Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2016 / Paralela universo okazis en 25 lokoj samtempe

Paralela universo okazis en 25 lokoj samtempe

de Redakcio Laste modifita: 2016-08-25 21:31
La 20-an de aŭgusto pli ol 210 homoj en kvar landoj de Nord-Ameriko partoprenis 25 malsamajn Esperanto-renkontiĝojn samtempe, kadre de nova eventaro sub la titolo Paralela Universo. La aranĝoj variis laŭ grando kaj komplekseco, de 3 ĝis 28 homoj.
Paralela universo okazis en 25 lokoj samtempe

Partoprenantoj en Meksiko. Foto: David Lopez

Multaj el la partoprenantoj estis relative novaj, kaj en pluraj eventoj la plejmulto de la ĉeestantaro renkontis aliajn esperantistojn la unuan fojon en la vivo! Tiu ĉi eventaro estis organizita sufiĉe subite, kun nur naŭ semajnoj inter la unua enreta mencio kaj la eventaro mem. Dum la tago, partoprenantoj de diversaj eventoj interkomunikis kaj kunhavigis fotojn kaj videojn de sia agado.

Nu, nun vi scias, kio estis Paralela Universo. Mi volas ĉi tie rakonti al vi, kial kaj kiel la afero efektiviĝis.

Nord-Ameriko povas esti malfacila loĝloko por Esperantisto. Ni rigardas envie al la bunteco de Esperantaj aranĝoj en Eŭropo, kie la multlingveco levas la lingvan problemon pli alte en la socian konscion. Tie ĉi la distancoj estas longaj kaj, se ne ekzistas forta loka klubo, multaj esperantistoj tre malofte havas la okazon ĝui la etoson de Esperanta aranĝo, aŭ eĉ paroli la lingvon vizaĝ-al-vizaĝe.

Aparte lamentinda estas tiu stato, kiam en nia kontinento aperas nova ondo de lernantoj dank’ al la furora programaro Duolingo. Pli ol 500 000 homoj nun registris sin kiel lernantojn de Esperanto ĉe tiu programaro, kaj ĉiutage 30 homoj finas la bazan kurson. Ĉar la kurso uzas la anglan lingvon, tre granda proporcio de tiuj lernantoj loĝas en Nord-Ameriko.

Do kiel kapti tiun ondon, kaj enkonduki la novulojn en nian komunumon antaŭ ol ili perdos intereson? Tio estis la defio, kiun mi rigardis, kiam oni petis min fariĝi la kunordiganto de junula agado de Kanada Esperanto-Asocio (KEA). La instigo al la kreo de tiu posteno estis mia propono, ke Toronto gastigu IJK-on en 2019, se Montrealo gastigos la UK-on. Por fari tion ni devos unue revigligi nian junularan sekcion Junularo Esperantista Kanada (JEK)!

Mi akceptis la ŝarĝon hezite, ĉar mi ne plu estas junulo, sed ne estis memevidenta kandidato de la ĝusta aĝo, do mi akceptis kun la penso, ke mia unua tasko estus trovi mian posteulon! Do, kiel allogi agemajn junulojn? Aŭ agemigi la jam allogitajn? Ĉar tro malfacilas junigi la jam agemajn allogitajn, tiuj restis la solaj ebloj. Ĉe MeKaRo en Majo 2016 mi multe diskutis la aferon kun miaj geamikoj.

Nu, junuloj lastatempe tre ŝatas teknologion, saĝtelefonojn, sociajn retojn kaj tiel plu. Tiuj iloj vere kunportis Esperanton al nova generacio, sed multaj el tiu generacio tute maltrafis la spertojn, kiujn ni maljunuloj ĝuis dum niaj fruaj jaroj de Esperanta agado. La raraj kaj karaj renkontiĝoj! Multaj el ni memoras pasigi horojn por ĉeesti renkontiĝon, aŭ flugi al alia lando, aŭ eĉ telefoni al nekonato, simple ĉar tiu enlistiĝis en la membroliston de nia landa asocio kaj loĝas ne tro malproksime.

Kiel rekapti tiun sperton por la aktuala junularo? Ĉu vere estas fendo inter la malnova versio de Esperantujo kaj la nova interreta versio? Aŭ ĉu povas ekzisti ponto inter la du mondoj? Dum MeKaRo ni pasigis kelkajn horojn piedirante tra la urbo Granbio serĉante “portalojn” por la ludo Ingress, pri kiu unu amikino estas entuziasmulo. (Ĝi similas al Pokémon Go, kiu tiam ankoraŭ ne aperis.) Ŝi parolis multe pri tio kiel la saĝtelefona teknologio havas la efikon instigi homojn iri eksteren kaj vidi la veran mondon, kaj renkonti homojn vizaĝ-al-vizaĝe. Mi miris kiel multe ni malkovris pri la urbo Granbio kaj pri la fizika mondo ĉirkaŭ ni, helpate de tiuj iloj, ne flankdistrite de ili, kiel mi antaŭsupozis.

Tiel ekflamis la ideo. Ni povus uzi la povon de la nova teknologio por instigi homojn renkonti aliajn homojn en la vera mondo. La ideo pli kaj pli firmiĝis. Ni havos plurajn eventojn la saman tagon. Ĉiun eventon organizos lokano, kaj ni klopodos havigi simplan ŝablonon por la eventoj. Ni decidis, ke kvar horoj estus la ideala maksimuma vojaĝ-distanco. Tiel oni povus vojaĝi matene, komenci je tagmezo, kaj fini je 20.00 kaj ankoraŭ reiri hejmen sen bezono tranokti. Ni sugestis, ke evento inkluzivu tagmanĝon kaj vespermanĝon, kun aliaj agadoj intertempe.

Ni emfazis, ke fakte estas tre facile organizi eventon – nur sugestu restoraciojn por la du manĝoj, kaj agadon inter la du. La agadoj estis kutimaj por Esperanto-aranĝoj – muzeoj, natur-promenadoj, keglo-ludado, serĉludoj, k.t.p. Kelkaj eventoj estis tre detale organizitaj, kaj kelkaj estis neformalaj kaj malpli longaj ol la sugestitaj 8 horoj. Do ŝajne la ŝablono estas sufiĉe fleksebla por taŭgi por la diversaj bezonoj de eventoj en diversaj lokoj.

Komencite, la afero rapide kreskis. Ni volis uzi jam pretan teknologion, ĉar mankis tempo kaj sperto krei novajn ilojn. Do ni ĉefe uzis Google-grupon kaj Facebook-on. Plej grava estis la mapo farita per Google Maps, per kiu ni povis montri la lokojn de la proponitaj eventoj kun ligiloj al la diskutfadenoj. Por komuniki dum la eventoj mem, ni elektis la programon Telegram – rapida mesaĝilo, kiu funkcias per saĝtelefonoj kaj komputiloj, kaj per kiu oni povas facile kunhavigi fotojn, videojn, geografiajn lokojn, ktp.

Kompreneble, ne ĉio iris perfekte. Okazis problemoj de trafiko, pluvo, varmeco, kiuj malhelpis kelkajn partoprenantojn. Sed finfine la eventaro estis pli sukcesa ol ni atendis. El la 28 anoncitaj eventoj, 25 vere okazis, kaj kelkaj el la eventoj estis mirige grandaj, inkluzive de novaj vizaĝoj kaj malnovaj ne viditaj dumlonge. Spertuloj multe komentis pri la surprize alta parolkapablo de la novuloj, kiu evidentigas kaj la facilecon de nia lingvo kaj la efikecon de novaj lern-rimedoj.

Mi aparte ŝatas la rakonton pri la plej malgranda evento, kiu estis por la organizanto la unua fojo paroli Esperanton kun alia homo – kaj tiu alia homo eklernis ĝin antaŭ 51 jaroj. Tio estas precize la sperto, kiun ni celis krei per Paralela Universo. Ni esperas, ke tiu ĉi eventaro povos esti unu plia ilo en nia il-skatolo por vigligi la Esperantan movadon en Nord-Ameriko kaj pretere. Venontjare ni klopodos kreskigi la eventon ankaŭ en Sud-Ameriko, kaj eventuale en aliaj kontinentoj, se estas intereso. Mi esperas vidi vin ĉe Paralela Universo 2017!

Jed Meltzer

 

Partoprenintoj laŭ lando kaj grando:

  • Kanado: Toronto ON (11), Montréal QC (8), Victoria BC (5), Saguenay QC (4), London ON (4)
  • Usono: San Francisco CA (28), Washington DC (21), Austin TX (15), Mount Laurel NJ (15), New York NY (13), Watkins Glen NY (12), Kansas City MO (8), Seattle WA (8), Boston MA (8), San Diego CA (7), Atlanta GA (6), Chicago IL (5), Raleigh NC (4), Phoenix AZ (4), Pompano Beach FL (3), Cincinnati OH (2)
  • Kubo: La Habana (19), Viñales, Pinar del Río (3)
  • Meksiko: Santiago de Querétaro (14)
  • Kaj surmare sur la krozŝipo Celebrity Solstice (3, Esperantista familio)

Sume: 231


Fotoj, videoj, kaj komentoj pri la eventaro troviĝas en la Facebook- kaj la Telegram-grupoj. Ĉiuj ligiloj troviĝas ĉe paralelauniverso.com.

arkivita en:
Enrique Ellemberg
Enrique Ellemberg diras:
2016-08-25 01:18
De multaj homoj mi aŭdis ion simila al "venontan jaron ..." Kial ni devas atendi tutan jaron por ripeti tiun sukcesan Paralelan Universon?
Eble 3 monatoj estus pli bona atendo-tempo. Je la okazanta lernado, en 90 tagoj estos 100 000 pliaj Duolingo-registritoj kaj eble 2700 finintoj.
Chuck Smith
Chuck Smith diras:
2016-08-25 09:27
Vi ne estas la sola persono, kiu proponis tion. La plej granda timo rilate al tio estas, ke se ĝi okazus pli ofte, ĝi ne plu estus tiom speciala. Krome, multaj malgrandaj eventoj eble eĉ pli malgrandiĝus aŭ ne okazus entute! Tamen, mi persone kredas, ke 4-foje jare estas tro kaj 1-foje jare estas maltro.

Tial, mi proponas, ke ĝi okazu 2-foje jare. Tiel, pligrandiĝante en Sudamerikon, grupoj povas amuziĝi pri tio, ke duono de la evento okazas vintre kaj la alia duono somere. :)
Dieter Rooke
Dieter Rooke diras:
2016-08-29 10:18
Kie estas troveblaj kaj spekteblaj la videofilmoj pri la renkontighoj?
Dennis Keefe
Dennis Keefe diras:
2016-09-01 20:14
Estos tre fruktodona laboro trovi kiamaniere kunligi la novan, interretan mondon de Esperanto kun la tradicia. La persono aŭ teamo kiu sukcesos elpensi sistemon (laŭ la principaro de Krea Komunaĵo) por interplekti la du mondojn faros grandan kontribuon al la daŭra vivado de nia lingvo. (Tiu sistemo plej probable baziĝos sur teknologio, tamen samtempe baziĝos sur la fundamenta bezono de homoj ekkoni kaj renkonti sin vizaĝ-al-vizaĝe). Paralela Universo bone simbolas parton de la renkontiĝo de, ni diru, tiuj du mondoj: Esperantistaro I kaj Esperantistaro II.

Mi tre ĝojas, ke mi mem povis fizike partopreni en Paralela Universo, kvankam mi kapablis altiri nur du aliajn homojn al iu varma plaĝo en suda Florido.

La celoj de Jed Meltzer kaj liaj kunlaborantoj estas fundamentaj kaj klaraj, kaj tiuj celoj, kiuj rilatas la kunligadon de tiuj du mondoj – la novaj retlernantoj de Esperanto kaj la tradiciaj verduloj – staras inter la plej gravaj celoj de la Esperanto-Movadoj. Tio estas parto de vera strategio: puzlopecoj kiuj bone, bele kohere kunligiĝas por fari tuton, kaj pecoj kiuj samtempe relative facile kompreniĝas de ĉiuj, ne nur de elito.

La ago-sfero de Paralela Universo ĉi foje limiĝis al Nordameriko. El 28 anonicitaj eventoj, okazis 25. Se la sama evento okazos venontjare, eble povas okazi en duoble pli da lokoj, kaj tio en nur Nordameriko. Krome per trafa utiligo de kelkaj simplaj principoj de Merkatiko, povas ĉeesti pli da homoj en ĉiu loka aranĝo. Tio estas normala interna kresko-disvolviĝo.

Oni parolas pri, en la venonta jaro, aldoni UNU alian kontinenton: Sudameriko. Tio estas bona, kutima strategio de kreskigo, ĉu ne? Sed la interreto ne estas kampo de normala kreskado, kaj mi pensas, ke oportuna paŝo-sekvo estus aldoni ĉiujn kontinentojn en la venonta jaro: Nordameriko, Sudameriko, Afriko, Eŭropo kaj Azio (ankaŭ ĉiuj insuloj kaj ŝipoj – vidu la artikolon). Se estus 23 lokoj en Paralela Universo ĉi jare, povus esti pli ol 200 en la venonta jaro, depende de la emo de la organizantoj kaj partoprenantoj.

Unu valora parto de la provo Paralela Universo estas la enhavo mem. Ni povas lerni de enhavoj se la lokaj organizantoj parolas, skribas pri tiaj enhavoj kaj la efiko, ne-efiko, mal-efiko, kaj eĉ mis-efiko de tiaj enhavoj: muzeoj, natur-promenadoj, keglo-ludado, serĉludoj, filmo, manĝoj, kafotrinkado, ktp. . . . Ekkoni detalojn pri enhavoj kaj rezultoj estas ekdoni pli da iloj en la laboro-skatolo de Esperantistoj kiuj emas fari aranĝojn.

Ne ekzistas perfekta enhavaro, kaj videblas, ke la aranĝo-filozofio de Jed estas sur la bona vojo. Aranĝoj okazas en malsamaj lokoj, kaj malsamanaj lokanoj ne samas rilate tion kion ili volas fari. Ĝenerala ŝablono sufiĉas.

Parenteze, Dieter kredas, ke la ideo meti filmon en la aranĝo ne estas bona ideo, tamen ĉu bona aŭ nebona dependas de la loko, de la celgrupo, de la filmo mem, kaj ankaŭ de la partoj de la aranĝo antaŭ kaj post tiu filmo. Kaj ne forgesu, ke ĉiu aranĝo dependas de la aranĝanto mem: se li aŭ ŝi faras ION, gratulu almenaŭ iomete, kaj ne priĵuĝu sen bone koni la situacion: ne petu de Pikaso ke li muzikumu, kaj de Mozarto ke li pentru. Esperantujo ne bezonas perfektajn homojn kaj perfektajn aranĝojn; krome, nia komunumo bezonas homojn kiuj motiviĝas por fari ION, JARON POST JARO por antaŭenigi la aferon.

Ni ne pensu, ke Paralela Universo estas tute nova koncepto (kaj mi menciu, ke la kunmetado de novuloj kun malnovuloj estas kerna, teoria kaj praktika, nocio de Merkatiko kaj Strategio). Antaŭ nelonge, Lee Alexander, mi pensas, metis kopion de skribaĵo sur FB-ejo ie, kaj en tiu skribaĵo de antaŭ jardekoj, klare videblas ke loka instanco de Esperanto volis iel prezentigi lokajn Esperantistojn al novaj “korespondaj, leteraj” Esperantistoj. La tradiciaj Esperantistoj tiutempe kaj la novaj, “leteraj” Esperantistoj estis la du mondoj de antaŭ jardekoj kiuj ankaŭ bezonadis sian komuniko-vojon inter la du paralelaj universoj.
Enrique Ellemberg
Enrique Ellemberg diras:
2016-09-03 05:06
Ŝajnas ke ĉiuj konsentas ke Paralela Universo estas tre bona
ideo kaj ke ĝi bone funkciis.

Sed la plejmulto parolas pri la venonta jaro. Mi kredas ke se ĝi
funkcias, ni devas fari tion pli ofte. Ankaŭ estas bona ideo fari
tion en la tuta mondo, ne nur en norda Ameriko. Sed, ĉu tio
estas praktika?

Usono havas novan ilon nomita Duolingo por angla-parolantoj.
Sed pli ol duono de tiuj duolinganoj ne loĝas en Norda Ameriko.
La tuta Ameriko kaj Hispanio havos tian ilon baldaŭ (por
hispana-parolantoj). Ankaŭ ekzistas Lernu.net kaj multaj aliaj
manieroj por lerni Esperanton per la reto. Ankaŭ en la tuta
mondo homoj ĉiam ŝatas kopii tion, kio okazas en Usono.

Dum la venontaj 3 monatoj, 100 000 novaj alvenintoj registriĝos
en la angla Duolingo. Multaj registriĝos en la hispana Duolingo.
Ĉu ili ankoraŭ memoros pri Esperanto post tuta jaro?

Mi kredas ke tre baldaŭ ni bezonas Paralelan Universon por
tiuj regionoj kiuj ne partoprenis la unuan fojon, kaj tri monatoj
poste, same por la tuta mondo.

Oni diris ke Usono bezonas pli da helpo ĉar en Usono la
distancoj estas tro grandaj. Mi kredas ke en Usono estas kelkaj
regionoj kiu havas pli ol 10 milionoj da homoj en regionoj pli
malgrandaj ol tiuj regionoj de Eŭropo kiu havas tiom da homoj.

( Ĉi tiu skribaĵo kontrolita per Lingvoilo
http://esperantofre.com/edu/lernie.htm#skri )
Lee Alexander Miller
Lee Alexander Miller diras:
2016-09-03 15:19
Mi kredas ke granda parto de la allogo por Paralela Universo estis ĝia spontaneco. Iu ekhavis la ideon, homoj entuziasmiĝis, kaj ĝi okazis kiel antaŭvidita.

Se oni provos starigi formalan programon de regulaj "Paralelaj Universoj", tamen, tio spontaneco malaperos kaj homoj komencos senti ian devon fari ion, partopreni aranĝon, ktp. Cetere, devus esti "iu" aŭ "iuj" kiuj planus kaj estrus la eventojn . . .

Mi kredas ke estos pli bone simple atendi, ĝis el la komunumo aperos nova spontana propono: "Hej, homoj, ni multe ĝuis la unuan Paralelan Universon, ni faru denove!" Neniu vere volas sekvi la modelon de niaj tradiciaj kluboj kaj grupoj, kaj neniu (aŭ certe ne mi) volas havi novan "devon".
Jed Meltzer
Jed Meltzer diras:
2016-09-05 00:38
Ni havas planojn, sed mi ankoraŭ devas atendi kelkajn konfirmojn por anonci detale. Ni esperas, ke ni povos konservi la spontanecon sed ankaŭ sufiĉe regi la aferon por flegi ĝin al sana daŭripova kondiĉo. Estos malgranda komitato, kaj ni faros decidojn grupe pri la plej gravaj demandoj - kiam okazu, kiom ofte, kaj kie. Ni ŝatas la ideon kreskigi la aferon samtempe en multaj kontinentoj, sed probable por efektivigi tion ni bezonas "kunordiganton" por ĉiu kontinento. Se vi havas bonan kontakton kun multaj esperantistoj en via kontinento kaj volas fari tion, bonvole kontaktu min ĉe jedmeltzer ĉe gmail punkto com. Dankon!