Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / TEJO voĉdonas pri kongreso en Burundo

TEJO voĉdonas pri kongreso en Burundo

de Redakcio Laste modifita: 2016-11-25 15:53
La estraro de TEJO proponas okazigi la unuan afrikan Internacian Junularan Kongreson en Burundo venontjare, malgraŭ ke la politika situacio tie lastatempe estas malstabila. Por certiĝi pri la subteno de la komitato oni lanĉis retan voĉdonon.

En la Strategia Plano de TEJO por la jaroj 2014-2017, la punkto 3.1.3 temas pri okazigo de Internacia Junulara Kongreso en Afriko. En Kontakto 2015/2 la tiama prezidento Łukasz Żebrowski rakontas pri sia esplor-vojaĝo al Burundo kaj priskribas la fortojn kaj malfortojn de la loka movado kaj de la ŝtata kunteksto.

Tamen, post tiam la situacio ŝanĝiĝis. En Burundo frue en 2015 okazis kelkaj politikaj skuoj. Nome, la prezidento kandidatiĝis por tria mandato, ne antaŭvidata de la konstitucio. Ekestis protestoj dum kelkaj monatoj kaj la regantoj provis ĉesigi ilin perforte.

Ne plu temas pri etna konflikto kiel estis dum la jaroj 1993-2005 (kiam mortis 300 000 homoj) aŭ dum 1994 en Ruando, sed pri politika perforto. Ĝis nun oni kalkulas 474 mortigojn, 600 arestojn, nekalkulkeban nombron da malaperigitaj homoj kaj ĉirkaŭ 250.000 homojn kiuj fuĝis al apuda Ruando por eviti la perfortan situacion.

En 2016 plu okazadas perfortoj kaj klopodoj por puĉoj en la ĉefurbo Buĵumburo, kaj multaj amaskomunikiloj parolas pri tre verŝajna risko ke en la lando denove estos intercivitana milito.

Malgraŭ ĉio ĉi JEBUO, la junulara Esperanto-organizo en Burundo, kandidatiĝis por okazigi IJK-n en sia lando en 2017. La TEJO-estraro elektis ĝin taŭga kandidato, sed konsciante pri la politika malstabilo decidis voĉdonigi la komitaton pri la okazigo de IJK en Burundo, kun la implicita opcio pri eventuala posta ŝanĝo de kongresa lando se la situacio ne stabiliĝos en 2017.

Dum la antaŭvoĉdonaj diskutoj leviĝis kelkaj voĉoj emfazantaj la politikan situacion kaj ĝenerale la enlandan sekurecon.

Michele Guerriero, komitatano A por Italio, esprimis siajn dubojn pri la sperto-forto de la loka asocio, sed ĉefe pri la enlanda situacio. Li citis el oficialaj informoj de la itala ministerio pri eksterlandaj aferoj, ke tiu “malrekomendas ĉian vojaĝon en la landon” kaj laŭ kiuj la konstanta politika senelira situacio kiu pludaŭras en la lando portas al radikaliĝo de la pozicioj de la partioj, kun gravaj komplikiĝoj de la sekureca stato en la lando. Oni parolas pri armitaj ribeluloj ekster la urboj. Krome samseksamo estas kontraŭleĝa.

Ankaŭ Judith Meyer, komitatano C, komentas simile:

– Mi ja ege favoras IJK-on en Afriko, sed ne en Burundo nuntempe. Laŭ la germana ekstera ministrejo: Ni urĝe malkonsilas vojaĝojn al Burundo. Al germanoj loĝantaj en Burundo ni rekomendas elvojaĝon. Oni evitu homamasojn, bazarojn kaj busstaciojn. Cetere ni rekomendas eviti vojaĝojn ene de Buĵumburo post la 6-a vespere. Atakoj fare de politikistoj, aktivuloj kaj gardistoj, pafoj kaj atakoj per granatoj estas ĉiutagaj okazoj precipe en la supre menciitaj urbopartoj. Dum la lastaj semajnoj [teksto laste aktualigita hodiaŭ] okazis pluraj atakoj per grenadoj al homplenaj lokoj en la centro de Buĵumburo. Raportoj pri problemoj ankaŭ el aliaj landopartoj, speciale Ngozi, Kirundo, Ijenda/Mwaro kaj Matana. La interreto kaj poŝtelefona reto estas parte interrompitaj.

Jérémie Sabiyumva, aktivulo de Burundo, ne komentas specife pri la politika kaj sekureca situacioj ĉar “ĉio ŝanĝiĝas, sed ni forte esperas ke la situacio pliboniĝos”, dum li tute ne dubas pri la organizkapablo de sia asocio.

Francesco Maurelli, komisiito por eksteraj rilatoj, ne konsideras la ĉefajn malrekomendojn supre menciitajn, sed nur unu:

– Pri kontraŭleĝeco de samseksamo, tio ja estas pripensinda, sed ĉu vere la taŭga solvo estas izolig(/ĝ)o?

Li konkludas ke “ni esperantistoj havas ion por diri” al “tiuj landoj kiuj havas leĝojn kiuj mallaŭas toleremon kaj pacan kunlaboron” kaj invitas al neizolado de Burundo.

Ana Ribeiro diras ke 2017 ne estas la plej bona jaro por IJK en Afriko:

– Ĉefe kun la konfliktoj en Burundo, en IJK de Israelo oni havis malgrandan partoprennombron ankaŭ pro sekureckialoj, imagu IJK en Burundo kun la nuna situacio.

Alia komitatano konsentas ke Burundo nuntempe ne estas trankvila, sed ankaŭ ke neniu povas antaŭvidi la estontecon. “Ni devos tiel esperi kaj preĝi ke Burundo trankviliĝos antaŭ 2017”. Tiel, preĝi kaj esperi.

Łukasz Żebrowski en la fadeno pri la voĉdonado skribas:

– Necesas tamen memori, ke tiuj fontoj ne estas tute senkritike fidindaj. Amaskomunikilaj raportoj ja ĉiam emas prezenti la aferojn kiom eble plej emociige por spektanto/leganto. Ministeriaj rekomendoj ĉiam estas signife troigaj, ĉar ja neniu ŝtato volas preni respondecon pri eventualaj problemoj de siaj civitanoj en diversaj landoj (ja ankaŭ kiam mi estis en Burundo, mia ministerio ne rekomendis vojaĝi tien, malgraŭ ke tiam la lando estis tute sekura).

Li atentigas, ke eĉ se la situacio estis maltrankvila, ĝi nun iom post iom restabiliĝas.

– Do oni povas havi la esperon, ke en 2017 ĝi estos signife pli bona ol estas nun. Fine, la komitato de TEJO tute ne estas loko kie renkontiĝas ĉiuj specialistoj pri sekureco en ĉiuj landoj de la mondo, do mi ne certas ĉu entute estas decido alprenenda en ĉiu tiu organo de TEJO. Mi persone preferus lasi tian decidon al taŭgaj fakuloj.

Michael Boris Mandirola, la nuna prezidanto de TEJO, skribas:

– Fakte UEA planis Afrikan Kongreson de Esperanto en Burundo ĉi-somere sed nuligis ĝin pro sekurecaj kialoj. Ĉar Burundo estas malstabila lando, ni ne povas neglekti la riskon ke la aferoj degeneros kaj ni devas konscii ke, malgraŭ ke ni bondeziras pacon kaj prosperon, se ni plene engaĝiĝos en la organizo de la kongreso en Burundo en la nunaj kondiĉoj, ekzistas posta konkreta ebleco de nuligo. Do, mi kredas ĝuste ke pro la graveco de la decido kiu ne estas teknika (ĉu la valoro de nia projekto indas la riskon je malsukceso) kaj konante kiom diversaj estas la opinioj pri la temo en la Komitato, estas juste voĉdonigi ĝin.

Sabate la 28-an de majo finiĝos la voĉdonado pri IJK en Burundo. Kion fine decidos la komitato? Ni preĝu kaj esperu...

Nicola Ruggiero

Ĝisdatigo la 28-an de majo: En la reta voĉdonado kiu finiĝis la 28-an de majo la Komitato de TEJO ne sukcesis fari decidon pri IJK en Burundo. Voĉdonis nur 22 komitatanoj, por kvorumo estis bezonataj 24.
arkivita en:
Thierry Tailhades
Thierry Tailhades diras:
2016-05-27 17:40
kiu prudenton ne havas, tiun saĝo ne savas
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-05-28 14:47
NUR EN/PRI AFRIKO
Kiam okazis vochdonado de la tuta komitato pri okazigo de IJK en iu lando ? La simplaj esploroj de la estraro chiam sufichas. Kial nun pri Afriko ? Afrikaj esperantistoj nun sekvantaj la gvidantojn de TEJO kaj UEA povus paroli. Sed ni tuj diru, ke neniu akuzu eksterafrikanojn, char kio mortigas la chevalon, tio estas en la chevalo mem.

Kiam la gvidantoj de TEJO/ILEI/UEA faras proponojn al tiuj afrikanoj, ili tute ne pensis objektive pri Afriko, sed unue pri si mem, kio ili gajnos de tio. Tiel il akceptas chion kaj tuj batalas kontrau aliaj afrikajn esperantistoj, kiuj ne samopinias. La rezulto estas tio, kion ni vidas nun. Chion oni eksperimetas en la Afriko, char afrikanoj mem chiam klopodas, pro siaj ventroj, "vendi" siajn samkontinentanojn.Tio chiam okazadis ekster la esperanto-movado, kaj nun nestas ankau en nia Esperantujo. Necesas memori la konduton de aliaj esperantistoj afrikaj pri la okazinta sesa AKE en Togolando.

En chio chi estas klare, ke ne ekstrafrikanoj kulpas, sed nur la afrikanoj mem, kiuj pro sia egotismo akceptas chion, kaj ech pretas mortigi siajn samkontinentanojn por atingi sian celon. Mobutu mortigis sian samlandanon Lumuba, Kompaore, sian amikon SANKARA. Jen la ekzemploj, kiujn sekvas la nunaj gvidantoj kaj kelkaj membroj de Afrika komisiono de UEA.
Jes, ni preghu ke la kongreso finfine okazu en Burundio, por ke chiuj ni lernu de tio.