Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / TEJO devas repagi milojn da eŭroj al EU

TEJO devas repagi milojn da eŭroj al EU

de Redakcio Laste modifita: 2016-08-22 19:48
Eŭropa Unio postulas, ke TEJO repagu grandan parton de la pasintjara administra subvencio de preskaŭ 20.000 eŭroj, ĉar la kondiĉoj de la subvencio ne estis plenumitaj. Por povi laŭregule elspezi la ĉi-jaran subvencion TEJO nun urĝe provas dungi plurajn portempajn oficistojn.

Jam de multaj jaroj TEJO regule ricevadas administran subvencion de EU, kiun oni uzas parte por dungi proprajn oficistojn, parte por formale pagi por TEJO-rilataj servoj de la Centra Oficejo. En 2015 TEJO ricevis tiucele 19.499 eŭrojn de la EU-instanco EACEA, kaj en 2016 eĉ pli, 27.558 eŭrojn.

Ĉiujare TEJO devas raporti al EACEA pri la laŭregula uzo de la subvencio por ricevi finan aprobon. La raporto kaj la aprobo ĝis lastatempe estis rutinaj aferoj, sed ĉi-jare TEJO pro fuŝa interna administrado tute neglektis fari la raporton, kiu devis esti sendita ĝis la fino de februaro.

Tio vekis la atenton de la kontrolistoj en Bruselo, kiuj fine en majo postulis, ke la mankanta raporto fine estu liverita. La postulo de EACEA kaŭzis panikon ĉe TEJO, ĉar daŭre mankis eĉ la internaj financaj dokumentoj de TEJO pri la jaro 2014, kiuj eĉ al la komitato de TEJO ne estis senditaj ĝustatempe.

La raporto estis rapide kunmetita kaj sendita al Bruselo, sed verŝajne la granda malfruo jam vekis la suspektojn de la kontrolistoj, kiuj pli atente ol kutime observis la detalojn, kaj konstatis ke TEJO devos repagi parton de la subvencio, ĉar ĝiaj kondiĉoj ne estis plenumitaj.

La ĉefa afero kiun EACEA ne povis akcepti estis, ke TEJO dungis oficiston el ekster EU, kvankam estis kompetentaj kandidatoj ankaŭ ene de EU, interalie la antaŭa prezidanto de TEJO Łukasz Żebrowski. Kompreneble oni povas argumenti, ke TEJO rajtu dungi oficistojn el ajna lando, sed se oni pagas la salajron per EU-subvencio, necesas observi la regulojn de EU.

TEJO tamen elektis ĉirkaŭiri la regulojn: ĉar formala dungo ne eblis pro EU-reguloj, oni anstataŭ salajro pagis al la oficisto rekompencon kontraŭ fakturoj. Tiun proceduron EACEA ne aprobis, kaj sekve TEJO devos repagi al EACEA la dumonatan salajron de la tuttempa oficisto kiu estis dungita komence de novembro 2015.

La administra subvencio estis donita por tutjara plentempa dungo de oficisto, sed la oficisto laboris nur dum la lastaj du monatoj de 2015. Por tamen povi uzi la tutan subvencion, TEJO kiel kutime aldone prezentis en sia raporto al EACEA fakturon de UEA pri la TEJO-rilata laboro de kelkaj oficistoj de la Centra Oficejo. Se tiu fakturo estos aprobita en la detala kontrolo de EACEA, TEJO rajtos teni la ĉefan parton de la administra subvencio de 2015. Alikaze necesos repagi plian, tre grandan monsumon.

– Povas esti problemo pri unu el la oficistoj de UEA kiuj laboris por TEJO, sed ni estas en kontakto kun la agentejo pri tio kaj ni ankoraŭ esperas savi tiun parton, diras la prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, al Libera Folio.

Por 2016 TEJO ricevis pli grandan administran subvencion kaj ekde la komenco de ĉi tiu jaro la asocio sekve dungis plian, duontempan oficiston. Denove kandidatis interalie la eksa prezidanto Łukasz Żebrowski, kiu tamen ne estis akceptita. Anstataŭe oni elektis plian kandidaton el ekster EU. Ekde la komenco de 2016 TEJO sekve havas du oficistojn kiuj ne estas formale dungitaj, kaj kies salajrojn oni ne povos pagi per la tiucela EU-subvencio.

Kiam la stato de la aferoj evidentiĝis post vizito de kontrolisto de EACEA, TEJO decidis urĝe dungi kvin pliajn oficistojn por la lastaj kvar monatoj de la jaro. Tiuj oficistoj estos formale dungitaj laŭ la reguloj de EU, kaj sekve TEJO ne riskas perdi ion el la ĉi-jara administra subvencio, diras Michael Boris Mandirola:

– Ni scias kiel agi por ke TEJO rajtu teni la tuton kaj ni intencas tion fari.

Rilate la pasintjaran subvencion ankoraŭ ne klaras, kiam EACEA donos sian finan verdikton, kaj sekve ne eblas scii, kiom da mono TEJO perdis, Mandirola diras.

– Mi certas ke ni povos gardi la plejparton de la subvencio sed mi preferas ne diri konkretan ciferon ĝis ni havos klaran respondon.

Laŭ Mandirola la reguloj de EACEA pri la permesitaj dungoformoj ne estas tute klaraj, kaj oni kredis, ke eblus dungi personon ekster EU, eĉ se tiu ne ricevas laborvizon.

– Nun ni havas bonan informfluon kun EACEA tiel ke ne plu eblas ke ni fuŝu pro manko de informiĝo aŭ pro misinformiĝo.

Libera Folio: Sed kial la raporto pri la subvencio ne estis farita ĝustatempe?

– EACEA daŭre havis la antaŭan kasiston kiel kontaktopersonon kaj nur maje ni ricevis mesaĝon pri la raportendo al kio estis tuja reago. Ne estis memaktiva antaŭzorgado ĉar temis pri la unua raporto por nia nova kasisto kaj nia nova oficisto en momento kiam la Ĝenerala Direktoro estis jam ekster la CO pro sanproblemoj.

Pri la du nunaj oficistoj – ĉu TEJO planas daŭrigi kunlaboron kun ili kaj se jes, el kiuj monfontoj oni planas kovri tiun elspezon? Ja por ili ne eblas uzi la subvencion?

– La celo estas ke per ilia laboro pri subvencioj, ni sukcesu akiri (petado), ŝpari (plenumo) kaj gardi (mastrumado kaj raportado) sufiĉan monon kiu kompensas ilian koston. Ni tamen provos negoci kun ili alternativajn pagkondiĉojn konsidere al tio ke ni ne plu ricevas subvencion por pagi ilian "nederlandan" salajron.

Ĉu ne estas tre riske por la asocio esti tiom dependa de subvencioj?

– Mi vidas neniun alian manieron akiri similajn sumojn por nia agado, fakte apenaŭ estas internaciaj junularaj organizoj kiuj kapablas funkcii sen subvencioj. Nia kapitalo ebligas travivi kelkajn jarojn sen subvencioj kaze de problemo, sed dum tiu tempo necesus reakiri subvenciojn. Aldonindas tamen ke la subvencioj por projektoj donas rimedojn por agadoj kiuj en si mem estas fruktodonaj kaj donas bonajn rezultojn al Esperantujo.

Pli specife, ĉu ne estus tre riske aranĝi kostan afrikan kongreson kalkulante je subvencio, kiun oni eble devos poste repagi, ĉar oni ne sukcesas plenumi la kondiĉojn de la subvencidonanto?

– Unue indas reklarigi ke la Eūropa-Afrika projekto celas plivigigli la junularan movadon en Afriko kaj kapabligi aktivulojn. La subvencio estas por projekto kiu havas kvar etapojn kaj la IJK en Afriko estas nur unu inter ili, eĉ se la ĉefa. Aranĝi IJK-n en Afriko sen subvencio signifus preskaŭ certe malgrandan kongreson kun granda malprofito. La subvencio ne estas repagota ĉar ni realigu la projekton almenaŭ tiel kiel ĝi estas priskribita, ni interkonsentos eventualajn ŝanĝojn (kiel la kongreslando) kun EACEA kaj atente sekvos ĉiujn regulojn. La nova ĝenerala direktoro mem sekvos la disvolviĝon de la projekto por certiĝi je senriska administrado kaj nia stabo de oficistoj kaj volontuloj plej profesie prizorgos ĝin.

arkivita en:
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2016-08-21 10:52
La aŭtoro afablece uzas la esprimon "ĉirkaŭiri la regulojn" - eŭfemismo por "malobei". Evidente la estraroj de la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) ne komprenas, ke ricevi subvenciojn de iu ajn signifas respekti ties regulojn ... aŭ rezigni la subvenciojn.

La kialo por la nuna problemo ne estas neklaraj reguloj aŭ la fakto, ke TEJO estas (ankoraŭ) la junulara sekcio de la Universala Esperanto-Asocio (UEA). La kialo estas pli verŝajne, ke la TEJO-estraroj demandis nek spertulojn en la Centra Oficejo de UEA nek fakulojn ekzemple de la Esperanta Jura Asocio, kiel kompreni la regulojn koncerne la subvencioj. Ĉu pro junulara aroganteco? Evidente la TEJO-estraroj estis kaj estas pli-malpli malkapablaj.

La estraroj de TEJO daŭre asertas, ke la sen-dependeco de UEA estas antaŭ-kondiĉo ricevi subvenciojn el diversaj fontoj de la Eŭropa Unio (EU). Ĝis nun mi ne trovis iun ajn pruvon de tiu aserto. Sed ĉi tiu artikolo montras, ke la fuŝa laboro de la TEJO-estraroj estas pli granda minaco por financaj problemoj ol la nuna stato de TEJO.

Anstataŭ sen-dependeco de TEJO mi rekomendas voki kuratoron por TEJO.