala Kongreso en Vjetnamio. Ni publikigas la tekston de la parolado, aperintan en la kongresa kuriero.

Bonveniga mesaĝo de la vicprezidanto de Vjetnamio - Legu pli...

Inaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Hanojo

Inaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Hanojo

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-29 20:38

En sia inaŭgura parolado en la Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo, la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, laŭdis la sinoferan batalon de la vjetnama popolo dum la Vjetnamia milito, kiu laŭ li helpis al UEA transformiĝi en asocion celantan ŝanĝi la mondon. Ni publikigas la kompletan tekston de la parolado.

Inaŭgura parolado de Probal Dasgupta en Hanojo - Legu pli...

Eŭropa Esperanto-Unio kongresis Irlande

Eŭropa Esperanto-Unio kongresis Irlande

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-28 14:00

En irlanda urbo Galway/Gaillimh okazis inter la 16-a kaj 20-a de julio 9-a kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio sub la aŭspicio de la irlanda ŝtatprezidanto Michael D. Higgins. Estis malgranda kongreso kun nur 157 partoprenantoj, sed el respektinda nombro da landoj (28), ĉefe eŭropaj, sed ankaŭ venis partoprenantoj el Kubo, Brazilo, Japanio kaj Usono.

Eŭropa Esperanto-Unio kongresis Irlande - Legu pli...

ILEI-konferenco en Ĉinio kun altranguloj

de Redakcio Laste modifita: 2012-07-22 22:57

La 45-a konferenco de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) estis solene malfermita en Kunming en sudokcidenta Ĉinio, sabate la 21-an de julio. La inaŭguron ĉeestis senprecedenca kvanto de altrangaj oficialuloj. La konferenco okazas en la Profesia Artkolegio de Kunming kaj daŭras ĝis la 26-a de julio.

ILEI-konferenco en Ĉinio kun altranguloj - Legu pli...

Agoj pri dokumento