Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Esperanto ĉefrolas en psikologia krimromano

Esperanto ĉefrolas en psikologia krimromano

de Redakcio Laste modifita: 2013-02-17 19:20
En la freŝa krimromano de la germana psikiatro Thorsten Suesse gravan rolon ludas Esperanto. Pluraj ĉefroluloj estas esperantistoj, kaj rolas ankaŭ la interna ideo de la movado. Libera Folio kontaktis la aŭtoron por ekscii, kial li ekhavis la ideon enmeti Esperanton. "Mi tuj komprenis, ke Esperanto ideale taŭgas por konekti la agadfadenojn", li diras – sed li ne malkaŝas la enhavon.

La romano "Toter Lehrer, guter Lehrer" (Morta instruisto, bona instruisto) de Thorsten Suesse komenciĝas per la murdo de 18-jara gimnaziano ĉe la elita Hermann Hesse-lernejo en Hanovro. Iom post iom estas malkovritaj neatenditaj kontaktoj inter la lernejo kaj krimuloj en la prostitucia distrikto de Hanovro. Pliaj du viktimoj kun ligoj al la lernejo estas trovitaj mortaj en siaj hejmoj, kaj la polico konkludas, ke temas pri seria murdisto.

La ĉefrolulo estas la psikiatro Mark Seifert, kiu ne sciante tion submetas sian vivon al granda risko, kiam li helpas la policon spuri la murdinton. Thorsten Suesse povis uzi sian profesian sperton pri kunlaboro kun la polico por kredinde priskribi la medion, kaj fakte eĉ la tuta historio laŭ li estis grave inspirita de la sorto de unu el liaj pacientoj. Tamen la rolo de Esperanto estas spico, kiun li mem aldonis.

Libera Folio: Kial vi decidis uzi Esperanton en la intrigo?

Thorsten Suesse: — Somere de 2011 mi estis konsideranta diversajn agadfadenojn por mia krimromano, sed mi ankoraŭ bezonis por ili iun kredindan kunligon. Ĉar private tiam ĝuste Esperanto-lernado okupis min, mi tuj komprenis, ke Esperanto ideale taŭgas por konekti la agadfadenojn.

Kian rolon havas Esperanto en la libro?

— Kompreneble, ĉe krimromano mi ne rajtas malkaŝi tro multe. Ĉi tiom mi tamen diru: Esperanto ludas centran rolon je diversaj niveloj: pluraj ĉefrolantoj estas esperantistoj, en la romano oni parolas parte Esperanton, kaj temas pri la fundamentaj valoroj de Esperantujo.

Kial kaj kiam vi eklernis Esperanton?

Thorsten Suesse— En printempo 2011 mi kunrolis kiel aktoro en teatraĵo, kiu interalie temis pri la vizio ke en la jaro 2050 la plej multaj homoj en la regiono de Hanovro parolos Esperanton. La teatraĵo motivis min komenci, ekde majo 2011, alproprigi la bazojn de Esperanto per memlerna kurso interreta. Mi devas diri ke la multaj kreivaj ebloj ĉe la lingvouzado tuj tre amuzis min.

Kion plian vi jam verkis?

— Ĝis nun mi publikigis multnombre mallongajn rakontojn por antologioj (pakumitajn ekzemple kiel komedio, satiro, krimrakonto aŭ sciencfikcio), unu teatraĵon, kaj fakan verkon pri la temo de nazia "eŭtanazio" en Malsupra Saksujo. Krome mi verkis skripton por fikcia filmo. Nuntempe mi okupiĝas pri la planado de mia sekva krimromano, kiu havos denove la saman ĉefrolanton.

Ĉu vi kredas ke Esperanta traduko de via verko povus havi sukceson?

— Mi kredas, ke mia krimromano estas ege alloga ĝuste por esperantistoj, kvankam la rakonto nutras sin el la dulingveco germana-Esperanta. En certaj lokoj gravas por la intrigo kaj la drameco de la romano ke iuj rolantoj konantaj nur la germanan lingvon ne povas kompreni frazojn diratajn en Esperanto. Mi malfacile imagas kiel solvi ĉi tiun problemon, se oni tradukus la romanon al Esperanto.
arkivita en:
Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen diras:
2013-02-10 13:44
En kiu lingvo okazis la intervjuo?
Redakcio
Redakcio diras:
2013-02-10 13:45
La demandoj estis senditaj en Esperanto, sed Thorsten Suesse preferis respondi en la germana.
Edmund GRIMLEY EVANS
Edmund GRIMLEY EVANS diras:
2013-02-10 15:28
Mi nur ĵus rimarkis la jubilean simbolon sur la kovrilo, grize kaj nebule en la fono.
Juan Sebastian Quintero Santacruz
Juan Sebastian Quintero Santacruz diras:
2013-02-10 21:01
Gratulon! Mi pensas ke romanoj mankas en Esperantujo, kie la poemoj plenas eĉ troas. Kvankam la romano ne estas Esperante, ĝia rolo gravas. Gratulon kaj antaŭen.
Krizipo
Krizipo diras:
2013-02-10 22:50
Ekzistas eble duonmilo da romanoj en Esperanto. Ĉu vi jam legis ĉiujn?
Felicx
Felicx diras:
2013-02-10 21:58
Por traduki al Esperanto, oni povus paroligi la iamajn Esperantistojn en alia planlingvo, ekz. volapuko...
Pejno Simono
Pejno Simono diras:
2013-04-21 15:47
Miaopinie, en traduko en Esperanton oni uzu Latinon por solvi la problemon pri la Esperantaj tekstoj en la Germanlingva originalo. Tiam eĉ la iomete stranga "MB" povus resti ĉeloke.

Mi hieraŭ pretigis sufiĉe detalan recenzon de "Toter Lehrer, guter Lehrer" publikigotan en Monato. Bedaŭrinde la servilo esperanto.be estas hodiaŭ la tutan tagon enkakiĝinta, do mi ĉi-momente ne povas alŝuti ĝin.

En la recenzo mi interalie ne povis rezisti proponi kelkajn iomete pli adekvatajn Esperantigojn de la Germana belaĵo "Schlappschwanz". La sensuka "senfortulo" de la aŭtoro vere pli ol nur mizere ftizas. :)

Do lackace via,

Simono