Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / La paralela universo troviĝas en Nord-Ameriko

La paralela universo troviĝas en Nord-Ameriko

de Redakcio Laste modifita: 2016-08-18 15:23
Esperantistoj en Nord-Ameriko malofte havas ŝancon partopreni Esperanto-aranĝojn, ĉar ili kutime okazas sur aliaj kontinentoj, aŭ en distanca parto de la propra kontinento. La apero de multaj novuloj pro la reta kurso de Duolingo akrigis la bezonon de lokaj renkontiĝoj, kaj la 20-an de aŭgusto sub la ŝildo ”Paralela Universo” okazos samtempe 20 Esperanto-aranĝoj.

Ne estas sekreto, ke en la plejmulto de nordamerikaj landoj Esperanto ne estas tiel forta, kiel en multaj aliaj landoj. La ĝenerala grandeco de Usono, Kanado, kaj Meksiko kompreneble malhelpas movadan organizadon. Krom tiu malhelpo, ja estas vere konvinkitaj Esperantistoj en niaj landoj, kiuj subtenas la movadon kiel eble plej forte. Mi persone konas homojn, kiuj veturas pli ol tri horojn ĉiumonate por atingi la kunvenojn de mia urbega klubeto.

Sed la nombro de tiuj homoj estas malgranda, kaj ili ofte ne volas veturi tiom multe da horoj nur por duhora kunsido. Ja estas defio por la Esperanto-movado en Nordameriko, ke multaj Esperantistoj ne povas partopreni en ia Esperanto-kunveno. Estas eĉ pli grava problemo, ke ili povus malinteresiĝi pro la manko de komunumo.

Multaj esperantistoj diris, ke ni arigu la disvastigitajn esperantistojn de Nordameriko iel, sed ofte mankis al ni la forto aŭ la organizado por fari ion sufiĉe videbla al la celataj esperantistoj. Antaŭ unu jaro, tiu problemo aktualiĝis pro la furora anglalingva kurso de Duolingo, kiu dissemis novajn verdulojn tra Nordameriko, precipe en anglalingvaj regionoj. Jed Meltzer unue proponis solvon al la aktivuloj de Nordameriko: eventaro, kiu okazos paralele samtage tra Nordameriko.

Du el liaj solvoj meritas apartan citadon. Unue, la eventoj okazos samtempe. Tiel, oni povas dividi la informon kiel eble plej fruktodone. Reklamado per ĉiu metodo estas pli efika tiam, kiam estos multlanda kunvenaro kun evento proksime al multaj legantoj. Due, la evento longe daŭros. En tiuj grandaj landoj indas starigi kunvenojn pli longajn ol la normalaj duhoraj kunsidoj de tradicia Esperanta klubo—precize, duontagaj. Tiel, la longeco de la kunveno valoros la longajn vojaĝojn bezonataj en tiuj grandaj landoj.

Se oni vere volos partopreni, oni povos uzi la ceterajn horojn de tiu sabato por veturi. Oni ne bezonas hotelon, multe da mono, aŭ tiom multe da tempo. La evento konsilas, ke oni povus vojaĝi kvar horojn kunvenen, ĉar la evento komenciĝos kun tagmanĝo kaj finiĝos je la 20-a horo.

La sukceso de tiuj strategioj jam montriĝis. La ideo grandiĝis rapide inter la aktivuloj. Je la verkado de ĉi tiu artikolo, la evento okazos en 20 nordamerikaj urboj de 4 landoj: Kubo, Meksiko, Kanado, kaj Usono. Sed tiu evento ne celas nur konatajn vizaĝojn, kiuj loĝas for de la kutimaj klubejoj.

Fakte, la evento estos por la tuta esperantistaro, kiu, pro Duolingo, estas nun multe pli granda en Nordameriko. Ŝajnas al la organizantoj, ke la plejmulto de la partoprenontoj vere estas novuloj. Rete, ili ofte esprimas sian ĝojon pri la evento, kiu estos la unua en ilia esperantista vivo.

Kio okazos en tiu paralela universo? Unue, la partoprenantoj tagmanĝos en loka restoracio je la 12:00. Multaj organizantoj elektis malmultekostajn restoraciojn de etnaj aŭ lokaj specialaĵoj. Poste, estos sufiĉe da tempo por viziti muzeojn, ludi ludojn, kaj babili profunde. Certe, la babilado kaj amikiĝo estos la plej grava okazaĵo de la tago.

Por faciligi kontaktojn inter la 20 renkontiĝoj, la organizantoj elektis la mesaĝilon Telegramo kiel la oficialan komunikilon de la tago. Tiel, la partoprenantoj povos dividi fotojn, mesaĝojn, kaj spertojn kun aliaj esperantistoj de Norda Ameriko. La evento finiĝos kun vespermanĝo en alia restoracio. Espereble, la partoprenantoj parolos pri alia baldaŭa renkontiĝo antaŭ la ĝisado.

Se vi volas ekscii pli pri la eventaro, vizitu la oficialan grupon aŭ rigardu la mapon kun ligiloj al ĉiu evento.

Verkis: Hanso BECKLIN (Ĉikago, Usono)

Provlegis: Chuck SMITH (Berlino, Germanio)

arkivita en:
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-08-12 18:12
La propono de Jed Meltzer starigi samtempan eventaron tra Usono, nun nomatan Paralela Universo, estas tre trafa strategia ideo. Ĝi enkadriĝas koncepte en tio, kio estas parto de celtrafa strategio de iu ajn moderna movado: kunigi laŭeble la virtualan mondon de la movado kun la fizikan, lokan movadon. Loka kaj virtuala sintezo povas krei tre fortajn sekvojn, sinergiojn.

La projekto LERNU havis tian ŝancon antaŭ dek jaroj, kiam ili inteligente kaj celstrebe komencis plani la unuajn SES-sesiojn, kio kunligis la virtualan mondon de novaj lernantoj kun fizikaj lerno-ebloj en Slovakio. Tamen, anstataŭ sekvi la vojon, en la spirito de krea komunaĵo, starigi demalsuprajn, lokajn agadojn por la TUTMONDA Esperantistaro, ili tro centrigis la aferon en nur sia loka laborokampo, kaj ne sufiĉe pensis pri la starigo de sendependaj “SES-etoj” tra ĉiuj mondopartoj: SES en San Francisko, SES en Hispanio, SES en Brazilo, SES en Shanhajo, ktp.

La eventuala valoro de Paralela Universo ne nur estas, ke en unu tago novaj lernantoj de Esperanto, ĉefe tiuj de Duolingo, povas home kaj fizike unuafoje renkonti siajn LOKAJN samideanojn kaj similideanojn. Kiel multege da bonaj esperantaj eventoj: tio estas nur unu tago en unu mondoparto, unu tempopunkto en unu spaco. Tio eble estas brila taktiko, sed ne longdaŭra strategio. Kaj tion, certe la organizantoj de Paralela Universo kiel Meltzer, Smith kaj Becklin, probable tre, tre bone scias.

La ĉefa valoro de la ekprovo Paralela Universo (post malferma, malavara, kreakomunaĵa publikigo de la proceduroj kaj rezultoj) estos, ke oni finfine estos sur la vojo kompreni kiel kunligi la virtualan mondon de Esperanto kun la lokan, homan movadon. Mi esperas, ke tiu nova scio estos en la manoj de ĉiuj, en spirito de kunlaborado. Se Paralela Universo Usono I (P-U I) havas strategian valoron, tio pli kaj pli bone videblos en P-U II, P-U III, ktp, kaj ne nur en Usono, sed en Eŭropo, Afriko kaj aliaj mondopartoj.

Tio estas nur mia opinio, kaj mi scias, ke granda parto de tio, kion mi skribas estas preskaŭ ĉiam iom mistrafa. Tamen, se multe da Esperantistoj esprimiĝas pri la temo, iom post iom ni ĉiuj pli bone komprenos, kaj poste povos pli bone kunlabori.
Jed Meltzer
Jed Meltzer diras:
2016-08-12 19:20
Ni nun havas retpaĝon kun la gravaj informeroj kaj ligiloj.
http://paralelauniverso.com
Claude Nourmont
Claude Nourmont diras:
2016-08-12 23:17
Gratulojn!
Dauxrigu la aferon!
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-08-13 11:28
En PU Esperantisto proponis spekti E-filmon! - Kia stultajho!
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-08-13 20:56
Kaj kion rekomendus Via Moŝto?
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-08-15 08:59
Mi mem simple ĝojas, ke estas propono! Ja ne temas pri spertaj eventorganizantoj, sed ĉi-foje unuafojaj amatoroj (en la bona senco). Krome, se mi estus komencanto, mi eble ĝojus paŭzi de konstanta babilado por trankvila filmo por ripozigi mian cerbon dum iom da tempo... krome, mi imagas, ke multaj el ili neniam spektis E-filmon kune kun aliaj esperantistoj antaŭe, do unika sperto por multaj! Mi daŭre memoras spekti Inkubon kun esperantistoj en Bostono dum iu semajnfino, sed apenaŭ plu memoras ion alian. Estas grave sperti kulturaĵojn kune!
zlatko tišljar
zlatko tišljar diras:
2016-08-14 21:49
Mi ege scivolas pri nombro de novuloj kiuj venos al PU-aranĝoj, novuloj lernintaj per duolongo. Kutime novuloj timas solaj veni al nova nekonata societo, tamen venas iom da plej kursĝaj. La defio de la Usona movado estas scii absorbi la junulojn kaj lasi al ili iniciaton plu gvidi tiuspecajn aranĝojn kaj poste novajn kiujn ili mem elpensos. Ĉu la klasika movado sukcesos kompreni tion kion komprenis Zamenhof: La lingvo ne apartenas al mi sed al la popolo kiu ĝin uzas. Do la maljunaj veteranoj neniel rajtus en tiuj aranĝoj dokti al la novuloj kies lingvokapablo ankoraŭ tre lamas, sed devus helpi ilin rapide memstariĝi kaj komenci sentime krei novan movadon laŭ sia vido de la mondo.
José Antonio Vergara
José Antonio Vergara diras:
2016-08-15 23:52
Mi forte esperas ke tiu ĉi kunvenaro (sub tiu mirinde trafa titolo) sukcesos, ĉar interese kreema novigo, ĉi-epoke sencohava iniciato kompletiga al la kurso, por iel permesi al la homoj de tiuj novaj kohortoj de lernintoj sperti la lingvon en fizik-ĉeesta kunteksto. Ja estus dezirinde ke el tio rezultos novaj formoj de enmovadiĝo/enkomunumiĝo, tamen espereble liberigite de la pezaj fantomoj de la tradicia movado.
Orlando E. Raola
Orlando E. Raola diras:
2016-08-16 03:24
Tiu ĉi nova iniciato estas plej salutinda. Mi mem tuj decidis organizi la eventon en la regiono kie mi loĝas (San Francisko, Norda Kalifornio, Usono). Unuavice, ĉar ekzistas pluraj homoj, kiuj scipovas la lingvon kaj pro plej diversaj kialoj ne partoprenas la kluban/asocian vivon. Ili estos tute bonvenaj al tiu ĉi aranĝo. Sed plej grave, ĉe ni jam okazis plurfoje, ke dum kunsido de nia loka klubo, aperis homoj (plejparte junuloj), kiuj salutas kaj flue alparolas la ĉeestantaron, kaj ĉiuj miras kaj demandas "kie vi lernis E-on?, kiom longe vi estas E-isto". Al tiuj demandoj ili respondas: "Mi lernis sola, per la reto, antaŭ du monatoj". Espereble nun, danke al la fenomeno Dulingo, estos eĉ pli da tiaj. Mi scivoleme kaj esperplene atendos venontan sabaton, ĝuste je la tagmezo ĉe vjetnama restoracio "The Slanted Door", 1 Ferry Building, San Francisko. Venu amase!
Harri Laine
Harri Laine diras:
2016-08-18 09:53
Estas bele ekscite foje vidi tian svarmadon en Esperantujo. Mi ŝatus momente esti Nord-Amerikano por partopreni. Gratulon al la iniciatintoj!
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-08-18 20:04
Komentado NUR por tiuj kiuj interesiĝas pri merkatikaj varbometodoj rilate al Paralela Universo, kaj ankaŭ pri Esperanto kaj strategio:

Baldaŭ okazos la unua Paralela Universo en pli ol 20 urboj de Nordameriko (http://paralelauniverso.com). Se vi legis la suprajn artikolon kaj komentojn, vi eble konsentos kun mi, ke ĉi tiu nova projekto estas interesa, alloga kaj povas helpi fari parton el la tiel sopirata ponto inter la novaj retlernantoj, ĉefe de Duolingo, kaj la tradiciaj Esperantistoj. Paralela Universo povas esti nia unua PONTA ŬNIVERSO.

Parto de eventuala sukceso devenos de la lokoj de la okazaĵoj. Tiu de Novjorko, ekzemple, realiĝos en tre fama, malmultekosta manĝejo en egale fama parto de Novjorko nomata la Insulo Coney (Coney Island). Mi volas iri al Novjorko, sed mi mem kaj aliaj membroj de la loka klubo de Esperantistoj en Suda Florido devas resti en la urbeto Pompano Beach (norde de Miamo, kaj tuj apud la tre populara, turista loko Fort Lauderdale). Se vi interesiĝas pri Suda Florido jen nia FB-adreso: https://www.facebook.com/groups/niasfero. Vi konstatos, ke mi verkis angle en tiu anonco, ĉar nia celgrupo estas NOVAJ lernantoj, novaj Duolinganoj de Esperanto, kaj ĉiuj aliaj lokaj Esperantistoj komprenos la anglan. P-U-tage, tamen, ni utiligos plejparte Esperanton.

Dum parto de la sukceso estas la aranĝo kaj enhavo de la evento mem kiel tiuj de Novjorko kaj 20 aliaj urboj, alia parto, preskaŭ same grava, estas la merkatika flanko de la afero, nome: kiel efike informi, komuniki, allogi, varbi homojn al ek-ĉeesto de tiuj eventoj de Paralela Universo.

Mi nun priskribos kelkajn ideojn pri ses varbometodoj altiri homojn al Paralela Universo:

I Varbometodo Unu: En ĉi tiu varbometodo, la lokaj Esperantistoj tutsimple informos sin mem. Ekzemple, dum loka kunveno de la loka asocio, ili anoncas, ke okazos P-U-eventon, sabate, la 20an de aŭĝusto. Krome ili diras, ke membroj povas inviti novajn lernantojn de la fizikaj kursoj, se estas, de la asocio. Komento: ĉi tiu metodo estas ege efika, sed ĝi limiĝas nur al nuntempaj, relative aktivaj Esperantistoj kiuj JAM ĉeestas esperantajn aferojn.

II Varbovojo Du: Utiligu lokan fejsbukan paĝon (FB-paĝo) kaj meti anoncon pri la loka evento. Tion mi mem faris pri la P-Ua evento en suda Florido. Estas instruinde, ke antaŭ tri jaroj, laŭdire, la sudfloridanoj faris tion, kaj ĉeestis eventon dudeko da homoj, kaj la duono el ili estis novuloj (klara ponto-efiko). Tio estis granda loka sukceso. Tamen, en la sekvaj tri jaroj, kiel kun la retejoj, (FB aŭ alispecaj), en multaj lokaj esperantaj grupoj, oni ne prizorgis pri la FB-paĝo, kaj malpli kaj malpli kaj malpli da lokanoj kontrolas tiun paĝon. Se vi estas aktiva partoprenanto de FB, vi bone komprenas tiun fenomenon. Do, certe FB-anonco povas esti efika, sed la ano-reago dependas de la kvanto da homoj kiuj regule kontrolas tiun paĝon.

III Varbometodo Tri: Utiligu la ĝeneralan varbosistemon, kreatan de la organizantoj de Paralela Universo (www.paralelauniverso.com). La organizantoj bone organizas sian aferon je la supra nivelo: ili kreis klaran guglo-grupan paĝon por enkadrigi la aferon; ili kreis tre utilan mapon per kiu iu ajn Nordamerikano povas ekscii ĉu estas P-Ua evento proksime; ili havas kunligon kun la nova Telegramo-Retejo; ili pozitive kaj kuraĝige laboras kaj RAPIDE REAGAS al informo- kaj kondiĉaro-ŝanĝoj. La P-U estrado-sistemo tre similas sukcesajn merkatikajn sistemojn: peto pri informoj, demando pri lokaj agoj iras al centraligita “oficejo” kaj siavice tiu centro tuj aŭ tre rapide resendas la petanton pri informoj al la LOKAJ centroj de la organizo. Ĝuste kiom da efiko tia sistemo havos sabate, la 20an de aŭĝusto, estas ankoraŭ nekonate. Sed ĉia sperto kaj merkatikaj modeloj indikas, ke ĝi estas bona vojo.

IV Varbosistemo Kvar: Aĉeti anoncon en FB, kaj sendi ĉi tiun anoncon al limigitaj CELGRUPOJ. Estas ekzemploj de la uzato de tia sistemo pri kiu kelkaj tre lertaj Esperantistoj skribadis: Enric Baltasar, Martin Schaefer, Alex Escomu, Lu Wunsch-Rolshoven, Emilio Cid kaj aliaj. La kriterio por limigitaj celgrupoj estas 1) distanco de la evento, kun la plej proksimaj la plej bonaj, ĉar estas ĉeesta evento kaj 2) iu celgrupo kiu havas komunan interesan punkton, ekzemple, poliglotoj. Por ĝeneralaj grupoj mi ne kredas, ke ĉi tiu varbo-metodo sukcesos, sed eble unu el la dudeko da grupoj uzos ĝin por P-U, kaj certe ni povas lerni de iliaj provoj.

V Varbometodo Kvin: Provi anonci la aferon en la lokaj amaskomunikiloj: ĵurnaloj, radioj, sociaj retpaĝoj. Mi kredas, kvankam tiu metodo ege taŭgas por provlecionoj de Esperanto, por ekspozicioj aŭ prelegoj pri Esperanto kaj por Lingvaj Festivaloj en kiuj Esperanto kadre rolas, ĝi ne taŭgas por P-U. Tamen, post la okazigo de P-U, la evento mem povas estigi artikolojn en amaskomunikilaj rondoj.

VI Varbometodo Ses: Ĉi tiu lasta metodo estus la plej efika por krei la tiel sopiratan ponton inter la nekredebla alta kvanto de novaj lernantoj de Esperanto (Eo-Duolingo baldaŭ atingos duonmilionon da eklernantoj), kaj la tradiciaj, lokaj kluboj, asocioj, grupetoj de Esperantistoj. Ĉi tiu tre efika metodo estas REKTA METODO por merkatiko. Ĝi konsistas el la rekta kunligo de la datenbazo de novaj lernantoj de DUOLINGO, kaj espereble ankaŭ de LERNU, kune kun la mesaĝo: “Ĉu vi lernas aŭ iam lernis Esperanton en Duolingo? Se jes, eble interesus al vi tio, ke en via loĝoregiono X estas speciala evento nomata Paralela Universo por homoj kiuj jam lernis Esperanton aŭ kiuj iam ajn provis lerni ĝin. Se vi volas ekvidi aŭ partopreni tiun eventon, kiu okazos sabate, la 20an de aŭgusto, bonvolu kontroli retejon www.abcdefg aŭ iri al la retpaĝo FB nomatan abcdefg.”

KOMENTADO: Varbometodo Ses, la rekta kontakto inter la evento kaj la celata celgrupo (lokaj lernantoj de Esperanto per, ekzemple, Duolingo,) estos multoble pli efika por krei ponton inter tradiciaj kaj retaj Esperantistoj ol ĉiuj kvin aliaj metodoj kune. Certe indas pristudi kaj lerni pli bone utiligi la aliajn kvin metodojn, tamen, laŭ mi, Varbometodo Ses prilumos multe pli la vojon por provi starigi ponton inter la nuntempaj plej gravaj subgrupoj de Esperantujo: la tradiciaj Esperantistoj kaj la novaj, retaj gelernantoj.

Bona strategio por Esperanto ne povas kuŝi sur 30-paĝa dokumento kiun preskaŭ nur la aŭtoro mem legis kaj komprenas. Antaŭ ĉio, ni devas provi, eksperimenti kaj LERNI de niaj novaj agoj, kaj, mi aldonu, ankaŭ de niaj novstilaj, entreprenikemaj agantoj (Smith, Escomu, Baltasar, Silvasi, Lowenstein, Wunsch-Rolshoven, Schaefer, Del Barrio, Dek, Balasz, Blinov, Brewer, Kovats, MacGill, Fantom, Tisljar, ktp, ktp – se vi meritas esti sur ĉi tiu listo, bonvolu protesti al mi, skribante sube kaj priskribante vian novan projekton). Ni ankaŭ devas lanĉi nin en ia laboro-universo, ia ago-universo en kiu tradicia, sed tro fermita, elito de Esperantujo NE ludas findecidan, monopolan rolon. La esperanta, tradicia Elitaro certe havas nmalhaveblan rolon kiel gravega ero de sistemo, sed NE la rolo de limigo de novaj agoj kaj de novaj agantoj. Paralela Universo apartenas al unu el tiaj, novaj, promesplenaj agoj, kiuj aliras tiun novan vojon de malferma kunlaborado en la spirito de Krea Komunaĵo.

Mi esperas, ke mia skizo pri ses varbo-metodoj rilate al Paralela Universo iel vekos la atenton de Esperantistoj kiuj volas, ke Esperanto bone kaj solide antaŭeniĝi. Paralela Universo en Nordameriko baldaŭ okazos kaj mi dirus, ke indas priatenti la suprajn ses merkatikajn kategoriojn. Tiu supra modelo pri varbado estas certe nur UNU flanko de la afero, sed se ni volas lerni pli pri kiel informi kaj varbi efike, pripensado pri tiuj ses kategorioj helpos al ni pli celstrebe labori venontece. Ni lernu kaj ni KUNDIVIDU nian novan lernadon kun ĉiuj, ĉar Esperanto estas ĉies propraĵo kaj Esperanto estas nenies propraĵo.