Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / "Tiny" Goldsmith - vivo dediĉita al Esperanto

"Tiny" Goldsmith - vivo dediĉita al Esperanto

de Redakcio Laste modifita: 2005-12-03 17:55
En 1916 Cecil Charles Goldsmith, estonta multjara ĝenerala sekretario de UEA kaj Internacia Esperanto-Ligo, estis grave vundita en la unua mondmilito. Kuglo trafis lian kapon, kaj kuracistoj kiuj operaciis lin ne kredis ke li longe vivos. La brita milit-ministerio donis al li malavaran pension, supozante ke apenaŭ necesos ĝin longe pagadi, sed "Tiny" Goldsmith - tiel li estis nomata - vivis ankoraŭ 56 jarojn. Helpate de la milit-pensio li dediĉis la reston de sia vivo al Esperanto, kaj kiel profesia esperantisto li povis ĉiam akcepti "nekredeble modestan" salajron, rakontas lia multjara kolego kaj amiko Johano Rapley. Ni publikigas la kompletan tekston de lia prelego, farita en la Centra Oficejo de UEA la 26-an de novembro.
"Tiny" Goldsmith - vivo dediĉita al Esperanto

"Tiny" Goldsmith

Mi esperas, ke enirante la Centran Oficejon ĉi tie oni rimarkas sur la dekstra muro la latunan honor-ŝildon kun la teksto: Memore al Gesinjoroj J.F. Dinslage el Londono, Anglujo, pro donaco en 1936 de domo en Heronsgate Anglujo kies vendo havigis la bazajn rimedojn por tiu ĉi konstruaĵo.

Kion la ŝildo ne indikas estas AL KIU la domo estis donacita!  Universala Esperanto-Asocio? Ne! Internacia Esperanto-Ligo, kiu estis la kerno de la Esperanto-Movado dum la milito]?  Ankaŭ ne!

Laŭ miaj informantoj (kaj laŭ dokumentoj elfositaj de Ziko) montriĝas ke la domo estis persona donaco de ges. Dinslage al s-ro Cecil Goldsmith "por la uzo de la brita Esperanto-movado".

Temas pri 1936, kaj inter la jaroj 1908 kaj 1947 la ĉefa oficejo de UEA troviĝis ĉiam en Svislando (ĉefe Ĝenevo). Unuavide, ekzistis neniu bezono de plia oficejo en Britio.

Mi ne povas paroli pri la Esperanto-domo, Heronsgate, sen ke mi enplektu la nomojn de kelkaj personoj.   Jam menciitaj estas s-roj Dinslage kaj Goldsmith.   Menciitaj estos ankaŭ la filino de Goldsmith, Eileen, kaj ŝia edzo Arthur Oliver (do, la bofilo de Goldsmith).   Aliaj nomoj estos menciitaj, ekz. gen. Bastien, prez. de UEA (poste IEL) 1934/47, Robert Kreuz, iama direktoro de UEA.   SED la ĉefroluloj hodiaŭ, kun forta ligo kun Heronsgate, estas tiuj personoj: ges. Dinslage, Goldsmith kaj Oliver.

Pri ge-Dinslage mi trovis ke s-ro D. estis Dumviva Membro de UEA kaj de Internacia Esperanto-Ligo; li fakte mortis en 1943.   Por scii pli multe, ni turnu nin al letero kiun mi ricevis de Arthur Oliver en novembro 1999, en kiu li diras: “Mi ofte renkontis ilin ĉe kongresoj: tre ŝatinda kaj iom kvieta paro ili estis.   Mi kredas ke iliaflanke la Esperanto-movado egalis Tiny Goldsmith, ĉar ili proponis donaci la domon al Tiny por la konstanta uzo de la Movado." (Tiny = s-ro Goldsmith).

Eileen, filino de Goldsmith, estis 12-jara kiam ŝi helpis ĉe la Libroservo de UK en Oksfordo 1930. Poste ŝi laboris kun sia patro en la oficejo de BEA, kaj ankaŭ pli malfrue ĉe la CO en Heronsgate kun li.

Arturo Oliver estis fakdelegito pri komercaj aferoj en Londono dum pluraj jaroj antauaŭ la milito kaj estrarano de IEL/UEA dum 18 jaroj inter 1936 kaj 1954. Post fruaj eksperimentoj por presi simplajn dokumentojn por UEA per primitivaj maŝinoj li baldaŭ spertiĝis ĝis tiu grado ke li povis profitodone oferti bonkvalitan pres-laboron al la publiko sub la nomo Esperanto Printers Ltd.   Tiel li povis akiri pli modernan maŝinaron kaj aranĝi tiel, ke li povis provizi UEA per multaj administraj materialoj laŭ la originala kosto kaj absolute senprofite al E.P.L.   Eileen kaj Arturo geedziĝis en 1943. Ges.Oliver estis (estas) grava fonto de miaj informoj pri Heronsgate.   Ili ankoraŭ vivas en Aŭstralio.

Mi volas paroli iom pli longe pri s-ro Goldsmith (li preferus ke mi nomu lin Tiny = Etulo). Eble vi memoras la foton kiu aperis kiel frontispico en la pasintjara Jarlibro. 2004 Laŭ la antaŭparolo de Humphrey Tonkin en tiu Jarlibro. “Li estis eta homo plena de persista entuziasmo sed homo samtempe realisma”...“tiu eta homo, kiu dediĉis grandan parton de sia vivo al Esperanto kaj estis inter tiuj, kiuj tenis la E-movadon funkcikapabla tra la skua militoperiodo.” Humphrey ne troigis!

Tiny naskiĝis en okcidenta Anglio en 1889 kaj mortis 83-jara en Aŭstralio en 1972; li ŝajne kvalifikiĝis kiel kompania sekretario laŭ la angla juro (=administranto de kompanio).   Kio koncernas nin, estas ke li fariĝis Esperantisto, 18-jara, en 1907.   En siaj fruaj jaroj li jam multe aktivis por Esperanto en kaj ĉirkaŭ Birmingham (Anglio).   En 1914 venis la unua mondmilito; fariĝinte oficiro en la brita armeo, li grave vundiĝis en Francio en 1916. Kuglo traŝiris la dekstran vangon (frakasante la apudajn dentojn), penetris kaj surdigis lian dekstran orelon kaj ekripozis unu-du milimetrojn for de tiu membrano kiu protektas la cerbon.

Konsciaj pri la riskoj, la armeaj kirurgoj singarde forprenis la kuglon, sed la kuracistoj prognozis por li ege mallongan vivon. La brita milit-ministerio War Office kun la “kvazaŭ-certa scio” ke oni devos pagadi al li dum tre mallonga tempo, asignis al li malavaran dumvivan pension, kaj en tiu maniero savis la E-movadon! Nia fripono vivos ankoraŭ 56 jarojn post tiu incidento, preskaŭ senĉese aktivante por la internacia lingvo. Kaj kiel profesia esperantisto li povis ĉiam akcepti nekredeble modestan salajron. Ekzemple, en 1939 kiam li ricevis 360 pundojn jare ĉe la CO, li rifuzis proponitan postenon je preskaŭ mil pundoj jare.

Kompreneble li tamen dum longa tempo suferis de la postefikoj de sia serioza vundiĝo. En tiu periodo li spertis la praktikan kaj moralan valoron de Esperanto, ĉar en 1923-24 li dum naŭ monatoj konvaleske loĝis en Germanio ĉe samideanoj.

En 1926, kiam la Brita Esperantista Asocio frontis krizon financan kaj administran, li ricevis la taskon gvidi ĝin el ĝiaj embarasoj.   En tio li bone sukcesis.   Enkondukinte kelkajn plibonigojn en la rutinajn laborojn de la oficejo, organizante karavanojn al UK-oj kaj interalie libroservojn ĉe kongresoj, li rimarkinde plibonigis la situacion.

Sed mono ankoraŭ malabundis.   Estis grava manko de libroj (eĉ de lernolibroj!), do, li kun la helpo de kelkaj aliaj Esperantistoj fondis The Esperanto Publishing Company (EPC), kompanio en kiu samideanoj povis praktike investi en eldonaĵoj en kaj por Esperanto. De malgranda komenco EPC bone kreskis, ĝi presigis dum la postaj 25 jaroj pli ol 300 000 volumojn (pli ol 100 diversajn librojn), inter kiuj estis lernolibroj, vortaroj, literaturo diversa, Ŝekspiraĵoj, almenaŭ unu scienca verko, bele produktita versio de la Fundamenta Krestomatio kaj multaj romanoj.   Ĉu vi konas la Epoko-serion?  Ĝi konsistis el eĉ 11 libroj eldonitaj inter 1932 kaj 1946.   La unua estis de Agatha Christie, Murdo en la Orienta Ekspreso, kaj se vi serĉos la nomon de la tradukinto, vi trovos, ke respondecis por tio, jes, “Etulo”. Fakte, ĝi estis la unua libro kiun mi legis en Esperanto.

EPC ekzistis 60 jarojn 1928-88; dum Tiny vivis, li estis la ĉefa dirigento de la entrepreno; poste tion transprenis gesinjoroj Oliver. Sed EPC, kvankam grava entrepreno, por Tiny, estis flanka afero! Gvidante EPC li samtempe aktivadis en diversaj roloj en la Esperanto-movado ĉe niveloj loka, federacia, nacia, internacia, ofte helpate de sia filino Eileen; poste en la vivo Tiny organizis la Universalajn Kongresojn en Oksfordo, Londono kaj Bournemouth kiel sekretario de la kongresoj.   Kaj krome li jam dum jaroj reprezentis BEA ĉe la UK-oj ,kaj mi ne dubas, ke kiam oni diskutis la financajn problemojn en Ĝenevo li atentigis, ke administraj kostoj en Britio estus multe malpli altaj ol en Svislando. Kio kondukas min al la temo...

La Esperanto-movado. Jam de antaŭ la unua mondmilito oni diskutadis kaj disputadis en kaj ekster la UK-oj pri la formo kiun adoptu la E-movado.   Ni ne povas hodiaŭ eniri detalojn, sed la historio de UEA estas tre interesa, eĉ fascina.   Temas, kompreneble, grandmezure pri: personecoj kaj...

Financo. Kiam Hector Hodler mortis en 1920, li heredigis seriozan monsumon por garantii la daŭran ekziston de UEA.   La granda, impona, oficeja direktoro Robert Kreuz en Ĝenevo ĝis 1936 regule prezentis buĝetojn kun seriozaj deficitoj. La kapitalo Hodler minacis malaperi rezulte de la ĉiujaraj atakoj kontraŭ ĝi. La 1-an de februaro 1936 subite mortis tiu direktoro Robert Kreuz. Granda krizo. La Estraro devis urĝege trovi anstataŭanton.   Sed kiun? La prezidanto de UEA, generalo Bastien, petis Tiny Goldsmith veturi al Ĝenevo por transpreni la gvidadon de la oficejo.   Tion li faris, kaj baldaŭ poste la Estraro nomis lin Direktoro kaj samtempe komencis serioze konsideri translokadon de la CO al Anglio.

Ne surprizas min legi, ke Tiny kiel nova Direktoro de UEA tuj prezentis projekton de ekvilibra, sendeficita buĝeto danke al ŝparoj prognozeblaj sekve de tia translokiĝo al Britio. Aliflanke ni ne miru ke la ĝenevanoj, opiniantaj ke la neŭtrala lando Svislando estas la natura centro por la Esperanto-movado, forte protestis pri la planita revolucio kaj eĉ atentigis svisan tribunalon pri la kontraŭleĝa rompo de kondiĉo en la Statuto, kiu difinis, ke la CO de UEA troviĝas en Ĝenevo. Pro tio evidentiĝis al Bastien kaj Goldsmith, ke por efektivigi iliajn planojn estos necese krei tute alian organizon kun alia nomo!

Ni estas en 1936, kaj dum la Estraro kaj Komitato konkretigis siajn planojn, ges. Dinslage unu tagon anoncis al Tiny sian pretecon donaci domon al li, sub iuj kondiĉoj, kaj je la 12a de septembro kunvenis la Konsilantaro de BEA por konsideri la oferton.

La rezulton de tiu kunveno oni tre klare ekscias el letero kiun skribis Tiny Goldsmith al prezidanto Bastien la 14-an de septembro.

Pro la sinteno de iuj svisaj membroj de UEA, la BEA-konsilantaro unuanime decidis ke BEA eksiĝas el UEA kaj aliĝas al Internacia Esp.-Ligo.

Pri la promesita domo en Heronsgate: la kondiĉoj estas: ni konsentas uzi ĝin kiel nian sidejon. Per la domo ni havigos hipotekon por akiri monprunton kaj donacos (en la nomoj de la donacintoj) 250 pundojn al la doma kaso de BEA, tiel ke ambaŭ asocioj partoprenos la donacon. Grave: Se iam IEL likvidiĝos aŭ translokiĝos ekster Anglujon, la Domo devas esti transdonata al BEA.

La Domo valoras min. 1.500 pundojn. [Hodiaŭ 3mn!]   Ĝi troviĝas proks. 28 km de la centro de Londono. Ĝis kiam nia asocio estos laŭleĝe registrita, ni ne rajtas akcepti ĝin, sed mi aranĝis ke oni faru la transdonon al mi, kaj samtempe mi pretigos garantion de kuratoreco favore al IEL, tiel ke - kiam post kelkaj monatoj ni laŭleĝe registros nian asocion ĝi aŭtomate proprietos la domon.

Ĉe tiu punkto Tiny detalas sufiĉe precize la necesajn kostojn de la tuta afero — per hipoteko akiri ĝis 750 pundojn; elspezi 250 + 150 + 200 ktp. do restos min.100 pundoj kiel kapitalo utiligebla, se necese, dum la unuaj du-tri monatoj.

Tiny finas sian leteron per: La donacintoj estas ges-roj J.F. Dinslage, en Londono. Ili petis ne citi la nomon.
 
La komitato de IEL aprobis tiun aranĝon.
Oni akiris la deziritan hipotekon kaj la necesan monprunton en la nomoj de Goldsmith kaj Oliver kiel kuratoroj de la domo por IEL. Laŭleĝe la domo apartenis al ili. Dum la negocoj ili trovis ke iu ajn mencio de eventualaj rajtoj de BEA nuligus la eblecon de la necesa prunto.   Sekve la nomo BEA aperis en neniu oficiala jura dokumento. Laŭ la statuto de la nova IEL, Tiny fariĝis ne direktoro, sed Ĝenerala Sekretario.

CO en HeronsgatePri la Domo mem: Tro ortangula - laŭ mi - por esti taksata bela; sed tamen eleganta vilao, kun teraso kaj sur terpeco de unu hektaro — multaj arboj, 40 pomaj + 10 ali-fruktaj; tre bela ĝardeno kun laŭbo el rozoj diversaj; kreskis tie pluraj legomoj, framboj, grosoj. La ter-etaĝo de la ĉefa parto de la Domo prezentis du ĉambrojn taŭgajn kiel oficejoj. Unu fariĝis la administrejo kaj la alia la libroservo). Sur pli alta etaĝo prezentiĝis komforta loĝebleco por la Ĝen.Sek.   Ligita al la domo staris du-etaĝa alo kun sia propra ĉefpordo. Ĝi fariĝis en la CO rezervejo por paperostokoj, librostokoj kaj... por konservi pomojn. Por prizorgi tian ĝardenon oni bezonas ĝardenistojn, kiuj laboris unu tagon semajne.   Ĉiu-aŭtune oni amase rikoltis – kaj vendis — pomojn.   Kaj la profito el la vendoj (plua lerta truko de Tiny) grandmezure kovris la tutjaran koston de la ĝardenistoj!

Pri la Domo mem mi ne bezonas plu diri.   Ĝi taŭgis kiel administrejo. Tiny evidente estis preta sin oferi por eviti pluajn deficitojn ; se mi citas el antaŭparolo skribita de prez. Bastien por la Jarlibro 1939: “Mi dankas ĉi tie s-ron Goldsmith, kiu mem proponis labori sola kun nur unu helpantino, ĝis la kresko de nia Ligo devigos nin denove dungi aliajn helpantojn”.   Bastien tion skribis en 1939, kiam Germanio jam estis malaperinta de nia scenejo, ankaŭ Aŭstrio, baldaŭ simila sorto atendis Ĉeĥoslovakion, Pollandon – kaj aliaj eŭropaj landoj estos englutitaj de la milito.   Kion faros IEL sen la tiurilataj kotizoj kaj aliaj enspezoj?

D-ro Lapenna, kiu ne estis granda amiko de Tiny, tamen skribis pri li en la libro Esperanto en Perspektivo “Eĉ dum la milito Goldsmith sukcesis gvidi la Ligon sendeficite.”   Do, la movado ne mortis, kaj la aktivema Tiny ne malŝparis sian tempon. Jam komence de la milito li invitis BEA reinstaliĝi en la kamparo el la verŝajne bombota Londono. BEA akceptis la inviton kaj ĝia sekretario s-ro Ronald Wilkinson transloĝiĝis al Heronsgate. Ekde 1940 li tamen devis servi kiel soldato en la brita flugarmeo. Tiny kaj Eileen trovis sin laborantaj ne nur por IEL kaj EPC, sed ankaŭ por BEA.   Dum tiu tempo la revuo de IEL titolita Esperanto Internacia kaj The British Esperantist aperis, ambaŭ, en alternaj monatoj, po ses-foje jare.   Kaj ĉiuj eldonaĵoj, EI, BE kaj la Jarlibro aperis ĉiam akurate laŭ lia reĝimo.

En 1947 IEL kaj UEA denove kunfandiĝis kaj adoptis sian malnovan nomon UEA. Aŭtune 1951 Goldsmith invitis min konsideri dungiĝon.   La tiama oficistaro konsistis el Tiny, lia filino Eileen, kaj unu lerta knabino el la vilaĝo, kiu ne nur lernis kiel paki librojn, sed ankaŭ rapidege lernis E-on.   Do, estis klare al mi, ke Tiny serĉas iun, kiu transprenos de li kiam li emeritiĝos post tri jaroj. Ankaŭ mia juna edzino tiutempa povis esti dungita (kiel steno-tajpistino), por tiumaniere liberigi Eileen kiu, nature, preferis labori kun sia edzo en ilia jam floranta presejo en la apuda vilaĝo.

Ekde la 1a de dec.1951 mi laboris kun Tiny en la administrejo; ĉefe temis pri librotenado, kontrolo + enskribo de spezofolioj de la ĈDoj, tajpado de tekstoj por la revuo, la jarlibro (en tiuj tagoj du-parta) kaj aliaj eldonaĵoj, rilatoj kun la presejo kaj kontrolo de la presprovaĵoj.    Mia edzino akompanis la knabinon Shirley en la Libroservo, kaj tie tajpis leterojn diktitajn de Tiny.

La oficeja ekipaĵo estis minimuma:   du skribmaŝinoj, unu telefono, unu multobligilo kompreneble per-mane funkciigenda, kaj unu adres-maŝino kun ĝiaj necesaj stencilokliŝoj. Bindiloj por la membrofolioj kaj membroslipoj. Kompreneble neniu kalkulilo por la fakturado kaj librotenado. Klasikaj kaslibroj kaj ĉeflibroj malgraŭ kompleksaj kontoj kun notoj en pli ol 10 fremdaj valutoj. Ĉiujn adiciojn,; ĉiujn kalkulojn oni plenumis, kompreneble, per la kapo. Neniu revis pri komputiloj en tiuj tagoj!

Tiny emeritiĝis
en novembro 1954.   Mi fariĝis ĝenerala sekretario laŭ la tiama Statuto, kaj mi, tiam 27-jara, esperis ricevi iom da subteno kaj kuraĝigo de la prezidanto Malmgren, kaj tion mi bedaŭrinde ne ricevis.   La vintra sezono ĉe la CO estas signalo (espereble) por enfluo de kotizoj el ĉiu angulo de la terglobo, spezofolioj de la ĉefdelegitoj kaj perantoj.   Mi ankoraŭ ne komprenas kial en tiuj tagoj la prez. plagis min per postuloj kaj demandoj pri detaloj, tiel ke mi devis pasigi vesperojn kaj noktojn verkante al li klarigojn kaj finfine protestojn.   Mi decidis eksiĝi kaj donis plurmonatan averton pri mia foriro.

Samtempe, sendube kun la kuraĝigo de d-ro Lapenna, Malmgren estis preparanta proponon por nova Statuto, laŭ kiu li, Lapenna, - estis evidente al ĉiuj - ricevos la titolon Ĝen. Sek. sendube ĉar ekz. “la Ĝen.Sek de UN ne estas iu ajn administranto! “ [Li ne diris tion, sed...]

Frue en 1956 UEA decidis transloki la sidejon al Roterdamo kaj negocis por vendi la domon. VI memoras, ke laŭ la kadastro, la Domo apartenis al Goldsmith/ACO kiel kuratoroj por IEL/UEA. Absolute nenie troviĝis mencio de la aranĝo kun BEA, nek en la registro–dokumentoj nek en protokoloj de kunvenoj.   Kun la preterpaso de 20 jaroj [1936-1956] kaj la morto de kelkaj komitatanoj oni forgesis pri la aranĝo, kiu laŭleĝe ne havis ekziston.   Sed morale jes.

Tiny kaj mi rifuzis subskribi la vendo-dokumentojn, kaj la reago de la tiamaj estraranoj estis ne forgesebla kaj preskaŭ ne priskribebla.   Kompreneble, ĉar en la aĉeto-dokumentoj kaj kadastro-registro mankis ajna mencio de la morala ŝuldo al BEA, kiu restis nur en la konscienco de malmultaj samideanoj. UEA estus povinta finfine per leĝa proceso devigi nin subskribi, sed la Estraro anstataŭe akceptis sugeston, ke ili faru mondonacon al BEA (kies sumon mi forgesis) interŝanĝe kontraŭ letero de BEA deklaranta ke ĝi havas nenian pluan intereson je la domo en Heronsgate.

Fino de la historio pri la Domo.   Sed permesu ankoraŭ kelkajn vortojn pri Tiny. Kiam li   emeritiĝis en 1954, la Estraro dece proponis al la Komitato, ke li estu nomita Honora Membro de UEA, kaj cirkuligis belan laŭdan biografion pri lia tutviva laborego por Esperanto.   Sed lastmomente Tiny rifuzis tiun honoron sekve de ne tre bone kaŝitaj akuzoj kontraŭ li kaj la familio fare de eminentaj UEA-roluloj de tiu epoko. Sed li neniel ĉesis labori por Esperanto. En 1964 (kaj mi denove citas Humphrey Tonkin): li translokiĝis al Aŭstralio kie li daŭrigis sian energian agadon por Esperanto tra multaj pliaj jaroj. En 1972 li tie mortis ekzakte ĉe la fino de sia lasta publika prelego pri la internacia lingvo.

Prelego farita en la Centra Oficejo de UEA
Roterdamo, la 26-an de novembro 2005.

Johano Rapley

arkivita en:
javergara
javergara diras:
2005-12-03 20:34

Dankon pro la shanco lerni pri tiom grava, sindonema, honesta kaj laborema homo, ja malgranda sed vershajne gigantkora.

iafantomo
iafantomo diras:
2007-11-20 18:14
Ni lernu de la historio: neniam oni tutsimple fidu la homojn.

Ŝajnas strange, ke oni donacis al Goldsmith kaj ne rekte al BEA, ĉar laŭ la kondiĉo, se iam ajn IEL likvidiĝos aŭ translokiĝos ekster Anglujon, la Domo devas esti transdonata al BEA.

Due, ŝajnas ke la intenco estis, ke la domo estu reregistrita en la nomo de IEL, post kiam IEL estos registrita: "mi pretigos garantion de kuratoreco favore al IEL, tiel ke - kiam post kelkaj monatoj ni laŭleĝe registros nian asocion ĝi aŭtomate proprietos la domon." Ŝajnas al mi strange, ke tio ne okazis.

Kaj trie, ŝajnas strange, ke "evidentiĝis al Bastien kaj Goldsmith, ke por efektivigi iliajn planojn estos necese krei tute alian organizon kun alia nomo", kiam normale en organizaĵo, oni atendus ke la afero estu metita al la membraro. Ili ja povus ŝanĝi la statuton, ĉu ne?

Kaj kvare, kial John Rapley ne ricevis subtenon de la posta prezidanto de UEA, Malmgren?

Ŝajnas al mi esti iom da politiko malantaŭ la tuta rakonto.

Mi sentas min tre danka al John pro lia rakontado.