Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016

2016

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2016-04-24 20:29
Artikoloj de 2016
TEJO-anoj volas resti junaj ĝis 35 de Redakcio — Laste modifita: 2016-02-26 15:52
Por kontraŭbatali la malkreskon de la membraro de TEJO, la nova prezidanto Michael Boris Mandirola proponas ke oni altigu la aĝolimon de 30 al 35 jaroj. Simile oni faris en 1990, kiam la aĝolimo por membreco estis altigita de 26 al 30 jaroj. Tio tamen nur provizore haltigis la membrofalon.
imdetejo.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-02-21 21:31
Osmo Buller denove en hospitalo de Redakcio — Laste modifita: 2016-02-29 19:23
Osmo Buller, la ĝenerala direktoro de UEA, tuj post sia lasta labortago en la Centra Oficejo estis enhospitaligita por kancer-operacio.
UEA aĉetos loĝejon en Roterdamo de Redakcio — Laste modifita: 2016-03-02 12:08
La Estraro de UEA intencas aĉeti domon aŭ loĝejon kun pluraj dormoĉambroj en Roterdamo. Pro la ekonomia situacio estas favore investi en nemoveblaĵo, kaj la loĝejo povos esti uzata de volontuloj.
La nova redaktoro ne okupiĝos pri la reto de Redakcio — Laste modifita: 2016-03-14 09:35
Attila Kaszás estos la nova redaktoro de la oficiala organo de UEA, revuo Esperanto. La revuo laŭ li efike servu la komunumon kaj proponu ion “same al la Esperanta dommastrino, kiel al la akademia intelektulo”. Laboro pri la reta informado ne apartenos al liaj taskoj, li rakontas en intervjuo de Libera Folio.
Ok kandidatoj en elekto de ses komitatanoj B de Redakcio — Laste modifita: 2016-03-04 15:56
Ok Esperanto-aktivuloj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn de UEA en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2016-2019. Ses el ili estos elektitaj kiel komitatanoj B per poŝta balotado, kiu komenciĝos en aprilo.
Tridek homoj diplomiĝas ĉiutage per Duolingo de Redakcio — Laste modifita: 2016-03-29 10:46
La kvanto de lernantoj en la anglalingva, reta Esperanto-kurso ĉe Duolingo jam superis 300.000. Ĉi-jare laŭplane estos lanĉita kurso por hispanlingvanoj. En postaj jaroj estas planataj kursoj interalie por ruslingvanoj kaj ĉinlingvanoj.
Probal Dasgupta prezidos la Akademion de Redakcio — Laste modifita: 2016-04-24 20:52
La nova prezidanto de la Akademio de Esperanto estas Probal Dasgupta, antaŭa prezidanto de UEA. Tio klaras post la ĵusaj elektoj, en kiuj voĉdonis 42 akademianoj.
Libera Folio vendita al UEA de Redakcio — Laste modifita: 2016-04-02 10:10
Por ĝustatempe plenumi la promeson pri kompleta renovigo kaj modernigo de la retejo, la estraro de UEA decidis aĉeti Liberan Folion. La retejo baldaŭ ŝanĝos sian nomon al la pli trafa kaj mallonga Folio, kaj ĝin ekredaktos la eksa ĝenerala direktoro de UEA.
Demisio de Keller neatendita por Fettes de Redakcio — Laste modifita: 2016-04-28 18:05
Tri monatojn antaŭ la fino de la mandatperiodo demisiis la estrarano de UEA pri eksteraj rilatoj, Stefano Keller. Prezidanto Mark Fettes diras, ke la demisio estis neatendita por li, sed ne kaŭzos problemojn.
Zamenhof-centro en Bjalistoko malfondota de Redakcio — Laste modifita: 2016-05-24 08:11
La Zamenhof-centro en Bjalistoko estos malfondita kiel sendependa kultura institucio por ŝpari monon. Ĉiuj laborantoj estos maldungitaj. En diskuto pri la temo loka politikisto komparis Zamenhof kun Hitlero.
Skrmavbild20160428kl.17.54.59.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-04-28 17:58
Gazeta Wyborcza skribas pri la diskuto.
Mark Fettes rekandidatas por la prezidanteco de UEA de Redakcio — Laste modifita: 2016-05-27 08:13
La prezidanto de UEA, Mark Fettes, volas resti en sia posteno duan trijaran periodon. Tion malkaŝas la ĵus publikigita raporto de la elekta komisiono de UEA. Tri pliaj nunaj estraranoj pretas daŭrigi post la kongreso en Nitro.
Nova Pomego estos eĉ pli korekta de Redakcio — Laste modifita: 2016-05-27 16:08
Jam dum kvarona jarcento Bertilo Wennergren okupiĝas pri sia ĉefverko, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG. Aŭ PoMEGo, kiel oni kutime nomas ĝin. Ĵus aperis renovigita reta versio kun kelkaj gravaj ŝanĝoj – en intervjuo de Libera Folio Bertilo Wennergren rakontas, kiaj.
TEJO voĉdonas pri kongreso en Burundo de Redakcio — Laste modifita: 2016-11-25 15:53
La estraro de TEJO proponas okazigi la unuan afrikan Internacian Junularan Kongreson en Burundo venontjare, malgraŭ ke la politika situacio tie lastatempe estas malstabila. Por certiĝi pri la subteno de la komitato oni lanĉis retan voĉdonon.
Pli ol 400.000 lernantoj ĉe jubileanta Duolingo-kurso de Redakcio — Laste modifita: 2016-06-14 16:52
Antaŭ unu jaro, la 28-an de majo 2015, estis lanĉita la kurso de Esperanto en la populara lingvolerna retejo Duolingo. La populareco de la kurso superis ĉiujn atendojn: dum la unua jaro jam 402.000 homoj ekstudis Esperanton per Duolingo, kaj trideko da homoj finas la kurson ĉiutage. Libera Folio petis la iniciatinton Chuck Smith rakonti pli.
Valle esperas sesobligi Heroldon de Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2016-06-21 11:52
Fabrício Valle, la eksa redaktoro de revuo Esperanto, aĉetis Heroldon de Esperanto. Por ke la gazeto estu profita, necesos triobligi la abontantaron, li rakontas. Sed li esperas eĉ sesobligi ĝin dum 2017, kaj jam en 2018 aperigi sian renovigitan gazeton sur 24 paĝoj dufoje monate. Laŭ li la nova Heroldo estos sendependa, profesia, kaj sekvos ĵurnalismajn principojn.
Telegramo furoras inter Duolinguloj de Redakcio — Laste modifita: 2016-06-26 16:19
Telegram estas nova mesaĝilo, kiu nun furoras speciale inter tiuj, kiuj lernis Esperanton per Duolingo. La ĉefa ĉambro Esperantujo jam havas 575 membrojn kaj ĉiam estas vigla diskuto de komencantoj kaj spertuloj kune. Robin van der Vliet vidis la evoluon de la komenco kaj mem programas “robotojn” por Telegram. Libera Folio petis lin rakonti pli pri la afero.
ScreenShot20160617at14.19.08.png de Redakcio — Laste modifita: 2016-06-21 16:04
Ekranfoto de Telegram
Wandel: ”Nova printempo inter UEA kaj AIS” de Redakcio — Laste modifita: 2016-06-26 18:37
Antaŭ kvin jaroj Libera Folio raportis, ke Akademio Internacia de Sciencoj (AIS) troviĝas rande de pereo. Laŭ Amri Wandel, la nuna prezidanto de AIS, pereo ne plu proksimas, kaj la retejo estos renovigita.
Brita eksiĝo el EU ne helpos Esperanton de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-22 09:13
La rezulto de la referendumo pri EU en Britio entuziasmigis iujn esperantistojn, kiuj vidis en ĝi ŝancon por Esperanto. La eventuala eliro de Britio tamen nenion ŝanĝos en la lingva reĝimo de la EU-instancoj.
EU post la eliro de Britio – ĉu ŝanco por Esperanto? de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-22 09:13
Federico Gobbo, profesoro pri interlingvistiko, planlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitatoj de Amsterdamo kaj Torino, ne kredas ke la atendata eliro de Britio el Eŭropa Unio kondukos al gravaj ŝanĝoj en la lingva reĝimo de EU. Li tamen esperas, ke pli da homoj serioze ekinteresiĝos pri Esperanto pro ĝi.
Federico Gobbo de Redakcio — Laste modifita: 2016-06-30 21:13
Federico Gobbo de Redakcio — Laste modifita: 2016-06-30 21:13
Sendependa TEJO ĉiam pli proksimas de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-23 21:25
La komitato de TEJO dum la IJK en Vroclavo aprobis la statutŝanĝojn kiuj pasintjare ne trapasis. La prezidanto de TEJO, kiu ne havas voĉdonrajton en la komitato, tamen voĉdonis per du manoj.
Fettes plu estros ĉe UEA de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-24 21:35
Nova estraro de Universala Esperanto-Asocio estis elektita dum la unua tago de la 101-a Universala Kongreso en Nitro, Slovakio. La ŝanĝoj kompare kun la malnova estraro ne estas mondoskuaj, kaj la asocion plu gvidos Mark Fettes.
Komputila viruso manĝis la junian revuon de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-25 22:31
UEA aĉetos domon por volontuloj, elspezos dekoble pli por movada evoluigo kaj aranĝos Universalan Kongreson en Afriko. Tion rakontis Mark Fettes kiam la nova estraro de la asocio sin prezentis en Nitro. La junia numero de la revuo Esperanto laŭ li malfruas pro komputila viruso.
Kaosa komitato ne fintraktis la statuton de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-29 16:07
La komitato de UEA en sia lunda kunsido devis pritrakti la proponon de nova statuto por la asocio. La tempo tamen ne sufiĉis kaj parto de la komitatanoj forlasis la longigitan kunsidon, tiel ke validaj voĉdonoj ne plu eblis. La komitato revenos al la temo vendrede.
La redaktoro de ”Esperanto” kontentas pri sia laboro de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-29 22:14
La julia numero de la revuo eble jam antaŭ la fino de julio estos sendita al la presejo, esperas la redaktoro. Centra Oficejo respondis ĉefe al demandoj pri la kongreso, kiel kutime.
UEA sen buĝeto sed kun eble sendependa TEJO de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-30 22:02
En la vendreda kunsido la komitato de UEA aprobis la sendependigon de la junulara sekcio. Pri aliaj ŝanĝoj proponitaj en la reformo de la statuto la komitato decidos nur venontjare. Statutŝanĝoj ekvalidos nur post ĝenerala voĉdono de la membraro. Pro la grandega prokrasto mankis tempo por trakti la buĝeton por 2017.
Monkolekto anstataŭis kongresan rezolucion de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-03 14:41
La statutaj ŝanĝoj, kiuj laŭplane igos TEJO-n sendependa, estas bezonataj por renovigo de UEA, diris Mark Fettes en sia ferma parolado en la UK en Nitro. La sendependiĝanta TEJO aranĝis en la solena fermo monkolektadon favore al sia planata afrika IJK. Post Seulo venontjare, la kongreso en 2018 okazos en Lisbono.
13882223_10154347897358416_4084753324031641879_n.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-30 22:42
13902692_10154347897538416_7468563256698993373_n.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-30 22:44
13680959_10154347889443416_5267073369844788386_n.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-07-30 22:45
EU-komisionano faris paroladon en Esperanto de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-10 21:39
Lige kun la Universala Kongreso en Nitro en loka universitato okazis altnivela kongreso pri perspektivoj de lingva komunikado en Eŭropa Unio. La konferencon honoris per sia ĉeesto Vytenis Andriukaitis, litova ano de la eŭropa komisiono, kiu faris sian paroladon en Esperanto.
Forpasis Paul Gubbins, la ĉefredaktoro de Monato de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-12 15:45
La 6-an de aŭgusto 2016, neatendite dum li dormis, forpasis Paul Gubbins en la aĝo de 66 jaroj. Li estis talentoriĉa verkisto, ĉefredaktoro de Monato, membro de la Akademio de Esperanto, kaj prezidinto de la Esperanto-Asocio de Britio.
Skrmavbild20160810kl.21.26.58.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-10 21:27
Skrmavbild20160810kl.21.29.52.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-10 21:30
Skrmavbild20160810kl.21.31.38.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-10 21:31
Skrmavbild20160810kl.21.36.27.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-10 21:36
trajno.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-10 21:41
La paralela universo troviĝas en Nord-Ameriko de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-18 15:23
Esperantistoj en Nord-Ameriko malofte havas ŝancon partopreni Esperanto-aranĝojn, ĉar ili kutime okazas sur aliaj kontinentoj, aŭ en distanca parto de la propra kontinento. La apero de multaj novuloj pro la reta kurso de Duolingo akrigis la bezonon de lokaj renkontiĝoj, kaj la 20-an de aŭgusto sub la ŝildo ”Paralela Universo” okazos samtempe 20 Esperanto-aranĝoj.
Miafoto.png de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-18 15:10
TEJO devas repagi milojn da eŭroj al EU de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-22 19:48
Eŭropa Unio postulas, ke TEJO repagu grandan parton de la pasintjara administra subvencio de preskaŭ 20.000 eŭroj, ĉar la kondiĉoj de la subvencio ne estis plenumitaj. Por povi laŭregule elspezi la ĉi-jaran subvencion TEJO nun urĝe provas dungi plurajn portempajn oficistojn.
Forpasis Detlev Blanke de Redakcio — Laste modifita: 2016-09-03 11:03
La konata germana interlingvisto Detlev Blanke forpasis la 20-an de aŭgusto en la aĝo de 75 jaroj. "Kvankam Blanke ĉiam, ankaŭ esperantlingve, defendis la politikon de GDR, li bone konsciis, ke sian disvolvon la movado ne ŝuldis al desupra favoro, sed al desuba premo", skribas Ulrich Lins.
Paralela universo okazis en 25 lokoj samtempe de Redakcio — Laste modifita: 2016-08-25 21:31
La 20-an de aŭgusto pli ol 210 homoj en kvar landoj de Nord-Ameriko partoprenis 25 malsamajn Esperanto-renkontiĝojn samtempe, kadre de nova eventaro sub la titolo Paralela Universo. La aranĝoj variis laŭ grando kaj komplekseco, de 3 ĝis 28 homoj.
Skrmavbild20160903kl.10.46.17.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-09-03 10:47
Reinhard Selten: Ne nur por vidi la venkon de Redakcio — Laste modifita: 2016-09-06 07:40
La esperantista nobelpremiito Reinhard Selten forpasis la 23-an de aŭgusto 2016. Por honori lin ni republikigas intervjuon de 1994, en kiu li rakontas interalie pri apliko de ludoteorio en lingvolernado, pri decidoj bazitaj sur ”limigita racieco” kaj pri sia propra esperantistiĝo en 1947.
Arina225x235.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-09-06 07:29
osipova.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-09-06 07:34
osipova1.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-09-06 07:35
Ne klaras kiu invitis IJK-n al Afriko de Redakcio — Laste modifita: 2016-09-26 08:02
Laŭ la TEJO-estrarano pri kongresoj, la venontjara IJK estis invitita al Togolando interalie de la landa sekcio de TEJO. Tamen laŭ Gbeglo Koffi, unu el la gvidantoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, tia invito ne ekzistas.
Skrmavbild20160906kl.08.45.02.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-09-06 07:47
Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj de Redakcio — Laste modifita: 2016-10-03 21:23
En la ĵus aperinta nova eldono de “La danĝera lingvo” Ulrich Lins prilumas novajn detalojn pri la persekuto de Esperanto en diktaturoj. La registaroj de nedemokratiaj landoj ofte ligis kun Esperanto pli da potenco, ol ĝi efektive havis, li diras en intervjuo de Libera Folio. La libro ĉi-jare fine aperos ankaŭ en la angla.
Esperanto ekvideblas en granda usona retejo de Redakcio — Laste modifita: 2016-10-18 09:49
La populara retejo Stack Exchange, kie eblas starigi demandojn pri plej diversaj temoj kaj ricevi respondojn de spertuloj, nun ekhavis sekcion pri Esperanto. Lernantoj volas ricevi informojn interalie pri la diferenco inter la vortoj "per", "por", "pri" kaj "pro", sed ankaŭ pri pli fiodoraj temoj.
Amikumu helpos trovi proksimajn esperantistojn de Redakcio — Laste modifita: 2016-11-14 08:08
Chuck Smith kaj Richard Delamore lanĉis monkolekton por krei novan telefonan aplikaĵon, kiu helpos esperantistojn trovi unu la alian kiam ili troviĝas proksime kaj volas esti trovitaj. En intervjuo de Antonio Codazzi ili rakontas, kial laŭ ili la afero meritas la penon kaj la monon.
Skrmavbild20161017kl.20.03.03.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-10-17 20:04
copy_of_Skrmavbild20161017kl.20.03.03.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-10-17 20:05
schor.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-11-14 08:03
Ponto el vortoj donas novan bildon de Esperantujo de Redakcio — Laste modifita: 2016-11-16 13:43
Sian libron "A Bridge of Words" Esther Schor origine konceptis kiel biografion de la juda intelektulo Ludoviko Zamenhof, sed post kvinjara laboro la rezulto estis multo plia aldone al tio. Steven Brewer recenzis la libron por Libera Folio.
UEA ekmalfermas voĉdonilojn de Redakcio — Laste modifita: 2016-11-25 15:53
La ĝenerala voĉdonado pri ŝanĝoj en la statuto de UEA daŭros ankoraŭ monaton, sed en la CO oni jam komencis malfermi voĉdonilojn. Laŭ Mark Fettes nova ĝenerala voĉdonado atendeblas baldaŭ.
Skrmavbild20161116kl.13.40.22.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-11-16 13:41
Novaj malklaraĵoj ĉirkaŭ la afrika IJK de Redakcio — Laste modifita: 2016-12-01 13:33
TEJO ricevis eŭropan subvencion de 130.000 eŭroj por projekto, kadre de kiu okazu IJK en Afriko. Kiel oficiala partnera organizaĵo en la projekto estis trompe anoncita Unuiĝo Togolanda por Esperanto. La gvidorganoj de UTE ne estis informitaj pri la "partnereco" kaj nun planas oficiale protesti ĉe EU-organoj.
TEJO kolektas donacojn por afrika IJK de Redakcio — Laste modifita: 2016-12-03 12:36
TEJO kolektas monon por realigi la planatan venontjaran afrikan IJK-n. La unuavica celo estas havigi la monon por la deviga propra kontribuo de TEJO por projekto financata de EU. Ni petis al Łukasz Żebrowski, la kunordiganton de la monkolekta kampanjo, rakonti pri la afero.
lukasz_2014.jpg de Redakcio — Laste modifita: 2016-12-01 13:30
La retejo Ipernity fermiĝos en januaro de Redakcio — Laste modifita: 2016-12-03 13:11
La retejo Ipernity, kiun multaj esperantistoj ekuzis en 2007 pro ĝia esperantlingva fasado, fermiĝos fine de januaro 2017 pro ekonomiaj problemoj. Ĉiuj enhaveroj riskas malaperi, se ili ne estos transmetitaj aliloken antaŭ tio.