Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Esperantista EU-parlamentano suspektata pri fraŭdo

Esperantista EU-parlamentano suspektata pri fraŭdo

de Redakcio Laste modifita: 2012-09-10 22:45
La konata esperantista ano de la Eŭropa Parlamento, Małgorzata Handzlik, estas suspektata pri fraŭdo de mono de la parlamento, informis polaj amaskomunikiloj lunde. Handzlik mem neas la akuzon. Laŭ ŝi, verŝajne temas pri homa eraro.

La pola radistacio RMF FM lunde malkaŝis, ke reprezentantoj de la pola prokurorejo jam en julio turnis sin al la Eŭropa Parlamento kun peto pri nuligo de la parlamenta imuneco de Małgorzata Handzlik. Laŭ informoj de la radistacio, temus pri proksimume 1.500 eŭroj, elpagitaj por partopreno en lingvokurso, kiun Małgorzata Handzlik ne ĉeestis.

La aferon eltrovis unia kontrol-institucio, kiu post enkonduka analizo transdonis la dokumentaron al la varsovia prokuroro. Tiu siavice pledis por la nuligo de la parlamentana imuneco de Małgorzata Handzlik.

Respondante al demandoj de la gazeto Dziennik Zachodni, Małgorzata Handzlik diras, ke ŝi estas surprizita de la akuzoj, kaj ŝi efektive ne ĉeestis la koncernan kurson - sed ankaŭ ne ricevis monon por ĝi de ajna EU-instanco.

Ŝi esprimas sian esperon, ke la afero klariĝos kaj la suspektoj rilate ŝin estos forviŝitaj, kiam ŝia imuneco estos nuligita kaj ŝi povos esti intervjuita en la prokurorejo. En intervjuo al la radiostacio RMF FM ŝi diras, ke eventuale temas pri homa eraro, kaj ke ŝi jam mem petis nuligon de sia parlamenta imuneco, por ke la afero estu esplorita.

Laŭ reprezentanto de la prokurorejo, intervjuita de la retejo Gazeta.pl, la kazo troviĝas ĉe la prokurora oficejo de Varsovio ekde decembro 2010 - sed evidente ĝi ne ricevis prioritatan trakton. Laŭ la samaj informoj, akuzo pri provo fraŭdi jam estis direktita al asistanto de Małgorzata Handzlik.

Laŭ informoj en polaj amaskomunikiloj, Małgorzata Handzlik dumtempe rezignis pri la funkcio de partia kasisto en la Eŭropa Parlamento kaj suspendis sian membrecon en la partio Civitana Platformo.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-09-12 19:52
Penseble chio estas ebla. Ja, inter politikistoj estas korupcio kaj eluzado de sia funkcio kiel epidemio.
Tamen ni atendu, char oni jam iun shtonigas kaj ne estas ankorau pruvita. Egale, oni diras, ke en chiu fabelo estas iom da vero.
Vero ankau estas, ke shi iom posedas Esperanton, sed por Esperanto nenion preskau faris. Shi propagis pli la anglan ol Esperanton.
iafantomo
iafantomo diras:
2012-09-14 11:46
Prave, sed zorgu, ĉar en la politiko ankaŭ misfamigo estas normala fenomeno. En tiu nivelo de la politiko, neniu dezirus riski sian dumvivan reputacion pro ŝtelo de relative bagatela monsumo. La mantro en tiu nivelo estas, ke se oni mensogas, oni mensogu grandioze.

Misfamigo de Esperantistoj estas konata fenomeno. Necesas nur pripensi la britan ĉefministron Harold Wilson, kiu en 1976 eksiĝis pro fi-trukoj kontraŭ lin fare de la sekreta servo MI5. Du jarojn pli frue eksiĝis la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, profesoro Ivo Lapenna, pro fi-trukoj kontraŭ lin. Kiel mi tiutempe suspektis, estas nun kialoj supozi, ke tiu kampanjo estis daŭrigo de la fi-trukoj kontraŭ gvidantojn de UEA en la Afero Connor, kiu kulminis en 1955. Mi miris, kiam mi eltrovis pri tiu afero, ĉar ĝi okazis nur sep jarojn antaŭ mia esperantiĝo, kaj ĝis 1973 mi sciis nenion pri ĝi. Kiel okazas nuntempe, la homoj restis mutaj pri tiaj aferoj ene de la Esperanto-movado, kiam kelkfoje necesas libere diskuti, por ke oni “el la tempo pasinta ĉerpu lecionojn por la tempo estonta”.

Unu leciono ankoraŭ ne lernita estas, ke kiam estas akuzo kontraŭ iu, oni ne alkroĉu aldonajn kaj nerilatajn negativaĵojn. Oni restu ĉe la akuzo mem. Alie eblas misfamigi iun per bagatelo aŭ nevalida akuzo, krei furoron per alkroĉo de negativaĵoj, kaj kiam la origina akuzo estos forgesita, restas ankoraŭ odoraĉo ĉirkaŭ la homo.
edmundo
edmundo diras:
2012-09-13 10:53
Kia ekscito.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-09-21 08:25
Jes, supozeble.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2012-09-21 08:24
Mi ŝatus, se Libera Folio raportus poste ankaŭ pri la rezulto de la esploro.