Vi estas ĉi tie: Hejmo / kulturo

kulturo

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:17
Artikoloj pri kulturaj temoj
Harry Potter ne volas paroli Esperanton

Harry Potter ne volas paroli Esperanton

de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-11 11:34

La unua libro de la tutmonde furora serio pri Harry Potter estas jam tradukita al Esperanto, kaj laboro pri la traduko de pliaj libroj progresas. Partoj el la traduko estis jam pasintjare laŭtlegitaj en Renkontiĝo de esperantaj familioj (REF) kaj en la Internacia infana kongreso (IIK). Tamen tute [...]

Harry Potter ne volas paroli Esperanton - Legu pli...

Hardrok-haleluja nun en Esperanto

Hardrok-haleluja nun en Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2006-06-04 23:44

Unuafoje en la kvindekjara historio de la tuteŭropa kantkonkurso de Eurovision gajnis finna bando. Unu el la membroj de la maskita bando Lordi estas jam pli frue konata al la esperanta publiko, ĉar ŝi ludis ankaŭ en la plej fama esperantlingva bando de Finnlando, Dolchamar. La iom surpriza sukce[...]

Hardrok-haleluja nun en Esperanto - Legu pli...

John Francis: pintulo bezonas reeldonon

John Francis: pintulo bezonas reeldonon

de Redakcio — Laste modifita: 2006-05-02 22:04

"La granda kaldrono" de John Francis estas unu el la plej gravaj Esperantaj romanoj. Ĝi funde traktas la rilatojn de homoj al milito kaj la efikojn de milito al homoj. La verko estis eldonita en 1978 kaj delonge estas elĉerpita en la libroservoj. Pli ol ĉiu ajn alia verko Esperanta, ĝi meritus r[...]

John Francis: pintulo bezonas reeldonon - Legu pli...

La Duonokulvitro: duoble pionire

La Duonokulvitro: duoble pionire

de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-24 09:51

La DVD-filmo "La Duonokulvitro" gajnis en 2005 la duan premion en la Belartaj Konkursoj de UEA. Unua premio ne estis aljuĝita. Laŭ nia recenzanto, Sten Johansson, estas "tipa atesto pri la kaprica juĝado en la Belartaj Konkursoj, ke ĉi tiu pionira kaj altnivele farita drama DVD ne ricevis unuan [...]

La Duonokulvitro: duoble pionire - Legu pli...

Dolchamar ne reprenas la ikson

Dolchamar ne reprenas la ikson

de Redakcio — Laste modifita: 2006-04-06 09:16

La bando Dolchamar estis la plej furora esperantlingva muzik-grupo de la pasinta jaro. Ĝia nova albumo Rebela Sono ricevis grandan atenton ne nur en Esperantujo, sed ankaŭ en la amaskomunikiloj de Finnlando. Eksa klavaristo de Dolchamar partoprenos en la tuteŭropa televida muzik-konkurso de Eurov[...]

Dolchamar ne reprenas la ikson - Legu pli...

Kvin krimaj kvaropoj kaj kelkaj kromaj kadavroj

Kvin krimaj kvaropoj kaj kelkaj kromaj kadavroj

de Redakcio — Laste modifita: 2006-02-15 20:40

Esperantaj krimverkistoj ial preferas seriojn el kvar romanoj, konstatas Sten Johansson en sia ampleksa artikolo pri originalaj krimromanoj en Esperanto. La krimromanoj laŭ li suferas pro similaj mankoj kiel aliaj Esperantaj verkoj: mallerta tekniko de literatura kreado, stranga lingvaĵo, la mani[...]

Kvin krimaj kvaropoj kaj kelkaj kromaj kadavroj - Legu pli...

Fiaska prezento de lingva egaleco

Fiaska prezento de lingva egaleco

de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-30 12:50

La konkludoj de la pekina Nitobe-seminario estis siatempe eldonitaj en bela trilingva libro. Laŭ Hektor Alos i Font la enhavo de la verko tamen estas ĉefe neserioza el scienca vidpunkto. "Jen volumo verŝajne celinta nur flati la ĉinan registaron, por iel danki ĝian limigitan kaj proprainteresa[...]

Fiaska prezento de lingva egaleco - Legu pli...

Idealismaj rebriletoj malantaŭ la skeptika fasado

Idealismaj rebriletoj malantaŭ la skeptika fasado

de Redakcio — Laste modifita: 2006-01-07 21:45

La nova libro de Stefan Maul ne estas membiografio - almenaŭ tion li mem asertas. Laŭ li, temas nur pri kolekto de spertoj kaj faktoj, kiuj ŝajnis al li gravaj por klarigi, kial li "estas kaj restas konvinkita adepto de l' ideo de L. L. Zamenhof". Feliĉe por la leganto, Stefan Maul tre vaste int[...]

Idealismaj rebriletoj malantaŭ la skeptika fasado - Legu pli...

Zamenhof en 1905 - jaro de espero kaj malespero

Zamenhof en 1905 - jaro de espero kaj malespero

de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-19 21:07

La 15-an de decembro 2005 esperantistoj dise en la mondo solenis la 146-an datrevenon de la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof. Sed en kia etoso la iniciatinto de Esperanto pasigis sian 46-an naskiĝtagon antaŭ cent jaroj? La unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo estis granda sukceso kaj k[...]

Zamenhof en 1905 - jaro de espero kaj malespero - Legu pli...

"Tiny" Goldsmith - vivo dediĉita al Esperanto

"Tiny" Goldsmith - vivo dediĉita al Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2005-12-03 17:55

En 1916 Cecil Charles Goldsmith, estonta multjara ĝenerala sekretario de UEA kaj Internacia Esperanto-Ligo, estis grave vundita en la unua mondmilito. Kuglo trafis lian kapon, kaj kuracistoj kiuj operaciis lin ne kredis ke li longe vivos. La brita milit-ministerio donis al li malavaran pension, sup[...]

"Tiny" Goldsmith - vivo dediĉita al Esperanto - Legu pli...

Romano de Spomenka Štimec aperis japane

de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-29 22:28

Ĵus aperis japana traduko de la biografia romano "Tilla". La esperantlingva originalo de la romano aperis en 2002.

Romano de Spomenka Štimec aperis japane - Legu pli...

Miyamoto Masao: Idealisto kun meditema klarvido

Miyamoto Masao: Idealisto kun meditema klarvido

de Redakcio — Laste modifita: 2005-11-25 14:04

La japana poeto, prozisto kaj vortaristo Miyamoto Masao dum la fruaj jaroj de sia vivo estis komunisto kaj sindikata aktivulo. Pro sia politika laboro li estis plurfoje arestita, kaj Esperanton li eklernis en malliberejo en 1933, kiam li estis 20-jara. Dek jarojn poste, dum la dua mondmilito, li mil[...]

Miyamoto Masao: Idealisto kun meditema klarvido - Legu pli...

Agoj pri dokumento