Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2013 / Forpasis Jerzy Fornal

Forpasis Jerzy Fornal

de Redakcio Laste modifita: 2013-10-02 08:45
Fine de aŭgusto forpasis Jerzy Fornal, unu el la nemultaj konataj profesiaj aktoroj, kiuj dum la lastaj jardekoj laboris pri la Esperanto-teatro. Li mortis en la aĝo de 86 jaroj, unu jaron post sia edzino Zofia Banet-Fornalowa, kiu same estis elstara esperantisto. Kerstin Rohdin, kiu proksime konis la laboron de Jerzy Fornal kaj lin mem, verkis nekrologon.
Forpasis Jerzy Fornal

Jerzy Fornal kun sia edzino Zofia Banet-Fornalowa

La 31-an de aŭgusto atingis Jerzy Fornal la lastan momenton de sia laboro en tiu ĉi mondo. Post sia multjara kaj altkvalita prezentado de diversspecaj unupersonaj prezentadoj, li trankvile endormiĝis en Varsovio en ĉeesto de sia filino Tamara. Li pasigis sian lastan tempon en la vivo kun sia filino, kiu multon faris por faciligi lian vivon post la morto de Zofia Banet-Fornalowa, kiu subite forlasis nian mondon la 19-an de septembro 2012. Tio estis forta bato al ili ambaŭ.

Jerzy Fornal prezentis sian repertuaron en pluraj landoj de la mondo. Dum pluraj jaroj ekde la 1980-aj jaroj li kaj la verkisto Harold Brown travivis grandan ĝojon renkontiĝi kaj kunlabori. Ili ofte diskutis pri esperantoteatro kaj pri sia propra kuna laboro. Ili forte fekundigis la idearon kaj pensojn de unu la alia.

Mi, kiu kunvivis kun Harold Brown kaj kiu aranĝis plurajn turneojn en Svedio por Jerzy Fornal, ofte renkontis ilin kune kaj povis aŭskulti ilian gajan kaj kreivan interparolon pri ĉio de la monda literaturo ĝis kiel plej bone substreki kaj montri iujn detalojn en sia propra laboro. Estis feliĉaj momentoj aŭskulti la du inteligentajn kaj kreivajn ”kulturlaborantojn” naski novajn ideojn kune. Ili estis kiel du knabetoj ludantaj feliĉigajn ludojn, kiuj multe riĉigis la esperantan teatron kaj la esperantan kulturon. Mi esperas, ke ni ĉiuj, kiuj havis la bonŝancon travivi iliajn kreaĵojn por ĉiam portos tion en niaj koroj.

En Högsby/Oskarshamn, kie loĝis Harold Brown, estis prezentitaj du premieroj, ”Eduko danĝera”, kiu pere de eventoj dum la franca revolucio, kiu tiam 200-jariĝis, montras ke la sinteno de la homo ne ŝanĝiĝas, kiam la jarcentoj ŝanĝiĝas. ”Vagabondo”, kvazaŭ biografia prezentado, sursceniĝis unuan fojon en 1992 dum la Kultura SEF-kongreso en Oskarshamn.

”Vagabondo”-n Jerzy Fornal prezentis lastan fojon dum la entombiga ceremonio de Harold Brown. Oni ŝoke travivis kiel la akso de la vivo rompiĝis. Eĉ homoj en la publiko, kiuj ne komprenis esperanton, venis plurfoje diri kiel ili ŝatis kaj ”komprenis” la prezentadon. Tio klare montras la altan kvaliton de lia laboro.

Famis la prezentado de ”Aniara”, (foto) verkita de la Nobelpremiito Harry Martinsson, tradukita de William Auld kaj Bertil Nilsson, kaj aranĝita por Jerzy Fornal de Gunnar Gällmo. Tiu priskribas kiel oni jam dum la 1950-aj jaroj vidis nian mondon senstiran ŝanĉeliĝi en la Universo. Vidante Jerzy Fornal prezenti ĝin, oni vere travivis la lastajn horojn de nia mondo.

Fragmento el recenzo de "Aniaro" en DEFA-Bulteno (Danio), n-ro 9/1987:

"... Neniam oni aŭskultis tiom da esperantistoj diri alsolute nenion dum tiam da tempo. Neniam oni aŭskultis tian esprimriĉecon, tian precizecon, tian voĉon kiel ĉe Jerzy. Ĉiuj estis tute kaptitaj de la alta arto, kiu plenigis la ĉambron, - kiam la prezento tiel finiĝis, ni apenaŭ kapablis reveni al la "ordinara" mondo, sed volis resti en la mondo, kvankam kruela kaj timiga, kiun Jerzy aperigis antaŭ niaj okuloj. Tre intima estis la travivaĵo, ĉar la "scenejo" estis tiel malgranda kaj la aktoro estis tute proksima al la publiko. Koregan dankon al Jerzy por tiu elstara vespero..."

Fragmento el enkonduko de Harold Brown al la programo de "Vagabondo", 1992:

"... Koncize dirite 'Vagabondo' esprimas la ideon pri rajto de homo al alternativa vivo, eĉ kiam ĝi ne alportas feliĉon, sed tamen donas senton de libereco. Malgraŭ saturanta ĝin per tristo 'Vagabondo' enhavas radion de optimismo, ĉar ja ĝia heroo havas ideon; li volas semi plantojn sur betonaj aŭtoŝoseoj, kaj agante laŭ la Zamenhofa fido... eĉ guto malgranda konstante frapante traboras la monton granitan - esperas fari ion bonan, pozitivan..."

Mi memoras kaj ofte pensas pri kiam vi kaj Harold vigle interparolis pri diversaj eblecoj de esperantoteatro.

Salutu Harold de mi, kiam vi renkontos lin kaj vi ambaŭ sidos sur la arĝenta rando de la nuboj denove parolantaj pri esperanto-teatro!”Daŭrigu sur la nubo vian gajan interparolon, vian kreivan kunlaboron por esperanto-teatro. Ne ripozu en paco! Vivu kune en ĝojo! NI MEMORU VIN!

Kerstin Rohdin (Svedio)
arkivita en: