Vi estas ĉi tie: Hejmo / movado

movado

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:26
Artikoloj pri Esperanto kaj la Esperanto movado
TEJO kolektas donacojn por afrika IJK

TEJO kolektas donacojn por afrika IJK

de Redakcio — Laste modifita: 2016-12-03 12:36

TEJO kolektas monon por realigi la planatan venontjaran afrikan IJK-n. La unuavica celo estas havigi la monon por la deviga propra kontribuo de TEJO por projekto financata de EU. Ni petis al Łukasz Żebrowski, la kunordiganton de la monkolekta kampanjo, rakonti pri la afero.

TEJO kolektas donacojn por afrika IJK - Legu pli...

Novaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afrika IJK

Novaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afrika IJK

de Redakcio — Laste modifita: 2016-12-01 13:33

TEJO ricevis eŭropan subvencion de 130.000 eŭroj por projekto, kadre de kiu okazu IJK en Afriko. Kiel oficiala partnera organizaĵo en la projekto estis trompe anoncita Unuiĝo Togolanda por Esperanto. La gvidorganoj de UTE ne estis informitaj pri la "partnereco" kaj nun planas oficiale protesti �[...]

Novaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afrika IJK - Legu pli...

UEA ekmalfermas voĉdonilojn

UEA ekmalfermas voĉdonilojn

de Redakcio — Laste modifita: 2016-11-25 15:53

La ĝenerala voĉdonado pri ŝanĝoj en la statuto de UEA daŭros ankoraŭ monaton, sed en la CO oni jam komencis malfermi voĉdonilojn. Laŭ Mark Fettes nova ĝenerala voĉdonado atendeblas baldaŭ.

UEA ekmalfermas voĉdonilojn - Legu pli...

TEJO voĉdonas pri kongreso en Burundo

TEJO voĉdonas pri kongreso en Burundo

de Redakcio — Laste modifita: 2016-11-25 15:53

La estraro de TEJO proponas okazigi la unuan afrikan Internacian Junularan Kongreson en Burundo venontjare, malgraŭ ke la politika situacio tie lastatempe estas malstabila. Por certiĝi pri la subteno de la komitato oni lanĉis retan voĉdonon.

TEJO voĉdonas pri kongreso en Burundo - Legu pli...

Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj

Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj

de Redakcio — Laste modifita: 2016-10-03 21:23

En la ĵus aperinta nova eldono de “La danĝera lingvo” Ulrich Lins prilumas novajn detalojn pri la persekuto de Esperanto en diktaturoj. La registaroj de nedemokratiaj landoj ofte ligis kun Esperanto pli da potenco, ol ĝi efektive havis, li diras en intervjuo de Libera Folio. La libro ĉi-jare[...]

Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj - Legu pli...

Ne klaras kiu invitis IJK-n al Afriko

Ne klaras kiu invitis IJK-n al Afriko

de Redakcio — Laste modifita: 2016-09-26 08:02

Laŭ la TEJO-estrarano pri kongresoj, la venontjara IJK estis invitita al Togolando interalie de la landa sekcio de TEJO. Tamen laŭ Gbeglo Koffi, unu el la gvidantoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, tia invito ne ekzistas.

Ne klaras kiu invitis IJK-n al Afriko - Legu pli...

Reinhard Selten: Ne nur por vidi la venkon

Reinhard Selten: Ne nur por vidi la venkon

de Redakcio — Laste modifita: 2016-09-06 07:40

La esperantista nobelpremiito Reinhard Selten forpasis la 23-an de aŭgusto 2016. Por honori lin ni republikigas intervjuon de 1994, en kiu li rakontas interalie pri apliko de ludoteorio en lingvolernado, pri decidoj bazitaj sur ”limigita racieco” kaj pri sia propra esperantistiĝo en 1947.

Reinhard Selten: Ne nur por vidi la venkon - Legu pli...

Forpasis Detlev Blanke

Forpasis Detlev Blanke

de Redakcio — Laste modifita: 2016-09-03 11:03

La konata germana interlingvisto Detlev Blanke forpasis la 20-an de aŭgusto en la aĝo de 75 jaroj. "Kvankam Blanke ĉiam, ankaŭ esperantlingve, defendis la politikon de GDR, li bone konsciis, ke sian disvolvon la movado ne ŝuldis al desupra favoro, sed al desuba premo", skribas Ulrich Lins.

Forpasis Detlev Blanke - Legu pli...

Paralela universo okazis en 25 lokoj samtempe

Paralela universo okazis en 25 lokoj samtempe

de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-25 21:31

La 20-an de aŭgusto pli ol 210 homoj en kvar landoj de Nord-Ameriko partoprenis 25 malsamajn Esperanto-renkontiĝojn samtempe, kadre de nova eventaro sub la titolo Paralela Universo. La aranĝoj variis laŭ grando kaj komplekseco, de 3 ĝis 28 homoj.

Paralela universo okazis en 25 lokoj samtempe - Legu pli...

TEJO devas repagi milojn da eŭroj al EU

TEJO devas repagi milojn da eŭroj al EU

de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-22 19:48

Eŭropa Unio postulas, ke TEJO repagu grandan parton de la pasintjara administra subvencio de preskaŭ 20.000 eŭroj, ĉar la kondiĉoj de la subvencio ne estis plenumitaj. Por povi laŭregule elspezi la ĉi-jaran subvencion TEJO nun urĝe provas dungi plurajn portempajn oficistojn.

TEJO devas repagi milojn da eŭroj al EU - Legu pli...

La paralela universo troviĝas en Nord-Ameriko

La paralela universo troviĝas en Nord-Ameriko

de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-18 15:23

Esperantistoj en Nord-Ameriko malofte havas ŝancon partopreni Esperanto-aranĝojn, ĉar ili kutime okazas sur aliaj kontinentoj, aŭ en distanca parto de la propra kontinento. La apero de multaj novuloj pro la reta kurso de Duolingo akrigis la bezonon de lokaj renkontiĝoj, kaj la 20-an de aŭgusto[...]

La paralela universo troviĝas en Nord-Ameriko - Legu pli...

Forpasis Paul Gubbins, la ĉefredaktoro de Monato

Forpasis Paul Gubbins, la ĉefredaktoro de Monato

de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-12 15:45

La 6-an de aŭgusto 2016, neatendite dum li dormis, forpasis Paul Gubbins en la aĝo de 66 jaroj. Li estis talentoriĉa verkisto, ĉefredaktoro de Monato, membro de la Akademio de Esperanto, kaj prezidinto de la Esperanto-Asocio de Britio.

Forpasis Paul Gubbins, la ĉefredaktoro de Monato - Legu pli...

EU-komisionano faris paroladon en Esperanto

EU-komisionano faris paroladon en Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-10 21:39

Lige kun la Universala Kongreso en Nitro en loka universitato okazis altnivela kongreso pri perspektivoj de lingva komunikado en Eŭropa Unio. La konferencon honoris per sia ĉeesto Vytenis Andriukaitis, litova ano de la eŭropa komisiono, kiu faris sian paroladon en Esperanto.

EU-komisionano faris paroladon en Esperanto - Legu pli...

Monkolekto anstataŭis kongresan rezolucion

Monkolekto anstataŭis kongresan rezolucion

de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-03 14:41

La statutaj ŝanĝoj, kiuj laŭplane igos TEJO-n sendependa, estas bezonataj por renovigo de UEA, diris Mark Fettes en sia ferma parolado en la UK en Nitro. La sendependiĝanta TEJO aranĝis en la solena fermo monkolektadon favore al sia planata afrika IJK. Post Seulo venontjare, la kongreso en 2018[...]

Monkolekto anstataŭis kongresan rezolucion - Legu pli...

UEA sen buĝeto sed kun eble sendependa TEJO

UEA sen buĝeto sed kun eble sendependa TEJO

de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-30 22:02

En la vendreda kunsido la komitato de UEA aprobis la sendependigon de la junulara sekcio. Pri aliaj ŝanĝoj proponitaj en la reformo de la statuto la komitato decidos nur venontjare. Statutŝanĝoj ekvalidos nur post ĝenerala voĉdono de la membraro. Pro la grandega prokrasto mankis tempo por trak[...]

UEA sen buĝeto sed kun eble sendependa TEJO - Legu pli...

La redaktoro de ”Esperanto” kontentas pri sia laboro

La redaktoro de ”Esperanto” kontentas pri sia laboro

de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-29 22:14

La julia numero de la revuo eble jam antaŭ la fino de julio estos sendita al la presejo, esperas la redaktoro. Centra Oficejo respondis ĉefe al demandoj pri la kongreso, kiel kutime.

La redaktoro de ”Esperanto” kontentas pri sia laboro - Legu pli...

Kaosa komitato ne fintraktis la statuton

Kaosa komitato ne fintraktis la statuton

de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-29 16:07

La komitato de UEA en sia lunda kunsido devis pritrakti la proponon de nova statuto por la asocio. La tempo tamen ne sufiĉis kaj parto de la komitatanoj forlasis la longigitan kunsidon, tiel ke validaj voĉdonoj ne plu eblis. La komitato revenos al la temo vendrede.

Kaosa komitato ne fintraktis la statuton - Legu pli...

Komputila viruso manĝis la junian revuon

Komputila viruso manĝis la junian revuon

de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-25 22:31

UEA aĉetos domon por volontuloj, elspezos dekoble pli por movada evoluigo kaj aranĝos Universalan Kongreson en Afriko. Tion rakontis Mark Fettes kiam la nova estraro de la asocio sin prezentis en Nitro. La junia numero de la revuo Esperanto laŭ li malfruas pro komputila viruso.

Komputila viruso manĝis la junian revuon - Legu pli...

Fettes plu estros ĉe UEA

Fettes plu estros ĉe UEA

de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-24 21:35

Nova estraro de Universala Esperanto-Asocio estis elektita dum la unua tago de la 101-a Universala Kongreso en Nitro, Slovakio. La ŝanĝoj kompare kun la malnova estraro ne estas mondoskuaj, kaj la asocion plu gvidos Mark Fettes.

Fettes plu estros ĉe UEA - Legu pli...

Sendependa TEJO ĉiam pli proksimas

Sendependa TEJO ĉiam pli proksimas

de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-23 21:25

La komitato de TEJO dum la IJK en Vroclavo aprobis la statutŝanĝojn kiuj pasintjare ne trapasis. La prezidanto de TEJO, kiu ne havas voĉdonrajton en la komitato, tamen voĉdonis per du manoj.

Sendependa TEJO ĉiam pli proksimas - Legu pli...

Wandel: ”Nova printempo inter UEA kaj AIS”

Wandel: ”Nova printempo inter UEA kaj AIS”

de Redakcio — Laste modifita: 2016-06-26 18:37

Antaŭ kvin jaroj Libera Folio raportis, ke Akademio Internacia de Sciencoj (AIS) troviĝas rande de pereo. Laŭ Amri Wandel, la nuna prezidanto de AIS, pereo ne plu proksimas, kaj la retejo estos renovigita.

Wandel: ”Nova printempo inter UEA kaj AIS” - Legu pli...

Valle esperas sesobligi Heroldon de Esperanto

Valle esperas sesobligi Heroldon de Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2016-06-21 11:52

Fabrício Valle, la eksa redaktoro de revuo Esperanto, aĉetis Heroldon de Esperanto. Por ke la gazeto estu profita, necesos triobligi la abontantaron, li rakontas. Sed li esperas eĉ sesobligi ĝin dum 2017, kaj jam en 2018 aperigi sian renovigitan gazeton sur 24 paĝoj dufoje monate. Laŭ li la no[...]

Valle esperas sesobligi Heroldon de Esperanto - Legu pli...

Pli ol 400.000 lernantoj ĉe jubileanta Duolingo-kurso

Pli ol 400.000 lernantoj ĉe jubileanta Duolingo-kurso

de Redakcio — Laste modifita: 2016-06-14 16:52

Antaŭ unu jaro, la 28-an de majo 2015, estis lanĉita la kurso de Esperanto en la populara lingvolerna retejo Duolingo. La populareco de la kurso superis ĉiujn atendojn: dum la unua jaro jam 402.000 homoj ekstudis Esperanton per Duolingo, kaj trideko da homoj finas la kurson ĉiutage. Libera Folio[...]

Pli ol 400.000 lernantoj ĉe jubileanta Duolingo-kurso - Legu pli...

Mark Fettes rekandidatas por la prezidanteco de UEA

Mark Fettes rekandidatas por la prezidanteco de UEA

de Redakcio — Laste modifita: 2016-05-27 08:13

La prezidanto de UEA, Mark Fettes, volas resti en sia posteno duan trijaran periodon. Tion malkaŝas la ĵus publikigita raporto de la elekta komisiono de UEA. Tri pliaj nunaj estraranoj pretas daŭrigi post la kongreso en Nitro.

Mark Fettes rekandidatas por la prezidanteco de UEA - Legu pli...

Zamenhof-centro en Bjalistoko malfondota

Zamenhof-centro en Bjalistoko malfondota

de Redakcio — Laste modifita: 2016-05-24 08:11

La Zamenhof-centro en Bjalistoko estos malfondita kiel sendependa kultura institucio por ŝpari monon. Ĉiuj laborantoj estos maldungitaj. En diskuto pri la temo loka politikisto komparis Zamenhof kun Hitlero.

Zamenhof-centro en Bjalistoko malfondota - Legu pli...

Demisio de Keller neatendita por Fettes

Demisio de Keller neatendita por Fettes

de Redakcio — Laste modifita: 2016-04-28 18:05

Tri monatojn antaŭ la fino de la mandatperiodo demisiis la estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj, Stefano Keller. Prezidanto Mark Fettes diras, ke la demisio estis neatendita por li, sed ne kaŭzos problemojn.

Demisio de Keller neatendita por Fettes - Legu pli...

Probal Dasgupta prezidos la Akademion

Probal Dasgupta prezidos la Akademion

de Redakcio — Laste modifita: 2016-04-24 20:52

La nova prezidanto de la Akademio de Esperanto estas Probal Dasgupta, antaŭa prezidanto de UEA. Tio klaras post la ĵusaj elektoj, en kiuj voĉdonis 42 akademianoj.

Probal Dasgupta prezidos la Akademion - Legu pli...

Tridek homoj diplomiĝas ĉiutage per Duolingo

Tridek homoj diplomiĝas ĉiutage per Duolingo

de Redakcio — Laste modifita: 2016-03-29 10:46

La kvanto de lernantoj en la anglalingva, reta Esperanto-kurso ĉe Duolingo jam superis 300.000. Ĉi-jare laŭplane estos lanĉita kurso por hispanlingvanoj. En postaj jaroj estas planataj kursoj interalie por ruslingvanoj kaj ĉinlingvanoj.

Tridek homoj diplomiĝas ĉiutage per Duolingo - Legu pli...

Geja jubileo forgesita en Havano

Geja jubileo forgesita en Havano

de Redakcio — Laste modifita: 2016-03-22 15:25

Antaŭ dudek jaroj, dum la pasinta Universala Kongreso de Esperanto en Kubo, UEA subskribis kunlaboran kontrakton kun Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG). Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, volis gratuli la asocion pro la jubileo, sed tio ne eblis, ĉar ĉi-foje LSG ne havis kunsidon [...]

Geja jubileo forgesita en Havano - Legu pli...

La nova redaktoro ne okupiĝos pri la reto

La nova redaktoro ne okupiĝos pri la reto

de Redakcio — Laste modifita: 2016-03-14 09:35

Attila Kaszás estos la nova redaktoro de la oficiala organo de UEA, revuo Esperanto. La revuo laŭ li efike servu la komunumon kaj proponu ion “same al la Esperanta dommastrino, kiel al la akademia intelektulo”. Laboro pri la reta informado ne apartenos al liaj taskoj, li rakontas en intervjuo [...]

La nova redaktoro ne okupiĝos pri la reto - Legu pli...

Agoj pri dokumento