Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Impeto de Aleksandr Ŝevĉenko pluvivos

Impeto de Aleksandr Ŝevĉenko pluvivos

de Redakcio Laste modifita: 2012-12-09 16:24
Antaŭ kelkaj tagoj neatendite, en la aĝo de nur 55 jaroj, forpasis la elstara rusia esperantisto kaj eldonisto Aleksandr Ŝevĉenko. Lia eldonista kariero komenciĝis en la giganta sovetia eldonentrepreno Progreso, kiu unuavice publikigis propagandajn verkojn en amasaj kvantoj en multaj lingvoj de la mondo. Li kunlaboris pri la redaktado de esperantlingvaj verkoj ĉe Progreso, sed ĉefa vivoverko estis la propra eldon-entrepreno Impeto, starigita apud la ruinoj de la disfalanta ŝtata giganto. Dum du jardekoj Impeto mezume eldonis milon da paĝoj en kaj pri Esperanto ĉiujare. La laboron de Aleksandr Ŝevĉenko nun daŭrigos lia vidvino Jelena kaj Dima, la filo de Aleksandr kaj Jelena. Ni petis la konatan rusian verkiston kaj bardon Mikaelon Bronŝtejn rakonti pri la vivoverko de sia amiko Aleksandr.

Se oni kredu la statistikon, la averaĝa vivolongo de la vira loĝantaro en la nuntempa Rusio egalas 58 jarojn. Aleksandr Ŝevĉenko ne atingis eĉ tiun averaĝan limon. Ĉi-septembre li ricevis gratulojn okaze de la 55-jariĝo, sed nur du monatojn poste la senkompata morto forfalĉis lin el la viva mondo.

Feliĉe, la homaro aprezas ĉiun anon de sia specio ne laŭ liaj jaroj, sed laŭ liaj faroj. Tiel agu ankaŭ mi, rakontante pri mia karmemora amiko. Antaŭ kvin jaroj mi iakaŭze petis de li membiografian skizon. Jen kion li sendis tiam al mi :

  • Esperantistiĝis en 1979.
  • En 1980 finis Moskvan instituton de inĝenieroj de geodezio, aerofotado kaj kartografio, aerofotadan fakultadon.
  • En 1994 finis ĵurnalistan fakultaton de Moskva Ŝtata Universitato, redakcieldonan fakon.
  • Ekde 1982 laboris kiel ekster-etata redaktoro en Moskva Presagentejo "Novaĵoj" (APN).
  • Ekde 1989 laboris komence kiel respondeca redaktoro pri Esperanto-programo, poste kiel estro de unu el redakcioj de eldonejo "Progreso".
  • En 1992- unu el kunfondintoj de la eldonejo "Impeto", kie estas Ĝenerala direktoro ekde 1994.

Por komprenigi al la esperantistaro la rolon de Aleksandr Ŝevĉenko en la evoluo de la esperanta kulturo endas deĉifri tiun ĉi modestegan skizon. Ĝuste la esperantistiĝo en la kurso de la fama Moskva instruistino Irina Gonĉarova rezolute aliigis la sorton de la juna inĝeniero pri aerfotado. Li senhezite kaj ne ŝparante sian tempon plonĝis en poresperantan aktivadon. Tio estis la organizado de tiutempe popularaj kaj amase vizitataj Centrorusiaj E-renkontiĝoj, klubaj aktivecoj, sed, unuavice, ekkompreno de sia destino en la eldona laboro.

Impeto 1989

Dmitrij Perevalov, lia amiko, ve, forpasinta delonge, iniciatis eldonadon de sovetiaj politikaĵoj esperantigitaj, kaj Aleksandr aktive aliĝis al la laboro. Unuarigarde makulaturaj produktaĵoj – ĉiuj ĉi raportoj al la kongresoj de Komunisma Partio de Soveta Unio kaj porpacaj babilaĵoj de la Ĝeneralaj sekretarioj de la sama partio – estis tiuepoke la sola atingebla legaĵo por sovetiaj esperantistoj, kaj ĝi sendube plenumis sian utilan taskon, edukante de unu flanko pliboniĝon de lingvoposedo de la landa esperantistaro, kaj, de alia flanko, polurante tradukan kaj eldonan sperton de la iniciata grupo.

En 1989 Aleksandr, profitante la redaktoran postenon, kiun tiutempe li okupis en la fama sovetia eldonejo Progress, kune kun la edzino Jelena, profesia ĵurnalistino, sukcesis eldoni grandkvante kaj altkvalite la esperantlingvan almanakon Impeto kun tre varia enhavo. (La eldonkvanto estis tioma, ke la libro plu aĉeteblas.) En 1991 aperis la dua almanako, sed Sovetio jam estis proksima al sia fino, la giganta eldonejo same – al disfalo, kaj endis pensi pri aparta vivovojo.

Tiel en la fino de 1992 Aleksandr kaj Jelena riskis registri propran entreprenon – eldonejon, heredintan la nomon de la unua meminiciata libro – "Impeto". Efektive, la risko estis granda kaj neevitebla. Orientiĝo nur al la ŝatata esperantista legantaro kaŭzus certan malprofiton kaj pereon de la entrepreno. Certe, eblus vendi la tutan eldonkvanton eksterlande – en la eknaŭdekaj jaroj tio garantiis multoblan gajnon - sed la Impetanoj celis dekomence satigi la enlandan legantaron. Sur mia librobreto staras du ekzempleroj de mia unua libreto, eldonita de Impeto en 1992 – Legendoj pri SEJM. Kial du ? Ĉar unu havas specialan stampon sur la dua paĝo : "Vendata nur en la rubla zono". Tiun stampon ricevis 80% de la eldonkvanto por eviti forvendon de la libretoj eksterlanden...

Tiuj amuzaj tagoj estas nun en dudekjara tempa distanco, kaj la 18-an de novembro 2012 la kolektivo de Impeto, inkluzive la helpredaktorojn, aktivajn aŭtorojn kaj amikojn de la eldonejo, levis pokalojn okaze de la glora jubileo. Estis diritaj multaj bonaj vortoj, tamen ja plej gravas la statistiko. Tiu do brile atestas nekontesteblan sukceson de la eldonejo, elvivinta en la plej malfacilaj kondiĉoj de la naŭdekaj jaroj kaj vigle funkcianta ĝis nun.

Strugackij

Aleksandr donis al mi jenajn ciferojn: dum la periodo 1992-2012 Impeto enmondigis entute 257 librojn. Pli ol duono el tiu kvanto – 136 titoloj – estas en aŭ pri Esperanto. Sume do eldoniĝis 20.184 paĝoj poresperantistaj, averaĝe po mil paĝoj ĉiujare! Multo estas lokita en tiuj paĝoj. 

Unue, pri- kaj poresperantaj aferoj. La vortaroj treege bezonataj. La fama lernolibro de Boris Kolker kaj malpli famaj, sed ja uzataj lerniloj de Abduraĥman Junusov kaj Eŭgeno Perevertajlo. Miaj legolibroj por komencantoj kaj progresantoj. La historio de Esperanto-movado. Rememoroj de honora membro de UEA, Vladimir Samodaj, kaj rememoroj de Antonina Bokarjova pri la fama patro, profesoro Bokarjov.

Due – la rusa literaturo. Por la ducentjara jubileo de Aleksandr Puŝkin Impeto eldonis imponan verkaron en Esperanto; la unuan ekzempleron de tiu oficiale aĉetis la mondfama British Library. Per pene kaj longtempe ricevata, sed fine ricevita permeso de la Brodskij-fonduso estis eldonitaj prozaj kaj poeziaj verkoj de la Nobel-premiito. Impeto kontraktis kun la plej famaj rusaj scienc-fikciaj verkistoj Boris Strugackij kaj Sergej Lukjanenko – tiel la esperantista legantaro ekkonis tiun ĉi nemalgravan branĉon de la rusa literaturo.

Kaj trie, eĉ eble, ĉefe – verkaro de la "naivuloj" ( inter kiuj ankaŭ mi estas...), ligintaj sian verkkapablon kun Esperanto. Tiom da nomoj de originalaj Esperanto-verkistoj, miaopinie, malkovris kaj prezentis neniu alia eldonejo en la mondo. Mi montru laŭalfabete kaj laŭmemore: Grigorij Arosev, Anneke Buys, Oleg Ĉajka, Mikaelo Giŝpling, Nikolao Gudskov, Klara Ilutoviĉ, Lena Karpunina, Dina Lukjanec, Ivan Naumov, Vladimir Samodaj... sen mencii la aŭtoron de ĉi linioj.

Krom tio estis aperinta aro da diverstemaj verkoj – filozofio kaj analizo de Bibliaj diraĵoj, ilustritaj enciklopedioj de hejmaj mamuloj kaj de akvariaj fiŝoj. La lastan verkis mem Aleksandr, montrinte al la mondo sian pasian hobion.

MetropolitenLa eldonejo havis ambiciajn planojn por la ontaj jaroj: daŭrigi eldonadon de la antaŭ nelonge startinta serio Волна Эсперанто ("Volna Esperanto" - "Ondo de Esperanto") - ruslingvajn tradukojn de originalaj esperantaj verkoj, aperigi porinfanan lernolibron de esperanto, produkti la restintajn kvar volumojn de fratoj Strugackij, antaŭplanitajn per la kontrakto...

Ĉion ĉi grave dubigas la dolorega, neaŭgurebla kaj neanstataŭebla perdo. La sperto, fervoro kaj inventemo de Aleksandr Ŝevĉenko efektive mankas ekde nun, kaj la pena movigo de la eldonaferoj per solvo de neeviteblaj ĉiutagaj problemoj provizore haltis.

Kune kun la tuta multnombra amikaro de Impeto mi esperu, ke Jelena, la edzino de Aleksandr kaj fidela kunImpetanino, trovos forton por digne travivi la plagon kaj plu labori same aktive, kaj ankaŭ ke Dima Ŝevĉenko – ilia juna, talenta filo, denaska esperantisto kaj profesia ĵurnalisto – bezonos ne tro longan tempon por transpreni la sperton de la patro kaj kontribui al plua funkciado de la eldonejo, certe, kun helpo de la fidelaj amikoj. Tiuokaze la animo de Aleksandr ripozos en paco.

Mikaelo Bronŝtejn

 
arkivita en:
bkolker
bkolker diras:
2012-11-29 23:53
Dankon pro la emociiga publikaĵo pri Aleksandro Ŝevĉenko kaj la eldonejo “Impeto”. Kun ili estas ligita granda parto de mia esperantista vivo. Aleksandro kaj Jelena Ŝevĉenko akceptis, redaktis kaj publikigis en la ŝtata eldonejo “Progress” la unuan eldonon de mia libro “Vojaĝo en Esperanto-lando”. Fari tion en la kondiĉoj de la disfalanta ŝtato Sovet-Unio estis heroaĵo. Unu el la unuaj publikaĵoj de “Impeto” estis mia Esperanto-rusa vortareto. Kaj fine – tri lastaj eldonoj de mia Plena lernolibro de Esperanto. Pri la ĵusa tria eldono ni vigle korespondis antaŭ nelonge, kaj mi ne povas kredi, ke Aleksandro ne plu estas inter ni. Mi konatiĝis kun Aleksandro, kiam li estis komencanta esperantisto kaj mi vidis, kiel li fariĝas unu el gravaj figroj de la tutmonda Esperantujo. Ni vidiĝis ne nur en Moskva Esperanto-klubo, sed ankaŭ en ilia hejmo, ĉar ili najbaris kun mia filino. Adiaŭ, Aleksandro! Ni vin memoros. Vi kreskigis alte kvalifikitajn daŭrigantojn Jelena kaj Dima.
Amri
Amri diras:
2012-12-05 10:30
Kiel trafe skribis mia amiko Mikaelo, oni memoras ne jarojn sed farojn, kaj da ili Aleksandr havis multajn. Atestas pri liaj faroj dekoj da libroj eldonitaj de "Impeto", pri unu el ili (Origino de la vivo, Impeto 2011) mi havis la honoron kunlabori (kiel scienca redaktoro). Mi aliĝas al la kondolencoj kaj al la espero de lia talenta filo Dima (kiu post malpli ol monato faros sian unuan kontribuon kadre de la Internacia Vintra Universitato) daurigos la laboron de Impeto.
Amri Wandel
UEA estrarano pri Scienca kaj Faka agado