Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / La Hanoja kongresa rezolucio

La Hanoja kongresa rezolucio

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-03 07:53
125-jara, Esperanto konstruas pontojn al pli justa kaj paca mondo

Kunvenante en Hanojo, Vjetnamio, de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto, 2012, pli ol 800 partoprenantoj en la 97a Universala Kongreso de Esperanto rekonfirmas la gravecon de lingvo konstruita sur la idealoj de paco, amikeco, kaj reciproka respekto.

Por homoj el ĉiuj landoj kaj vivofonoj, Esperanto proponas praktikan kaj potencan rimedon por rekta kontakto, reciproka interkonatiĝo kaj profunda amikiĝo.

Por mondo kie ankoraŭ abundas konfliktoj kaj maljustaĵoj, Esperanto proponas kulturon de paco, kiun kunkonstruas en egaleca etoso homoj el ĉiuj kontinentoj.

Por internacia komunumo kiu klopodas realigi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn de Unuiĝintaj Nacioj, Esperanto proponas kompletigan evoluvojon al tutmonda partnereco, en kiu kunlaboras ne nur ŝtatoj kun ŝtatoj, sed homoj kun homoj.

125 jarojn post sia apero, Esperanto estas ĉiam pli vaste uzata kiel ponto al amikeco, paco, kaj disvolviĝo – evoluo akcelata per la disvastiĝo de alia tutmonda komunikilo, Interreto. Tion oni vidas interalie per la ĉi-jara aldono de Esperanto kiel 64a lingvo en la ret-tradukilo de Google.

Ni invitas homojn el ĉiuj landoj utiligi kaj kunkonstrui tiun ponton, cele al pli justa kaj paca mondo, kie disfloras ĉiuj lingvoj kaj kulturoj.

 

arkivita en: ,
esperanto
esperanto diras:
2012-08-03 16:33
Kun tiu daura orgio kaj orgasmado pri paco, amikeco kaj egaleco, UEA havas unu tedan, embarasan, malplenan kaj superfluan rezolucion pli. La teksto estas tiom altgrade ridinda kaj stulta, ke chiu iom lucida burokrato en UN, Unesko kaj EU, kiu legos ghin, vershajne tuj pensos, ke al tiuj espistoj ne plu eblas helpi.

La nova SKANDALO estas, ke en tiu chi rezolucio la nocio de la homaj rajtoj komplete forestas, kaj tio sendube kun absoluta intenco. La analoga skandalo ja okazis kun la nemenciita judeco de Zamenhof en la bjalistoka rezolucio de 2009. Shajnas do, ke UEA, precipe kiam oni kongresas en totalismaj shtatoj kiel Vjetnamio, Chinio, Kubo, kiuj mem draste subpremas la homajn rajtojn, timas mencii la homajn rajtojn kiel la diablo timas la konsekritan akvon.

Pro tio oni devas konsideri ankau tiun chi rezolucion ne nur kiel altgrade politike hipokritan kaj ideologie unuflankan kaj tendencan, char produktitan de naivaj maldekstrismaj okcidentaj "intelektuloj", kiuj mem neniam suferis politikan individuan subpremadon en sia vivo kaj ne scias kion tio konkrete signifas. Tiutipaj rezolucioj do staras rekte au malrekte en la servo de la vjetnama komunisma registaro, kiu volonte misuzas Esperanton por la pacpropagando kaj havas por Esperanto mem neniun sencon aiu signifon, au plusvaloron. Bedaurinde, UEA volonte kunludas tiun perversan ludon. Oni ech ne rimarkas, ke per tiaj rezolucioj oni forlasas la neutralecon (sed mi ech ne kontrauus forlasi ghin, se oni farus tion inteligente, honeste kaj kredinde). Sed chio perfekte harmonias: La parolado de Dasgupta, la akcepto de shtata distingo, la rezolucio. Mi proponas al UEA resti en Hanojo, char tie UEA certe trovus novan hejmon, ech kun malmultekostaj servistinoj pagitaj de la vjetnamaj komunistoj, kondiche ke oni fermu la bushon. Klopodante realigi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn de Unuiĝintaj Nacioj, oni ja povos klopodi starigi novan Trian Regnon per Esperanto!

Pri "respekto", vorto pompe uzita en la rezolucio, oni povos nur paroli, kiam la vjetnama registaro respektos la rajtojn kaj bezonojn de diversaj celgrupoj en la propra lando, kiujn ghi persekutas, kontrolas kaj ech fizike mistraktas, ghis enkarcerigo kaj fizika neniigo, kiel montras sennombraj ekzemploj de la lastaj jaroj kaj jardekoj. Jen tio estas vera maljustajho.

Krom tio, se oni havas nenion novan por mesaghi krom ke Esperanto aldonighis kiel lingvo de Guglo, tiam oni povas tuj fermi la budon. Bonan nokton!

Sed lau la aliaj raportoj, kiujn Libera Folio publikigis, oni povis vidi, ke ankau en tiu chi hanoja kongreso denove la samaj aktivuloj parolis nur pri la samaj stultajhoj kiel kutime anstatau serioze trakti la solvadon de certaj temoj, kiujn UEA kaj Esperanto reale alfrontas.

Cetere, chu oni scias, kion la vjetnamaj espistoj mem pensas pri tiu kongreso, pri UEA, pri Esperanto? Chu en tiu kongreso ili trovis pli ol nur propagandajn eventojn, pli ol nur shtatan propagandon, kiun ili havas ghissatan, pli ol nur tedajn kunvenojn kaj idiotajn "diskutojn" de paranojaj stranguloj el Europo kaj Nordameriko (kaj Hindio), kiuj ne kapablas rakonti al la vjtenamoj ion interesan kaj vere utilan kaj praktikan?

La reala situacio vershajne aspektus jene: Se la vjetnamaj esperantistoj volus konkrete utiligi kaj apliki la promesojn faritajn en tiu chi rezolucio, ili vershajne renkontus nur intelektan spiritan dezerton kaj la brutalan realecon de la roterdama burokratia aparato, kiu cinike respondus koncernajn demandojn vershajne per: "Bedaurinde, ni ne havas monon kaj povas nenion fari por vi."
 
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-03 23:25
Mirinde legi pri tiom da zorgo pri homaj rajtoj ĝuste de la homo, kiu de jaroj insultadas aliajn naciecojn. Mi ne scias, kiom da fojoj mi legadis malestimajn, malamajn vortojn pri "orienteŭropanoj", "bulgaroj", "rusoj", "ĉinoj" k.a., pri ilia perfidemo, trompemo, mallaboremo k.a.

Homaj rajtoj inkludas ankaŭ tion, ke oni kapablas konsideri homon kiel respektindan individuon kaj ke oni ne juĝas tutan popolon paŭŝale*. La oftaj insultoj pri rusoj, orienteŭropanoj k.a. montras, ke tion oni ne komprenis.

* Paŭŝale: jen de mi bezonata vorto, kaj ĉar mi ne emas perdi tempon serĉante esperantan esprimon, mi simple kaj komforte tuj esperantigas ĝin. La sistemon jam aliaj sukcese iniciatis.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-03 23:49
Mi supozas, ke s-ro Kuenzli ne rimarkas, ke li ofendadas multajn homojn. Supozeble li estas socie handikapita. Estas do senutile provi diskuti kun li kaj sensence senti sin ofendita. Espereble li trovos iam taŭgan psiĥiatron kaj tiam povos vivi pli kontenta.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-04 00:26
Ho mia dio, kiom da idiotoj, stultuloj kaj kretenoj trovighas inter esperantistoj! Chu ankau 98%?

Che tia altgrade primitiva kaj sensenca argumentado oni vershajne mem devos reale sendi tiujn homojn al la psikiatro, despli ke ili ne kapablas fari diferencon inter kritikado kaj ofendado.

Cetere, che tiuj personoj, kiuj konsilis al mi viziti la psikiatron, kaj mi neniam forgesos kiuj ili estis (kun chiuj konsekvencoj), ekzistas la altgrada suspekto, ke ili mem bezonas tian.

Do, estonte iom pripensu viajn frazojn antau ol vi mem komplete kompromitas kaj diskreditas vin.

Sed chu indas perdi sian tempon por diskuti kun tiaj personoj, kiujn mi ech persone ne konas (kaj neniam volus persone koni)? La respondo estas definitive: Tute ne!
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-04 14:27
>Ho mia dio, kiom da idiotoj, stultuloj kaj kretenoj trovighas inter esperantistoj....
> des pli ke ili ne kapablas fari diferencon inter kritikado kaj ofendado.

Do, laŭ li difini iun idioto, stultulo kaj kreteno ne estas ofendo sed kritikado.

> Cetere, che tiuj personoj, kiuj konsilis al mi viziti la psikiatron, kaj mi neniam forgesos kiuj ili estis (kun chiuj konsekvencoj)

Aliflanke se oni konsilas lin viziti psikiatron, tio ne estas kritikado sed ofendo, kiun li neniam forgesos kaj je taŭga okazo severe pagigos.

Komprenu, kiu povas.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-04 16:25
Mi volonte klarigas al vi la problemon, au ech paradokson, kiu estas facile komprenebla.

La problemo estas, inter alie, ke tiuj "idiotoj, stultuloj kaj kretenoj", kiujn mi aludis, shajne blinde kredas kaj fidas la Esperanto-propagandon, char ili legas nur Esperanto-revuojn kaj auskultas nur paroladojn de 'oficialaj' Eo-funkciuloj, kaj vershajne ech unu sekundon neniam dubis pri la "vero", kiun ili tie trovis.

Chi tiu tipo de homoj estas interesa el psikopatologia vipdunkto kaj meritus pli profundan studadon. Sed char mi estas nek psikologo, nek psikiatro, nek sociologo (sed bedaurinde nur tute sensignifa kaj neprofesia historiisto kaj lingvisto, lau kolego Schneller ech nur memelektita), mi libervole rezignas pri tia ideo.

En tiu chi kunteksto min fakte interesas nur unu demando, eble la plej grava kaj nome jena: Chu tiuj "idiotoj, stultuloj kaj kretenoj" kiaj ili shajne estas kiel esperantistoj, ankau estas "idiotoj, stultuloj kaj kretenoj" en la ne-esperantista parto de sia ekzistado au vivo?

Betty
Betty diras:
2012-08-07 06:45
@Andreas Kuenzli kaj Kalle Kniivilä
Sendube laŭ Deklaracio de Homaj Rajtoj oni rajtas kritiki ia ajn decidon kaj ia ajn faradon de iuj ajn. Tamen Andreas, ĉu vi opinias, ke tiu donas al vi la rajton nomi homojn 'idiotoj, stultuloj kaj kretenoj'?

 Iom 'kretene' mi volus demandi al vi:

 Kie troviĝas la limo inter la rajto de liberdirado kaj la malrajto de kalumno?

Se vi Andreas sincere volus konvinki al aliaj pri la ĝusteco de viaj opinioj, ĉu vi opinias, ke la insultado estas efika taktiko?
giuseppe
giuseppe diras:
2012-08-07 10:14
Ĉu Andreas kontraŭas ies rajtojn per siaj insultoj, tio estas demando por juristoj (germanaj, ĉar la servile de Libera Folio funkcias en Germanujo, ĉu?).
Laŭ mi pli indas okupiĝi pri aliaj aferoj, ekzemple:
- La enhavo de liaj kritikoj (do ĉu vere la averaĝa E-isto aŭ UEA-ano agas tiom stulte).
- Liaj tro longaj kaj multenombraj (kaj do ofte tedaj kaj fuŝaj) komentoj. Tedado kaj fuŝado multe pli ĝenas ol insultado.
- La konformismo/fanatikeco en la E-istaro: ĉiu devas konstante esprimi aprobon kaj kuraĝigon kaj mantri "ni amu nin", dum ĉian malkonsenton oni traktas kiel saboton / perfidon.
Betty
Betty diras:
2012-08-07 12:16
@ Giuseppe

<Ĉu Andreas kontraŭas ies rajtojn per siaj insultoj, tio estas demando por juristoj....?>

Mi ne estas juristo, kaj pro tio mi faris la demandon.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-07 12:37
> Ĉu Andreas kontraŭas ies rajtojn per siaj insultoj, tio estas demando por juristoj

Sendepende de juraj konsekvencoj: insultado kaj intenca ofendado estas malelegantaj kaj malafablaj kaj kreas malagrablan etoson. Ili ne kontribuas al firmigo kaj akceptigo de kiom ajn prava opinio. Ech male.
giuseppe
giuseppe diras:
2012-08-07 13:06
Sendube. Laŭ la fama kliŝo, kiam iu fingromontras al la luno, oni rigardas la fingron. Do la fingro estu laŭeble pura, orda, eĉ nerimarkebla.
jakvo
jakvo diras:
2012-08-04 17:13
Sebastiano, mi timas ke s-ro Kuenzli nur rimarkas sin mem. Kial homo kiu ĉiam kritikas, ĉiam havas la veron ne jam estas reĝo de la mondo. Oni ne povas malfermi la paĝaron de LF aŭ jam frapas la kritikojn de s-ro Kuenzli, ĉiam denove. Li ne montras sin ege respektema al ideoj de aliaj.Bedaŭrinde por li.
Li, laŭ mi, forpelas aliajn homojn kun decaj kaj saĝaj ideoj de ĉi tiu forumo.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-04 17:33
Nu jes, oni povas nur esperi, ke la "idiotoj, stultuloj kaj kretenoj" malaperos de chi tiu forumo, kaj entute de la Esperanto-movado, se oni volas doni al ghi iun realan shancon kaj perspektrivon por pludauri, kaj prefere sen superfluaj organizajhoj kiel SAT, kie umas ech pli skurilaj figuroj ol en UEA mem.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-04 18:36
> Oni ne povas malfermi la paĝaron
> de LF aŭ jam frapas la kritikojn
> de s-ro Kuenzli, ĉiam denove.

Jes, lia ĉiama kaj senvaria kriado ĝenas la senc-havan interparoladon kaj estas malagrabla kaj tute senutila. Kiel retestro mi nuligus lian konton. Sed Kalle evidente estas pli pacienca kaj tolerema ol mi. :)
esperanto
esperanto diras:
2012-08-04 20:22
Chu mi memoras senc-havan interparoladon de via flanko kun iu ajn? Mi kredas ke ne. Do, mi ne scias, kion vi volas. Tiaj tipoj kiel vi simple alvomas* min.

* La vorto mankas che Krause - kaj mi ne miras.
punktor
punktor diras:
2012-08-04 19:23
Povas esti, ke la problemoj menciitaj, do la spertitaj ofendoj,havas sian bazon en la fakto ke shajne multaj ne legas la artikolojn/verkojn de s-ro Kuenzli che lia hejmpagho, sed nur serchas malgrandajn makulojn au (komence) etajn ofendojn chi tie. La bonaj analizoj mem estas tute ne diskutataj rilate al sia enhavo. Se diskuto okazus baze de faktoj la montrado de entojvershajne ne omazus.
punktor
punktor diras:
2012-08-04 19:33
Pardonu bv.: Se diskuto okazus nur baze de faktoj la ofta montrado de sentoj kaj la ofendoj chi tie vershajne ne legeblas. Persone mi bedauras, ke UEA perdas bonan analizanton.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-07 15:15
La komentoj de tiuj homoj chi tie (kiuj ili estas mi ne scias - char ech unu el ili mi ne konas persone krom tiun Schneller, kiu chiam faris al mi kuriozan - por ne diri idiotan - impreson) estas tiom senlime primitivaj kaj altgrade embarasaj, tiel ke oni devas vomi unu tutan semajnon senchese.

Tiuj komentoj estas nova impresa pruvo, ke e-istoj estas vershajne nenormalaj estajhoj. Do, mi preferas hundojn kaj katojn.

125 jaroj da Esperanto montris, ke tiuj e-istoj produktis grandparte nur kretenajhojn (germane: Schwachsinn). Tion mi montros en miaj hipotezoj, kiuj baldau aperos, per multaj praktikaj ekzemploj.

giuseppe
giuseppe diras:
2012-08-04 02:34
1) Almenaŭ teorie, tute eblas malestimi kaj ofendi hom-grupon kaj tamen respekti la rajtojn de ĝiaj anoj. Mi neniam aŭdis pri la homa rajto senti sin ŝatata kaj estimata...
2) Eĉ se tamen Andreas Kuenzli vere malrespektus ies homajn rajtojn, tio ne malvalidigus lian tiuteman kritikon pri la UK-rezolucio.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-04 16:27
> Almenaŭ teorie, tute eblas malestimi kaj ofendi hom-grupon kaj tamen respekti la rajtojn de ĝiaj anoj.

Ĉu tio estas do pravigo kaj rajtigo por ofendi hom-grupon? Se oni respektas la rajtojn de la anoj, oni ja rajtas komforte ofendi la grupon? Ni do laŭ via teorio rajtas ripetadi (temas pri ekzemplo) "norvegoj estas aĉaj kretenoj", ĉar ja tute eblas malestimi kaj ofendi tiun hom-grupon kaj tamen respekti la rajtojn de ĝiaj anoj.

Kiam do tra la historio oni malame ofendis ekz. judojn, nigrulojn, azianojn, indianojn (kaj oni malestimis kaj malamis ilin kiel grupon, oni ja ne diris, ke tiu aŭ tiu homo estas trompema kaj perfidema, sed ke "tiu grupo" estas ruzema, trompema, perfidema, mallaborema), tio estis do en ordo?

Teorio estas bela princino, praktiko estas malpura servistino.
giuseppe
giuseppe diras:
2012-08-04 20:41
"Ĉu tio estas do pravigo kaj rajtigo por ofendi hom-grupon?"

Pravigo ne, rajtigo jes. Mi defendas esprim-liberon, inkluzive de la rajto diri ion malpravan aŭ fian.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-04 22:30
Mia tono automate shanghighos, en la pozitiva direkto, kiam mi konstatos pozitivajn shanghojn en la Eo-movado. Pri tio oni povas esti centprocente certa. La pruvon vi jhus ricevis pere de chi tiu mesagho.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-08-05 11:11
Kio devigas vin kredi ke oni plej bone laboras por Esperanto kadre de iu "movado"?
gmickle
gmickle diras:
2012-08-05 07:54
Se Andreas emus pli diferencige juĝi, li eble rimarkus, ke ĉi tiu rezolucio pozitive esceptiĝas de la "daŭra orgio kaj orgasmado", kiun ni ofte spertas. Alie ol multaj UEA-proklamoj de la pasintaj jaroj, ĝi ne asertas la kapablon de Esperanto konservi "kulturan diversecon" kaj similaĵojn. Pozitive estas, ke la rezolucio direktiĝas pli al homoj ("ne nur ŝtatoj kun ŝtatoj, sed homoj kun homoj") ol al burokratoj ĉe UNO, EU ktp., pri kies reago Andreas zorgas. Post jaroj, dum kiuj ni devis kutimiĝi al fantaziaĵoj kiel tiu de la EEU pri "eŭropa identeclingvo" - rekomendado de Esperanto al la EU-elito kiel mensmanipulilo, kiu igu la EU-civitanojn reorganizi sian hierarkion de identecoj laŭ la dezirata maniero - ni vidas ĉi tie finfine rezolucion, kiu invitas simplajn homojn partopreni per Esperanto la tutmondan kulturnivelon, kuniĝante kun samspeculoj, kiuj alstrebas pacon kaj socian egalecon.

Laŭ mi la rezolucio estas signo de ideologia kaj intelekta saniĝo en UEA, ne la malo.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-05 14:17
Au vi estas tre shercema tipo, au supozeble vi estas pli freneza ol tiuj kretenoj, kiuj verkis la rezolucion mem.

Mi baldau publikigos eblan modelon de teksto de rezolucio por montri kion signifus por mi "ideologie kaj intelekte sana".

Lau la komentoj legitaj en Lib. Folio kaj la raportoj pri la hanoja UK mi venas al la konkludo, ke la plimulto de e-istoj devas esti ideologie kaj intelekte freneza.

Eble la nefrenezaj e-istoj simple ne komentas en Lib.F. kaj ne partopenas UKn.

fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-05 14:42
> au supozeble vi estas pli freneza ol tiuj kretenoj, kiuj verkis la rezolucion mem.

Plia montro de la brutalaj insultemo kaj ofendemo de AK.

> Lau la komentoj legitaj en Lib. Folio [...] mi venas al la konkludo, ke la plimulto de e-istoj devas esti ideologie kaj intelekte freneza.

Cerbumu dum momento, kiu plej multe komentas en LF.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-05 15:38
Jes, la vero ofte estas brutala.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-05 15:17
Jes, la rezolucio estas agrabla kaj simpatia. Ĝi ne provas ligi Esperanton al iuj ideologioj, sed havas malferman kaj invitan tonon, sufiĉa taŭgan por teksto, kiu estu akecptebla por la tuta e-istaro. Ĝi multe pli plaĉas al mi ol tiu, kiu siatempe en Prago estis publikigita.
Kirill
Kirill diras:
2012-08-05 16:01
Bonvolu ne ofendiĝi, sed via mesaĝo tre vigle memorigis al mi stilon de spamaĵoj. Ĉu vi povas ekspliki, en kio estas senco de ĉi tiu kaj similaj rezolucioj? Kio ŝanĝos pro ĝi? Honeste, tion mi ne povas kompreni.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-05 17:10
Ho, kia brava kaj perfekta respondo! Mi farighas iomete pli optimisma.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-05 17:26
Verŝajne vi kaj mi atribuas diversajn taskojn al tiaj rezolucioj. Mi ne atendas, ke sekve de rezolucio de Esperanto-kongreso io ŝanĝiĝas, kiel ajn la rezolucio estus verkita.

Laŭ mia opinio, tiaj rezolucioj estas esprimo de la ideala bildo, kiun la e-istoj havas pri si mem. Kaj la bildo de homoj kunlaborantaj en spirito de paco, amikeco kaj reciproka intereso pri la alia multe pli kongruas kun mia idealo de Esperanto ol la bildo de organizo, kiu direktas politikajn postulojn al la registaroj de la mondo.

Mi konscias, ke pri tio eblas havi diversajn opiniojn. Se vi opinias mian opinion spamo, mi pardonpetas pro la ĝeno.
Kirill
Kirill diras:
2012-08-05 18:44
Pardonu ankoraŭfoje, mi nur volis diri, ke stilo de via komento similas al tiu de spamaj mesaĝoj.

Problemo estas ne en tio, ke la teksto de la rezolucio celas krei "idealan bildon" (kvankam endas noti, ke per vorto "rezolucio" oni kutime nomas dokumenton kun konkreta realigota tasko), sed en tio, ke krom tio ni fakte faras nenion. Ni havas bildon "de homoj kunlaborantaj en spirito de paco, amikeco kaj reciproka intereso pri la alia", sed en realo okazas nenio simila. Male, ni aspektas tre mallaboremaj kaj malkreemaj kompare kun tiuj, kiuj okupiĝas pri volontula agado en aliaj areoj.

Mi opinias, ke la origina celo de Esperanto - ĝia ĉiea disvastiĝo - estas realigebla, sed tio estas tasko ne pli facila, ol sendi homon sur la Lunon. Ĉu oni sukcesus fari tion, se oni okupiĝus nur pri kreo de "ideala bildo"?
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-05 19:34
Por mi, jam la uzo de E-o kune kun aliaj homoj, en lokaj grupoj, en renkontiĝoj, kongresoj, UK ktp. estas realigo de "kunlaboro en spirito de paco, amikeco kaj reciproka intereso". Eĉ jam tiu ĉi diskuteto estas realigo de ĝi, trans naciaj, etnaj, lingvaj ktp. baroj.

Mi ja koncedas, ke mi ne estas aktivulo en E-ujo. Mi ne instruas, ne aparte propagandas, ne plenumas laborojn por E-organizoj. Mi kontentiĝas ĉiutage uzadi E-on, en la laborejo kaj private. Se aliaj faras pli por disvastigo de E-o, mi estas dankema al ili, ankaŭ ĉar sen iliaj penadoj mi mem supozeble neniam eklernus la lingvon. Sed mi ne pensas, ke oni postulu de ĉiu e-isto, ke li nepre fariĝu "aktivulo". Estas laŭ mi tute ne ordo, se la plimulto de la "e-ista popolo" kontentiĝas per simpla uzado de la lingvo. Ankaŭ ĝuste tiel oni ja kunrealigas la idealon de "homo kun homo".

Eble pro tiu "inerteco" mia, la ĉi-jara "rezolucio" de UK tiel plaĉis al mi. ;)
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-05 19:35
Por mi, jam la uzo de E-o kune kun aliaj homoj, en lokaj grupoj, en renkontiĝoj, kongresoj, UK ktp. estas realigo de "kunlaboro en spirito de paco, amikeco kaj reciproka intereso". Eĉ jam tiu ĉi diskuteto estas realigo de ĝi, trans naciaj, etnaj, lingvaj ktp. baroj.

Mi ja koncedas, ke mi ne estas aktivulo en E-ujo. Mi ne instruas, ne aparte propagandas, ne plenumas laborojn por E-organizoj. Mi kontentiĝas ĉiutage uzadi E-on, en la laborejo kaj private. Se aliaj faras pli por disvastigo de E-o, mi estas dankema al ili, ankaŭ ĉar sen iliaj penadoj mi mem supozeble neniam eklernus la lingvon. Sed mi ne pensas, ke oni postulu de ĉiu e-isto, ke li nepre fariĝu "aktivulo". Estas laŭ mi tute ne ordo, se la plimulto de la "e-ista popolo" kontentiĝas per simpla uzado de la lingvo. Ankaŭ ĝuste tiel oni ja kunrealigas la idealon de "homo kun homo".

Eble pro tiu "inerteco" mia, la ĉi-jara "rezolucio" de UK tiel plaĉis al mi. ;)
Kirill
Kirill diras:
2012-08-05 19:57
Mi komprenas vian vidpunkton, kaj, fakte, multaj E-istoj opinias same. Tamen, kiel estas konate, diablo kaŝiĝas en detaloj.

Se ni strebas nur al "realiĝo de idealo", sendepende en kiaj formoj kaj en kia grando, tio estas unu afero. Tamen se ni pretendas _reale_ hepli al la homaro, ni devas konscii skalon kaj kompleksecon de ĉi tiu tasko, por solvi kion necesas fari nekompareble pli multe, ol ni faris ĝis nun.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-04 17:29
Lau tio
http://www.uea.org/pdf/Loa!-6%29.pdf

Fettes, Wandel kaj Grosjean respondecas pri tiu kongresa rezolucio.

Do, oni ne miru pri la rezulto, se tiaj altgradaj fantaziuloj verkas tiajn rezoluciojn. Sub ilia gvido io sagha certe ne povas esti atendita, au produktita.

Chi tiuj tri aktivuloj, groteskaj produktoj de la UEA-sistemo, shajne ech ne rimarkis, ke ili farighis viktimo de tiu paranoja sistemo.

Pri la sensenceco kaj senutileco de la ideoj de Fettes ni jam parolis, kaj mi havas nenion por aldoni.

Dum Wandel povas esti konsiderata nur kiel profitulo de la UEA-sistemo, kiu jam kiel prezidanto de TEJO faris la impreson almenau de ridindulo, s-ino Grosjean estas aparte tragika kazo. Fine de la 80aj kaj komence de la 90aj jaroj shi aperis kiel nekutime sagha kaj kuragha virino por fari ordon en la bordelo de KCE/GEP, kun la rezulto, ke pro tro altaj monshuldoj la domoj devis esti venditaj (sed sendube ne pro la kulpo de Grosjean, kiu klopodis trovi taugan solvon de la dilemo). Sed plej malfrue post sia pensiigho shi shajne perdis chian lucidon por farighi samtipa sektulo (au misiisto) kiel grandparto de e-istoj, pri kiuj ni "diskutis" chi tie, inter alie por, en iu periodo, kiam tio estis moda kaj oportua, fanatike prediki la ideojn de Piron kaj Hagege (kiu iusence favoris Eon, sed chefe en sia rolo kiel kontrauulo de la angla lingvo), du aparte fanatikaj propagandistoj sen ajna memkritika valoro (la unua de Esperanto, la dua de la franca lingvo, kiun Grosjean cetere en Ghenevo kondamnis kiel lingvon de koloniistoj - chi tiuj okazajhoj kaj ekzemploj eble estas efemeraj, sed ili imprese ilustras, kiajn ideologiajn kontraudirojn tiuspecaj Eo-funkciuloj alfrontis, sen ke ili mem konsciis pri ili). Oni do povas nur bedauri tiujn chi tragikajn kazojn, kiuj shajne estas sen perspektivo pri bona solvo.

Se oni konsideras, ke tiu chi kritiko estas ofendo al la menciitaj personoj, oni ja povas provi "objektive" kontraudiri ghin kaj prezenti la alian "veron", kaze ke ghi ekzistas. Sed estu avertita, ke plumpajn klarigojn mi ignoros.

esperanto
esperanto diras:
2012-08-05 15:58
MODELA TEKSTO POR ALTERNATIVA KONGRESA REZOLUCIO proponita de Andreas Künzli

Daŭrigante kaj flegante la spiritan heredaĵon kaj la humanismajn ideojn kaj tradiciojn de L.L. Zamenhof, Hector Hodler, Edmond Privat, Ivo Lapenna, Andreo Cseh, Tibor Sekelj, Nguyen Minh Kinh* kaj de aliaj gravaj personecoj de la internacia Esperanto-movado,
Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras per rezolucio alprenita de la partoprenantoj de la 97a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta inter X kaj Y en Hanojo:

1. Esperantistoj el aliaj landoj esprimas sian ĝojon kaj dankemon, ke ili havis la raran okazon vojaĝi al Vjetnamio por partopreni la 97an Universalan Kongreson de Esperanto kaj ke ili povis konatiĝi kun vjetnamaj kaj aliaj aziaj esperantistoj.
2. Alilandaj esperantistoj deklaras sian solidarecon kun la vjetnamaj esperantistoj kaj laŭ siaj ebloj kaj per siaj fortoj klopodas ilin helpi kaj subteni en la poresperanta agado. UEA klopodas sur pli alta nivelo inkluzivi la vjetnaman Esperanto-movadon en la internacian kunlaboron. Tiucele, ĝi nomumis specialan komisiiton de UEA, kiu helpas la disponigon de utilaj rimedoj por lernado kaj utiligado de Esperanto kiel lingvo en scienco, kulturo, klerigo, ekonomio, teknologio, interlingvistiko kaj aliaj kampoj kaj branĉoj. Precipe la Honoraj Membroj de UEA esprimas sian intereson stimuli la internacian kunlaboron kun individuaj vjetnamaj kaj aliaj aziaj esperantistoj per konkretaj agadoj.
3. UEA sugestas al la vjetnamaj esperantistoj daŭrigi la eldonadon de la vjetnama literaturo en Esperanto kadre de la Fremdlingva Eldonejo en Hanojo kaj petas la vjetnaman registaron apogi Esperanton en formo de disponigo de financaj rimedoj tiucele.
4. UEA invitas la vjetnamajn esperantistojn partopreni en la laboro pri Strategia Plano de UEA kaj en la aktiveco kadre de la fakaj komisionoj de UEA, same en la Komitato de UEA. UEA estus kontenta kaj sentus sin honorita foje povi engaĝi estraranon el Vjetnamio.
5. UEA kuraĝigas la esperantistojn en Vjetnamio pli ofte utiligi la interreton por efektivigi siajn kontaktojn per Esperanto kun alilandaj esperantistoj. Por tiu celo UEA rekomendas aktive utiligi la Delegitan Reton de la Jarlibro de UEA.
6. Kiel organizaĵo, kiu adoptis en siaj Statutoj paragrafon pri homaj rajtoj, sekvante la principaron de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj de 1948, UEA, kiu mem ne estas homrajta, sed esence plurisma kaj en principo politike neŭtrala organizaĵo, insistas pri la deviga neceso ĉiurilate respektadi la homajn rajtojn en ĉiuj landoj de la mondo, inkluzive de la rajtoj de la esperantistoj, al kiu ajn socia tendenco ili apartenas, kaj precipe de etnaj kaj religiaj minoritatoj.
7. Kiel Neregistara Organizaĵo en “konsulta partnereco” kun Unesko, UEA celas intensigi sian kunlaboron kun aliaj neregistaraj organizaĵoj en la mondo, kiuj sekvas similajn celojn kiel UEA, kaj volonte kunlaborus ankaŭ kun organizaĵoj de la vjetnama civilsocia.
8. Memorante la historion de Vjetnamio, UEA alte estimas la heroecon de la vjetnama popolo dum ties naciliberiga batalo, neniam forgesas la multnombrajn viktimojn, kiujn ĉiuflanke kaŭzis la siatempaj konfliktoj, militoj kaj amasteroro kaj esprimas sian fieron pri la solidareco kun la vjetnama popolo, kiu en la 60aj kaj 70aj jaroj estis esprimita el la propraj vicoj de diversaj flankoj de la tutmonda esperantistaro, kaj en “Okcidento” kaj “Oriento”. UEA deziras al la tuta vjetnama nacio pacan kaj prosperan estontecon.
9. UEA dankas al la vjetnama registaro pro la invito kaj kunorganizado de la 97a Universala Kongreso de Esperanto en Hanojo, dankas pro la ĉeesto de s-ino vicprezidanto XY en la kongresa inaŭguro kaj dankas pro la atribuo de alta ŝtata distingo “Medalo de Amikeco”, pro kio UEA sentas sin honorita. Kun granda ĝojo ni ricevis la konfirmon, ke la gvidanto de la vjetnama revolucio, Ho Chi Minh, estas konsiderata de Vjetnamio kiel unua esperantisto de la lando.
10. UEA ĝojas kaj esperas revidi vjetnamajn esperantistojn dum la venontaj Universalaj Kongresoj, kiuj okazos en la jaroj 2013 kaj 2014 en Rejkjaviko kaj Bonaero.

* Kiu estis Nguyen Minh Kinh (laŭ li nomiĝis iu salono en la hanoja kongresejo) mi ne scias, ĉar mi trovis tiun nomon en neniu referencverko de Esperanto. Supozeble, klarigoj pri li aperis en la kongreslibro. Mi aldonis tiun nomon nur por montri, ke en tiu vico oni devus mencii ankau iun pli signifan vjtenaman esperantiston. La supre menciita nomaro estas nur unu el eblaj proponoj. Sed antaŭ ol mencii tiun vjetnamon oni devas ekzakte scii kiun politikan rolon li eventuale ludis.
Ĝenerala rimarko: La afablan tonon aplikitan en tiu ĉi rezolucio rilate al la vjetnama registaro eble povas surprizi kaj mirigi la leganton kaj ŝajnigi al li kontraŭdiron kompare kun la rifuza sinteno, kun mi montris pri tiu komunisma sistemo, kiu respondecas pri 1 miliono da perfortaj mortintoj pro militoj kaj amasteroro dum la tempo de Ho Chi Minh kaj pro sistema subpremado de la homaj rajtoj, ĝis hodiaŭ. Eĉ se iu registaro ne plaĉas, kaj se oni malakceptas la ricevon de alta ŝtata distingo de tia registaro, tamen, la diplomatiaj reguloj (pri honesteco oni bedaŭrinde ne povas paroli) postulas, ke oni inde kaj publike dankas, ekzemple en tia rezolucio, al la registaro (de kiu ajn lando), de kiu oni ricevis altan ŝtatan distingon. Krom tio estas kutimeo ke oni „petas“ la registaron, ke ĝi bv. fari tion kaj jenon favore al la loka Eo-movado ktp. En la kazo de tia lando rezolucio devas esti tiel skribita, ĉar tie ĉio dependas de la centra registaro (en Okcidento la rezolucio devus eti alimaniere skribita). Do, la rezolucio enhavas nenian ironion aŭ cinikon, kiel oni eble povus supozi, sed estis verkita kun absoluta seriozeco. En tia modelo de rezolucio estus solvitaj pluraj “problemoj” samtempe: La sensenca propagandismo kaj la tendenca politika unuflankeco malaperus, same la esperantista naiveco, la diplomatiaj reguloj estus respektitaj, la “politika” sinteno de UEA (homaj rajtoj ktp.) estus en taŭga, klara kaj kuraĝa maniero esprimitaj, kaj la vjetnama esperantistaro estus en adekvata kaj inda formo honorita kaj respektita.
Do, laŭ mi, ia tia teksto estus pli interesa, pli moderna, pli konkreta, pli substanca, (eĉ politike) pli honesta (se oni jam volas aŭ devas flati la vjetnaman registaron oni faru tion inteligente kaj ne forgesu la diplomatiajn regulojn), pli kuraĝa kaj finfine do eble pli efika kaj fruktodona. Sed tia rezolucio devigus UEAn kaj la internacian esperantistaron ankaŭ fari pli multe por la vjetnama esperantistaro (sed mi suspektas ke ĝuste tion oni volas eviti, ĉar mankas la rimedoj, la volo ktp.

Originale verkita de Andreas Künzli (Svislado)
Kirill
Kirill diras:
2012-08-05 16:10
Brave! Jes, ĉi tiu varianto estas pli korekta kaj samtempe multe pli praktika. En ĝi estas listigitaj konkretaj agoj, kies plenumon eblas kontroli. Por sukcesa agado tio estas nepra kondiĉo.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-05 16:34
Mi republikigos tiun chi modelan rezolucian tekston kun du-tri kosmetikaj modifoj (se oni volas esti perfektemulo), kune kun miaj 13 Hipotezoj pri la Eo-movado, en la venontaj tagoj, sur www.planlingvoj.ch. Sed mi avertas jam nun, ke tiuj hipotezoj estos sufiche peza nutrajho por digesti. Chi tiu hipotezaro formulos miajn konkludojn pri la Eo-movado, kiun mi per la publikigo de tiu teksto definitive forlasos.

giuseppe
giuseppe diras:
2012-08-05 19:45
Unue ĝi estas tro longa. En la interreta epoko, liston el 10 punktoj oni preskaŭ certe ne komencas legi.

Due ĝi estas tro ĥaosa. Ĝi miksas sen videbla strukturo malsamajn temojn – de tre ĝenerala kaj ideologia koncepto kiel "homaj rajtoj" ĝis tute superfluaj memkompreneblaĵoj kiel "la vjetnamoj uzu la interreton por internaciaj kontaktoj" kaj "ni esperas revidi ilin en la venontaj kongresoj".

Laŭ mi via kritiko de la UK-rezolucio estas grandparte prava (kaj viaj kontraŭuloj estas ĉefe fanatikuloj rifuzantaj ajnan kritikon), sed vi ne faris ion signife pli bonan.
Kirill
Kirill diras:
2012-08-05 20:00
Kiel mi jam skribis, avantaĝo de ĉi tiu varianto estas ĉeesto de _kontroleblaj_ taskoj. Ve, tio tro malmulte okazas en tiaspecaj dokumentoj...
esperanto
esperanto diras:
2012-08-05 21:18
Mi komprenis: Se la argumentoj de idiotoj elcherpighis, ili riprochas, ke la teksto estas tro longa, au tro haosa...

giuseppe
giuseppe diras:
2012-08-05 21:53
Eble citu kelkajn rezoluciojn de inteligentaj organizoj verkitajn laŭ via modelo (10 punktoj en hazarda vico, inkluzive de instigo uzi la interreton (!) kaj viziti la venontan kongreson...
giuseppe
giuseppe diras:
2012-08-05 21:54
)
esperanto
esperanto diras:
2012-08-05 21:56
Cetere shajnas, ke vi tute ne kaptis la strukturon de la rezolucio, kiu konsistas esence el tri partoj:

- unua parto: vortoj al la esperantistoj (punktoj 1-5)
- dua parto: vortoj pri homaj rajtoj, Unesko ktp. (punktoj 6-7)
- tria parto: vortoj pri Vjetnamio, al la gastiganta lando ktp. (8-10)

Tio povus esti ebla strukturo de tiaj rezolucioj. Mi konsentas, ke ghia longeco venis al la limo kaj ke oni povus forpreni iujn detalojn (kiel tiujn pri Honoraj membroj au eldonado de literaturo en Fremdlingva Eldonejo ktp.). En la nuna fazo de la diskuto min ne interesas la diskuto pri la longeco au mallongeco de tia rezolucio, sed la principa enhavo kaj la ideoj, kiuj povus au devus esti esprimitaj en ghi.

Mi publikigos analogajn rezoluciajn tekstojn pri Bjalistoko, Havano kaj Kopenhago, kvankam tio jam estas tro malfrua.

Cetere, mi konsideras chies opiniojn (kion mi chiam faris dum la pasintaj 30 jaroj), sed ne akceptas plumpan kritikon de tipoj kiel vi, tiom longe ke oni mem ne submetas pli taugan solvon por disktado.
giuseppe
giuseppe diras:
2012-08-05 22:17
Jes, mi ne kaptis tiun strukturon, do vi fuŝe verkis. La divido en tri partoj devus esti videbla eĉ jam antaŭ ol komenci legi.

Sed eĉ kun videbla strukturo, daŭre estus malbona ideo kunpuŝi tri tute malsamajn temojn (kaj tri celgrupojn?) en unu mesaĝon. Elektu unu celgrupon kaj unu temon, kaj lasu la ceteron por aliaj okazoj.

"tiom longe ke oni mem ne submetas pli taugan solvon por disktado"

Tio estas la sama eraro de viaj kontraŭuloj: malakcepti kritikon kiel "nur detruan". Detrui la detruindaĵojn estas per si mem bona faro, eĉ sen konstrui ion pli taŭgan.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-05 22:36
> kaj viaj kontraŭuloj estas ĉefe fanatikuloj rifuzantaj ajnan kritikon

Laŭ mia impreso la "kontraŭuloj" de AK ne estas ĉefe fanatikuloj rifuzantaj ajnan kritikon, sed homoj ne aparte aprezantaj kritikojn, kiuj komenciĝas per sobra kaj ekvilibra "Kretenoj...".
esperanto
esperanto diras:
2012-08-05 23:03
Se la saman tekston estus verkinta Tonkin, Lins au Fettes, mi supozus ke vi chiuj estintus inter la unuaj kiuj estus laute kaj senfine kaj senlime kaj senchese kriintaj kaj laudintaj tiun rezolucion ghis la chielo. Vi estus skribintaj: "Genie!" "Geniajho!" "Geniuloj!" "Jes, ekzakte tiel la rezolucio devas esti!", "Finfine ni trovis genian solvon!" "Gratulegon!" "Hurra - finfine la stelo falis de la chielo!" "La Esperanto-movado estas savita!" ktp. ktp. ktp. ktp. Chu ne?
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-08-06 10:51
Pri la ĉiujara rezolucio ne indas perdi tro multe da kritika energio. Vidata hodiaŭ, forgesota morgaŭ. Alie estas pri manifestoj kaj precipe deklaracioj.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-06 15:04
La retestro de Lib. Folio skribis al mi private, ke li ricevis plendojn pri mia esprimmaniero en Lib. Folio.

Kiu konkrete plendis, li ne skribis.

Mi povas aldoni al tiu afero nur, ke mi iom miras, ke tiuj plendintoj ne rekte skribis al mi. Chu ili timas ricevi adekvatan respondon?

Mia sinteno, ke kun diversspecaj idiotoj, kretenoj kaj stultuloj mi ne plu deziras rilati kaj diskuti, restas definitiva kaj ne shanghighos, ankau ne post 20 jaroj.

En la inversa kazo, se aperas saghaj komentoj, mi reeniros la diskuton. Saghajn instigojn publike faris ekzemple Nikola Rasic, Kiril Svedov, Osmo Buller kaj kelkaj aliaj. Bedaurinde ankau NENIU reagis al iliaj ideoj kaj opinioj.

Mi povas ankau aldoni, ke mi ricevis plurajn privatajn mesaghojn de e-istoj, kiuj en principo apogis miajn vidpunktojn.

Do, estas bedaurinde, ke tiuj "diskutoj" okazas malantau la kurteno. Sed mi havas ankau komprenon por tio, se tiuj personoj ne volas publike sinesprimi.

Persone, mi povas nur esperi, ke la tono (au stilo) en la Esperanto-movado shanghighos. Kian tonon (au stilon) mi celas, mi sufiche skribis pere de ampleksa kritiko, kiu ghis nun restis plene ignorita flanke de UEA. Male, mi havas la impreson, ke ju pli oni kritikas, despli freneze tiuj UEA-aktivuloj propagandas sian fatrason. Ankau pro tio mi forlasis tiun senesperan asocion, kaj la Eo-movadon entute, en kiu mi povas vidi nenion utilan plu, sed nur la rubajhon de malnovaj tempoj.
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-08-06 10:46
Kiu estis Nguyên Minh Kinh, legeblas ĉi tie:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Nguy%C3%AAn_Minh_Kinh
Eduardo
Eduardo diras:
2012-08-06 12:00
Nguyên Minh Kinh ? au Dao Anh Kha ? - ĉu estas la samaj personoj?

Dao Anh Kha (naskiĝis 1923) estas vjetnama esperantisto (ekde 1947), poeto, tradukisto, movada aganto, honora membro de UEA.

Dum la 25-jara kontraŭfranca rezista movado li akiris Literaturan Premion per la epika versdramo Pham Hong Thai. En 1990 li omaĝis centjariĝon de Ho Chi Minh per poemo Ho Chi Minh, la Legendo de Realo. En la vjetnaman lingvon li tradukis Elektitaj dramoj de Ŝekspiro (1963). Lia traduko de Su Juan, fama dramo de Kuo Mo Jo, estis enscenigita.

Esperantan literaturon li riĉigis per tri diferencaj poeziaj voĉoj: Tagkajero en Prizono de Ho Chi Minh, elektitaj pecoj el Uc Trai kaj Quoc Am Poemaroj de Ngujen Traj kaj Elektitaj Poemoj de To Huu.

Li ludas la ludon de ĉefredaktoro por kolektiva ellaboraĵo de Vortaro de komparataj proverboj vjetnama - angla - franca - Esperanto.

Dum la kontraŭ-usona rezistado Dao estis ĝenerala sekretario de Vjetnama Pacdefenca Esperantista Asocio (VPEA).

Li iniciatis okazigi en Vjetnamio la Duan Azian Kongreson de Esperanto, verkis multajn studojn, kaj reviziis plurajn lernolibrojn.

Eduardo
Eduardo diras:
2012-08-06 13:04
Mi jam trovis, ili ambaŭ estas Honoraj Membroj de UEA el Vjetnamio, tamen Nguyên Minh Kinh estas la forpasinta Honora Membro de UEA kaj Dao Anh Kha estas la nuna Honora Membro de UEA.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-06 14:42
Dankon al Larsen kaj Kozyra por la informoj. Mi lernis ion novan. Mi tute ne konis tiun nomon, char mi ne konas la vjetnaman/azian literaturon (en Eo), pri kiu mi sincere dirite ne tro interesighas, despli se temas pri komunisme torditaj odoj kaj himnoj en la stilo de Ho Chi Minh kaj Mau Zedong. Se tio ekzistas en Esperanto, oni chion tion povas forjheti, lau mi. Ech ne indas konservi tion en CDELI, BHH, Vieno ktp.

Pri la rezolucio oni povas kompreneble havi diversajn opiniojn. Per mia kritiko kaj proponoj mi volis nur montri kiajn alternativajn ideojn oni povus (au lau mi devus) esprimi en tiaj rezolucioj, por ke ili farighu almenau iom pli "simpatiaj" kaj malpli realec-fremdaj. La abomenan burokratian stilon de la ghisnunaj rezolucioj de la postTonkin-periodo oni nepre devus shanghi, char tiuspecaj rezolucioj plej vershajne estas vanaj, chiukaze ili estas stultaj kaj sensencaj. Vershajne ech Unesko kaj la komunistoj en Vietnamio kaj Kubo ne komprenas, kion la e-istoj volas kaj celas atingi per tiaj rezolucioj, krom por propagando kaj pugolekado.

Apro
Apro diras:
2012-08-06 16:58
Sincere mi ne vidas la valoron de Kongresa rezolucio, kiu certe neniel interesas ne-e-istojn !
Eble temas pri tradicia senvalorajho por la ekstera publiko ...
Anstataù cerbumi pri rezolucio, chu ne estus pli interese listigi la plej interesajn aplikadojn de Esperanto dum la pasinta jaro (inter du UK) por fakaj, lernejaj, profesiaj celoj?
esperanto
esperanto diras:
2012-08-06 18:32
Pli valora estas eble tiu chi rezolucio (au rezolucipropono):


REZOLUCIO PRI ALVOKO DEMISII

Analizinte la situacion de la Esperanto-movado kaj de UEA por la periodo de la lastaj jardekoj, ni venis al jenaj konkludoj

Konstatinte en intervjuo kun Tonkin (jaro XY), ke oni “vetis je la malĝusta ĉevalo” en la rilatoj kun Unesko kaj ties iama ĝenerala direktoro A. M’Bow, kio signifas konfeson de la fiasko de la elektita movada strategio;

Konsiderante la “Manifeston de Prago” (1996), la "Strategian Vizion" de UEA kaj la rezolucion de la hanoja UK (2012), por mencii nur kelkajn el groteskaj ekzemploj verkitaj de Fettes, kiel propagandan gagon kaj kiel intelektan blufon de realecfremdaj ideologoj en la eburturo, kiu havis kaj havos neniajn praktikajn sekvojn por Esperanto, sed nur povis lasi la esperantistojn indiferentaj pri la temoj traktitaj en tiuj absurdaj proklamaĵoj kaj ne povis esti serioze konsiderata de la “ekstera mondo”;

Riproĉante al Blanke, ke li prisilentis dum 40 jaroj la krimojn de la stalinismo en siaj verkaĵoj, burokratisme gvidis la Esperanto-movadon en sia lando, agreseme polemikis kontraŭ la “klasmalamiko“ kaj krude enmiksiĝis en la Esperanto-movadon de la tuta socialisma bloko, kiu perdis sian suverenecon, ktp.;

Rimarkinte, ke Lins prisilentas la judecon de Zamenhof en de li verkita rezolucio kaj evitas mencii la holokaŭston en siaj verkaĵoj kaj prelegoj;

Observante, ke Marĉek kiel redaktoro de la revuo “Esperanto” ignoras ĉian kritikon kaj daŭre publikigas la altgradan propagandan fatrason kiel kutime, kvankam oni tion malkonsilis al li;

Kompreninte la sensencecon de Pietrzak kiel estrarano pri informado;

Konstatinte, ke Wandel kaj Gutierrez ĉefe uzas sian estraranecon por vojaĝi, je la kostoj de UEA;

Konsiderante Corsetti kiel simplan naivulon kaj reakcian ideologon, kiu rakontas al la esperantistoj publike fabelojn kaj tentas ilin al neobjektiva traktado de la aferoj;

Pritaksante prezidanton Dasgupta kiel ruzan personon, kiu kiel prezidanto de UEA preskaŭ nenion faris en la pasintaj 6 jaroj favore al la asocio kaj por Esperanto mem, krom iom vojaĝi en la nomo de UEA kaj prezenti politike dubindajn paroladojn kun la tendenco unuflanke prezenti la historion;

Vidante, ke Buller kiel ĝenerala direktoro de UEA kun alta financa kaj morala respondeco, malgraŭ sendube senĉesa kaj meritoplena laboro en la CO, nenion aktivan entreprenis kontraŭ la skizitaj misfaroj, sed malkuraĝe toleris ilin ĉiujn kaj obeis al la instrukcioj de tiu koterio, kiu toleras nenian alternativon, tiel bremsante la efektivigon de aliaj pli interesaj projektoj kaj permesante la verŝajne vanan elspezadon de gigantaj monsumoj de la asocio por dubindaj agadoj, kaj nur ĝisatendas sian pensiiĝon;

Ni, grupo de honestaj (eks)membroj de UEA, perdintaj la paciencon kun tiu koterio, kiu ĉion influas, kontrolas kaj decidas en tiu asocio kaj movado kaj ignoras ĉian kritikon, postulas la senprokrastan demision de la menciitaj personoj de ĉiuj ties funkcioj, oficoj kaj postenoj. Alvokataj demisii estas samtempe ĉiuj, kiuj estas iel koterie ligitaj kun la menciitaj personoj, kiuj el tio tiris ian personan profiton kaj kiuj havas ian konstantan funkcion en la koncernaj estraroj, komitatoj kaj komisionoj.
La koncerna regularo reguligas la enoficigon de novaj taŭgaj posteuloj.
fjmoleon
fjmoleon diras:
2012-08-06 22:41
Sed pri graveco de la puĉ-amplekso
vi povas tamen legi en indekso.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-07 02:31
Ech se plej vershajne nenio okazos en la de mi intencita senco kaj direkto, mi povos almenau pretendi por mi la meriton, ke mi havis la kuraghon publike protesti kontrau idiotismo, koteriado kaj stagnado en UEA kaj en la Eo-movado.

 
jens_s_larsen
jens_s_larsen diras:
2012-08-07 15:21
Ĉiuj kompreneble estas kontraŭ genocido, la fizika eliminado de iu aŭ alia gento, ĉar murdo estas peko. Sed ĉu oni ankaŭ estas kontraŭ etnocido, la eliminado de kultura diverseco inter homgrupoj? Ĉu kultura homogeneco ne estas idealo? Ĉu en la longa daŭro ne okazos tutmonda libervola mem-etnocido, se oni lasos la popolojn mem decidi tion en paco kaj libereco?

Ekzistas do du eblaj vizioj de la fincelo de Esperanto:
(a) Etnocido – sen genocido aŭ alia perforto – estas bona afero en si mem. Tamen la homaj lingvoj estas tiel malsamaj, kaj planlingvo tiom supera, ke ni vizias ke la sola homa lingvo ne estos la Angla aŭ alia nacia lingvo, sed Esperanto aŭ io evoluinta el ĝi; aŭ
(b) Etnocido estas nur malrapida genocido, kaj sekve evitinda. Ju pli egalaj la popoloj kuraĝos vidi sin, des pli vaste oni konsentos pri tio. Tial ni vizias mondon en kiu ĉiu rajtos uzi sian gepatran lingvon kaj kie la bazlernejoj instruos ne nur ĝin, sed almenaŭ ankaŭ Esperanton.

Dum longa tempo la Esperantistoj hezitadis inter tiuj du pozicioj, tiom pli ĉar (b) estas rigardebla kiel ŝtupo al (a). Belgio estas mezurilo por tio kiu el la du tendencoj estas aktuale superregaj: Se (a) estas pli populara, la Valona Esperanto-movado estas pli vigla ol la Flandra, se (b), inverse.

Dum pli ol duona jarcento nun la Flandra estas la pli vigla, do la sago montras al (b). Se oni nuntempe volas labori organizite por Esperanto, evidente necesas esti konvinkita pri (b) – kiel fina solvo, ne kiel vojo al (a). Se oni trovos unuecon pri tio, oni ankaŭ trovos la homojn kompetentajn praktike kaj efike labori por ĝi. Tamen estos ekstreme malfacile konvinki la Esperantistojn pri kontraŭ-etnocidismo. Tiuj kiuj ne rekte favoras universalan etnocidon, aŭ nepre ne volas havi starpunkton, aŭ konfuzas lingvan justecon kun ekonomia justeco (kaj ne malofte havas strangajn ideojn ankaŭ pri tio).

Jen kontraŭ kio oni devus protesti – se anstataŭ pozitiva laboro utilus protestado.
Risho
Risho diras:
2012-08-06 18:18
Oni povas kritiki asociojn kaj personojn, sed la reta etikedo postulas ke oni ne insultu ilin. La redakcio devus averti ke mesaĝoj kun tiaj insultoj estos senkomente viŝitaj:

"Ho mia dio, kiom da idiotoj, stultuloj kaj kretenoj trovighas inter esperantistoj! Chu ankau 98%?"

"Au vi estas tre shercema tipo, au supozeble vi estas pli freneza ol tiuj kretenoj, kiuj verkis la rezolucion mem."

(Prozo de lic. phil. Andreas Künzli)
esperanto
esperanto diras:
2012-08-06 19:10
Chu vi ech jhaluzas min pro mia modesta akademia titolo - kiun oni hodiau nomas MA au simile (cetere je via infornigho lau europaj komparoj temas pri la sama titola nivelo kiel Silfer, kvankam tiu ornamas sin per sia doktora titolo - kiun li ricevis en Italio en formo de "dottore").

Post mia universitata fino en 1992 mi kvazau fughis de tiu iom freneza eburtura mondo, kiun mi eltenis 10 jarojn, sed kie mi konstatis, ke oni okupighas sensence pri diversaj idiotajhoj kaj kie umas diversaj stranguloj kaj mense handikapitaj "intelektuloj". Ilin mi volis nepre eviti, por ne ricevi la saman malsanon, sed por eniri la praktikan vivon, kie pro mia diversa laboro mi eble estus ricevinta plurajn aliajn titolojn). Pardonu la fanfaronadon!

Kiam pasinttempe mi konsultis diversajn universitatojn en Germanio kaj Svislando por proponi disertacion pri planlingvistiko, mi konstatis, ke la samtipaj idiotoj ankorau umas en tiuj universitatoj, kvankam ili nomas sin profesoroj (plej paranoje en Austrio) ktp. Do, mi ne certas, chu mi entute ankorau realigu la intencitan projekton. Supozeble mi vivus pli bone se mi komplete rezignus prie por ne devi postchasi tiujn iom strangajn kaj orgojlajn profesorojn, kiuj "ne havas tempon" ktp.

Tio estas la situacio. Sed vi kiel ne-universitatano sed simpla laboristo vershajne malfacile povas kompreni tiujn problemojn. Pro tio mi konsilus al vi ne enmiksighi en la tiusferan diskuton.

Risho
Risho diras:
2012-08-07 05:59
AK, mi ne devigis vin rakonti viajn personajn problemojn!
esperanto
esperanto diras:
2012-08-07 15:43
Kompare kun vi, kiu kashas viajn problemojn, char la homaro ne eksciu kiu vi estas, mi estas almenau honesta kaj transparenta kaj nomas la aferojn che la nomo.
 
Risho
Risho diras:
2012-08-08 08:04
Oni povas nomi problemojn, sed ne necesas nomaĉi ilin. Mia opinio estas, ke se oni havas personajn problemojn, oni priparolu ilin kun intimuloj aŭ amikoj (eventuale kun sia "psiĉjo"), kaj ne nepre ĉi tie. Ĉiukaze vi devus pripensi, kial vi daŭre malvalorigas aliulojn kaj metas vin sur piedestalo. Kial vi havas nenian empation por aliaj homoj? Bedaŭrincde ĉi tiuj karakteraj trajtoj estas tre ofte renkonteblaj en nia narcisisma socio:
http://de.wikipedia.org/wiki/Narzissmus#Psychopathologie
(ankaŭ en Esperanto, sed pli mallonge).
esperanto
esperanto diras:
2012-08-08 15:13
Kara R. Schneller
Kion vi faras fakte havas nenian sencon. Se mi bezonus informojn pri narcisismo au psikopatologio, mi mem facile trovus ilin, despli en la germanlingva Vikipedio, kiun vi indikas kiel fonton. Sed vi certe komprenas, ke se mi bezonus vere fidindajn kaj kompetentajn fakajn sciigojn, mi ne konsultus Vikipedion, sed iun sciencan enciklopedion au fakajn artikolojn.

Do, mi konsilas al vi kompili aliajn informojn, ekzemple ligitajn kun esperantologio, interlingvistiko, char vi ja laboras en CDELI, au, se vi preferas, pri geedzaj problemoj. Au komentu la Manifeston de Prago (au tiu de Raumo) per novaj vidpunktoj.

Entute mi ne komprenis la sencon de via apero en Libera Folio, se vi havas nenion substancan au interesan por raporti. Shajnas, ke vi ne komprenis, ke tiel oni nur ridindigas sin mem. Tio validas cetere ankau por chiuj aliaj "kolegoj", kiuj kondutas simile.

Do, mi finas chi-chapitron kaj metas la temon "Schneller" ad acta, char ekster chia konsidero en mia kazo.


Risho
Risho diras:
2012-08-08 19:42
Badaŭrinde ne eblas meti ad acta vian desupre arogantan traktadon...
esperanto
esperanto diras:
2012-08-08 20:11
Chu vi preferas desube arogantan traktadon?
Risho
Risho diras:
2012-08-10 08:11
Per aliaj vortoj: ne traktu nin desupre, ĉar tion oni povus interpreti kiel arogantecon.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-08-06 22:34
Mi subtenas tiun proponon. :)
redakcio
redakcio diras:
2012-08-08 09:33
Mi petas ĉiujn diskutantojn deteni sin de fortaj esprimoj de malestimo direktitaj al aliaj personoj. Same mi petas ĉiujn diskutantojn deteni sin de prijuĝoj rilate la psikan staton de aliaj personoj. Diskutantoj kiuj esprimas sin en ofenda maniero estos sen plia averto elfermitaj el Libera Folio dum unu monato.

Se vi opinias, ke iu diskutanto esprimas sin en maltaŭga maniero, bonvolu ne respondi al la diskutero publike, sed turnu vin rekte al la redakcio de Libera Folio.

Kalle Kniivilä
redaktoro de Libera Folio
Lu
Lu diras:
2012-08-12 14:55
Kun ĝojo mi konstatas, ke la frazostrukturo de la UK-rezolucio estas ĉi-jare pli proksima al la kutima lingvaĵo ol ĝis la pasinta jaro; kp. http://www.liberafolio.org/[…]/la-kongresa-rezolucio-de-la-kopenhaga-uk . Interesas min, kiu verkis la ĉi-jaran tekston, kaj kial ĝi nun estas pli hom-lingva. Ĉu iu scias?

Mi aldone demandas min (kiel ĉiujare), kio precize estas la funkcio de la rezolucio. Iel laŭ mia sento tia rezolucio estas pli afero de politikistoj, kiuj faras internacian kunvenon kun dezirodeklaro aŭ interkonsento... Kutimaj kongresoj, ekzemple pri medicino aŭ programado - ĉu ili faras tian rezolucion? Aŭ ĉu simple finan raporton pri la kongreso?
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-08-12 15:27
Cxiu eble havas alian vidpunkton pri io simila kiel rezolucio.
Mi imagas, ke en ghi devas esti konstato lau nia vidpunkto kaj sekvas propono ech protesto kontrau certaj faktoj.
UEA onidire ne estas lingve neutrala, do ekzemple povus ech protesti kontrau nedemokrata politiko de EU pri lingva solvo, kiu konstatas egalrajtecon de chiuj lingvoj, sed precipe unun promocias, diskriminante socie, politike, ekonomie aliajn lingvojn.
Simile en rezolucio povus esti protesto kontrau agresa lingva efiko, ke chiutage ie mortas iu minoritata lingvo. Sekve de tio, UEA proponas al UNO, Unesko priatenti chi situacion kaj proni enkonduki Esperanton kiel dua lingvo de chiuj kiel justa kaj ne sklavigata ebleco de interpopola kompreno.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-12 16:02
Jen la taŭga momento por prezenti
ALTERNATIVAN MODELON DE TEKSTO POR KONGRESA REZOLUCIO (Bjalistoko 2009)


Daŭrigante la spiritan heredaĵon de L.L. Zamenhof, de ties filino Lidja Zamenhof kaj de la nepo Louis C. Zaleski-Zamenhof,
Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras per rezolucio alprenita de la partoprenantoj de la 94a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta inter X kaj Y en Bjalistoko (Pollando):

1. Esperantistoj el la tuta mondo esprimas sian kontenton, ke la Universala Kongreso de Esperanto povas ĉijare okazi jam la 7an fojon en Pollando: Post Krakovo 1912 kaj 1931, Gdansko 1927, Varsovio 1937, 1959 kaj 1987 ĝi nun okazas en Bjalistoko, la naskiĝurbo de L.L. Zamenhof. Fiere ni memoras, ke la 72a Universala Kongreso de Esperanto, kiu en 1987 okazis en Varsovio kun preskaŭ 6000 partoprenantoj, estis la plej granda en la historio de la kongresoj de UEA kaj formis kulminon en la historio de la Esperanto-movado.
2. Post multaj jardekoj, la Universala Kongreso de Esperanto okazas en libera Pollando. Kiel internacia neregistara organizaĵo, devigita al la alvoko pri la respektado de la homaj rajtoj en la mondo, UEA esprimas sian kontenton, ke post multaj jarcentoj de subpremado kaj ekspluatado fare de najbaraj naciismaj kaj ŝovinismaj grandpotencoj, Pollando finfine liberiĝis de la politika totalismo kaj ideologia ekstremismo, kiu kaŭzis multegajn milionojn da senkulpaj mortintoj kaj kies viktimoj fariĝis nelaste ankaŭ anoj de la familio Zamenhof mem, kiuj suferis aŭ en la varsovia geto aŭ pereis sur la kampo de Palmiry aŭ en la koncentrejo de Treblinka dum la dua mondmilito, kiu aparte kruele trafis Pollandon, kun teruraj sekvoj.
3. En la nomo de la Esperanto-movado, la Estraro de UEA bedaŭras la tragikan sorton de ĉiuj pollandaj esperantistoj, kiuj suferis sub la kondiĉoj de la antisemitismo kaj ideologia totalismo kaj tial devis forlasi Pollandon aŭ kiuj estis diskriminaciitaj kaj subpremitaj en la periodo de la komunisma diktaturo, ĉar ili havis alian opinion ol la politikaj regantoj. UEA petas pardonon ĉe ĉiuj tiuj esperantistoj kaj iliaj familianoj, parencoj kaj posteuloj, ke ĝi ne sufiĉe atentis ilian sorton, ne helpis aŭ povis helpi al ili en malfacilaj vivekzistaj situacioj.
4. Por konformi al la historia vero ni deziras substreki, ke L.L. Zamenhof neniam konsideris sin polo, sed insistis, ke oni nomu lin “ruslanda hebreo”. La esperantistoj konsideras, ke se Zamenhof ne estintus “hebreo el la getto”, li verŝajne ne estus veninta al la ideo krei Esperanton; do Esperanto probable ne ekzistus sen la judeco de L.L. Zamenhof.
5. Pollando estas konsiderata kiel patrujo de Esperanto. Sur tiu pola tero vivis kaj agadis multaj elstaraj kaj eminentaj personecoj de la scienco kaj kulturo, kiuj ne konsideris sin mem esperantistoj, sed bone konis Esperanton kaj scipovis alte taksi la eblecojn kaj valorojn de Esperanto: Por memori pri ili ni deziras aparte mencii la nomojn de la sekvantaj sinjorinoj kaj sinjoroj: Prof. Dr. Kazimierz Ajdukiewicz (1890-1963), Prof. Dr. Józef Chałasiński (1904-1979), Prof. Dr. Ing. Janusz Groszkowski (1898-1984), Prof. Dr. Stefan Hausbrandt, Prof. Dr. Stanisław Helsztyński (1891-1986), Prof. Dr. Ing. Józef Hurwic, Physikochemiker, Prof. Dr. Laura Kaufman, Prof. Dr. Zenon Klemensiewicz (1891-1969), Prof. Dr. Leszek Kołakowski (1927-2009), Prof. Dr. Tadeusz Kotarbiński (1886-1981), Dr. Ing. Stanisław Kozłowski, Prof. Dr. Edward Lipiński (1888-1986), Prof. Dr. Zofia Lissa (1908-1980), Prof. Dr. Jerzy Loth (1880-1967), Prof. Dr. h.c. Helena Nieć (1894-1979), Prof. Dr. Józef Piątowski, Prof. Dr. Zdzisław Raabe (1909-1972), Prof. Dr. Adam Schaff (1913-2006), Prof. Dr. Witold Taszycki (1898-1979), Dr. Jan Żabiński (1897-1974), Alina (1907-1993)kaj Czesław Centkiewicz (1905-1996), Jan Dobraczyński (1910-1994), Dr. phil. Mieczysław Jastrun (t.e. Mojsze Agatsztajn, Dr. phil. Zenon Kosidowski (1898-1978), Maria Kownacka (1894-1982), Stanisław Jerzy Lec (1909-1966), Artur Międzyrzecki (1922-1996), Janina Porazińska (1888-1971), Józef Prutkowski (1915-1981), Halina Rudnicka (1909-1982), Prof. Ada Sari (t.e. Jadwiga Szayer, 1886-1968), Prof. Jan Marcin Szancer (1902-1973), Antoni Uniechowski (1903-1976), Melchior Wańkowicz (1892-1974), Wiktor Woroszylski (1927-1996), Stanisław Zieliński (1917-1995), Wojciech Żukrowski (1916-2000).
6. La internacia Esperanto-movado konsideras la urbon Bjalistoko, la naskiĝurbon de L.L. Zamenhof, kiel simbolon de Esperanto kaj ĝojas, ke la civitanoj kaj estroj de ĉi tiu unika kosmopolita urbo neniam forgesis la gravan historian rolon, kiun ĝi ludis por L.L. Zamenhof, kiam li kreis Esperanton kaj la Homaranismon, en kiu fontas la “interna ideo” de Esperanto kaj la tuta Esperantismo mem.
7. UEA dankas al la registaro kaj la politikaj instancoj de Pollando pro la multrilata kaj multfaceta apogo de Esperanto, kiun la Esperanto-movado ricevis ekde la jaro 1918, kiam la pola ŝtato estis refondita. UEA same dankas pro la atento de la urbaj aŭtoritatoj de Bjalistoko pri diversaj projektoj, ligitaj kun Esperanto (kiel la starigo de Centro Zamenhof kaj la propono, ke la Bjalistoka Universitato ricevu la nomon de L.L. Zamenhof) kaj esperas, ke tiuj iniciatoj bone efektiviĝos kaj prosperos.
8. UEA kaj la Esperanto-movado sentas sin tre honoritaj pro la parlamenta rezolucio de la 12a de junio 2008, en kiu la pola parlamento (Sejmo) omaĝis la centjariĝon de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kiel daŭriganto de la verko de L.L. Zamenhof kaj donis sian subtenon al la kandidateco de UEA por la Nobel-premio pri paco.
9. UEA kaj la kongresintoj de Bjalistoko petas Polan Radion daŭrigi la elsendojn en Esperanto.
10. UEA kaj la tuta internacia Esperanto-movado deziras al la polaj esperantistoj pliajn sukcesojn kaj gloron en la estonteco kaj esperas, ke la Universala Kongreso de Esperanto baldaŭ denove povos okazi en Pollando.


esperanto
esperanto diras:
2012-08-12 16:10
ALTERNATIVA MODELO POR TEKSTO POR KONGRESA REZOLUCIO (Havano 2010)


Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras per rezolucio alprenita de la partoprenantoj de la 95a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta inter X kaj Y en Havano (Kubo):

1. Esperantistoj el la tuta mondo esprimas sian ĝojon, ke la Universala Kongreso de Esperanto povis okazi por la dua fojo en Kubo. Kun nostalgio ni memoras la grandioze sukcesintan 75an Universalan Kongreson de Esperanto en la sama urbo antaŭ 20 jaroj, kiu inkluzivis varmajn akceptojn fare de ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz, kiu deklaris sin “soldato de Esperanto”.
2. Sentante sin kiel internaciistoj kaj pacaktivuloj, la tutmonda esperantistaro estas tre kontenta, ke de 1983 ekzistas ankaŭ Kuba Espranto-Asocio, kiun UEA konsideras integra kaj nemalhavebla parto de la internacia Esperanto-movado.
3. En la Jaro de la Interproksimiĝo de Kulturoj, la kultura diverseco de Kubo kaj de la Kariba Insularo permesas al la Esperanto-movado konstrui spiritan kaj praktikan ponton inter Ameriko kaj aliaj kontinentoj. Kiel homoj, kiuj sentas sin ankaŭ kiel mondcivitanoj kaj kosmopolitoj, ni esperantistoj forte esperas, ke en estonteco homoj el Kubo kaj aliaj landoj povos pli ofte vojaĝi eksterlanden por fortigi siajn reciprokajn kontaktojn internaciajn trans la kontinentoj, landlimoj kaj ideologiaj blokoj.
4. Por efektivigi la celaron kaj taskaron kiel neregistara, politike neŭtrala organizaĵo kaj oficiala partnero de Unesko, esence gravas por UEA paragrafo 5 de ĝia Statuto, kun jena teksto, pri kiu UEA ĉiukaze insistas kaj tial ŝatus formale atentigi: “UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj, kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj. Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj. Bonaj internaciaj rilatoj kaj la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj.” Ĉi tiujn principojn UEA egale kaj senescepte aplikas en ĉiuj landoj de la mondo, kie ĝi havas Landajn Asociojn kaj individuajn membrojn, sendepende de la politika sistemo aŭ religia kredo.
5. UEA dankas al la registaro de Kubo pro la diversrilata apogo de la Esperanto-movado en Kubo kaj deziras al Raúl kaj Fidel Castro kaj al la ceteraj respondecaj personecoj de la kuba politiko fortan sanon kaj prosperan estontecon de Kubo.
esperanto
esperanto diras:
2012-08-12 16:19
ALTERNATIVA MODELO POR TEKSTO POR KONGRESA REZOLUCIO (Kopenhago 2011)

Universala Esperanto-Asocio (UEA) deklaras per rezolucio alprenita de la partoprenantoj de la 96a Universala Kongreso de Esperanto, okazinta inter X kaj Y en Kopenhago (Danlando):

1. Esperantistoj el 66 landoj kunvenis en Kopenhago inter alie por diskuti, kadre de la kongresa temo, pri “Internacia Jaro de la Junularo: dialogo kaj interkompreno”. En la koncerna debato estis substrekita la tradicie grava kontribo de la junularo al la socio, kiu devos alfronti novajn defiojn ekologiajn, politikajn, teknologiajn ktp. La kongresanoj estas konvinkitaj, ke en tiu intergeneracia debato ankaŭ la esperantistoj povus fari signifan kontribuon per siaj unikaj spertoj pri lingvaj demandoj.
2. Kongresante en unu el la plej modernaj landoj de la mondo kun sia alte evoluinta demokratio kaj altgrada interhoma toleremo, la esperantistoj, kiuj reprezentas movadon kun la tradicioj de la intergenta toleremo kaj amikeco inter la homoj sendepende de ties nacieco, raso, sekso, religio kaj sociaj demandoj, sentas sin spirite hejme en Danlando kaj vere ĝuas la idee stimulan etoson de la libereco kaj de la internacieco, kiuj regas en tiu apudmaraj lando kaj urbo Kopenhago.
3. Kiel interlingvistoj ni deziras aparte atentigi pri la signifa historia rolo de la mondfama dana lingvosciencisto Otto Jespersen (1860-1943), kiu estis frua subtenanto de Esperanto kaj poste kreis la internacian planlingvon Novial.
4. Aparte ni deziras mencii la ekzemplon de unu pola sinjorino, kiu estas nerekte ligita kun Esperanto kaj kiu vivas ekde 1971 kun sia familio en Kopenhago: Felicja Raszkin-Nowak (*1924). Ŝia onklo estis la fama esperantisto Jakobo Szapiro en Bjalistoko, kiu perforte pereis dum la holokaŭsto. Sinjorino Raszkin verkis mirindan memorlibron, kies titolo estas Mia Stelo kaj kiu imprese rakontas la historion de ŝia familio en la bjalistoka geto kaj de ŝia kortuŝa sorto mem. Post la apero en la pola, angla, dana, germana kaj hebrea (?) lingvoj, la libro estis tradukita ankaŭ al Esperanto, en kiu ĝi aperis ĉi-jare.
5. En la konscio, ke la angla lingvo ludas en Skandinavio kaj Baltio gravan rolon por la komunikado inter la diversetnaj popoloj, ni deziras, ke ankaŭ Esperanto povus esti pli ofte utiligata en tiu mondoparto kiel lingvo por la ‘neŭtrala’ kaj egala konversacio inter homoj, t.e. kiel lingvo, kiu ne estas ligita al konkreta etno. Tiucele la esperantistoj esperas plifortigi la kontaktojn kun diversaj reprezentantoj de la politiko, ekonomio kaj civilsocio de la Dana Reĝlando.


La alternativa kongresrezolucio por Hanojo 2012 estis prezdentita jam pli frue en Lib. Folio.

esperanto
esperanto diras:
2012-08-15 15:37
En sia kongresa raporto publikigita sur
http://sezonoj.ru/2012/08/215uk/

Pietiläinen nomas Vjetnamion "milde aŭtoritatan landon".

Supozeble li ne komprenas la rolon de la komunismo kaj kiu estas la politika realeco en tiu komunisma lando, kiu estis priskribita chi tie: http://www.planlingvoj.ch/Vjetnamio_Homajrajtoj.pdf

Sed kiel konate, la bagateligo de la komunismo kaj la sistema prisilentado de ghiaj krimoj chiam estis la sporto de la esperantistoj.

Kvankam kelkaj detaloj estas interesaj, la resto priskribita en tiu raporto montras la altgradan mediokrecon de tiuj "jhurnalistoj", kiuj limigas sian rakontadon al bagateloj (kiel manghajhoj, temperaturo k.s.). Min tute ne interesas, kie kaj kion la prezidanto de UEA manghis, chu la biero kostis kvin eurojn en la kongresejo au chu estis varme kaj humide en Hanojo (tion oni ja ghenerale scias, se oni konsultas la interreton), sed min interesus ekzemple la konkreta enhavo de la prelegoj pri Vjetnamio k.s., por povi vidi kio estis rakontita al la publiko pri tiu lando.

Plej ridinde kaj embarase estas la fakto, ke esperantistoj sidas antau komunismaj politikaj sloganoj, kiujn ili (krom la vjetnamoj mem) ech ne komprenis, char ili estis skribitaj en la loka lingvo. Lau mi UEA devus malpermesi la pendigon de tiaj sloganoj. Sed char UEA estas la komplico de la vjetnamaj komunistoj, oni ne povas atendi ion tian.

Do, oni povas unu fojon pli alvoki la membrojn al amasa forlaso de UEA, char kio okazis en Hanojo estas neniel eltenebla.