Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2005 / Literaturo / Romano de Spomenka Štimec aperis japane

Romano de Spomenka Štimec aperis japane

de Redakcio Laste modifita: 2005-11-29 22:28
Ĵus aperis japana traduko de la biografia romano "Tilla". La esperantlingva originalo de la romano aperis en 2002.

Tilla en la japanaLa japana eldonejo Sinpuu-sya (Nova Vento) eldonis en oktobro 2005 la romanon de Spomenka Štimec "Tilla" en la japana traduko de Mori Singo.

Tilla estis la nomo
de la aŭstra-germana aktorino Tilla Durieux , kiu dum la epoko de Hitler fuĝis el Berlino. Preskaŭ du jardekojn ŝi pasigis en Kroatio. Revene al Berlino ŝi daŭrigas riĉan karieron de aktorino.

En la Muzeo de la urbo Zagrebo en Kroatio troviĝas ĉambro de Tilla Durieux kun pluraj artaĵoj el la kelkaj artkolektoj de Tilla. La verko de Štimec estas inspirita de la vivo de la aktorino. La japana eldono estas ornamita per pluraj fotoj el la Muzeo de la urbo Zagrebo.

La Esperanta eldono
de la verko aperis ĉe Edistudio en Italio en 2002.  En recenzo pri la esperanta eldono, Sten Johansson skribas interalie: "Spomenka Štimec evidente plenumis admirindan laboron serĉante biografiajn faktojn pri la vivo de Tilla kaj aliaj, kaj ŝi havas talenton jam delonge dokumentitan eniĝi en la menson de de persono mortinta aŭ vivanta por imagi, kio pelis ŝin, kion ŝi aspiris, pri kio ŝi revis."

Tamen laŭ la recenzanto la romano ne atingas la artan nivelon de pli fruaj verkooj de la aŭtoro, kvankam ĝi ja estas parte interesa kaj sukcesa. La plena recenzo de Sten Johansson kaj kelkaj aliaj recenzoj legeblas en la retejo Originala Literaturo Esperanta.

arkivita en: