Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Pasporta Servo denove misfunkcias

Pasporta Servo denove misfunkcias

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-29 20:28
Post trisemajna normala funkciado en rezerva servilo, la retejo de Pasporta Servo denove paneas. De pluraj tagoj neniuj informoj estas haveblaj en la retejo. En retlisto de Pasporta Servo la respondeculoj promesas provizore dissendi informojn al dezirantoj per retpoŝto.

Papera libro de Pasporta Servo ĉi-jare ne aperis. La ĉefa retejo de la servo paneis jam pasintjare, kaj de tiam la paĝaro de Pasporta Servo provizore troviĝas en la privata servilo de la teknika respondeculo, Daniel Bebelacqua. En la fino de aŭgusto ankaŭ tiu servilo paneis, sed post unusemajna misfunkcio la problemo estis forigita.

Tamen, post malpli ol trisemajna normala funkciado la retejo denove komplete malaperis. Responde al demandoj de Libera Folio, aktivuloj de Pasporta Servo klarigis, ke la retprovizanto de Daniel Bebelacqua erare nuligis lian konton en la luita servilo, kvankam ĝi estis pagita ĝis la fino de la jaro.

Post kelkaj tagoj la miskompreno estis korektita, kaj la servilo denove ekfunkciis. Tamen evidente iuj partoj de la sistemo estis perditaj aŭ difektitaj pro la erara nuligo de la servila konto, tiel ke la retejo de Pasporta Servo post la reŝalto ne plu montras ajnajn informojn pri la gastigantoj. Anstataŭe aperas nur longa listo de teknikaj erarmesaĝoj.

Libera Folio denove turnis sin al la respondeculoj por ricevi klarigon, sed ĝis nun pliaj informoj mankas. En la retpoŝta listo de Pasporta Servo malfrue vendrede aperis la jena mesaĝo:

Estas denove kelkaj problemoj kun la retpaĝo de Pasporta Servo. La informoj de la profiloj ne plu akireblas. Se vi volas informojn pri iuj uzantoj, mi povas doni per retpoŝto. Ne centojn bonvolu, tiukaze mi ne plenumos la peton. Esperante ke baldaŭ solviĝos, Aleks.

La mesaĝo venis el la oficiala adreso pasportaservo@tejo.org.

arkivita en:
Aleksks
Aleksks diras:
2012-10-03 00:35

  Saluton,

  Eta klarigo: tiuj fusxoj ne automate signifas ke estas damagxo al la sistemo. La problemoj rilatas al gxisdatigo de softvaro sur la servilo (PHP).

  Amike

  Aleks
Aleksks
Aleksks diras:
2012-10-03 23:18
  La retpagxo denove plene funkcias. Tamen se vi renkontas problemojn aux avertmesagxojn bonvolu averti skribante al pasportaservo@tejo.org.

  Bonan gastigadon kaj gastadon
Tjerielliono
Tjerielliono diras:
2012-10-03 17:33
esperanto
esperanto diras:
2012-11-09 16:17
Gratulon, sed kion fari kun retujo sen substanco? La uzanto estas chagrenita kaj forlasas ghin por neniam plu reveni al ghi, char li nur perdis sian tempon.
Esperantst
Esperantst diras:
2012-10-03 18:29
Nova kombinita retpaĝo estas preskaŭ antaŭ la apero! Temas pri paĝo, kiu kombinas diversajn elementojn, nome ĝi estas:
a) Gastiga servo (senkostaj tranokteblecoj kaj tranokteblecoj kontraŭ eta pago)
b) Renkontoservo (renkonti Esperanto-parolantojn dum la vojaĝo)
c) Turisma servo (perado de hoteloj; helpo dum Esperanto-vojaĝoj, urbogvidado)
d) Koresponda Servo (ebleco elekti laŭ diversaj manieroj: tradicie poŝta, skajpe, rete ktp.)
e) Kontaktservo (Serĉo de homoj kun samaj aŭ similaj interesoj)

Mi serĉas personojn, kiuj pretus kontroli la paĝon, pretas komenti kaj kritiki. Se vi emas helpi bv. kontakti min ĉe: Esperantst (kaj) gmail (punkto) com
ivano
ivano diras:
2012-11-09 03:12
Ĉi tiu retejo jam funkcias -- http://vojagxo.info/
Esperantst
Esperantst diras:
2012-11-09 04:15
Parte vi pravas, ĉar la paĝo jam funkcias, sed vi eraras pri la adreso. Ne temas pri la projekto, kiun mi mencias.
ivano
ivano diras:
2012-11-09 14:51
Mi nenion eraris - temas ne pri iu ajn via projekto sed pri retejo, kiu fakte havas samajn servojn menciitajn: ) Gastoservo,renkontioj de E-parolantoj dum kaj por la vojaĝo, perado de hoteloj, helpo dum vojaĝoj, urbogvidado, homoj kun samaj aŭ similaj interesoj.
Esperantst
Esperantst diras:
2012-11-09 20:44
Ho, mi petis pardonon. Mi ne rimarkis, ke vi ankoraŭ ne bone parolas Esperanton. Se mi skribas pri "Nova kombinita retpaĝo" kaj vi respondas "Ĉi tiu retejo...." la homoj havas la impreson, ke vi celas la "novan kombinitan paĝon". Tamen tiel ne estas! Temas pri alia paĝo. Tion mi volis klarigi, sed ŝajne vi ne komprenis :)
ivano
ivano diras:
2012-11-10 03:48
Akuzo pri "malbona scio de esperanto" estas tro konata movadana artifiko, se iu el la movadanoj povas diri nenion esence, sed tre volas ion diri ))))))) Mi ne emociiĝas pri tio, ĉar mi laboras kaj ne babilas. ))))

". Se mi skribas pri "Nova kombinita retpaĝo" kaj vi respondas "Ĉi tiu retejo...." la homoj havas la impreson, ke vi celas la "novan kombinitan paĝon" -- eble vi pravas ))) Tiu nova kombinita paĝaro (ne paĝo), ankaŭ ĝi estas "ĉi tiu retejo" - jam estas ĉe retadreso http://www.vojagxo.info

Mi informas pri estantaj kozoj, ne pri revoj kaj planoj. Vi povas iri tien kaj provi ĝin.
Pri kio diras vi - mi tute ne scias, neniam mi vidis )