Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / UEA sen buĝeto sed kun eble sendependa TEJO

UEA sen buĝeto sed kun eble sendependa TEJO

de Redakcio Laste modifita: 2016-07-30 22:02
En la vendreda kunsido la komitato de UEA aprobis la sendependigon de la junulara sekcio. Pri aliaj ŝanĝoj proponitaj en la reformo de la statuto la komitato decidos nur venontjare. Statutŝanĝoj ekvalidos nur post ĝenerala voĉdono de la membraro. Pro la grandega prokrasto mankis tempo por trakti la buĝeton por 2017.
UEA sen buĝeto sed kun eble sendependa TEJO

La prezidanto de TEJO konvinkis la komitatanojn ke 35-jaruloj estas junuloj.

La plej grava revenanta tasko de la komitato de UEA estas ĉiujare aprobi la buĝeton de la asocio, kiu difinas la direkton de la agado dum la venonta jaro. Ĉi-jare la komitato tamen tute ne havis tempon diskuti tiun gravan tagorderon. Ankaŭ alia grava punkto, la proponata reformo de la statuto, ne povis esti findiskutita. Laŭ la origina plano tiu temo devis esti fintraktita jam komence de la semajno, sed tio pro diversaj kialoj ne sukcesis.

Tial oni decidis esceptokaze aranĝi kroman kunsidon en la ekskursa tago, merkredo, nur por diskuti la proponatajn statutŝanĝojn, kiuj interalie necesas por la plena jura sendependiĝo de TEJO. La merkreda kunsido tamen estis neformala kaj ne povis fari decidojn, do efektive la komitatanoj kiuj ĉeestis simple partoprenis en diskutrondo.

En la komenco de la vendreda komitata kunsido oni revenis al la diskuto pri statutŝanĝoj. Tiu tagordero forrabis la tutan tempon de la kunsido, tiel ke eĉ fine de la 30-minuta plilongigo oni ankoraŭ ne ektraktis la tagordon origine celitan por la vendreda, tria kunsido. Kiam la kunsido estis plilongigita je pliaj 15 minutoj, la komitato povis nur noti ricevon de la raportoj pri la komitataj forumoj – sen ilia efektiva tralego. Entute ne eblis trakti la buĝeton. – Estas neniu jura devigo por aprobi la buĝeton en ĉi tiu kunsido – diris Mark Fettes.

En vendredo la komitato aprobis la proponojn pri statutaj ŝanĝoj nur tiom, kiom ili rilatis al la sendependigo de TEJO kaj al la aprobo de reta traktado de aferoj. Oni aldonis en la statuto difinon de la vortoj “skriba” kaj “skribe”, tiel ke ili signifu ĉiun eblan korespondrimedon, kiu ebligas sufiĉe certan identigon de la sendinto.

La sendependigo de TEJO ĝuis grandan subtenon de la komitatanoj. Iuj prezentis rezervojn pri la plialtigo de la aĝlimo ĝis 35 jaroj. Michael Boris Mandirola, prezidanto de TEJO kaj ĝia reprezentanto en la komitato de UEA, malgraŭ la granda malfruo uzis kvaronhoron por argumenti por tiu plialtigo. – Jam nun multaj homoj en tiu aĝo estas aktivuloj de TEJO, tiu decido estos nur agnosko de la situacio – li pledis.

Aldone li prezentis rezultojn de enketo inter la individuaj membroj de UEA en la aĝo 30 ĝis 35 jaroj, en kiu pli multaj sin esprimis favore al la plialtigo de la aĝlimo.

Kvankam la komitato ankoraŭ ne aprobis la novan, senpagan membrokategorion “Amikoj de Esperanto”, ĝi jam aperas en la statuto de TEJO. Ili estos membroj de TEJO, sed ne de UEA. Tio eventuale povas kaŭzi problemojn en la estonteco por la membroadministrado, pri kiu – laŭ la ĵus akceptita regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO – plene respondecos la Centra Oficejo. CO devos liveri ankaŭ plurajn aliajn servojn al TEJO kontraŭ kiuj, laŭ la regularo, ĝi ne povos postuli pagon de la sendependa TEJO.

Kelkaj komitatanoj prezentis dubojn pri la tuta procezo de la ŝanĝoj. Maritza Gutiérrez kaj Orlando Raola plendis pri la neakceptebla labormaniero kaj netaŭga livero de la dokumentoj por traktado. Raola proponis aprobi la dokumentojn provizore kaj definitive decidi pri ili nur post unu jaro.

– Tio ne eblas, ĉar por ĉiuj ŝanĝoj estas bezonata aprobo de ambaŭ komitatoj, ankaŭ de la TEJO-komitato. Aktivuloj de TEJO kaj UEA investis multe da tempo kaj atento por pretigi ĉi tiujn dokumentojn. Mi ne vidas kialon por prokrasti la decidon, respondis Mark Fettes, kaj kuraĝigis tujan aprobon.

– Ĉu tio signifas, ke la komitato de UEA ne rajtos mem fari amendojn en ĉi tiu regularo pri kunlaboro? Kio, se UEA ekzemple ŝatus ĉesigi la eldonadon de “Kontakto”? Ĉu tio ne eblos sen aprobo de TEJO? demandis Renato Corsetti.

– La regularo laŭtitole estas pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO, sed ĝi parolas plejparte pri tio, kion UEA devos fari por TEJO, rimarkigis Loes Demmendaal.

Respondis Mandirola, ke temos pri aranĝo inter UEA kaj TEJO simila al tiu, kiu funkcias ankaŭ nun.

La statuto de TEJO estis akceptita per 25 voĉoj, kun 5 kontraŭoj kaj 4 sindetenoj. La regularon pri kunlaboro, kiu devigas UEA liveri senpagajn servojn al TEJO, subtenis eĉ pli multaj: 28 komitatanoj poris, 5 kontraŭis kaj 3 sindetenis.

– Mi dankas pro la kunlaboro al la estraro, al la komitato kaj al la ĝenerala direktoro – diris post la decido Mandirola, la prezidanto de TEJO. – Tiu historia kaj gravega momento por TEJO estu firma bazo por la onta kunlaboro inter UEA kaj TEJO.

Por efektivigi la ŝanĝojn necesos ankoraŭ aprobo de la ĝenerala voĉdono, en kiu rajtos sin esprimi ĉiuj individuaj membroj, aliĝintaj fakaj asocioj (po 100 voĉoj) kaj landaj asocioj (nombro de voĉoj egala al la nombro de la membroj). Ĝi devus okazi ankoraŭ en 2016.

Pri la aliaj ŝanĝoj, kiuj ne rilatas al la sendependiĝo – interalie enkonduko de la senpaga membrokategorio “Amiko de Esperanto”, enkonduko de misio kaj vizio, ŝanĝo de la celoj k.a. – la komitato diskutos rete. – Ni kreos retejon en kiu la komitatanoj povos komenti la diversajn proponojn – klarigis la planon Mark Fettes. – Aperos ankaŭ serio de artikoloj en la revuo “Esperanto”, kiuj klarigos la esencon de la proponoj. Tion ni komencos tamen nur en la venonta jaro, por ne miksi la proponojn kun la ĝenerala voĉdono.

La komitato eĉ ne komencis diskuton pri la propono reformi la ĝeneralan regularon. Fettes mem proponis ŝovi ĝin por traktado per la interreto. Tion subtenis 28 komitatanoj, 4 estis kontraŭ kaj 2 detenis sin. Rete estos traktata ankaŭ la buĝeto por 2017, por kio la komitata regularo donas kiel limdaton la 31-an de decembro.

En la fino oni elektis pliajn tri komitatanojn C: emeritiĝintan ĝeneralan direktoron Osmo Buller (23 voĉoj), eksan kasiston de TEJO Nico Huurman (21 voĉoj) kaj alian TEJO-aktivulon Fernando Maia Jr. (28 voĉoj). Ili tri kaj Trezoro Huang Yinbao estis  krome elektitaj por konsistigi la komisionon pri financo de UEA.

Eroj de la nova strategia plano dum la kongreso estis nur lumbilde prezentitaj en la komitataj forumoj, okazis neniu formala decido pri ili. La nuna strategia laborplano validas ankoraŭ dum unu jaro, pri la posta la komitato decidos en Seulo.

Ne okazis elekto de la nova konsilio de UEA, kiu estis starigita antaŭ tri jaroj en Rejkjaviko. Tiu punkto eĉ ne troviĝis en la tagordo kaj Mark Fettes pledis, ke la konsilion, kiel grupon de helpantoj de la estraro, la komitato lasu plene al la estrara decido. – Ni devas lerni el la ĝisnunaj spertoj kiel pli bone funkciigi ĝin – diris Fettes.

Kiel en ĉiu elektojaro, ankaŭ en Nitro estis pledoj por la renovigo de la elekta regularo.

– Ĝi bezonas revizion. Mi esperas, ke ni povos trakti ĝin jam en la venonta jaro, diris la prezidanto.

arkivita en:
Koffi GBEGLO
Koffi GBEGLO diras:
2016-07-31 10:18
ANKAU EN LA FINANCA KOMISIONO DE UEA
La loko de Osmo tie povas esti bona kaj malbona por la asocio :
1- Bona
Char li multajn jarojn estis ghenerala direktoro de UEA kaj la unua respondeculo de la financoj de UEA povas nun uzi siajn spertojn por bone fartigi la financojn de UEA.
2- Malbona
Char li estis longtempe ghenerala direktoro de UEA kaj tial propranome uzadis monon de UEA kaj poste elpensis la terminon DESKRIBI por forvishi chiujn chiujn spurojn pri tiu mono, lia loko nun en la komisiono ebligos al li kontroli chu la spuro pluvideblos. Tial estu bone ne havi lin nun en tiu komisiono, kio ebligos al la komitato bone kontroli la financojn de UEA dum almenau unu jaro, antau ol akcepti iam Osmon en la komisiono.
Mi certas, ke la loko de Osmo en la komisiono faros al UEA kaj bonon kaj malbonon. Ni vidos chu bono superos la malbonon.
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-09-05 11:03
Kiam okazos la referendumo por la sendependigho de TEJO? Gin anoncis la prezidanto de UEA ,M . Fettes dum la ferma ceremonio en Nitra!