Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / TEJO kolektas donacojn por afrika IJK

TEJO kolektas donacojn por afrika IJK

de Redakcio Laste modifita: 2016-12-03 12:36
TEJO kolektas monon por realigi la planatan venontjaran afrikan IJK-n. La unuavica celo estas havigi la monon por la deviga propra kontribuo de TEJO por projekto financata de EU. Ni petis al Łukasz Żebrowski, la kunordiganton de la monkolekta kampanjo, rakonti pri la afero.

Łukasz Żebrowski estis prezidanto de TEJO de 2011 ĝis 2015, kiam lin postsekvis Michael Boris Mandirola. En septembro 2016 Łukasz Żebrowski kaj pluraj aliaj personoj estis urĝe dungitaj de TEJO, kiam montriĝis ke administra subvencio pagata de EU estis kontraŭregule elspezita por salajri oficistojn ekster EU. Por ne devi repagi la tutan sumon TEJO decidis rapide elspezi ĝin por salajroj de urĝe dungitaj oficistoj loĝantaj en Eŭropa Unio.

Inter tiuj oficistoj estas Łukasz Żebrowski, nun salajrata per EU-subvencio por havigi al TEJO la monon por la "propra kontribuo" kiun postulas la reguloj de alia EU-subvencio. Laŭ li la mono estos tamen uzata ne nur por la "propra kontribuo", sed ankaŭ por partoprenigi pliajn afrikanojn – kondiĉe ke oni sukcesos kolekti sufiĉan sumon.

Libera Folio: Kial la monkolekta kampanjo estis lanĉita nur post la ĉi-jara IJK, sed ne dum ĝi?

Łukasz Żebrowski: – La estraro de TEJO engaĝis min al ĉi tiu tasko ekde septembro 2016, do mi ne povas respondi pri tio kio okazis pli frue. Laŭ la aktuala strategia plano la kampanjo devus komenciĝi en decembro 2015. En tiom vasta skalo tio okazas nur nun, sed tamen oni kolektis monon kun tiu celo en la ĉi-jara Universala Kongreso, do ne estas tiel, ke ĝis nun okazis nenio.

Komence la celo ŝajne estis financi la kontribuon de TEJO al la EU-projekto. Kiam oni aldonis la celon partoprenigi afrikanojn?

– Tute male. La celo pri partoprenigo de afrikanoj estis multege pli frua ol la projekto mem. Jam en 2009, kiam TEJO decidis, ke IJK en Afriko estu ĝia strategia celo, oni skribis en koncerna dokumento, ke necesos “grandskala subvenciado de en-afrikaj vojaĝoj kaj partoprenoj”. En la aktuala Strategia Plano estas eksplicite skribite: “En decembro 2015 lanĉo de la kampanjo por financi venigon de Afrikanoj al Afrika IJK kaj por sukcese okazigi la kongreson.” Tio estas evidenta, ke por ke la afrika IJK estu vere afrika, devas partopreni ĝin junaj aktivuloj de ĉi tiu kontinento. La nuna kampanjo estas do realigo de ĉi tiu delonge havata ideo kaj sekvas la gvidliniojn de la komitato.

Kion oni nun esperas atingi per la kampanjo?

– La ĉefaj celoj estas du. Necesas kolekti monon por venigi junajn afrikajn aktivulojn el landoj, kiuj ne partoprenas la projekton, ĉar ja, por ke ili povu konstrui pli fortan kaj grandan Esperanto-movadon, ili bezonas renkontiĝi, interŝanĝi spertojn kaj vere senti Esperantujon. Tio praktike eblos por ili nur en IJK en Afriko. Por tiu celo, laŭ nia pritakso, ni bezonos pli ol 11.000 eŭrojn. La dua celo estas kolekti monon por propra kontribuo al la projekto AEJK – "Afrika-Eŭropa junulara kapabligo". Propra kontribuo estas deviga afero en tiaspecaj eŭrop-uniaj projektoj kaj ĉar la projekto estas tre granda, propra financado estas ankaŭ nebagatela. Temas pri pli ol 13.000 eŭroj. Sume, ni celas kolekti 25.000 eŭrojn.

Kiom da mono oni ĝis nun sukcesis kolekti?

– En la momento, kiam mi estas respondanta ĉi tiun demandon ni havas kolektitaj preskaŭ 5.500 eŭrojn. La plej aktualaj informoj pri tio kiom ni sukcesis kolekti per ĉiuj kanaloj troveblas en la retejo de TEJO.

De kiuj venis la ĝisnunaj donacoj? Ĉu de individuoj aŭ organizaĵoj?

– Ĝis nun la donacoj venis nur de individuoj, sed klare ankaŭ organizaĵoj estas bonvenaj iĝi sponsoroj de la kampanjo.

Kiel okazas la donackampanjo, kaj kiel longe ĝi daŭros?

– La kampanjo estis oficiale inaŭgurita dum la ĵus okazinta Malferma Tago en la Centra Oficejo, tamen, kiel mi menciis, por tiu ĉi celo oni jam komencis kolekti monon pli frue. Nuntempe la kampanjo okazas ĉefe rete, per la retejo generosity.com kaj per la retpaĝo de TEJO, ni estas aktivaj en sociaj retoj, ni kontaktos esperantistojn ankaŭ persone. Kompreneble, ni certe uzos okazojn por kampanji ne nur rete, sed ankaŭ ĉeeste en Zamenhoftagaj renkontiĝoj aŭ dum novjaraj festoj. Ni planas fini la monkolektadon en la unuaj tagoj de januaro.

Kial ĝi finiĝos tiel rapide?

– Dum ĉi tiu iom pli ol monato ni celas atingi la publikon prezentante nian projekton kaj petante kontribuojn. Post la fino de la kampanjo venos tempo por finkalkuli ĝin kaj ekrealigi sekvajn paŝojn, do ekzemple konkurson por afrikaj aktivuloj kiuj povus ricevi subvencion. Klare, se iu ne povos kontribui dum la daŭro de la kampanjo kaj povos fari tion nur post ĝi, tio ankaŭ estos tre bonvena kaj certe helpos al la kongreso. Tamen por povi taŭgatempe realigi sekvajn paŝojn plej oportunas ĝuste tiu tempo de la kampanjo.

Kiel oni donacu?

– Manieroj tre multas. La retejo generosity.com akceptas pagojn per kartoj. En la retpaĝo de TEJO tiuj ebloj pli multas – krom kartoj eblas pagi ankaŭ per PayPal. Troveblas tie informoj pri ebloj fari bankajn ĝirojn, kiuj tamen iom pli komplikas ol pagoj per kartoj aŭ PayPal. Fine, kompreneble eblas ankaŭ per internaj ĝiroj de UEA. Kaze de problemoj oni ĉiam povas demandi ĉe la Oficejo de TEJO.

Kial oni donacu?

– Ni donacu por helpi al junaj aktivuloj, kiuj laboras por Esperanto en siaj lokaj medioj en Afriko kaj normale ne havas ŝancon por partopreni ajnan internacian renkontiĝon. Por ili tiu ŝanco estas vere unika. Ili povos renkontiĝi kun aktivuloj de la tuta mondo – trejniĝi, inspiriĝi, interŝanĝi spertojn, senti vere internacian etoson kaj fine reveni al siaj lokoj kun novaj ideoj, novaj kompetentoj, nova motiviĝo. Tio estas vere nemaltrafebla oportuno por la junulara Esperanto-movado en Afriko.

Ĉu donacantoj ricevas ian rekonon aŭ avantaĝon?

– Jes. Ni publikigos liston de ĉiuj subtenantoj kaj sponsoroj, kiuj ne petis esti anonimaj. Ni preparis ankaŭ diversajn donacojn kaj premiojn, kiuj dependas de la kontribuo. Subteni nin povas ĉiu laŭ sia povo. La donacoj komenciĝas de specialaj retaj raportoj, sendataj ekskluzive al la subtenantoj. Ne mankas donacoj, kiujn ni liveros per tradicia poŝto. Temas interalie pri poŝtkartoj de IJK, etaj donacoj de Togolando aŭ fotoj de la kongreso. Al oficialaj sponsoroj ni donas eblecon transdoni sian mesaĝon – al la kongreso, ekzemple laŭtlegante iliajn vortojn dum la malfermo, aŭ pli vaste al Esperantujo, ekzemple disponigante tutan paĝon en la revuo Kontakto. Mi esperas, ke ĉiu trovos por si interesan manieron kontribui kaj ankaŭ tiel sperti la kongreson – aŭ per ricevotaj donacoj aŭ eĉ pli bone, mem ĉeestante ĉi tiun eventon.

arkivita en: