Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Ne klaras kiu invitis IJK-n al Afriko

Ne klaras kiu invitis IJK-n al Afriko

de Redakcio Laste modifita: 2016-09-26 08:02
Laŭ la TEJO-estrarano pri kongresoj, la venontjara IJK estis invitita al Togolando interalie de la landa sekcio de TEJO. Tamen laŭ Gbeglo Koffi, unu el la gvidantoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto, tia invito ne ekzistas.

Responde al demandoj de Libera Folio, la estrarano de TEJO pri kongresoj, Arina Osipova, rakontas ke la rapida okazigo de Internacia Junulara Kongreso en Afriko iĝis inda post kiam TEJO sukcesis gajni grandan subvencion de EU por eŭropa-afrika kunlaboro.

– Burundo estis ĉefa kandidato por sekvontjara IJK, tamen la Estraro decidis ne okazigi la Kongreson tie pro sekurecaj kialoj. La proponitaj kondiĉoj de Kongo Kinŝasa ne kontentigis la Estraron, tial la kandidatiĝo ne estis elektita. Restis Togolando kaj Benino, klarigas Arina Osipova.

Togolando laŭ ŝi estis elektita, ĉar en Benino jam estis okazonta alia renkontiĝo kadre de la sama subvenciata projekto.

– Dum IJK 2016 en Vroclavo la TEJO-Estraro kunsidis kun Adjévi Adjé, kunordiganto de la Afrika Komisiono de UEA, li proponis kongresi en Togolando al ni kaj al JOTE (Junulara Organiza de Togolandaj Esperantistoj). Cetere en januaro JOTE jam esprimis sian fortan deziron al la Estraro organizi la kongreson, sed tiam ne finvenis la kandidatiĝo. Post la IJK, ni denove komunikiĝis kun junaj togolandanoj kaj la reago estis entuziasma.

Kiu estas la invitinto de la IJK en Togolando?

– La invitinto de IJK 2017 estas JOTE kun la Afrika Komisiono de UEA. BOJE (Benina Organizo de Junaj Esperantistoj) esprimas sian deziron kunlabori pri la Kongreso.

Laŭ Gbeglo Koffi, unu el la ĉefaj korifeoj de Unuiĝo Togolanda por Esperanto kaj komitatano de la asocio, tia invito de JOTE tamen tute ne ekzistas.

– JOTE estas integra parto de UTE. Ĝi tute ne havas propran komitaton. Ĝiaj estraranoj estas komitatanoj de UTE. Pri ĉiu agado en UTE decidas JOTE kaj UTE komune dum komitatkunsido. La financojn de JOTE donas UTE. Neniam aperis en la komitato de UTE diskuto pri IJK en Togolando. Tion diras ankaŭ la aliaj komitatanoj de UTE. La raportoj pri ĉiuj komitataj kunsidoj estas publikigitaj. Ĉiuj povas konntroli kion mi nun diras Do, JOTE tute ne invitis. Mi tute ne scias, ĉu iu estrarano de JOTE parolis nome de JOTE. Pri tio oni esploru. Kion ni sciu, tio estas, ke nek JOTE nek UTE respondecas pri tiu invito.

En la nunaj kondiĉoj Gbeglo Koffi opinias maltaŭga la okazigon de IJK, Universala Kongreso aŭ ajna alia internacia renkontiĝo en Afriko, ĉar laŭ li la organizantoj ne sufiĉe interkonsiliĝas kun afrikanoj kaj la aranĝoj tial ne utilos por Esperanto en Afriko.

– Kion oni tuj sciu, tio estas ke IJK tute ne povas en tiu ĉi kaĉo okazi en Togolando, ĉar la movado en Togolando tute ne povas plu akcepti, ke agado de UEA en Afriko detruu tiun ĉi harmonion, kiun togolandaj esperantistoj ege sinceraj kaj honestaj konstruis kaj ĉiutage flegas malgraŭ la konduto de tiuj togolandaj esperantistoj, kiujn siamaniere ribeligas UEA-gvidantoj preskaŭ nur por sia gloro kaj tegmenteca pozicio en Esperantujo.

Responde al Gbeglo Koffi, Arina Osipova plu insistas, ke invito ja venis de JOTE. Ŝi tamen ne diras, kiu subskribis ĝin nome de la asocio:

– La unuan version de la IJK-formularo ni ricevis komence de aŭgusto, tuj post la fino de UK. Tiam la formularon sendis komitatano A de TEJO por JOTE nome de la Afrika Komisiono de UEA. Poste la formularo estis prilaborita kaj aldoniĝis novaj informoj. La invitinto de IJK 2017 en la urbo Aneho estas Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj.

La komitatano A de TEJO por JOTE estas Koffitchè Kofinou, kaj en la retpoŝta diskutejo de TEJO estis disvastigita invitilo kun interalie lia nomo – sed sen indiko pri JOTE. Laŭ Gbeglo Koffi li ankaŭ ne estis rajtigita fari inviton nome de JOTE. Arina Osipova ne volas komenti la temon.

– Mi kredas, ke pri rilatoj inter JOTE kaj UTE vi povas rekte paroli kun JOTE-anoj, ĉar mi ne povas paroli pri la situacio je ilia nomo. Samkiel Gbeglo Koffi, kiu delonge ne plu estas junulo kaj certe ne povas paroli nome de la junularo.
arkivita en:
Andreas J. Penk
Andreas J. Penk diras:
2016-09-06 16:44
Mia starpunkto, ke la Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO) urĝe bezonas kuratoron anstataŭ sen-dependecon de la Universala Esperanto-Asocio (UEA), kreskas pro ĉi tiu artikolo.

Konjekti, ke la ne-sendependa Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj (JOTE) rajtas inviti IJK-on 2017 de TEJO sen konfirmado fare de la Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE), la gepatra organizaĵo, estas almenaŭ naiva.

Estimata TEJO-estraro, vi ne kapablas kompreni la regulojn pri subvencioj el fontoj de Eŭropa Unio, kaj vi ne komprenas, ke ne-sendependa junulara sekcio ne rajtas inviti kongreson sen konfirmado fare de la gepatra organizaĵo! Mi timas, ke via vojo al sen-dependeco de UEA gvidos al tuta ĥaoso.
Adjévi Adjé
Adjévi Adjé diras:
2016-09-07 02:35
Nu, JOTE ne rajtas propravole iniciati aktivaĵojn, simple ĉar ĝi dependas finance (kiom?) de UTE. Kion do diri pri UTE mem, kiu plu ricevas jaran subvencion de UEA, kaj kies gvidadon transprenis UETA, kiu estas en daŭra ribelado kontraŭ UEA?
Adjévi Adjé
Adjévi Adjé diras:
2016-09-07 02:45
Al mi ŝajnas, ke oni estas malfermita al ĉio krom al la feliĉo de gejunuloj, kiuj tamen transprenos la verdan torĉon pli malpli frue!
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-09-07 05:10
Pliaj artikoloj vortoj pliaj legeblas ĉe
http://www.liberafolio.org/[…]/afriko-ne-estu-escepto
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-09-07 12:52
NE! NE ! JOTE TUTE NE INVITIS, SED ESTAS IES MANOVRO KIEL KUTIME. CHIO BALDAU KOVIGHOS

Kiam la novajho atingis togolandanojn, tuj interkonsilighis la gvidantaro de UTE-Komitato kun la prezidanto kaj ghenerala sekretario de JOTE. Aldonindas, ke la ghenerala sekretario de JOTE estas ankau komitatano A de TEJO en Togolando. Tiuj du estraranoj de JOTE asertis, ke ili tute ne invitis IJK-on al Togolando. Tamen la gvidantaro de la komitato de UTE shatus scii pri la afero por trovi solvon. Tial estas kunvokita kunveno. Jen la komuniko.




<<Eksterordinara Komitatkunsido de UTE

La gvidorganoj de la komitato de UTE ( estroj de la komitato-UTE-JOTE) invitas chiujn komitatanojn al grava kaj urgha kunveno la 17-an de septembro 2016.

Loko : INSTITUTO ZAMENHOF

HORO : Je la 11-a

Tagordo :

1.) Organizado de Internacia Junulara Kongreso de TEJO en Togolando.

2.) Ceterajhoj.

N.B : La partopreno de chiu komitatano al tiu chi kunveno estas pli ol necesa.>>

Decas aldoni, ke JOTE ne havas apartan membraron nek apartan komitaton. Ghi estas integra parto de UTE, kiu zorgas preskau nur pri la informa fako de UTE.
Do oni tute ne intermiksu la rilaton UEA/TEJO kun tiu de UTE/JOTE.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-09-08 10:34
Sukcesojn por la venonta IJK en Togolando : Chiuj kune UEA UTE JOTE TEJO SAT MAS EC IKEK SES KTP
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-09-09 00:12
CHU IJK OKAZOS VERE EN TOGOLANDO ? Tio dependos de nova decido de TEJO-Estraro
Nun chio estas en granda kacho pro decido koncerne IJK-on en Togolando. Nun en Afriko estas tute alia pensmaniero che homoj, kiuj vere laboras por Afriko, ne por propra posho. Ni scias, ke iuj "komplicighas" kun eksterafrikanoj por monon kolekti nome subpretekste, ke ili helpas al Afriko, sed grandan parton de la mono ili mem elspezas por si. Por tion eviti, necesas, ke chio estu klara pro la kunlaboro. En la nuna momento aperas klare, ke JOTE tute ne invitis IJKon al Togolando. JOTE tute ne agadas sola, kiel mi jam chion klarigis. Plie, ADJE Adjevi tute ne plu estas aktiva en la togolanda movado. Li neniel rajtas ion decidi por JOTE, kiu estas tute ligita al UTE. Tial okazos eksterordinara kunveno de la komitato de UTE la 17an de septembro 2016. Se TEJO shatus ion organizi en Togolando, ghi devas nun trakti tion kun la vera JOTE, kiun asistas UTE. Tio estas tre necesa, se vere TEJO shatus ion seriozan organizi en Togolando, Afriko.
nelson johnson
nelson johnson diras:
2016-09-10 04:07
DO YOU NEED prunton?
Ĉu vi interesiĝas akiri ajnan tipon de prunto?
Ĉu vi financa maltrankvilita? Aŭ ĉu vi bezonas prunto por pagi vian ŝuldon
kaj bekojn ?, retpoŝto
Ni deziras doni ekstere prunto al kiu ajn, kiu estas en bezono de prunto ĉe
malalta interezo de 2%, Ni sonigas prunto de la minimuma de 5,000.00
USD al la maksimumo 100 milionoj da dolaroj, funtoj, eŭroj, Se interesas,
Kontakti nin tra retpoŝto: businessloancompanys@gmail.com
Interesitaj prunto solicitantes estas plenigi kaj resendi la sube prunteprenas la
prunto informo por prilaborado de transporto:
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-09-18 06:06
NUN KLAREGAS, KE NE JOTE INVITIS IJK-ON AL TOGOLANDO

Hierau okazis la komitatkunsido de UTE (Unuiĝo Togolando por Esperanto). Jen la raporto, kiun verkis la protolanto de la gvidantaro de la komitato.



Eksterordinara komitatkunsido de UTE la 17-an de septembro 2016

Tagordo :

1. Raporto pri la antaua komitatkunsido de UTE kaj financoj de UTE

2. Organizado de IJK en Togolando

3. Ceterajhoj

La eksterordinaran komitatkunsidon anoncis la estro de la komitato, Didier Agbolo, kiam estis 12 horoj kaj 2 minutoj, kaj invitis la 14 komitatanojn amendi la tagordon. Post tio, la protokolanto Koffi Doumegnon prezentis la raporton pri la antaua komitatkunsido, kiun la 14 komitatanoj aprobis per aplaudo. Sekvis la financa raporto prezentita de la sama komitatestro AGBOLO Didier, kiu ansatauis la kasiston. Li informis la komitatanojn, ke FOLEY-ALOTSO, iama kasisto de UTE, sukcesis retiri por UTE la monon de la asocio, kiu estis en banko BIA, kaj post la bankaj komisionoj antau por fermi la konton che BIA, revenis al UTE 20 000 F CFA. La saldo montras en la kaso hejma 118 240 frankojn CFA. La komitato aprobis kaj dankis la estron de la komitato pro lia klara financa raporto.

2. La organizado de IJK en Togolando.

Post varmegaj diskutoj, la komitato finfine konkludis la jenon.

- Ne JOTE invitis la IJK al Togolando, char se JOTE, ghi estus preninta la decidon dum komitatkunsido.

- Tamen la komitatkunsido de la 17-a de septembro 2016 akceptis la organizadon de la IJK en Togolando kun jenaj kondichoj :

Ø Havu detalan projekton de TEJO pri Afriko en 2017.

Ø JOTE kunlabore kun UTE zorgos pri la tuta organizado de la kongreso (IJK).

NB : Notindas, ke JOTE estas integra junulara laborgrupo de Unuigho Togolanda por Esperanto por porti Esperanton chien en Togolando.

Por bonege gvidi la tutan organizadon, la komitatanoj starigis komisionon pri organizado de IJK en Togolando. Ghi konsistas el ADJE Adjevi, AGBOLO Didier, KEDEGADZI Ezéchiel, KOUFIONOU Koffitche kaj DOUMEGNON Koffi. Tiu chi komisiono rapide kontaktos la estraron de TEJO por havi respondojn al la decido de la komitato de UTE, kaj komenci la preparlaborojn por ke IJK en Togolando estu pli ol sukceso.

Ceterajhoj :

La komitato pripensis pri shangho de la komitatkunsidejo, tial chi la venonta komitatkunsido, kiu okazos la 19-an de novembro 2016, klopodos trovi alian lokon kie okazos la venontaj komitatkunsidoj. Hodiau ni kolektis por la lupago de UTE-chambro, 6000 frankojn. Kotizis po 2000 frankoj s-ino SAGBADJELOU Valentine, DOUMEGNON Koffi, kaj GBEGLO Koffi por subteni la kason de Unuigho Togolanda por Esperanto. S-ro DEGBE Zissou pagis 2000 frankojn por la kongresa kotizo.

14 komitatanoj kaj unu observanto finis la komitatkunsidon je la 14-a kaj 28 minutoj.

La venonta komitatkunsido okazos la 19-an de novembro 2016.

La komitato
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-09-18 19:02
ESPERANTO POVAS NENIAM SHANGHI LA HOMOJN KIEL ANKAU RIVERO POVAS SHANGHIS ARBOTRUNKON EN KROKODILON .

Estimataj geamikoj,


Min instruis Hans BAKKER. Tiam mi povis rilati ankau kun Leo LENTAIGNE, Roland LEVREAUD, Els Kervers van Tholen, David CURTIS, ktp. Hemmo kaj Veera TIETTI estis miaj gepatroj en Esperanto-mondo. Tiuj homoj lernigis al mi elteni chiujn situaciojn. Tial mi nun eltenas chion kaj plu-eltlenos chiujn agojn de esperantistoj.



La esperanto-movado tute ne estas alia ol la ekstero. Nenio novas. Kiel la homoj kondutas bone au malbone ekster ghi, tiel estas ankau en ghi ech pli malbone en ghi. la francoj tute prave petis de Zamenhof en 1905, ke li forgesu tiun aferon pri INTERNA IDEO de Esperanto. Mi konfesas, ke tio nun tute ne rolas en la medio regata de UEA-korifeoj. Tion vi kredu. Pruvo aperas sube en KONSCIU 88.
Mi ja konis kaj plukonans BARBAROJN en la Espepranto-movado.


Legu : http://www.ipernity.com/[…]/4632028?t=89977&c=1&s=edit
 


Mi pluiras mian esperanto-vojon char mi jam triumfas.Tion ni tuj vidos en nia Afriko, por kiu mi vere luktas ghis nun kaj pluluktos. Mi certas, ke neniu venkos min definitive, char mi iras certapashe.


gk



Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-09-28 14:29
Arina OSIPOVA, La sekretario de TEJO skribis al Togolandanoj en ties retlisto:

aninhacostaribeiro@gmail.com [togolandaj-esperantistoj] <togolandaj-esperantistoj@yahoogroupes.fr>
    
21:34 (Il y a 14 heures)
    
À togolandaj-esp.

Saluton,

Mia nomo estas Ana, mi estas el Brazilo, kaj mi estas komitatano B de TEJO. Mi legis la raportojn en libera folio, kaj tralegis diskutojn ĉi tie: kaj al mi sufiĉe klaras ke nek UTE nek JOTE invitis tiun kongreson. Mi ankaŭ legis la raporton pri neado de 40 eŭroj al iu kiun volis fari sian pasporton: kaj mi pensas ke tio estas absurdaĵo kaj mi intencas komuniki tion en Komitata-listo de TEJO.

Nun mia demando estas: kion vi volas por tiu evento en Togolando? Se vi ne invitas ĝin, ĉu vi almenaŭ apogas ĝin? Aŭ vi tute kontraŭas la realigadon de tiu evento? Kion vi ŝatus diri al TEJO-estraro? Se vi povintus sinprezenti kaj diri vian rolon en la movado (ekzemple, vic-prezidanto de UTE) je la skribo de via mesaĝo, mi dankus.

Amike,
Ana
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-09-30 10:05
KIU ESTAS LA PLANO DE TEJO POR AFRIKO EN 2016 kaj 2017 ?

Oni legis pri IJK en Afriko kaj eble en Togolando. Nun ankau pri iu seminario en Benino fare de TEJO. Vere tute ne estas klara la projekto de TEJO, por kiu tiu chi ricevis subvenciegon. Chu temas pri klopodo elspezi monon ricevitan de TEJO nome de Afriko kaj kiun TEJO nun iele planas elspezi nur por diri, ke ghi realigis en Afriko. Ghis nur chio estas TUTE MALKLARA al la togolandaj esperantistoj ene de JOTE/UTE. Du subaj mesaghoj aperis en retlistoj.
Kion pensi pri iliaj enhavoj?

1) EL HeKo
Startas la granda afrika operaco de TEJO

Lau plano anoncita de prezidanto Michael Boris Mandirola, chi-monate startas la granda afrika operaco de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, kulminonta per Internacia Junulara Kongreso en augusto 2017, kie "oni uzos la plej grandan subvencion, kiun TEJO iam ajn ricevis".

La projekto aprobita de EU-instanco antauvidas la partnerecon de TEJO mem kaj ties sep landaj sekcioj: itala, pola, slovaka, benina, togolanda, burundia, kongolanda (kinshasa). Ghi artikighas en ses punktoj:

1) Ekevento en Benino, septembro 2016 (po tri homoj el chiu partnero).
2) "Labor-ombro" inter Burundio kaj Italio, aprilo-julio 2017 (po du homoj).
3) Trejnado de trejnistoj en Italio, aprilo 2017 (po tri homoj).
4) Junulara intershangho dum IJK en Burundio (po ses homoj, do 48 entute).
5) Projektokunsido dum IJK en Burundio.
6) Fina kunsido en Pollando dum Junulara E-Semajno, decembro 2017 (po tri homoj).

Krome la Estraro de TEJO planas: a) poshtelefonan aplikajhon; b) specialan eldonon de "Kontakto"; c) radio-programo(j)n; d) retpaghon kaj Facebook-paghon pri la projekto.

En la afrika operaco esencan rolon ludas la TEJO-kongreso. Burundio estas menciita en la punktoj 2, 4 kaj 5, char kiam la EU-instanco aprobis la subvencion la kongreso estis antauvidita en Rumongo. Necesas modifi tiujn punktojn, anstatauigante Burundion per Togolando (se konfirmota). Cetere, tiu kongreso konsistus precipe el italoj, poloj, slovakoj, beninanoj, burundianoj, togolandanoj kaj zairanoj, por kiuj la EU-subvenciego pagus la vetur- kaj restadkostojn (chu ankau pasportojn kaj vizojn?). Krome, po tri junuloj el tiuj kvar afrikaj landoj vojaghus al Italio kaj al Pollando, supozeble al IJF respektive JES.

Estas rimarkinde, ke TEJO planas nenion en rilato kun la Afrika Kongreso de Esperanto, kiun UEA organizas en Tanzanio fine de decembro 2016. Kaj estas memorinde, ke ILEI promesis organizi sian jaran konferencon apud IJK en Afriko, sed ghi kongresos en Suda Koreio.

[HeKo 614 6-A, 16 sep 16]

2- Mesagho de Bert SCHUMANN

(togolandaj esperantistoj) Re: [HeKo 614 6-A, 16 sep 16] Startas la granda afrika operaco de TEJO




bert.schumann@gmail.com [togolandaj-esperantistoj] <togolandaj-esperantistoj@yahoogroupes.fr>

28 sept. (Il y a 2 jours)
À togolandaj-esp.


La suba «projekto aprobita» estas tipa por subvencio la skemo Grundtvig/Erasmus+.
Necesas eventoj en la landoj kaj kun membroj de tiuj asocioj kiuj sukcese petis subvencion.
Devas okazi regulaj eventoj ene de 12, 18 au 24 monatoj.
Ekzistas tre striktaj reguloj, por KIO oni rajtas elspezi, necesas detale raporti pri chiuj spezoj.
La partoprenantaj asocioj devas pruve elspezi la sumojn lau la planitaj eventoj.
Kaze de eraroj, la EU-instanco povas repreni parton au tuton de la subvencio.

El tiu subvencio povas profiti nur specifaj homoj el specifaj landoj por specifaj elspezoj,
iuj elspezoj ekster la definita projektkadro/projektkontrakto ne eblas.
Pro tiuj limigoj evidente iuj homoj malkontentos kaj kritikos la tuton.
Eblas nur au subvencio la kontraktitaj reguloj a neniu subvencio.
A okazas « la granda afrika operaco » au okazos nenio.
Bonshance la E-movado havas homojn tre spertajn pri Grundtvig/Erasmus+
Provu kunlabori plej bone kun tiuj kiuj kontaktos vin

Bert
 
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-10-11 16:40
KIU SEMAS LA MALORDON EN LA TOGOLANDA MOVADO ? CHU TEJO, AFRIKA KOMISIONO DE UEA, AU LA GHENERALA DIREKTORO Veronika POOR DE UEA ?

La 17an de septembro 2016 okazis komitatkunsido de UTE. La chefa punkto de la tagordo estis IJK en Togolando. Chiuj partoprenantioj de la kunsido komprenis, ke nek JOTE, nek UTE invitis IJK-on al Togolando. Dum iuj deziris, ke IJK tial ne okazu en tiu malordego daure semata de unu togolanda esperantisto, kiu alnomighis Afrika komisiono de UEA, aliaj tamen shatis helpi meti novan ordon. Tial la kunsido starigis komisionon, kiu rilatu kun TEJO-ESTRARO.

La komisiono eklaboris kaj povis sendi leteron al la estraro de TEJO. Ghis nun neniu respondis la leteron. Dume, audighis, ke la ghenerala direktoro de UEA vizitis Togolandon, ankau estrarano de TEJO kaj alia TEJO-estrara-ano. Tiuj homoj tute ne renkontis la komisionon starigitan de UTE, sed onidire, ili renkontis kun ADJE Adjevi, kiu tute ne plu estas aktiva en la togolanda movado. Lau vortoj de la prezidanto de TEJO, tiuj homoj renkontis ankau la prezidanton de JOTE kaj ankau la komitatanon A de JOTE en TEJO. Kial tiuj homoj ne renkontis la komisionon, kiun starigis UTE/JOTE ? Tio estas granda demando, kiun ili respondu.

Eble la ghenerala direltoro de UEA povus diri, ke shi ne sciis, ke estas komisiono. Shi pravus. Kial do ADJE Adjevi, ankau kiu estas membro de la komisiono ne informis ilin ? Jen Adjeji devis deklari poste, ke li kiel togolandano kaj afrika komisiono de UEA prenos la kongresan flagon de Benino kja portos ghin al Togolando. Hej, tutmondaj gesperantistoj, chu tio auguras bonon al tiu IJK en Togolando ? Al enute Esperanto en Togolando/Afriko ?

La komisiono de UTE/JOTE pluatendas la reagon de la estraro de TEJO al la letero. Dume la komitato de UTE/JOTE pretigas sin por okazigi kunvenon la 19an de novembro 2016. Tiam parolighos ankau pri tiu IJK. Jam montrighas kiom granda estas la malordo semita de TEJO, Ghenerala Direktoro de UEA kaj s-ro Afrika komisiono de UEA.

Oni ne estu poste surprizita. Jam multfoje menciighis, ke Togolando tute ne estas lando de MALORDO sed de ORDEGO. Tial chi UTE/JOTE tute ne akceptos, ke esperantistoj semu malordegon en la lando.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2016-10-12 12:33
En la TTT-ejo de Tejo sub la rubriko "Aktualajhoj" trovighas du aktualaj artikoloj rilate al la temo. Je la 27a de Septembro aperis intervjueto kun Arina Osipova, vojaghonta al Benino kaj Togolando. Fine de tiu intervjuo estas anoncate, ke la aperos intervjuo kun shi post shia reveno el Afriko. Tiu chi dua intervjuo ankorau ne aperis.

Sed hierau aperis raporto de Lukasz Zebrowski pri tiu afrika vojagho de Tejo-anoj. Tie li skribas:

> Trejniĝis interalie togolandaj kaj beninaj organizantoj de la venontjara IJK en Aneho.

> Fine oni preparis pli detalan tempoplanon por la projekto kaj diskutis diversajn, ĉefe teknikajn dubojn kiuj aperis.

Lau tiu raporto shajnas do, ke kunlaboro kun la Loka kongresa komitato regule progresas.
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski diras:
2016-10-13 13:26
Kara Sebastiano, bonvolu tamen iom pli atente citi kaj kunmeti citaĵojn. Vi elprenis unu frazon kiu efektive rilatis al la IJK-organizantoj, sed la dua (prenita el alia parto de la teksto) rilatas al la projekto aejk – afrika eŭropa junulara kapabligo. El via kunmeto eblas kompreni, ke ambaŭ rilatas rekte al IJK. Ĉiukaze mi invitas legi plenan kaj netranĉitan raporton en la retpaĝo de TEJO: http://tejo.org/[…]/
Sebastiano
Sebastiano diras:
2016-10-14 19:31
Mi estis sub impreso, ke IJK estis parto (sufiĉe signifa) de la projekto "Afrika Eŭropa Junula Kapabligo". Eble mi miskomprenis tion, pardonon.

Mi ĝenerale miras pri la silento de Tejo sur la Tejo-TTT-ejo rilate al la levitaj duboj. Certe por Tejo estus facile, klarigi la aferon kaj dispeli la miskomprenojn. Sed kiel ajn, mi ne plu estas la celgrupo de Tejo kaj ankaŭ ne plu kunfinancas ĝin, do mi deekstere povas sekvi la spektaklon.
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski diras:
2016-10-17 10:00
Dankon pro la klarigo - nun mi komprenas el kio venis la miskompreno. Do, la IJK mem ne estas rekte parto de la projekto, ĉar ĝi ne povas esti (ĝenerale kongreso ne povas esti parto de tia projekto). Aliflanke via rimarko estas tamen nemalprava, ĉar la aferoj estas forte interplektitaj. Al la IJK, pere de la projekto venos sume 72 homoj, do evidente tio estos tre signifa parto de la partoprenantaro. Pro la projekto, la moviĝoj rilataj al IJK signifas duonon de entute ĉiuj moviĝoj en la projekto, do ankaŭ tiuflanke la ligo estas tre forta. Kaj jes, la aejk-projekto estis siatempe ekkonceptita ĝuste tiel, ke ĝi estu forte ligita kun la Afrika IJK.
Ian Fantom
Ian Fantom diras:
2016-10-17 19:17
" KIU SEMAS LA MALORDON EN LA TOGOLANDA MOVADO ?"

Kiu semas malordon en la cetero de Afriko? CIA? MI6? NATO? La bankistoj? EU? Mi ne scias, sed ili uzas ĝuste la samajn teknikojn.

" TEJO sukcesis gajni grandan subvencion de EU por eŭropa-afrika kunlaboro."

Ĉu neniu alia vidas la ironion en tio?
Klara Ertl
Klara Ertl diras:
2016-10-12 22:43
Kara Koffi, mi ŝatus atentigi vin pri tio, ke la retmesaĝo kiun vi citis je la 28a de septembro ne estas de Arina Osipova, sed de Ana Ribeiro. Arina estas la ĝenerala sekretario de TEJO; Ana estas komitatano B, kiu simple scivolemas kaj multe komentas kaj demandadas pri la projekto en diskutlistoj.
Mi nur rimarkigas, por eviti miskomprenojn.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-10-13 14:59
Dankon Klara pro la klarigo !
Tamen notindas, ke la komisiono de UTE/JOTE pri ebla organizo de IJK en Togolando sendis leteron al la tejo-estraro. Ghis nun estas neniu respondo.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-10-13 15:12
Loka Kongresa Komitato;

Sebabstiano demandas pri tio. Pri kiu kongreso ? Chu IJK ? Se jes, chu IJK en Togolando au aliloke ?
Char nenio jam certigas organizon de parodio de ijk en Togolando, tute ne estas organiza komitato. Dum sia kunveno de la 17a de septembro 2016 pri ijk en Togolando, la komitato de UTE/JOTE starigis komisionon, kiu rilatos kun tejo-estraro por ke chio estu klara pri la organizo de ijk en Togolando. Tiu komisiono sendis leteron al Tejo, sed ghis nun ne venis respondo. Intertempe togolandaj esperantistoj kun ADJE Adjevi Afrika Komisiono de UEA, traktis kun tejoanoj kaj ghenerala direktoro de UEA tiel surtretante la decidon de la komitato de UTE/JOTE. Tio estas tute ne akceptebla. Ghis nun tute ne estas klara la rolo de tiu ADJE Adjevi Afrika Komsiono de UEA, kiu misinformas, torpedas multon en Togolanda movado. Iuj jhus diris, ke la etoso nun kreita de Adjevi en la togolanda movado tute ne taugas por ijk en tiu lando. Pri tio mi donu nenuin opinion. Kion chiuj sciu, tio estas , ke JOTE estas integra parto de UTE, kaj tial ghi faras preskau nur tion, kio estas decidita de la komitato de UTE/JOTE. Tial kion faras nur ADJE Adjevi kun kelkaj esperantistoj togolandaj, pri tio respondecas nur ili. IJK tute ne povas okazi en Togolando, se la komitato UTE/JOTE tion ne akceptos.

Konklude tute ne estas en Togolando, loka kongresa komitato.
Sebastiano
Sebastiano diras:
2016-10-14 22:17
Mi ne demandas pri tio.
Sabiyumva Jérémie
Sabiyumva Jérémie diras:
2016-10-15 13:39
Mi bedauxras pro malbona politika situacio en Burundo, tiu debato ne okazus.Sed mi gxojas cxar iu transprenis la taskon organizi IJK-n, tio ege gravas.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-10-15 21:22
NE NECESAS RESPONDI AL LA AFRIKANOJ, KIUJ PLU ESTAS BEBOJ EN ESPERANTUJO
Mi chiama demando estas, kion nun ijk alportos al Afriko ? IJK au UKo okazu en Afriko, nur kiam Afriko mem kapablos ilin inviti. Jeremie sciis tre bone, ke IJK tute ne povos okazi en Burundio, char la landa socio ANEB tute ne funkcias. Se ghi estus, ne Jeremie irus al Benino por la jhus okazinta tejo-seminario. Se tiu ANEB funkcius, Jeeremie ne plu estus prezidanto, char li okupas tiun seghon jam pli ol dek jarojn kaj neniam plu okazis elekto ene de ANEB.
Karaj mi ie diris, ke estas du kategorioj de esperantistoj :
1- Tiuj kiuj vere laboras por la vera disvastigo de Esperanto. Tiuj homoj uzas ankau propran monon por tiu laboro
2- Homoj, kiuj persekutas Esperanton nur por havi gloron/monon. Tiuj homoj neniam uzas propran monon por Esperanto sed chiel, chie kaj chiam luktas kontrau la homojn de la unua kategorio pro ilia honesteco.
Tiuj duakategorianoj afrikaj misinformas pri la movado en Affriko nur por kontentigi sian ambicion.
Nun Jeremie, la dumviva prezidianto de ANEB, diru en kiu kategoio li estas. Mi scias, ke la homoj de ACE/UETA estas de la unua kategorio. Ili brile orgnizis la sesan AKE en Togolando kaj jhus aperigis dikan kaj buntan kajeron VEKA pri la kongreso.
Ni faru honestan kaj seriozan laboron por Esperanto.
Sabiyumva Jérémie
Sabiyumva Jérémie diras:
2016-10-19 08:06
Kara Koffi, mi konsilas al vi unue solvi viajn personajn problemojn, kaj poste bonege informigxi pri Burundo, vi neniam vizitis Burundon, kaj estante en Togolando, vi ne povas scii ekzakte kio okazas en ANEB. Demandu al tiuj, kiuj venis al Burundo multon al vi ili rakontos pri la Burunda Movado.Bedauxrinde vi ankoraux pensas maljune, estos malfacile interkonsiligxi.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-10-19 18:56
BONVOLU JEREMIE PAROLI PRI LA MOVADO EN BURUNDIO,
Okazis kongreso en Burundio en 2006. De tiam ghis nun neniu alia kongreso okazis. La centro, kiun Johan DERKS konstruigis en Rumonge per donacoj malfacile funkcias.
Vi estas prezidanto de ANEB jam dek jarojn. Vi tute ne povas kunlabori kun SIPU, kiu agadas tre bone en Burundio per propraj rimedoj, dum vi atendas groshojn de UEA-gvidantoj. Nun rakontu pri la agado de ANEB almenau en 2014 !
Mi tute ne revizios mian starpunkton pri IJK kaj UKo en Afriko. Kiuj afrikanoj daure pensas, ke IJk kaj UKo nun okazu en Afriko, vere tiuj tute ne scias la regulojn por orgaznizi tiajn kaj nur pensas kion ili gajnos/rabos de tiu organizado. Ankua vi (Jeremie) esti en Benino lastfoje. Kial vi ne proponis iun alian ?
Jeremie, nun estas la momento, ke afrikanoj rekonsciighu pri siaj valoroj por ne chiam dependi de eksteraj kopekoj.

Rkontu pri la agdo de ANEB de 2014 ghis nun. Certe aliaj burudianoj kontrolos kion vi skribos.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-10-19 18:56
BONVOLU JEREMIE PAROLI PRI LA MOVADO EN BURUNDIO,
Okazis kongreso en Burundio en 2006. De tiam ghis nun neniu alia kongreso okazis. La centro, kiun Johan DERKS konstruigis en Rumonge per donacoj malfacile funkcias.
Vi estas prezidanto de ANEB jam dek jarojn. Vi tute ne povas kunlabori kun SIPU, kiu agadas tre bone en Burundio per propraj rimedoj, dum vi atendas groshojn de UEA-gvidantoj. Nun rakontu pri la agado de ANEB almenau en 2014 !
Mi tute ne revizios mian starpunkton pri IJK kaj UKo en Afriko. Kiuj afrikanoj daure pensas, ke IJk kaj UKo nun okazu en Afriko, vere tiuj tute ne scias la regulojn por orgaznizi tiajn kaj nur pensas kion ili gajnos/rabos de tiu organizado. Ankua vi (Jeremie) esti en Benino lastfoje. Kial vi ne proponis iun alian ?
Jeremie, nun estas la momento, ke afrikanoj rekonsciighu pri siaj valoroj por ne chiam dependi de eksteraj kopekoj.

Rkontu pri la agdo de ANEB de 2014 ghis nun. Certe aliaj burudianoj kontrolos kion vi skribos.
Sabiyumva Jérémie
Sabiyumva Jérémie diras:
2016-11-01 09:14
Kara mia Koffi, mi pensas ke nun ne estas tempo diskuti pri kiel startas la movado en Burundo, sed ni koncentrigxu al la sesa AKE kaj al la venonta IJK en Togolando. Pri Burundo, vi ne konas kio okazas. SIPU ne estas por esperanta asocio, kaj vi ne estas ESTRO de la afrika movado.
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-11-02 14:03
AFRIKO SUFERAS DE AFRIKANOJ
Jeremie luktas por sia pano perEspepranta. Tial li neniam povas kompreni la ideojn de SIPU kaj de UETA. La sesa AKE jam okazis en Togolando en decembro 2015 kaj neniu instanco de Esperanto en Togolando invitis IJK-on al Togolando. Tion tre bone scias vere honestaj homoj. TEJO-estraro kaj afrika komisiono komprenu tion, antau ol lukti por sia ventro.
Chiam pravas Jano PETIK ke la afrika movado estas en bebaj shuoj. Tamen jes, UETA klopodas iomete kreskigi ghin, dum Jeremie kaj aliaj plisinkigas ghin. Certe sukcesos UETA tra Afriko kun la kunlaboro de SIPU.
Sukceson !
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-11-25 09:02
UEA ghenerala direktoro V. Poor bv. rekte komuniki kun Koffi Gbeglo kaj togolanda movado.