Vi estas ĉi tie: Hejmo / kulturo

kulturo

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:17
Artikoloj pri kulturaj temoj
Ponto el vortoj donas novan bildon de Esperantujo

Ponto el vortoj donas novan bildon de Esperantujo

de Redakcio — Laste modifita: 2016-11-16 13:43

Sian libron "A Bridge of Words" Esther Schor origine konceptis kiel biografion de la juda intelektulo Ludoviko Zamenhof, sed post kvinjara laboro la rezulto estis multo plia aldone al tio. Steven Brewer recenzis la libron por Libera Folio.

Ponto el vortoj donas novan bildon de Esperantujo - Legu pli...

Nova akademia verko pri Esperanto

Nova akademia verko pri Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-18 18:06

Kial Esperanto gajnis la batalon kontraŭ aliaj internaciaj lingvoj kaj perdis la militon kontraŭ la angla? Tiun demandon provas respondi Roberto Garvía en sia ĵus aperinta akademia verko “Esperanto and Its Rivals. The Struggle for an International Language” (Esperanto kaj ĝiaj rivaloj, la l[...]

Nova akademia verko pri Esperanto - Legu pli...

De Putin al Krimeo – du legindaj ĵurnalismaj libroj

De Putin al Krimeo – du legindaj ĵurnalismaj libroj

de Redakcio — Laste modifita: 2015-07-11 22:13

En Esperanto malofte aperas nefikciaj libroj pri politikaj aktualaĵoj. Pro tio aparte bonvenigendas la du libroj de Kalle Kniivilä pri la politika situacio en Rusio kaj la okazaĵoj en Krimeo: jam pasintjare aperis “Homoj de Putin”, kiu temas pri la sinteno de rusianoj al sia prezidanto kaj li[...]

De Putin al Krimeo – du legindaj ĵurnalismaj libroj - Legu pli...

La estraro de UEA ne kontentas pri la revuo

La estraro de UEA ne kontentas pri la revuo

de Redakcio — Laste modifita: 2015-05-01 17:16

La estraro de UEA ne plene kontentas pri la laboro de Fabricio Valle kiel redaktoro de la revuo Esperanto. Tial la estraro decidis ne longigi lian kontrakton je plia jaro. Anstataŭe oni decidis doni al li provperiodon ĝis la fino de marto por vidi, ĉu li sukcesos plibonigi la ĵurnalisman traktad[...]

La estraro de UEA ne kontentas pri la revuo - Legu pli...

Esperanto en frontpaĝo de Wall Street Journal

Esperanto en frontpaĝo de Wall Street Journal

de Redakcio — Laste modifita: 2014-11-26 12:13

La mondfama usona gazeto Wall Street Journal, kun pli ol du milionoj da abonantoj en la tuta mondo, dum mallonga tempo plurfoje raportis pri Esperanto. Unu el la artikoloj eĉ aperis sur la frontpaĝo de la papera eldono. Neil Blonstein, unu el la intervjuitoj, rakontas kiel okazis.

Esperanto en frontpaĝo de Wall Street Journal - Legu pli...

Mojosa muziko per Vokalojdo

Mojosa muziko per Vokalojdo

de Rokmsai — Laste modifita: 2014-11-20 14:04

Teknologio nomata “Vokalojdo”, kiu sintezas homan kanto-voĉon, naskis novan muzikan kulturon. Tio estas japana mojosa kulturo, kiu sekvas la fluon de mangao, animeo kaj videoludo. Kaj nun aŭdeblas (kaj aĉeteblas) ankaŭ esperantaj kantoj ciferece sintezitaj per Vokalojdo.

Mojosa muziko per Vokalojdo - Legu pli...

Sveda-Esperanta-Finna verko pri Putin premiita

Sveda-Esperanta-Finna verko pri Putin premiita

de Harri Laine — Laste modifita: 2014-11-01 12:47

Ĵurio de Finnlanda konkurso de nefikciaj libro aljuĝis la ĉi-jaran unuan premion “Kanava” al la Finna versio de la verko “Homoj de Putin”, kiu priskribas la subtenan bazon de la ŝtatestro de Rusujo inter la ordinaraj civitanoj de la lando.

Sveda-Esperanta-Finna verko pri Putin premiita - Legu pli...

Akademia pledo por venkigi la anglan

Akademia pledo por venkigi la anglan

de Johan Derks — Laste modifita: 2014-08-01 09:29

La belga lingvisto kaj socia pensulo Philippe Van Parijs, profesoro en Loveno (Leuven) kaj Harvardo, favoras rapidigon de la "venko" de la angla, por ke – en Eŭropo kaj en alia historia fazo tutmonde – la komunikado pri situacioj de maljusteco povu konduki al "tutmonda egaleca justeco". Eĉ ti[...]

Akademia pledo por venkigi la anglan - Legu pli...

Kontakto revivigas kantokonkurson

Kontakto revivigas kantokonkurson

de Redakcio — Laste modifita: 2014-04-05 14:41

En 2012 UEA decidis provizore nuligi la branĉojn "kanto" kaj "filmo" de la Belartaj Konkursoj. "Provizoraj" nuligoj ofte estas definitivaj, sed nun Kontakto decidis revivigi almenaŭ la muzikan konkurson. Kaj nun ankaŭ la publiko rajtos voĉdoni. Rogener Pavinski, la redaktoro de Kontakto, rakonti[...]

Kontakto revivigas kantokonkurson - Legu pli...

Esperanto ekhavis novan vizaĝon

Esperanto ekhavis novan vizaĝon

de Redakcio — Laste modifita: 2014-01-16 12:06

La unua renovigita numero de la revuo Esperanto en papera formo baldaŭ atingos la leterkestojn de la legantoj. La elektronika versio jam libere elŝuteblas el la retejo de UEA. Multaj legantoj trovis la ŝanĝojn aprobindaj, dum la nova redaktoro pardonpetas pro la multaj fuŝoj en la unua provo.

Esperanto ekhavis novan vizaĝon - Legu pli...

Lena Karpunina lasis la juĝadon al la legantoj

Lena Karpunina lasis la juĝadon al la legantoj

de Redakcio — Laste modifita: 2013-11-07 08:21

Lena Karpunina estas humanisma verkisto, skribas Sten Johansson – sed ŝia humanismo tute diferencas de tiu ĉe Julio Baghy, ĉar ĝi ne estas idealisma kaj moralisma. ”Ankaŭ ĉe Karpunina la homoj ofte vivas kaj agas ne kontentige. Sed ŝia arto konsistas en tio, ke ili tamen sukcesas konserv[...]

Lena Karpunina lasis la juĝadon al la legantoj - Legu pli...

Nova prezidanto volas atenti pri nehindeŭropaj lingvoj

Nova prezidanto volas atenti pri nehindeŭropaj lingvoj

de Redakcio — Laste modifita: 2013-10-13 12:37

Christer Kiselman el Svedio estis elektita nova prezidanto de la Akademio de Esperanto. Post lia elekto la Akademio jam publikigis sian unuan rekomendon, pri esperantigo de propraj nomoj. En intervjuo al Libera Folio Christer Kiselman akcentas, ke grava rolo de la Akademio estas servi kiel stabiliga[...]

Nova prezidanto volas atenti pri nehindeŭropaj lingvoj - Legu pli...

Forpasis Jerzy Fornal

Forpasis Jerzy Fornal

de Redakcio — Laste modifita: 2013-10-02 08:45

Fine de aŭgusto forpasis Jerzy Fornal, unu el la nemultaj konataj profesiaj aktoroj, kiuj dum la lastaj jardekoj laboris pri la Esperanto-teatro. Li mortis en la aĝo de 86 jaroj, unu jaron post sia edzino Zofia Banet-Fornalowa, kiu same estis elstara esperantisto. Kerstin Rohdin, kiu proksime koni[...]

Forpasis Jerzy Fornal - Legu pli...

Sten Johansson: ”Pri la movado mi ne plu okupiĝas”

Sten Johansson: ”Pri la movado mi ne plu okupiĝas”

de Redakcio — Laste modifita: 2013-09-24 09:16

Sten Johansson, kies valora esearo pri la Esperanta literaturo ĵus aperis, seniluziiĝis pri la Esperanto-movado en la 1970-aj jaroj kaj forlasis ĝin. Kiam li revenis al la lingvo, li faris tion por okupiĝi pri verkado kaj tradukado. "La Esperanta literaturo iom suferas de tio, ke oni pli multe e[...]

Sten Johansson: ”Pri la movado mi ne plu okupiĝas” - Legu pli...

Nova estraro volas novan redaktoron

Nova estraro volas novan redaktoron

de Redakcio — Laste modifita: 2013-08-14 14:12

La nova estraro de UEA decidis ŝanĝi la redaktoron de la revuo Esperanto. "Ni vere bezonas novan homon – iun kiu dividas nian ambicion renovigi la asocion", klarigas Mark Fettes. La decido estis komunikita al la nuna redaktoro jam en Rejkjaviko. "En nia persona interparolo pri tio en Rejkjaviko [...]

Nova estraro volas novan redaktoron - Legu pli...

Regestilo celas esperigi kaj pensigi

Regestilo celas esperigi kaj pensigi

de Redakcio — Laste modifita: 2013-07-18 15:29

La 23-jara Jonny M el Germanio estas unu el la freŝaj nomoj en la kolekto de Vinilkosmo. Fine de junio aperis lia unua granda albumo en Esperanto. Ni demandis al li, kial li ekmuzikis en Esperanto, kaj ĉu muziko en Esperanto laŭ li povas esti interesa ankaŭ al neesperantista publiko.

Regestilo celas esperigi kaj pensigi - Legu pli...

”Mi volis igi tuŝebla tion, kion ni riskas perdi”

”Mi volis igi tuŝebla tion, kion ni riskas perdi”

de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-16 13:48

En imagita estonteco, priskribata de la ekspozicio ”Domo de eŭropa historio en ekzilo” en Bruselo, Eŭropa Unio estos disfalinta ĉirkaŭ la jaro 2018, sekve de financa krizo kaj de kreskantaj naciismaj sentoj. Libera Folio intervjuis la aŭtoron de la ekspozicio, Thomas Bellinck, por ekscii ki[...]

”Mi volis igi tuŝebla tion, kion ni riskas perdi” - Legu pli...

”I wanted to render palpable what we are risking to lose”

”I wanted to render palpable what we are risking to lose”

de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-16 13:47

In an imaginary future, described in the exposition ”Domo de eŭropa historio en ekzilo” in Brussels, the European Union will have collapsed by the year 2018, as a result of the financial crisis and the rise of nationalism. Libera Folio interviewed the author of the exposition, Thomas Bellinck, [...]

”I wanted to render palpable what we are risking to lose” - Legu pli...

Eksa Eŭropa Unio iam parolis Esperanton

Eksa Eŭropa Unio iam parolis Esperanton

de Redakcio — Laste modifita: 2013-06-16 13:47

Domo de eŭropa historio en ekzilo. Tiel, en Esperanto, kaj kun esperantlingvaj klarigoj, nomiĝas eksterordinara ekspozicio, ĝuste nun okazanta en Bruselo. La kreinto de la aranĝo, kiu ricevis multe da internacia atento, elektis uzi Esperanton pro ĝia simbola signifo.

Eksa Eŭropa Unio iam parolis Esperanton - Legu pli...

Kial ekzistas literaturo en Esperanto?

Kial ekzistas literaturo en Esperanto?

de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-28 06:21

”Laŭ mia vidpunkto, la literaturo vastigas nian realon, kreas paralelajn mondojn, distras, edukas, provokas nin, profundigas al ni la vivon. Se troviĝas en la mondo homoj, kiuj pasigas parton de sia vivo en iu difinita lingvo, ŝajnas al mi nature, ke estiĝu en tiu lingvo ankaŭ la vastigita re[...]

Kial ekzistas literaturo en Esperanto? - Legu pli...

La zombia lingvo

La zombia lingvo

de Redakcio — Laste modifita: 2013-05-13 19:19

Ĉu Esperanto estas zombia lingvo? Kial 90 procentoj de ĉio estas merdo? Kaj finfine, ĉu eblas ion fari pri tio? Jen pri kio ekcerbumis Jorge Camacho post la apero de sia nova poemaro, konstatante ke informo pri apero de libro aŭ pri baldaŭa rokkoncerto en Esperanto ĉiam surprizas normalulojn, [...]

La zombia lingvo - Legu pli...

Akademio de Esperanto preta por pensio

Akademio de Esperanto preta por pensio

de Redakcio — Laste modifita: 2013-04-30 11:29

La Akademio de Esperanto iom rejuniĝis per reelekto, sed plu restas preta por pensio - la mezuma aĝo de la akademianoj estas 64,8 jaroj. Anglalingvanoj estas la plej granda lingva grupo inter la akademianoj. 6 el la 44 akademianoj estas virinoj.

Akademio de Esperanto preta por pensio - Legu pli...

Esperanto ĉefrolas en psikologia krimromano

Esperanto ĉefrolas en psikologia krimromano

de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-17 19:20

En la freŝa krimromano de la germana psikiatro Thorsten Suesse gravan rolon ludas Esperanto. Pluraj ĉefroluloj estas esperantistoj, kaj rolas ankaŭ la interna ideo de la movado. Libera Folio kontaktis la aŭtoron por ekscii, kial li ekhavis la ideon enmeti Esperanton. "Mi tuj komprenis, ke Espera[...]

Esperanto ĉefrolas en psikologia krimromano - Legu pli...

75 jaroj de la pereo de Esperanto en Sovetio

75 jaroj de la pereo de Esperanto en Sovetio

de Redakcio — Laste modifita: 2013-02-08 12:17

La nuna jaro markas la 75--an datrevenon de la likvido de la sovetia Esperanto-movado. En 1937-38 granda nombro de esperantistoj estis arestita, la plej multaj en februaro kaj marto 1938. Tiu terura ĉapitro de nia historio estis dum kvindek jaroj preskaŭ kaŝita. Libera Folio kun permeso de la aŭ[...]

75 jaroj de la pereo de Esperanto en Sovetio - Legu pli...

Heroldo malfruas tutan jaron

Heroldo malfruas tutan jaron

de Redakcio — Laste modifita: 2013-01-08 14:23

La 43-a jarkolekto de Literatura Foiro estis kompletigita per la decembra numero, fiere anoncis la retejo de la Esperanta Civito jam la 10-an de decembro. Heroldo de Esperanto aliflanke jam malfruas je tuta jaro, kaj la jarkolektoj 2011 kaj 2012 ŝajne jam neniam estos kompletigitaj - sed pri tio si[...]

Heroldo malfruas tutan jaron - Legu pli...

Impeto de Aleksandr Ŝevĉenko pluvivos

Impeto de Aleksandr Ŝevĉenko pluvivos

de Redakcio — Laste modifita: 2012-12-09 16:24

Antaŭ kelkaj tagoj neatendite, en la aĝo de nur 55 jaroj, forpasis la elstara rusia esperantisto kaj eldonisto Aleksandr Ŝevĉenko. Lia eldonista kariero komenciĝis en la giganta sovetia eldonentrepreno Progreso, kiu unuavice publikigis propagandajn verkojn en amasaj kvantoj en multaj lingvoj de[...]

Impeto de Aleksandr Ŝevĉenko pluvivos - Legu pli...

La indjanoj forlasis Esperanton

La indjanoj forlasis Esperanton

de Redakcio — Laste modifita: 2012-11-29 20:09

David de Ugarte kaj lia grupo, kiu en Esperanto nomis sin "indjanoj", post konflikto kun la Esperanto-klubo en Bilbao ŝajne tute forlasis Esperanton. Pli frue David de Ugarte en vaste diskonigita prelego nomis Esperanton "lingva manifestiĝo de libera programaro", sed nun lia grupo anstataŭe ekuzi[...]

La indjanoj forlasis Esperanton - Legu pli...

Elektronikaj libroj malrapide progresas en Esperantujo

Elektronikaj libroj malrapide progresas en Esperantujo

de Redakcio — Laste modifita: 2012-09-03 08:23

Libroj en elektronika formo, ofte nomataj e-libroj aŭ bitlibroj, en multaj lingvoregionoj dum la lastaj jaroj rapide konkeris terenon en la libromerkato. En Usono jam antaŭ du jaroj pli ol dek procentoj el la beletraj libroj estis venditaj en elektronika, ne papera formato, kaj la procentaĵo daŭ[...]

Elektronikaj libroj malrapide progresas en Esperantujo - Legu pli...

Stelo en nokta ĉielo briletos angle

Stelo en nokta ĉielo briletos angle

de Redakcio — Laste modifita: 2012-07-28 22:34

Fine de julio ĉe la brita neesperantista eldonejo Francis Boutle aperos dulingva antologio de Esperanta literaturo. La verkon, kiu ricevis la nomon "Star in a Night Sky" ("Stelo en nokta ĉielo"), redaktis Paul Gubbins. Laŭ li, la nova libro en la anglalingva merkato povos bone kompletigi alian am[...]

Stelo en nokta ĉielo briletos angle - Legu pli...

OSIEK-premio al Ertl por traduko de ”Sensorteco”

OSIEK-premio al Ertl por traduko de ”Sensorteco”

de Redakcio — Laste modifita: 2012-07-24 11:25

La ĉi-jara OSIEK-premio, kiu valoras 700 eŭrojn, estis prijuĝita al István Ertl, pro lia Esperanta traduko de "Sensorteco", la ĉefverko de la nobelpremiita hungara verkisto Imre Kertész. OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj) ĉiujare atribuas la premion pro "kultura kre[...]

OSIEK-premio al Ertl por traduko de ”Sensorteco” - Legu pli...

Agoj pri dokumento