Vi estas ĉi tie: Hejmo / kulturo

kulturo

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2012-12-30 12:17
Artikoloj pri kulturaj temoj
Unika ekspozicio en Bavara Ŝtata Biblioteko

Unika ekspozicio en Bavara Ŝtata Biblioteko

de Redakcio — Laste modifita: 2012-07-22 11:39

Meze de junio en la Princa Salono de Bavara Ŝtata Biblioteko en Munkeno estis malfermita unika ekspozicio pri konstruitaj lingvoj, ĉefe Esperanto kaj Volapuko. La ekspozicio, vizitebla ankaŭ rete, estas parte inspirita de la 125-jariĝo de Esperanto. Lige kun la malfermo, Bavara Ŝtata Biblioteko[...]

Unika ekspozicio en Bavara Ŝtata Biblioteko - Legu pli...

Verkego leginda pro siaj meritoj - kaj pro siaj mankoj

Verkego leginda pro siaj meritoj - kaj pro siaj mankoj

de Redakcio — Laste modifita: 2012-06-29 13:30

Por honori la 70-jariĝon de la konata germana lingvisto kaj esperantisto Detlev Blanke, pasintjare aperis 424-paĝa germanlingva antologio de interlingvistikaj eseoj. Pro la amplekso, pro la lingvo, kaj pro la alta prezo (pli ol 80 eŭroj ĉe la libroservo de UEA), malmultaj esperantistoj ĝis nun [...]

Verkego leginda pro siaj meritoj - kaj pro siaj mankoj - Legu pli...

Filmo pri KEF povos pretiĝi per tutmonda apogo

Filmo pri KEF povos pretiĝi per tutmonda apogo

de Redakcio — Laste modifita: 2012-05-06 19:16

Antaŭ sep jaroj Rogener Pavinski, la nuna redaktoro de Kontakto, faris sian unuan internacian vojaĝon al Esperantujo. Li ĉeestis la Kulturan Esperanto-Festivalon en la ĉefurbo de Finnlando kaj revenis ne nur kun bonegaj impresoj, sed ankaŭ kun granda arkivo de filmita materialo. Nun li esperas [...]

Filmo pri KEF povos pretiĝi per tutmonda apogo - Legu pli...

Vizaĝoj: Julio Mangada, la esperantista donkiĥoto

Vizaĝoj: Julio Mangada, la esperantista donkiĥoto

de Redakcio — Laste modifita: 2012-03-28 22:01

Elstara esperantisto, politika radikalulo, framasono - kaj elstara militisto. Ĉu kontraŭdiro? "Frenezulo", konstatis la ĉefministro de Hispanio pri Julio Mangada Rösenorn. Post la puĉo de konservativaj militistoj Mangada tuj organizis taĉmentojn por kontraŭbatali la puĉistajn trupojn kiuj al[...]

Vizaĝoj: Julio Mangada, la esperantista donkiĥoto - Legu pli...

Plia usona filmo kun Esperanta parolo

Plia usona filmo kun Esperanta parolo

de Redakcio — Laste modifita: 2012-02-09 07:18

En la jaro 2011 aperis la ekscentra usona sciencfikcia hororfilmo "Atako de la lunaj zombioj", kiu estis tradukita kaj dublita al Esperanto laŭ la iniciato de la reĝisoro Christopher Mihm. Li ne nur decidis, ke ankaŭ lia venonta filmo, "Domo de fantomoj", havu Esperantan parolon, sed eĉ mem ekle[...]

Plia usona filmo kun Esperanta parolo - Legu pli...

Vizaĝoj: Internaciisto pli verda ol ruĝa

Vizaĝoj: Internaciisto pli verda ol ruĝa

de Redakcio — Laste modifita: 2012-01-29 12:59

La japana esperantisto Hasegawa Teru, mortinta en Ĉinio dum la interna milito en la aĝo de nur 35 jaroj, estis vera internaciisto, kaj pro tio la naciismaj regantoj de Japanio konsideris ŝin perfidulo. Ŝi ekloĝis en Ĉinio kune kun sia ĉina edzo Liu Ren. Pro la militevoluo ili devis plurfoje �[...]

Vizaĝoj: Internaciisto pli verda ol ruĝa - Legu pli...

Forpasis Eli Urbanová

Forpasis Eli Urbanová

de Redakcio — Laste modifita: 2012-01-27 10:29

Laŭ sciigo de Petr Chrdle, la 20-an de januaro, du semajnojn antaŭ sia naŭdekjariĝo, forpasis en Prago honora membro de Universala Esperanto-Asocio kaj de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, la fama poeto kaj verkisto Eli Urbanová, interalie ricevinto de la premio OSIEK en la jaro 2001 por sia aŭtografia[...]

Forpasis Eli Urbanová - Legu pli...

Reto kaj papero sukcese kunvivas en Kaliningrado

Reto kaj papero sukcese kunvivas en Kaliningrado

de Redakcio — Laste modifita: 2012-01-22 12:15

La eldonejo Sezonoj en Kaliningrado kaj ĝia revuo La Ondo de Esperanto estas eble la plej sukcesa ekzemplo de sendependa, komerce funkcianta eldon-agado en Esperantujo. Jam de 15 jaroj la eldonaĵoj de Sezonoj estas alireblaj ankaŭ per la reto. La revuo aboneblas ne nur en papera, sed ankaŭ en el[...]

Reto kaj papero sukcese kunvivas en Kaliningrado - Legu pli...

Forpasis Vida Jerman

Forpasis Vida Jerman

de Redakcio — Laste modifita: 2011-12-14 20:07

La kroata aktorino kaj esperantistino Vida Jerman mortis en la aĝo de 72 jaroj, post malsano mallonga, la 10-an de decembro 2011 en Zagreb. Ŝi jam estis siaspeca „institucio“ en la kroata teatra kaj filma arto kiam aktoro Mladen Šerment malkovris al ŝi Esperanton kaj enkondukis la faman akto[...]

Forpasis Vida Jerman - Legu pli...

Vizaĝoj: La mondvojaĝanto kiu revenis

Vizaĝoj: La mondvojaĝanto kiu revenis

de Redakcio — Laste modifita: 2011-12-08 19:09

En 2012 alvenos la centa datreveno de la naskiĝo, en la tiama Aŭstrio-Hungario, de Tibor Sekelj, ĵurnalisto, verkisto, esplorvojaĝanto, juristo, direktoro de muzeo kaj esperantisto. UEA alvokas siajn landajn asociojn kunlabori por marki la datrevenon dum la venonta jaro. Laŭ propono de Probal D[...]

Vizaĝoj: La mondvojaĝanto kiu revenis - Legu pli...

Kaskontrolo ĉe UEA en 1934

Kaskontrolo ĉe UEA en 1934

de Redakcio — Laste modifita: 2011-11-08 06:02

En 1934 ŝanĝiĝis UEA. La landaj asocioj aliĝis, kaj la nova estraro sub Louis Bastien kun la direktoro Robert Kreuz transprenis la povon dum la Universala Kongreso de Stokholmo. La malnova gvidantaro kun prezidanto Eduard Stettler kaj direktoro Hans Jakob retiriĝis. Okaze de la transdono de la [...]

Kaskontrolo ĉe UEA en 1934 - Legu pli...

Unesko subpremis lingvan diversecon

Unesko subpremis lingvan diversecon

de Redakcio — Laste modifita: 2011-11-06 18:52

Du reprezentantoj de TEJO partoprenis la Junularan Forumon de Unesko en la ĉefsidejo de la organizaĵo en Parizo. Dum la preparado de rekomendoj por la baldaŭa ĝenerala konferenco de Unesko iliaj argumentoj por lingva diverseco ricevis subtenon de aliaj junularaj delegitoj. Tamen en la fina dokum[...]

Unesko subpremis lingvan diversecon - Legu pli...

Esperanto kiel ĉioklevo

Esperanto kiel ĉioklevo

de Redakcio — Laste modifita: 2011-09-11 22:00

Universala ŝraŭboŝlosilo iĝas boltilo iĝas ĉioklevo, kiam Jorge Camacho legas la freŝan libron de Probal Dasgupta kun la titolo "Loĝi en homaj lingvo". Laŭ Camacho la verko montras, ke Probal Dasgupta vivas sian esperantismon plurdimensie kaj plenkonscie, sed en sia teksto ne ĉiam sukcesas[...]

Esperanto kiel ĉioklevo - Legu pli...

Esperanta kinofestivalo ravis spektantojn sed rezultis en ŝuldo

Esperanta kinofestivalo ravis spektantojn sed rezultis en ŝuldo

de Redakcio — Laste modifita: 2011-08-29 10:38

En la dua semajno de julio en San-Paŭlo, Brazilo, okazis la unua Esperanta Kinofestivalo samtempe kun tri grandaj Esperanto-kongresoj: Tutamerika Kongreso de Esperanto, Brazila Kongreso de Esperanto kaj Brazila Esperantista Junulara Kongreso. Niajn demandojn pri la filmfestivalo respondas ĝia dire[...]

Esperanta kinofestivalo ravis spektantojn sed rezultis en ŝuldo - Legu pli...

Stano Marček: ”Ne kritiku, sed helpu!”

Stano Marček: ”Ne kritiku, sed helpu!”

de Redakcio — Laste modifita: 2011-07-30 17:29

En la ĵaŭda kunveno por la legantoj de la revuo Esperanto, ĝia redaktoro Stano Marček ripetis sian konstantan respondon al kritikantoj de la revuo - li konsilis ke ili mem kontribuu al la plibonigo de la revuo. "Do, se io mankas al vi en la revuo, havigu ĝin al mi!" Laŭ siaj propraj vortoj, ti[...]

Stano Marček: ”Ne kritiku, sed helpu!” - Legu pli...

Tiberio Morariu reviviĝis en Stokholmo

Tiberio Morariu reviviĝis en Stokholmo

de Redakcio — Laste modifita: 2011-05-23 12:39

Dum la Sveda Esperanto-kongreso en Stokholmo, sabate la 14-an de majo estis prezentita nova biografio de la fama instruisto de Esperanto Tiberio Morariu, kiu en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj aktivis unue en Rumanio kaj poste en Svedio. La prezentadon ĉeestis ankaŭ la filino de Tiberio Morariu, dena[...]

Tiberio Morariu reviviĝis en Stokholmo - Legu pli...

Esperanto-elsendoj el Pollando pluvivas kaj populariĝas

Esperanto-elsendoj el Pollando pluvivas kaj populariĝas

de Redakcio — Laste modifita: 2011-05-16 22:16

"Parolas Varsovio, la naskiĝurbo de Esperanto." Tiel plu komenciĝas la regulaj elsendoj en Esperanto el Pollando. Fine de januaro 2011, post pli ol kvindek jaroj da regulaj elsendoj kaj kelkaj jaroj da strangolado, Pola Radio fine komplete ĉesigis la programojn. Sed fidelaj aŭskultantoj kaj reta[...]

Esperanto-elsendoj el Pollando pluvivas kaj populariĝas - Legu pli...

Esperanta kinofestivalo volas logi amatorajn aŭtorojn

Esperanta kinofestivalo volas logi amatorajn aŭtorojn

de Redakcio — Laste modifita: 2011-04-05 05:56

La esperantlingva kulturo grandparte vivas en la teksta mondo. La ĝisnunaj provoj profesie produkti esperantlingvajn aŭdvidaĵojn aŭ televidelsendojn ne havis grandajn sukcesojn. Kopirajtaj limigoj malfaciligas ankaŭ la produktadon de esperantlingvaj versioj de jam ekzistantaj enhavoj. Tamen la [...]

Esperanta kinofestivalo volas logi amatorajn aŭtorojn - Legu pli...

Nova Kontakto jam ne nur por gejunuloj

Nova Kontakto jam ne nur por gejunuloj

de Redakcio — Laste modifita: 2011-02-08 21:25

Aperis la unua numero de la revuo Kontakto preparita de la nova redaktoro, Rogener Pavinski. En intervjuo de Libera Folio li konstatas, ke ne nur la abonkvanto sed ankaŭ la kvalito de la revuo falis dum la lastaj jaroj. Per novaj rimedoj li esperas altiri pli da atento al la periodaĵo. Ĉu al tiuj[...]

Nova Kontakto jam ne nur por gejunuloj - Legu pli...

Nova dokumenta filmo pri Esperanto

Nova dokumenta filmo pri Esperanto

de Redakcio — Laste modifita: 2011-01-14 22:44

La konata usona reĝisoro Sam Green estas la aŭtoro de dokumenta filmo pri "kvar utopioj", el kiuj unu estis Esperanto. En nia intervjuo li rakontas pri sia nova projekto, kiu laŭ li estos la unua dokumenta filmo pri Esperanto farita de neesperantisto. La duonhora filmo havos la titolon "The Unive[...]

Nova dokumenta filmo pri Esperanto - Legu pli...

La malheroo estas esperantisto

La malheroo estas esperantisto

de Redakcio — Laste modifita: 2010-11-30 07:53

La usona reĝisoro Marta Masferrer kreis 15-minutan filmon, en kiu konstruitaj lingvoj havas gravan rolon - kaj la ĉefa aĉulo estas esperantisto. Spite tion, ŝi esperas, ke esperantistoj finance subtenos la projekton, por ke la filmo povu esti distribuata libere, kaj kun esperantlingvaj subteksto[...]

La malheroo estas esperantisto - Legu pli...

Cent tradukoj valoras pli ol unu originalaĵo

Cent tradukoj valoras pli ol unu originalaĵo

de Redakcio — Laste modifita: 2010-10-03 18:06

"Majstro kaj Margarita" de Miĥail Bulgakov, en la traduko de Sergio Pokrovskij, estas la plej leginda tradukita beletraĵo en Esperanto. Tion povis konkludi Edmund Grimley-Evans, dum li kompilis sian liston de la cent plej legindaj tradukoj en Esperanto. La prijuĝo kompreneble estas subjektiva, se[...]

Cent tradukoj valoras pli ol unu originalaĵo - Legu pli...

Finiĝis fotokonkurso de Pola Esperanto-Junularo

Finiĝis fotokonkurso de Pola Esperanto-Junularo

de Łukasz Żebrowski — Laste modifita: 2010-10-01 01:45

Peter Baláž el Slovakio venkis en la fotokonkrso “Esperantaĵoj de PEJ” organizita de PEJ kune kun Tutmonda Esperantista Junulara Organizo kaj Ĉeĥa Esperanto-Junularo.

Finiĝis fotokonkurso de Pola Esperanto-Junularo - Legu pli...

Tuğçe Sen: ”En mia koro kaj menso mi naskiĝis esperantisto”

Tuğçe Sen: ”En mia koro kaj menso mi naskiĝis esperantisto”

de Redakcio — Laste modifita: 2010-09-26 20:59

Antaŭ kelkaj tagoj la esperantista mondo surprize eksciis pri esperantlingva mallonga filmo, kiu jam pasintjare estis prezentita en kelkaj kinofestivaloj. La filmon faris neesperantisto el Turkio, Tuğçe Madayanti Sen. Ŝi estas reĝisoro, scenaristo kaj fotisto, kaj finis siajn studojn pri filmad[...]

Tuğçe Sen: ”En mia koro kaj menso mi naskiĝis esperantisto” - Legu pli...

Ne nur Senmova: Esperanto logas filmistojn

Ne nur Senmova: Esperanto logas filmistojn

de Redakcio — Laste modifita: 2010-09-19 15:30

La ĵusa apero en la reto de la tute esperantlingva mallonga filmo "Senmova", surekranigita de la turkia reĝisoro Tuğçe Sen, estas nur unu ekzemplo de la allogo, kiun Esperanto prezentas por filmistoj, konstatas Toño del Barrio. La lingvo estis uzata por doni al diversaj filmoj nuancon de univer[...]

Ne nur Senmova: Esperanto logas filmistojn - Legu pli...

Redaktora konkurso okazos, sed ne tuj

Redaktora konkurso okazos, sed ne tuj

de Redakcio — Laste modifita: 2010-08-26 12:20

La Havana decido de la estraro de UEA ne longigi la kontrakton de la redaktoro de la revuo Esperanto ricevis fortan kritikon, kiu igis la novan estraron rekonsideri la temon. La decido pri konkurso por la redaktora posteno post intensa diskuto tamen ne estis nuligita, sed verŝajne la konkurso estos[...]

Redaktora konkurso okazos, sed ne tuj - Legu pli...

Kontrakto de Stano Marček nuligita

Kontrakto de Stano Marček nuligita

de Redakcio — Laste modifita: 2010-07-23 06:16

Laŭ la nov-malnova prezidanto de UEA, la papera revuo en la reta epoko havas ĉefe arkivan funkcion. Spite tiun supozatan malgravecon de la revuo, la malnova estraro decidis ne renovigi la kontrakton de la nuna redaktanto, sed malfermi konkurson por dungi novan redaktoron. Ankaŭ la nuna respondecu[...]

Kontrakto de Stano Marček nuligita - Legu pli...

Novaj komiksoj el projekto RoMEo: Lupo Alberto kaj Lasta lekcio en Gotingeno

Novaj komiksoj el projekto RoMEo: Lupo Alberto kaj Lasta lekcio en Gotingeno

de Daniele Binaghi — Laste modifita: 2010-07-09 06:30

Du italaj komiksoj samtempe esperantigitaj de projekto RoMEo: Lupo Alberto, kun la bildstrioj de la helblua lupo el la plej fama bestobieno en Italio, kaj Lasta lekcio en Gotingeno, rakonto pri la matematikaj nefinioj. Post la grandaj sukcesoj de Rat-Man kaj Diabolik, daŭras la prezentado de italaj[...]

Novaj komiksoj el projekto RoMEo: Lupo Alberto kaj Lasta lekcio en Gotingeno - Legu pli...

Aperis la unua dana-Esperanta vortaro post 1949

Aperis la unua dana-Esperanta vortaro post 1949

de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-10 22:08

La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949, kaj ĝi uzis la antaŭmilitan, nereformitan ortografion de la dana lingvo. Post tiam la vortaro neniam estis represita. Antaŭ kvar jaroj danaj esperantistoj starigis al si la celon fine ellabori novan, modernan vortareton. Dum la laboro la amb[...]

Aperis la unua dana-Esperanta vortaro post 1949 - Legu pli...

Amikejo: la Esperanto-lando kiu preskaŭ ekzistis

Amikejo: la Esperanto-lando kiu preskaŭ ekzistis

de Redakcio — Laste modifita: 2010-05-02 20:17

Neŭtrala Moresneto estis malgranda kvazaŭregno, ekzistinta nur pro tio ke ĝiaj du grandaj najbarlandoj ambaŭ deziris la areon de ĝia valora zinkominejo. La landeto ekzistis dum pli ol cent jaroj, de 1816 ĝis 1919, sed post la elĉerpiĝo de la zinkominejo en 1885 aperis duboj pri la pretervivo[...]

Amikejo: la Esperanto-lando kiu preskaŭ ekzistis - Legu pli...

Agoj pri dokumento