Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Pluaj problemoj en pola Esperantujo

Pluaj problemoj en pola Esperantujo

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-05 18:31
Pola Esperanto-Asocio perdis sian prezidanton en majo, kaj restos sen kompleta estraro almenaŭ ĝis la 19-a de januaro. La nova statuto de la asocio estis malaprobita de la aŭtoritatoj. En la konkuranta pola asocio EDE eksa prezidanto kaj la nuna estraro procesas pri mono. Aldone ekzistas konkreta risko, ke PEA perdos sian oficejon jam antaŭ la eksterordinara kunsido en januaro.

En majo demisiis la prezidanto de Pola Esperanto-Asocio (PEA), kaj dum postaj monatoj forlasis la estraron ankaŭ pluraj aliaj gravaj funkciuloj. La restantaj estraranoj kunvenis la 20-an de oktobro por laŭeble rapide kunvoki membroasembleon kiu povus elekti novan prezidanton kaj estraron. Tiam tamen montriĝis novaj problemoj.

Evidentiĝis, ke la nova statuto de PEA, aprobita en marto 2012, neniam oficiale ekvalidis, ĉar la respondecaj funkciuloj de la estraro ne ĝustatempe liveris al la oficialaj polaj aŭtoritatoj klarigojn, kiuj estis petitaj jam en julio. Tial ankaŭ ne ekvalidis la regulo, laŭ kiu kunveno de individuaj membroj povas elekti novan estraron kaj prezidanton, do ne havas sencon kunvoki membroasembleon.

Anstataŭe plu validas la malnova statuto, laŭ kiu la superan potencon en la asocio havas delegitoj de la regionaj filioj. Do, por elekti novan estraron, novan prezidanton, kaj por refoje provi enkonduki ŝanĝojn en la malnova statuto, anstataŭe necesas kunvoki la delegitojn. La nun valida, malnova statuto postulas, ke la delegitoj estu informitaj pri la planata kunsido 60 tagojn antaŭ ĝia dato, do la eksterordinara kunsido kiu provos refunkciigi la asocion povos okazi ne pli frue ol la 19-an de januaro 2013.

Plej frue tiam do oni povos elekti novan estraron por PEA, kaze ke aperos kandidatoj por la ĉefaj postenoj, kiuj nun vakas. La kunveno povos iĝi ŝtorma, ĉar ne ĉiuj konsentas pri la proponataj ŝanĝoj de la statuto.

Ne sen problemoj funkcias ankaŭ la konkuranta asocio Eŭropo-Demokratio-Esperanto, kiu la 17-an de oktobro per Esperanto-aranĝo en la supera ĉambro de la pola parlamento atingis sian ĝis nun plej grandan triumfon. Kelkajn tagojn antaŭ la parlamenta aranĝo, dum la ĝenerala kunveno de la asocio, estis eksigita la prezidanto de EDE-Pollando, Franciszek Witucki. Nova prezidanto iĝis Jerzy Antoni Walaszek. Vicprezidanto estas Stanisław Rynduch.

La antaŭa prezidanto konfliktis kun la gajnintoj de la asocia konflikto interalie pri la sinteno de pola EDE al la eŭropa federacio de EDE. Franciszek Witucki ne volis, ke la pola asocio aliĝu al la federacio, ĉar laŭ li mankis detalaj informoj pri la celoj de la franca kaj germana partioj EDE, kiuj membras en la federacio.

"Prudento devigas nin esti singardaj, ĉar la ekskluziva celo de nia Asocio estas popularigi la ideon de Zamenhof", skribis Witucki en publike dissendita mesaĝo.

Post ŝanĝo de prezidanto, la ĝenerala kunveno de pola EDE tuj akceptis la membriĝon de la asocio en la eŭropa federacio de EDE. Aldone, la japana mecenato Etsuo Miyoshi estis elektita honora membro de la pola EDE.

La konflikto tamen ne finiĝis per la ŝanĝo de prezidanto, ĉar aperis malkonsento pri la uzo de monpremio de 15 000 polaj zlotoj (proksimume 3 700 eŭroj), donita de la pola ministerio pri kulturo kaj nacia heredaĵo. La asocio volis uzi la sumon por eldono de lernolibro aŭ vortaro, dum la eksa prezidanto evidente havis aliajn planojn. La eksprezidanto de EDE kaj la nova estraro de la asocio nun estas en jura disputo pri la mono.

Kvazaŭ la situacio ne jam estus sufiĉe konfuza, aldoniĝas al la problemaro la fakto, ke iuj partoj de la interne malkohera Pola Esperanto-Asocio proksimiĝas al la siavice ne tute harmonia pola EDE. Ĉefe temas iuj respondeculoj ĉe de la Varsovia filio de PEA.

Kontribuis al la konfuzo la fakto, ke la estraro de PEA nenion faras por solvi la krizan situacion ĉirkaŭ la PEA-sidejo en Varsovio, kies lupagon laŭ la Varsovia filio ne plu povas pagi, dum subite neniu helpo venas de la paralizita centra asocio. Do ekzistas konkreta risko, ke PEA perdos sian oficejon jam antaŭ la eksterordinara kunsido en januaro.

Tiam por savi sian asocion kunvenos principe la samaj delegitoj de la filioj de Pola Esperanto-Asocio kiuj en marto jam unufoje aprobis novan statuton. Sed intertempe ĉiam pli evidentas la dissplitiĝo de la asocio, kaj ne eblas antaŭvidi, kio rezultos el la januara kunveno de PEA-delegitoj.

arkivita en:
ztisljar
ztisljar diras:
2012-10-28 15:58
Ŝajnas ke la ekestinta konfuzo havas kialon en la fakto ke la movadoj en ekssocialismaj landoj ne kapablis adaptiĝi al la novaj cirkonstancoj de la merkata novliberalisma kapitalismo. En ĝi oni devas aŭ fari ion per kio eblas perlabori monon, do batali sur la merkato per profesia laboro, aŭ se oni volas resti ekskluzive amatora kaj idealisma asocio oni devas havi altajn kotizojn kiuj povas kovri la bazajn kostojn kiel la luo de ejoj kaj administrado de servoj. Pola movado samkiel preskaŭ ĉiuj en ekssocialismaj landoj faris nek unu nek la alian. Nek ili speciale serĉis manieron perlabori monon (kvankam spontanee tio okazis diversloke sed nelige al la Asocio: kiel duon- aŭ profesiaj agadoj en Adam Mickiewicz-Universitato en Poznan, kiel Kultura E-centro en Bjalistoko, kiel Turisma agado en Bydgoszcz, kelkaj privataj entreprenoj kaj eldonejoj kaj fine ankaŭ EDE kiel politika organizaĵo), nek ili komprenis ke necesas organizi la movadon kiel en la tiel nomata Okcidento kie oni ĉiam havis altajn kotizpagojn kaj atentan manipuladon pri mono.
Pro la sama problemo detruiĝis la bulgara kaj la hungara movadoj kaj verŝajne la litova, latva, estona. La samo validas por movadoj en eksa Jugoslavio (Serbio, Bosnio-Hercegovino, Makedonio kaj parte por Slovenio, nur Kroatio restis ekster tiu procedo, almenaŭ ĝis nun). La rumanan kaj rusan oni ne povas kompari ĉar en socialismo ili estis fermitaj kaj far ŝtatoj ne subtenataj. Nur la slovaka kaj ĉeĥa movadoj ne montras esencan ŝrumpon, ĉar tie vere ekagas juna generacio en nova maniero.
Internaciskale la nova agado krei monon serioze ekfunkciis. E@I jam turnis pli ol milionon da eŭroj en kelkaj lastaj jaroj, aro da entreprenoj kiujn gvidas esperantistoj agas tiusence ĉiam pli sukcese kaj mi kredas ke tiun vojon iom post iom sekvas ankaŭ poloj, kvankam ankoraŭ konfuze, dise kaj sen kunlaboro. Tamen la alia parto de la klasika movado devas esti reorganizita laŭ la principoj de memfinancado. Se ekzistas iuj esperantistoj kiuj volas havi certajn servojn en sia landa organizaĵo, ili devas pagi kotizon kiu tion ebligas. 50 aŭ 100 eŭrojn jare! Ĉu la polaj esperantistoj estas tiomaj E-patriotoj ke ili pretas fari tion?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-10-28 20:52
Unue mi ghojas, ke la redaktoro (kvankam akorau tendenca) komencas okupighi pri pli gravaj aferoj, kvankam ankorau parte klachaj.
Faktoj aspektas iom alie.

Unue ni klarigu, ke ni - EDE-anoj neniam volis konkurenci kun PEA kaj jam tute ne kontrauxbatali. Ni chiam vilis kaj invitadis al kunlaboro. Multaj leteroj al iama prezidantino, al nova estraro kaj kunveno kun nova prezidanto kaj vicprezidantino en Bydgoszcz povas nur certigi nian bonan intencon. Ankaux lasta arangho en le senatejo, kien ni invitis multajn anojn de PEA (estis ech pli ol EDE-anoj) montris pri nia bona volo labori komune por bono de Pollando kaj Esperanto).

Estus utile de redaktoro eltrovi kaj nomi personojn, kiuj detruas ne nur laboron de UEA, sed klare laboron kaj detruon de PEA kaj de EDE-PL, kiuj per diversaj ech anonimaj leteroj, anonimaj komentoj provas kontraubatali. Feliche, oficialaj organoj estas sufiche inteligentaj tiujn kalumniajhojn plej parte nemalfermitajn sendi al rubajho. Homo honesta ne bezonas skribi anonime.

Ni EDE-anoj bedauras disfalon de pola esperanto-movado kaj certe ne ghojas pro tio.Sincere kritiki sub vera nomo ne estas kontraubatalo. La disfalado kaj retroiro estis kauzo, ke ni decidis iri novan, racian vojon por savi Esperanton en ghia naskighlando.

Pri iama prezidanto de EDE-PL ne bezonas multe skribi. Se li scipovus pli bone Esperanton, povus legi ankau statuton de EDE-Federacio kaj ne dissemus falsajn informojn al polaj EDE-anoj, ne malhonorigus siajn anojn, ne agus kontraustatute ech rasisme kio ne kongruas kun nomo "Europo-Demokratio -Esperanto"
 
redakcio
redakcio diras:
2012-10-28 20:58
Funkciulo de EDE-pl en komento afiŝita ĉi tie akuzis konkretan personon pri krimo. Tio ne estas permesita, kaj mi forigis la komenton.

Mi petis ankaŭ komenton de la akuzita persono rilate la aferon de la monsubvencio. Eventuale Libera Folio revenos al la temo, kiam haveblos la versioj de ambaŭ flankoj. Intertempe mi insiste petas ĉiujn deteni sin de similaj akuzoj, kaj avertas, ke tiuj kiuj ne sekvas la regulojn de komentado estos elfermitaj.

Kalle Kniivilä
Redakcio de Libera Folio
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-10-28 21:52
"Estimata" redaktoro. Mi domaghas forigon de la Kozyra - komento, kiu ne estis akuzo sed simpla fakto.
Mi substrekas, ke la estinta prezidanto forprenis chiujn dokumentojn de la EDE-sidejo kaj unu tagon post la elekto forprenis monon de EDE-PL konto. Estas ankau fakto, ke ni volis lau plano elspezi la premion por eldono de la plej ampleksa kaj plej aktuala trilingva vortaro.
Via agado montras , ke vi estas klare tendenca kaj skribas kio al vi konvenas au plachas al kiu persono vi servas.
Mi esperas, ke vi baldau pardopetos.
Eduardo
Eduardo diras:
2012-10-28 23:17
Al redakcio: Kial fragmentoj de la supra artikolo vi intertempe shanghas, ekzemple tiu suba fragmento estas transformita kaj havas nun tute alian sencon: <<La konflikto tamen ne finiĝis per la ŝanĝo de prezidanto, ĉar aperis malkonsento pri la uzo de monpremio de 15 000 polaj zlotoj (proksimume 3 700 eŭroj), donita de la pola ministerio pri kulturo kaj nacia heredaĵo. La asocio volis uzi la sumon por eldono de lernolibro aŭ vortaro, dum la eksa prezidanto evidente havis aliajn planojn. La eksprezidanto de EDE kaj la nova estraro de la asocio nun estas en jura disputo pri la mono.>>
Mi kaj ankau S.Rynduch skribis en komento, ke ghuste ni deziris kaj deziras eldoni la vortaron kaj post tiu via shangho la komento farighas stranga. En antaua teksto estis, ke ghuste la eksa prezidanto deziris eldoni la vortaron au lernolibon kaj la nova estraro havas nun aliajn celojn - kaj ni chiam havis la saman celon: eldoni paperforme la trilingvan, trivoluman vortaron (ESP-ANG-POL; ANG-ESP; POL-ESP).
Jen antaparolo (trilingva) kiu karakterizas la vortaron, kiu estis sendita al ministerio (en reta formo) kaj ni ghuste ghin intencas eldoni:
ANTAŬPAROLO - FOREWORD - PRZEDMOWA
La Vortaro Esp.-Ang.-Pola, Angla-Esp., Pola-Esp., Mini-Frazaro Esp.-Ang.-Pola, krome ampleksa gramatiko de E-o priskribita trilingve. Sume 1960 pĝ. kun 3390 mil da signoj. Kompilanto k redaktoro: Eduardo Kozyra, Malborko 2012. Tiu ĉi dua eldono estas denove prilaborita, multe pli ampleksa. La vortaro Esp.-Ang.-Pola enhavas ĉ. 19.900 radikojn k ĉ. 13.400 derivaĵojn k frazeologiaĵojn, do sume ĉ. 33.300, Angla-Esperanto ĉ. 64.000 k la Pola-Esperanto parto ĉ. 58.000. Preskaŭ 34% de la terminoj estas tute novaj, ne enhavas ilin la Esp.-pola vortaro de Tadeusz J. Michalski (la reeldono: Varsovio ‘91), ĉar la vortenhavo de la Michalski-vortaro estas de la fino de 50aj jaroj de la 20a jc. Ekzemple en la vortaro oni trovas jenajn terminojn kiuj mankas en la Michalski-vortaro ankaŭ en la vortaro Concise Esperanto and English Dictionary de J.C.Wells eld. en la j. 1984 k en la Nova PIV: aikido, androjdo, animacio, apleto, Arhuzo, aronio, babilejo, bajpaso, bastonsako, bigoso, bistroo, blogo, borio, botokso, Brajtono, breco, bugio, burĥo, cefalofo, ciberspaco, cukinio, ĉakro, ĉipo, darmstatio, datentraktilo, datumrestaŭro, deltaplano, derbio, dialogujo, diskingo, domajno, dubnio, elando, ensaluti, erarpepo, erarserĉilo, eskimohundo, farbopafado, fenestraĵo, fengŝuo, flipo, foliumilo, gaspaĉo, gejfobio, gio, grafeno, Guglo, Ĝavo, hasio, hasta manĝejo, hejmpaĝo, histogramo, hobito, Holodomoro, Ĥanuko, idiolekto, ifono, ikebano, I-Kvo, impalo, informoŝoseo, intifado, iPado, iPodo, izopleto, jetio, Jamatoŝtato, Jom-Kipuro, kaĉuĉo, kalkeo, kanasto, kendo, kislevo, kjato, klinĉo, kmero, kodumulo, kongao, kopernikio, kosmodromo, kraktiko, kvado, lambado, lazanjo, likida, limnologio, Linukso, lobio, locio, lodeno, logopedio, logotipo, lotofagoj, majeŭtiko, majŝo, Makintoŝo, mambao, mandalo, margarito, marleno, mejtnerio, micvo, miensimbolo, mikvo, miomo, mohikanoj, morinelo, mucinoj, nagano, naŭatloj, neĝtabulo, neogeno, neokomio, netbalo, nomao, nuklido, nultrumo, ofsajdo, olifanto, ombudsmano, operaciumo, opuza, organizilo, orĝado, orikso, ostjakoj, ovamboj, Padanio, pajso, palingenezo, paparaco, paragogo, parulio, pasakaljo, pasodoblo, pavoro, pejsmejkro, pelelo, pelilo, pelito, pengo, petikoto, piafo, Piastoj, pjaso, pompono, podkasto, Podlaĥio, Podolio, pojntero, polaboj, portfolio, porzano, postero, Potomako, preamblo, precipitinoj, prinio, priodonto, punko, rago, ragado, ratatujo, receptoro, reflacio, rengao, rentgenio, resolucio, retejestro, retpirato, retpoŝto, retumanto, rialo, riletoj, ritualo, rokabilo, rokforto, ruterfordio, salso, scientologio, seborgio, sentilo, sgrafito, Skajpo, soteriologio, spamo, spiso, stevio, stolemo, sudoko, sugio, sumoo, tabo, tangao, tarpano, tekokomputilo, tekstredaktilo, telomero, teleregilo, tiramiso, tofuo, tokororo, trenco, triatlono, tugriko, Tŭitero, vegano, vernisaĝo, Vindozo, viŝsigno, vitrofibro, vizaĝlibro, vuvuzelo, zakusko, zapado, zombio, ktp. Tiu ĉi vortaro indikas transitivajn (tr.) aŭ netransitivajn (ntr.) verbojn (ĉe infinitivo), tio estas tute nova en la pola E-eldonmerkato (tamen por ŝpari lokon mi indikis nur ntr-verbojn, ĉar ili estas malplioftaj). En la angla parto oni montras la (US) usonajn aŭ (GB) britajn terminojn se estas diferencoj.

The Esp.-Eng.-Polish, Pol.-Esp. and Eng.-Esp. Dictionary, which includes specimen phrases in Esp., Eng., Pol., together with a detailed grammar of Esperanto in three languages, comprises 1960 p. with 3.390.000 symbols. The dictionary is compiled and edited by Edward Kozyra, Malbork, in 2012. This is a second and revised edition and is more detailed. The Esp.-Eng.-Polish Dictionary contains approx. 19.900 roots and approx. 13.400 derivations and phrases, a total of around 33.300 elements, and the Pol.-Esp. section approx. 58.000, Eng.-Esp. 64.000. Almost 34 % of the terms are new and are not found in the Esp.-Polish dictionary of Tadeusz J.Michalski (republished: Warsaw, in 1991). The terms in the Michalski-dictionary date from the end of the 1950s. For example, in the present dictionary are terms not found in the Michalski-dictionary, in the Concise Esperanto and English Dictionary by J.C.Wells (1984) and in the New PIV, such as: aikido, ...(the list continues in the Esperanto ANTAŬPAROLO above). In this dictionary transitive verbs are marked (tr.) and intransitive (ntr.). This is something new in Polish Esperanto-publishing. However, to save space, I have indicated only those verbs that are intransitive, because they are less frequent. In the English part I have indicated American (US) or British (GB) usage where differences exist.

Słownik esp.-ang.-polski, pol.-esp. oraz ang.-esperancki z wzorem zdań esp.-ang.-pol. a ponadto poszerzony zarys gramatyki esperanta w trzech językach. Słownik liczy 1960 stron i 3.390.000 znaków. Zebrał i zredagował: Edward Kozyra, Malbork 2012. To drugie wydanie zostało opracowane od nowa i jest znacznie poszerzone. Słownik esp.-ang.-polski zawiera ok. 19.900 rdzeni oraz ok. 13.400 słów pochodnych i zwrotów frazeologicznych, w sumie ok. 33.300, część pol.-esp. 58.000 a ang.-esp. 64.000. Około 34 % to nowe hasła, nie ma ich w słowniku Tadeusza J.Michalskiego (II wyd. 1991), gdyż zawartość tego słownika pochodzi z lat 50 XX w. Dla przykładu w słowniku można znaleźć następujące hasła, których brakuje u Michalskiego jak również w słowniku Concise Esperanto and English Dictionary J.C.Wellsa wydanym w 1984 a także brak tych terminów w PIV 2005: aikido, ... patrz kolejne w przedmowie esperanckiej. Słownik ten zaznacza czasowniki przechodnie (tr.) i nieprzechodnie (ntr.) w formie bezokolicznikowej, co jest zjawiskiem zupełnie nowym w leksykografii esperanckiej w Polsce (jednakże dla zaoszczędzenia miejsca zazna-czyłem tylko czasowniki nieprzechodnie (ntr.), gdyż jest ich mniej). W części angielskiej zwracam uwagę na terminy amerykańskie (US) i brytyjskie (GB), jeśli występują różnice między nimi.
redakcio
redakcio diras:
2012-10-29 07:07
La unua komento de s-ro Kozyra estis forigita, ĉar ĝi rekte akuzis s-ron Witucki pri krima ago. En la nun ripetita komento de s-ro Kozyra mankas la rekta akuzo, do mi provizore lasas ĝin, dum neniu plendas al la redakcio, sed atentigas komentantojn, ke personaj insultoj aŭ akuzoj pri krimo kondukos al forigo de la koncerna komento kaj elfermo de la komentinto.

Mi ankaŭ petas ne plu afiŝi komentojn kiuj estas pli longaj ol la komentata artikolo mem.

La teksto de la artikolo estis modifita en unu loko, ĉar nun evidentas ke ambaŭ flankoj de la konflikto asertas ke ĝuste ili volis uzi la monon por eldono de vortaro. Por ke la artikolo ne ŝajnu subteni ies vidpunkton, ĝi nun simple tekstas, ke la eksa prezidanto kaj la nuna estraro de EDE-pl malkonsentas pri la uzo de la mono.

La redakcio ricevis kopion de ampleksa, pollingva klariga letero de s-ro Witucki, sed daŭre esperas ricevi komenton rekte de li.

Fine mi ankoraŭfoje atentigas, ke personaj insultoj aŭ akuzoj pri krimo, sendepende de tio kontraŭ kiu ili estas direktitaj, kondukos al tuja elfermo de la komentanto.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
redakcio
redakcio diras:
2012-10-29 09:52
La klarigoj de la eksigita prezidanto de la pola EDE pri la situacio nun aperas en la rubriko "Vidpunkto":

http://www.liberafolio.org/2012/cu-iu-volos-nin-helpi
ejas
ejas diras:
2012-11-03 23:31
Jen la teksto redaktita de mia tre kara amiko Kazimiro Krzyżak, kiu petis min pri ties lokigo en Libera Folio, ĉar li havas ian malfacilaĵon kun lia komputila funkciado.
Brave, Sinjoro Eŭgen Macko! Mi kore gratulas kuraĝan senmaskigon de Barbara Pietrzak, kiu jam delonge en la Libera Folio – sub diversaj psedonomoj – kalumnias polan Esperanto-movadon kaj precipe Polan Asocion Eŭropo-Demokratio-Esperanto.
Bedaŭrinda estas la fakto, ke persono, kiu malgraŭ sia grava ofica posteno anstataŭ plifortigadi Esperanto-movadon en la mondo, tiom konsekvence ĝin ridindigas kaj kompromitas.