Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2006 / Fiaska prezento de lingva egaleco

Fiaska prezento de lingva egaleco

de Redakcio Laste modifita: 2006-01-30 12:50
La konkludoj de la pekina Nitobe-seminario estis siatempe eldonitaj en bela trilingva libro. Laŭ Hektor Alos i Font la enhavo de la verko tamen estas ĉefe neserioza el scienca vidpunkto. "Jen volumo verŝajne celinta nur flati la ĉinan registaron, por iel danki ĝian limigitan kaj proprainteresan subtenon al Esperanto. Mi elreviĝas, ke UEA lanĉis tian verkon, eĉ plurlingvan por ridindiĝi tra la mondo, kaj eĉ ĝuste pri temo, pri kiu ĝi arogas al si esti specialisto. Ni prefere forgesu pri ĝi, kaj espereble UEA lernu el la fuŝo", li skribas.
Fiaska prezento de lingva egaleco

Popola kongreso de Ĉinio kunsidas.

LEE Chong-Yeong kaj LIU Haitao (red): Al nova internacia lingva ordo / Towards a New International Language Order. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam, 2004. 240 paĝoj, 18 eŭroj ĉe la libroservo de UEA.

En la lastaj monatoj leviĝis voĉoj kontraŭ eksceso de bonvolemo fare de UEA al totalismaj reĝimoj, kaj pli precize al la teksto de la t.n. Pekina Deklaro, fina dokumento de la 89-a Universala Kongreso en 2004. En ĝi, la kongreso "alte taksas la agadon de la ĉina registaro, kiu cele al pli justa kaj diverseca aliro al internacia interkompreniĝo, subtenas la instruadon kaj utiligon de Esperanto".

Ne gravas, ke la lingvopolitiko de la ĉina registaro estas unu el la plej neniigaj en la mondo por la lingva kaj kultura diverseco interne de sia lando; ne gravas, ke ĝi rekte kontraŭas la proklamitan celon de la Esperanto-movado, ekde la Manifesto de Prago, al lingvaj egaleco kaj diverseco; gravas nur, ke ĝi iom flatas la Esperanto-movadon, ĉar ĝi portempe uzas ĝin por siaj celoj: ekspiti la anglan, sendube atendante sian vicon baldaŭ fariĝi la nova monda superpotenco, kaj mem postuli la lingvon de la ĉefa etno de la lando kiel hegemonian lingvon tutplanedan. Ĝia agresa naciisma politiko rilate la najbarojn ne supozigas alion.

Pro tio, la tri-lingvaj aktoj de la 3-a Nitobe-Simpozio pri Lingvaj Problemoj en Internaciaj Rilatoj, okazinta dum la lasta pekina UK, malgraŭ alloga fasado, fariĝis jam dekomence tre suspektindaj.

Tamen, la unua artikolo, "Lingva egaleco en internaciaj rilatoj" de Humphrey Tonkin, estas ĉiel valora, interesa kaj leginda, kiel ĉiam ĉe tiu aŭtoro. En ĝi, li alloge kaj multfakte prezentas, sen bombasto, la staton kaj potencialon de Esperanto, kaj, samtempe, la lingvan malegalecon en la mondo.

Samcelan sed malsaman aliron, ankaŭ klaran kaj didaktikan, entreprenas Lee Chong Yeong, vicprezidinto de UEA, en sia mult- tabela prelego "Al nova internacia lingva ordo". En ĝi, li evidentigas kreskantan kontraŭstaron kontraŭ la monopola superregado de la angla, kaj klopodas ligi homajn kaj lingvajn rajtojn – bedaŭrinde kun nesufiĉe da faka bibliografia subteno (i.a. de aŭtoroj kiel Phillipson, Skutnabb-Kangas, Nettle kaj Romaine – por citi nur aŭtorojn de anglalingvaj verkoj). Sen almenaŭ iu universitata bazo, prelego de esperantista nelingvisto en libro eldonita de esperantistoj riskas fali en malatenton ĉe ne jamaj konvinkitoj.

Jen la fino de ĉio interesa en la aktoj.

La konferenco meritis la partoprenon de elstara gravulo, Yang Guang, ĝenerala direktoro de la Departemento de Lingva Planado kaj Administrado de Ĉinio. En ĝi li prezentas la oficialan lingvopolitikon de la lando, profunde stalinisman. Li senhezite prezentas ĝin kiel "vojon al lingvaj egaleco, diverseco kaj harmonio". Por ĉiu nur iom konatiĝinta kun la efektiva ŝtatpolitiko ĉi-tema, interalie per la vastaskala malplimultigo de la ne-hanaj popoloj en siaj regionoj kaj ilia senigo je siaj rajtoj (inter aliaj ankaŭ la lingvaj, ekzemple, sed ne nur, en Orienta Turkestano, Tibeto kaj Interna Mongolio), la prelego montriĝas pinto de aŭdaco, eĉ insolento.

Apartenas al la sama skolo la sekva ĉina oficiala delegito, Su Jinzhi, kiu per unu frazo resumas la paradoksan opinion de la ĉina registaro: "la lingva egaleco havas striktan rilaton kun la ŝtata suvereneco". Eble oni povus verki lingvan version de Antigono – verŝajne ankoraŭ ne esploritan flankon de tiu mito. Kompreneble, por la ĉinaj aŭtoritatoj, lingva egaleco ekzistu nur por ŝtataj lingvoj, kaj interne de la ŝtatoj neniu fremdulo enmiksiĝu, kiel ĉiu sufokas siajn proprajn minoritatojn.

Tiun vidpunkton plej klare evidentigas la tria kaj lasta ĉina preleganto, Liu Haitao, Esperanto-parolanto. Li deiras de la konata kvarnivela modelo de lingvoj (loka, regiona, superregiona kaj monda) kaj proponas tri-nivelan, kun lingvoj lokaj, ŝtataj kaj esperanto kiel unusola mondlingvo. Jen han-ŝovinisma misformado de la devizo "Esperanto, dua lingvo por ĉiuj", laŭ kiu ĝi fariĝu la tria por konkeritaj kaj malplimultigitaj popoloj.

Aliaj eroj estas eĉ malpli menciindaj. Kobayashi Tsukasa, de Japana Esperanto-Instituto, prezentas la defendon de esperanto antaŭ la Ligo de Nacioj faritan de Nitobe Inazō – epizodon tre konatan de esperantistoj. Bedaŭrinde temas pri simpla mallonga rakonto, kaj la aŭtoro ne rilatigas ĝin kun la temo de la konferenco.

Michael Cwik, de la Eŭropa Komisiono, prezentas tre lakone interesajn "principojn por komunikado ene de multlingva komunumo kiel Eŭropa Unio", rezultojn de unutaga simpozio organizita en 2003 de diversaj neregistaraj organizoj en la Eŭropa Parlamento. Eĉ pli vortoŝpara estas la resumo de la prelego de Noel Muylle, direktoro de la tradukservo de la Eŭropa Konsilio, kiu prezentas kelkajn evoluojn en la tradukservoj de plurlingvaj organizaĵoj.

La prelego de Miyoshi Etsuo estas tipa de nacia Esperanto-bulteno: ĝi estas balasto en libro, kiu pretendas akademiecon. Kaj tiel okazas pri la vidpunkto de bahaanoj pri mondaj lingvaj problemoj, prezentita de Kimiko Schwerin: UEA povus eventuale inviti la internacian rugbe-federacion prelegi en siaj seminarioj, kio certe altigus la jam stratosferan reputacion de Esperanto inter lingvistoj kaj en la internaciaj organizaĵoj.

Resume, jen volumo verŝajne celinta nur flati la ĉinan registaron, por iel danki ĝian limigitan kaj proprainteresan subtenon al Esperanto, sed la nivelo de ĝia enhavo estas ekstreme varia, kaj averaĝe malalta kaj nefidinda. Mi legis dekojn da lingvistikaj libroj, kaj nur kelkaj disfalantaj broŝuretoj verkitaj de bonvolemaj sed malmultsciaj aktivuloj por malpli uzataj lingvoj kaŭzis al mi tian impreson de fiasko. La plej bona intenco, eĉ kun la mono necesa por publikigi tiel belaspektan eldonaĵon, ne sufiĉas. Mi elreviĝas, ke UEA lanĉis tian verkon, eĉ plurlingvan por ridindiĝi tra la mondo, kaj eĉ ĝuste pri temo, pri kiu ĝi arogas al si esti specialisto. Ni prefere forgesu pri ĝi, kaj espereble UEA lernu el la fuŝo.

Hektor Alos i Font
[aperis originale en Kataluna Esperantisto]

Noto de la redakcio: alian opinion pri la sama verko prezentis Garban MacAoidh en recenzo aperinta en Monato: "Grava dokumento, rekomendinda al ĉiuj internaciaj, registaraj kaj neregistaraj organizaĵoj".

arkivita en:
slavik
slavik diras:
2006-01-31 01:58
Estas iom tro akre paroli pri Cxinio kiel neniiga al siaj minoritataj lingvoj kaj kulturoj. Ja Cxinio havas etnajn auxtonomiojn ks. Eblas kompari kun aliaj landoj kaj diri, ke, ekz., Belgio aux Hispanio estas multe pli liberema cxi-rilate, sed samtempe iu Turkio
preskaux EU-lando -- povus esti multe pli kritikata pri la temo.
pep
pep diras:
2006-02-07 08:12

En kelkaj aspektoj, Francio, pure EU-lando, povas esti same akre kritikata kiel Ĉinio. Ne necesas iri al Turkio.

Vi pravas, ke Ĉinio havas etnajn aŭtonomiojn, sed same kiel la stalina kaj la breĵneva Sovetio. Tio ne signifas, ke etnoj efektive havas aŭtonomion, sed ke tio starigas belan fasadon de ŝajn-normaleco, en kiuj asimilemaj nacianoj puŝas la lokan kulturon en simplan folkloron, kaj malhelpas ĝian efektivan disvolviĝon en ĉiuj niveloj de la socio (inkluzive, sed ne nur, de meza kaj alta edukado). Samtempe, la ĉina registaro sendas milionojn da hanoj en la aŭtonomajn regionoj, igante la lokan loĝantaron malplimulta (eĉ preskaŭ sensignife malgranda, kiel mongoloj en Interna Mongolio). Kaj kompreneble la novaj alvenintoj ne estas taksataj iel ajn lerni la lingvon aŭ la kulturon de la origina loĝantaro, sed tiu ĉi estas ĉiupaŝe devigata uzi la lingvon kaj agi laŭ la moroj de la kolonoj.

Turkio (kaj Francio) agas malsame. Ili ne starigas ŝajn-aŭtonomiojn kun pajlohomoj, sed ilia sendado de kolonoj al la subpremataj teritorioj kaj movigo de la loka loĝantaro en aliajn regionojn estas pli laŭŝtupa.

Ĉiuokaze, ŝajnas al mi, ke la aŭtoro incitiĝis pro tio, ke ĉinaj registaranoj pretendas "vendi" sian asimilan politikon kiel lingvo-egalrajtisman, kaj ke UEA partoprenis en tiu farso. Nek turkoj nek francoj proponas sin kiel ĉampionojn de lingvaj kaj etnaj rajtoj.