Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj

Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj

de Redakcio Laste modifita: 2016-10-03 21:23
En la ĵus aperinta nova eldono de “La danĝera lingvo” Ulrich Lins prilumas novajn detalojn pri la persekuto de Esperanto en diktaturoj. La registaroj de nedemokratiaj landoj ofte ligis kun Esperanto pli da potenco, ol ĝi efektive havis, li diras en intervjuo de Libera Folio. La libro ĉi-jare fine aperos ankaŭ en la angla.
Novaj detaloj pri persekuto de esperantistoj trovitaj

La nova eldono de “La danĝera lingvo” estas iom malpli ampleksa ol la antaŭaj.

Libera Folio: Ĵus aperis nova eldono de via jam klasika verko ”La danĝera lingvo”. Laŭ la eldonejo, UEA, la nova versio estas plene reviziita. Kion tio signifas? De kiam vi okupiĝas pri tiu reviziado?

Ulrich Lins: – Ĉiam, kiam estis preparata nova nacilingva eldono, mi faris korektojn kaj aldonojn. Sed fundan reviziadon mi komencis en 2011.

Vi rakontas en la antaŭparolo, ke post la apero de la unua eldono iĝis alireblaj diversaj arkivaj materialoj en eksa Sovetio, sed ankaŭ en Germanio. Pri kiaj materialoj temas? Ĉu vi povas doni ekzemplon pri novaj informoj kiuj aldoniĝis aŭ malnovaj kiuj montriĝis malĝustaj kaj estis forigitaj en la nuna eldono?

– Mi utiligis pliajn aktojn de Gestapo/SS, kiuj nun troviĝas en la Federacia Arkivo en Berlino. Ili montras, kiom serioze la nazia reĝimo prenis la supozatan ligitecon de la Esperanto-movado kun la mondkonkeraj planoj de judoj. Dank’ al tiuj aktoj mi povis unuafoje dokumente pruvi, ke la arestiĝo de familianoj Zamenhof  komence de oktobro 1939 baziĝis sur ordono el Berlino. Poste, dum la milito, Gestapo/SS intervenis por malhelpi, ke aliancanoj de nazia Germanio, ekzemple la hungaroj kaj italoj, plue subtenu la movadon. Eksa esperantisto helpis la persekutantojn per tradukoj el ekzemple Heroldo. Pri Soveta Unio, dank' al Nikolaj Stepanov, kiu vizitis arkivojn, kaj per la utiligo de studoj aperintaj ekde 1988 mi povis aldoni detalojn pri la individua sorto de Ernest Drezen kaj multaj sovetiaj esperantistoj. Stepanov mortis komence de 2015, sed li jam ĉesigis sian esplorlaboron antaŭe, ankaŭ ĉar la sovetiaj arkivoj iĝis malpli facile alireblaj.

– Ĝenerale, dum la pasintaj jardekoj mi povis multe pli libere kontakti esperantistojn en landoj, kiujn trafis persekutoj. Mi celas unuavice la iaman sovetian "blokon". Inter la homoj, kiujn mi intervjuis, estis ankaŭ la antaŭa kardinalo de Prago, Miloslav Vlk, kiu en tezo verkita por la abiturienta ekzameno kaŝe kritikis Stalin pro lia kontraŭesperanta pozicio. Aliflanke, mi forigis kelkajn partojn de la unua eldono, ne ĉar ili entenis malĝustaĵojn, sed ĉar mi volis pliklarigi la diferencon inter persekutoj direktitaj kontraŭ Esperanto kaj subpremo celanta politikan (plej ofte porrevolucian) uzon de la lingvo. Ekzemple, ne plu aperas aparta ĉapitro pri la orienta Azio, ĉar tie preskaŭ ne okazis rekta kontraŭesperanta agado. Mi krome koncizigis la ĉapitron “Socialismo kaj lingvo internacia, ĉar post la disfalo de Soveta Unio malaperis la bezono pravigi politikon per sinapogo al teorioj.

Pli ĝenerale, kiu laŭ vi estas la ĉefa kialo pro kiu esperantistoj estis persekutataj en la plej multaj nedemokratiaj socioj?

– La diktatoraj reĝimoj timis, ke Esperanto peras nekontroleblajn pensojn kaj kontribuas al malfirmigo de la nacia lojaleco. Precipe en Soveta Unio, Esperanto iĝis “danĝera”, ĉar ĝi ebligis al korespondemaj civitanoj rigardi eksterlimen kaj iom kompari inter la enlanda propagando kaj la kondiĉoj en aliaj landoj.

Precipe inter la du mondmilitoj la Esperanto-movado estis sufiĉe rimarkinda socia movado, kiu altiris la ofte malfavoran atenton de regantoj. Ĉu vi trovas, ke en nia epoko daŭre iuj regantoj prenas Esperanton sufiĉe serioze por persekuti ĝin?

– Verŝajne pasis la epoko de persekutoj. La plej multaj registaroj, diference de la antaŭmilita periodo, nun almenaŭ buŝe deklaras sian subtenon al internacia kompreniĝo. Sed vidu, ekzemple, Nordan Koreion: Esperanto tie ne povas disvolviĝi, ĉar la reĝimo ne permesas, same kiel la evoluinta stalinismo, eĉ la nuran korespondan kontakton kun eksterlandanoj. Aliflanke, la malgrandiĝinta risko esti persekutata pro Esperanto, ne multe kreskigis tutmonde ĝian popularecon. Tial nia ĝojo pri tio, ke la malamikaj ideologioj kolapsis kaj ke Esperanto transvivis la naziismon kaj stalinismon, estas limigita.

Kial laŭ vi gravas esplori la historion de la persekutado de esperantistoj?

– Ĉar ĝi montras, ke, ofte kontraŭ la atendo de esperantistoj, el kiuj ne malmultaj emis esti politike naivaj, registaroj ligis kun Esperanto pli da potenco, ol ĝi efektive havis. Kiel mi formulis en la konkludo de mia libro, la sorto de la Esperanto-movado kvazaŭ servas kiel barometro, kiu ebligas mezuri la rekonon, kiun en la mondo trovas “desuba” internaciismo. Sed, plej grave, la historio de subpremaj agoj kontraŭ Esperanto prilumas la neestingeblan entuziasmon de ĝiaj adeptoj disvastigi sian lingvon kaj spiti la malfavoron de aŭtoritatoj.

Via libro aperis en pluraj lingvoj, sed ĝis nun ne en la angla. Ĉu ne gravus angla eldono por pli vasta diskonigo de la temo?

– Angla eldono, en traduko de Humphrey Tonkin, estas jam preta. Ĝia apero estas anoncita por tiu ĉi jaro.
arkivita en:
Emanuelo Arbaro
Emanuelo Arbaro diras:
2016-09-26 09:09
Kiam mi vidis ke estis portempa malpligrandigo de la prezo de "La Danĝera Lingvo" ĉe la libroservo de UEA, mi tuj aĉetis ĝin... kaj mi ne serĉis la kialon de tiu oferto ^^. Kelkajn semajnojn poste, aperis la nova eldono (mi iom stultas :-D ) .

Tiu libro estas bonega, kaj la nova probable estas ankoraŭ pli bona, nepre aĉetu ĝin, se vi ŝatas nian historion. Mi multe lernis, kaj dum epoko kiam UEA diskutas ŝanĝojn en siaj statutaj celoj, kiam eble ni provu denove kaj alie vortumi nian "neŭtralecon", ni studu ĝian historion, kial ĝi estis necesa tiel, kiel ĝi estas, kiuj estis ĝiaj sukcesoj kaj malsukcesoj. Nur post tiu eta laboro ni povos vere ĝisdatigi niajn celojn kaj alivortumi nian neŭtralecon.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-09-29 09:34
En sovetia jhurnalo "Pravda " legeblis en la jaro 1950-aj jaroj chefartikolo pri la monda lingva problemo verkita de Stalin . Ghi ne malfavoris Esperanton.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-09-29 09:36
Venontjare eblas karavani al norda koreio La oferton faris profesoro So Gilsu el suda koreio. Dum UK okazos konferenco pri la reunuigho de ambau shtatoj- suda - kaj norda
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2016-09-29 18:19
Kara Dieter Roke, vi skribis: "En sovetia jhurnalo "Pravda " legeblis en la jaro 1950-aj jaroj chefartikolo pri la monda lingva problemo verkita de Stalin . Ghi ne malfavoris Esperanton."
Do kial povis tio okazi dum lia regado (tia persekutado de esperantistoj, ekz. samideano Rytjkov):
"Rytjkov suferis dum 18 jaroj en diversaj koncentrejoj. Fine de 1955, du kaj duonan jarojn post la morto de Stalin,li estis liberigita. Li povis reveni al sia aktora profesio kaj tuj reaktiviĝis por Esperanto, kiu sub la reĝimo de Nikita Ĥruŝĉov komencis estis almenaŭ tolerata. Kiam en 1965 li ricevis permeson partopreni Eŭropan Esperanto-Konferencon en Vieno, li decidis resti en okcidento. Fuĝis do la unua sovetia esperantisto, kiu travivis la persekutadon kaj sekve povis rakonti detalojn pri tiam tute nekonata ĉapitro en la historio de Esperanto."
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2016-09-29 18:21
Kara Dieter Roke, vi skribis: "En sovetia jhurnalo "Pravda " legeblis en la jaro 1950-aj jaroj chefartikolo pri la monda lingva problemo verkita de Stalin . Ghi ne malfavoris Esperanton."
Do kial povis tio okazi dum lia regado (tia persekutado de esperantistoj, ekz. samideano Rytjkov):
"Rytjkov suferis dum 18 jaroj en diversaj koncentrejoj. Fine de 1955, du kaj duonan jarojn post la morto de Stalin,li estis liberigita. Li povis reveni al sia aktora profesio kaj tuj reaktiviĝis por Esperanto, kiu sub la reĝimo de Nikita Ĥruŝĉov komencis estis almenaŭ tolerata. Kiam en 1965 li ricevis permeson partopreni Eŭropan Esperanto-Konferencon en Vieno, li decidis resti en okcidento. Fuĝis do la unua sovetia esperantisto, kiu travivis la persekutadon kaj sekve povis rakonti detalojn pri tiam tute nekonata ĉapitro en la historio de Esperanto."
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-09-30 11:21
Kara Eduardo: En jhurnaloj apenau estas legebla la vero- ankau ne en tiama Pravda.La falsaj akuzoj de shtalina reghimo temis pri spiona au kontrausovetia agado. ( legebla en romano de Bronshtein ) Mia propra kuzo estis akuzita kaj mortpafita en jaro 1982 en GDR .Male al d-ro Lins mi opinias la socialismon la sola perspektivo de la homaro.Jhus sendis al mi 100 paghon eseon kun titolo : Esperanto kaj komunismo svisa- sovetia esperantisto A. Künzli kunfondinto de SEJM2
EUCHARIA DANIEL
EUCHARIA DANIEL diras:
2016-09-30 14:27
Vi sercxas bonfama kaj estimata privata prunto entrepreno kiu donas pruntojn al vivo tempo ŝanco. Ni provizi ĉiajn prunto en tre rapida kaj facila maniero, Ĉu vi estis malakceptita de bankoj kaj aliaj financaj institucioj? Vi bezonas consolidación prunto aŭ hipotekon? 100% garantiita. Mi volas uzi ĉi tiu duona por informi vin ke ni redonu fidinda kaj profitanto asistado kaj ni ĝojos proponi vin prunto. Do retpoŝtu nin hodiaŭ ĉe (euchariadanielloanfirm@gmail.com) apliki nun por prunto.
EUCHARIA DANIEL
EUCHARIA DANIEL diras:
2016-09-30 14:27
Vi sercxas bonfama kaj estimata privata prunto entrepreno kiu donas pruntojn al vivo tempo ŝanco. Ni provizi ĉiajn prunto en tre rapida kaj facila maniero, Ĉu vi estis malakceptita de bankoj kaj aliaj financaj institucioj? Vi bezonas consolidación prunto aŭ hipotekon? 100% garantiita. Mi volas uzi ĉi tiu duona por informi vin ke ni redonu fidinda kaj profitanto asistado kaj ni ĝojos proponi vin prunto. Do retpoŝtu nin hodiaŭ ĉe (euchariadanielloanfirm @ gmail . com) apliki nun por prunto.
Claude Nourmont
Claude Nourmont diras:
2016-09-30 19:12
Estas grave paroli pri tiu nova eldono de "La dangxera lingvo". Tamen tiu lasta komento estas rekte spama, senrilata al la tiea interesa diskuto.
Boris Kolker
Boris Kolker diras:
2016-10-01 02:36
Dieter Rooke skribis: “Jhus sendis al mi 100 paghon eseon kun titolo : Esperanto kaj komunismo svisa- sovetia esperantisto A. Künzli kunfondinto de SEJM2”  )))
Ha-ha-ha!!! Andreas Künzli - sovetia esperantisto, kunfondinto de SEJM2 (Sovetia Esperantista Junulara Movado) !!! Ha-ha-ha!!! Tio veras same kiel "Dieter Rooke estas chefa esperantisto de Nauru kaj Vanuatu!". !!!
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2016-10-01 11:36
Jen ekzemplo de pola sperantisto Albin Makowski kiu malgraŭ persekutado fare de germanoj dum Dua Mondmilito en ekstermejo Stutthof kuraĝis tie konspire instrui Esperanton.

ESPERANTO EN MORTKONCENTREJO (EKSTERMEJO)
 
"De tempo al tempo surprizas nin iu ĵus malkovrita epizodo el la historio de la Esperanto-movado. Se tiu epizodo okazis dum la Dua Mondmilito, ĝi sonas preskaŭ sensacia.
Samideano Albin Makowski, nun preskaŭ 74-jara (mia aldono: la artikolo aperis antaŭ multaj jaroj en "Espero Katolika", li bedaŭrinde ne plu vivas), esperantiĝis jam en 1928. Antaŭ la Dua Mondmilito li gvidis Esperanto-angulon en "Gazeta Pomorska" (Pomerania Gazeto).
En la okupitaj landoj, la hitleranoj celis la likvidon de ties "intelektularo" (instruistoj, pastroj, kulturgvidantoj, artistoj, ktp.). En aŭtuno 1942, funkciulo de la nazia sekreta polico arestis s-ron Makowski; dum la kontrolado de la vestoj la policano trovis blankan rozarion, kaj ekkriis moke: "Tio ne plu helpos al vi!". Sed tiel ne estis.
Post la unuaj esploroj, dolorige batita ĝis konsciperdo, Makowski estis ĵetita en obskuran kelon, kie jam estis aliaj arestitoj. Jam tiuvespere okazis impresa komuna preĝado de rozario.
Dum unu decembra tago li preĝplenumis la rozariojn. Por eviti enuon, li preĝis laŭvice en la lingvoj pola, latina, greka kaj Esperanto. Tiu preĝado helpis lin atingi internan pacon, membridon kal mens-klarecon; jes, vere la rozario daŭre helpis al li, ankaŭ dum la sekvaj kruelaj esploroj.
En junio 1943 oni veturigis lin al la mortkoncentrejo (ekstermejo) Stutthof, kie li ricevis numeron «P 23407». En la abismo de homa tragedio, ĉirkaŭite per akvaj kanaloj kaj elektraj bariloj el pikdratoj, gardate de pafpretaj ĝendarmoj kaj speciale dresitaj hundegoj, des pli fervore oni preĝadis. Por deturni la penson el la mensoskua krueleco, Makowski komencis verki sekrete Esperanto-lernolibreton, kiun li havas ĝis hodiaŭ kiel memoraĵon el tiuj tempoj. En la mortkoncentrejo eĉ kolektiĝis kelkpersona grupeto, kiu komencis lerni la Internacian Lingvon. Oni mallaŭte konversaciis en Esperanto dum la marŝo al laboro, dum la laboro mem aŭ en la barako vespere.
Turnopunkto en la koncentreja vivo de Makowski estis 16.1.1944, kiam li renkontis pastron el Litovio, Lipiunas. Tiam Makowski faris sian unuan konfeson post la longa, deviga paŭzo, kaj ricevis Sanktan Komunion. Poste, plurfoje li disdonis la Hostion inter la kaptitoj (ĝis la fino de la koncentreja restado, li sukcesis disdoni preskaŭ 500 Hostiojn): pastro ne povis tion fari, ĉar li estis atente observata.
Se la cirkonstancoj tion permesis, la S. Meso okazadis kaŝe en dimanĉa frumateno. Kiel preĝejo utilis flanka senfenestra ĉambreto, kiu povis gastigi nur 3 personojn. Por la mes-vino oni uzis sek-vinberojn. Iom elstaranta breto servis kiel altaro. Kiel meslibron oni uzadis latinlingvan meslibretan, eldonitan en 1931 en Belgio. La liturgia vesto estis simpla karcera uniformo. Eĉ okazis (8.6.1944) konspire organizita procesio de la Dia Korpo (Kristkorpa procesio). La skatoleto, en kiu troviĝis la Hostio, estas ĝis hodiaŭ konservata de sam-ano Makowski.
Pastro Lipiunas mortis ne reveninte al sia patrujo. Al li sam-ano Makowski dediĉas ĉi tiujn rememorojn.
J.S., Pollando" (la artikolo aperis antaŭ multaj jaroj en "Espero Katolika")
Eduardo Kozyra
Eduardo Kozyra diras:
2016-10-01 11:56
Aldona informo al la mi supra komento:
La 5an de aŭgusto [[2009]] kadre de la Oficiala POST-KONGRESO de [[UEA]] en Malbork (Pollando) okazis la tuttaga busa ekskurso kun ĉ. 60 partoprenantoj el pli ol 20 landoj (i.a. Claude Nourmont kiu komentis supre) al la proksima de Malborko la germana ekstermejo de la Dua Mondmilito en Stutthof (apud la vilaĝo Sztutowo) kie por tiu vizito la Muzeo de la Ekstermejo faris la ekspozicion "Esperanto en la mortkoncentrejo Stutthof" Jen ligilo al artikolo kun fotoj kiuj aperis en la ttt-ejo de la Muzeo de la mortkoncentrejo en Stthof: http://stutthof.org/node/104
Sebastiano
Sebastiano diras:
2016-10-02 09:06
Dankon al la redakcio, ke ĝi akompanis la aperon de la nova eldono per tiu interesa intervjuo.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2016-10-02 09:22
En la respondoj de s-ro Lins, cetere, troviĝas bele klara ekzemplo kontraŭ la Bulonja deklaracio:

"Eksa esperantisto helpis la persekutantojn per tradukoj el ekzemple Heroldo."

Lins nomas personon, kiu tiutempe sciis kaj uzis la lingvon Esperanto, "eksa esperantisto", do ne plu esperantisto. Sed se ne plu la sciado kaj uzado de Esperanto difinas, kiu estas esperantisto, kio difinas, kiu estas esperantisto? Ĉu la aneco al ia ideologio? Ĉu al "la movado"? Ĉu la novbakitaj e-istoj, kiuj ekz-e pere de Duolingo lernis E-on, sed aliĝis nek al iu ideologio nek al "la movado", do ne estas e-istoj?
Chielismo WANG Tianyi
Chielismo WANG Tianyi diras:
2016-10-24 10:04
Memorante antaŭ multaj jaroj mi foliumis kelkajn paĝojn de la libro, kaj forĵetis en librostokon, ĉar la aŭtoro verkas sen objektiva kaj neŭtrala sinteno, sed kun dekstrema tendenco. Tia tendenco estis tre moda kaj miskondukas legantojn taksi komplikajn okazojn en speciala periodo de Esperanto. Esperanto estas artfarita lingvo helpa por komunikoado inter malsamaj landanoj. Kvankam ĝis hodiaŭ ekzistas multaj dubantoj kaj mokantoj, tamen mi ne trovas veran kontraŭulo je la lingvo. Ni devas konfesi ĉian persekuton kontraŭ homoj kaŭze de politika kialo, sed ne kaŭze de esperantisteco. Certe lingvo Esperanto ĉe iuj politikemuloj eblas iamaniere helpi politikan praktikon...same kiel per aliaj lingvoj.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-10-26 10:57
Respondo al Boris Kolker : A. Künzli estis kunfondinto de SEJM 2 sovetunia junulara movado. En privata mesagho li komunikis: Jes mi partoprenis la fondon de SEJM 2 kiel turisto , tamen la subskribon de fonda dokumento mi forgesis. La dokumenta foto estas videbla en interreto.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-10-26 11:03
Respondo al Chielismo : Lau mia opinio ne eblas verki vere neutralan libron pri historio de Esperanto au neutralan historion pri esperantistoj. Vi bv. legi la freshan libron de M. Bronshtejn pri historio de komunistoj en sovetunio.