Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Wandel: ”Nova printempo inter UEA kaj AIS”

Wandel: ”Nova printempo inter UEA kaj AIS”

de Redakcio Laste modifita: 2016-06-26 18:37
Antaŭ kvin jaroj Libera Folio raportis, ke Akademio Internacia de Sciencoj (AIS) troviĝas rande de pereo. Laŭ Amri Wandel, la nuna prezidanto de AIS, pereo ne plu proksimas, kaj la retejo estos renovigita.
Wandel: ”Nova printempo inter UEA kaj AIS”

Amri Wandel prelegas pri astronomio.

Akademio Internacia de la Sciencoj estis fondita komence de la 1980-aj jaroj, kaj poste oficiale registrita en la ŝtateto San-Marino, kiu tiumomente ne havis propran universitaton. La aŭtoritatoj tie unue interesiĝis, sed jam tre baldaŭ ili fondis propran seriozan universitaton kaj forgesis pri AIS. Jam en 2011 la organizaĵo ŝajnis tuj pereonta, kaj en ĝia retejo nuntempe troviĝas malmultaj informoj pri aktuala agado.

Tamen laŭ Amri Wandel, kiu antaŭ kelkaj monatoj estis elektita la prezidanto de AIS, la agado de la organizaĵo komencis vigliĝi jam en 2011:

Amri Wandel: – En la UK de 2011 en Kopenhago, mi iniciatis kunvenon por revivigi AIS-n. Rezultis kunlaboro kun edukado.net, kun du retaj kursoj. Tamen la ĉefa daŭra kursa agado restis kiel antaŭe la someraj AIS-sesioj de IKU-AIS dum la UK kaj la Vintra Universitato dum la Internacia Seminario (ambaŭ organizitaj de mi). Krome en 2014 okazis Scienca Sesio de AIS en Sibiu, Rumanio, kunlabore kun Universitato Lucian Blaga, kaj en 2015 scienca preleg-sesio en Rimini (Italio).

Libera Folio: Komence de 2016 vi mem estis elektita prezidanto de AIS. Kion vi entreprenas en tiu posteno?

– Depost mia elektiĝo kiel prezidanto de AIS, komence de 2016, mi iniciatis plurajn aktivecojn cele al vigligo de la scienca agado de AIS, ĝian kontakton kun la E-movado kaj ĝian kunlaboron kun aliaj Esperanto-organizoj: Mi revivigis la Premion Pirlot, unuafoje post 2001, kaj reviziis ĝin tiel ke estu pluraj premioj en kvar branĉoj de scienca verko (vidu en la retejo de AIS). Mi inicatis la Sciencan Forumon dum la UK, publika kunveno pri scienco komuna al AIS, IKU, ISAE kaj UEA. Ĝi unuafoje okazos en Nitro kaj servos ankaŭ kiel podio por disdono de la Premio Pirlot kaj la AIS-kurs-atestoj. Mi plivigligis la kunlaboron inter UEA kaj AIS kaj kunvokis la venontan AIS-senatkunsidon en Nitro, unuafoje dum la UK. Krome mi planas kompletan renovigon de la AIS-retejo kaj ret-kursan sistemon, kunlabore kun aliaj sciencaj retejoj kiel ISAE, Universitato de E-o kaj edukado.net.

Kiel evoluas la rilatoj inter UEA kaj AIS sub via prezidanteco?

– Ne estas sekreto ke en sia frua epoko AIS distanciĝis de UEA. En 1995 mi iniciatis la komunajn IKU-AIS sesiojn, kiuj kontribuis al ioma kunlaboro, sed la gvidaj organoj restis ne kunlaboremaj. Ĉi-jare okazis personaj ŝanĝoj en ambaŭ organizaĵoj: UEA ekhavis novan ĝeneralan direktorinon kaj AIS novan prezidanton. Hazarde tiuj du personoj estas bonaj geamikoj kaj facile povas preterlasi la historiajn fantomojn. En la lastaj monatoj okazas senprecedenca printempo en la rilatoj inter AIS kaj UEA, kun jam videblaj rezultoj: unuafoje la AIS-senato kunsidos kadre de la UK, UEA informis pri la sciencaj iniciatoj de AIS en Gazetara Komuniko kaj oni planas por kunlaboro estonta.

Kia estas la nuntempa rolo de AIS en la aranĝado de Internacia Kongresa Universitato?

– Ekde 1995 ĉiujare okazis la komunaj sesioj IKU-AIS, en kiuj tri IKU-prelegoj havas po du daŭrigajn prelegojn, en la fino okazas ekzameneto, kaj la finintoj ricevas AIS-atestojn. Ĉi-jare tri IKU-prelegantoj kaj la IKU-rektorino estas senatanoj de AIS.

Kiel diferencos la ĉi-jara Internacia Kongresa Universitato de la pli fruaj?

– Temas pri kompleta scienca programo, el kiu IKU estos nur la kerno. Kiel en Lillo, okazos la nova programo "Scienca Kafejo" (mallongaj popularaj prelegoj) kaj aldonaj programeroj.

Kiom da prelegoj oni antaŭvidas?

– Estos naŭ IKU-prelegoj, el kiuj tri estas samtempe AIS-kursoj, kaj kvin prelegoj de Scienca Kafejo. La resumoj estas videblaj en la retejo de UEA.

Ĉu estos ankaŭ aliaj sciencaj programeroj?

– Aldone al IKU, AIS kaj Scienca Kafejo, okazos unuafoje la Scienca Forumo iniciatita de AIS, en kiu partoprenos ankaŭ ISAE kaj IKU, kie oni prezentos la sciencan agadon per Esperanto kaj eblos publika diskuto. Dum la Scienca Forumo okazos publika disdono de la atestoj por la AIS-kursoj kaj la renovigita Premio Pirlot, por la plej bonaj sciencaj verkoj en 2010-2015.

Ĉu estos prelegoj malfermitaj al neesperantista publiko, kaj kiel oni intencas allogi tiun publikon?

– Mi publike prelegos pri la malkovro de gravitaj ondoj. Estos invitata ankaŭ la neesperantista publiko, kaj estos subtitoloj kaj interpretado en la slovaka. La prelego okazos vendrede, tiel ke dum la kongresa semajno oni havu tempon reklami ĝin tra la urbo kaj inviti universitatanojn, ĵurnalistojn kaj gravulojn.
arkivita en:
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2016-07-19 03:04
Revivas AIS aux kreias novan retan universitaton de Esperanto estas grava. Nun, MOOC kursoj estas chie kaj povas gajni multajn monojn por la laborantoj. Se esperantujo povas veki el nuna epoko, ghi estas interreta epoko, multaj programoj povas uzi interreton. La malrichaj landoj bezonas administran kurson pli ol scienca. Mallonga kurso estas pli bona.

Bedauxrinde, mia demando en AIS jam silentis por mia PH D kurso.

Mi nun lernas senpage che http://www.iveristy.org Ghi estas nova kaj privata kampanio. Se ghi povas vivi bona, kial ne la esperanta universitato http://www.universiato.info
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2016-07-19 03:15
Pardon petas mi, la retadresoj estas malĝustaj

https://iversity.org/

http://www.universitato.info/
Sinjoro ENG
Sinjoro ENG diras:
2016-07-19 03:18
Bedaŭrinde, la paĝo ne havas la parton kie la uzantoj povas ĝustigi la tekson. Pardonon petas mi.