Vi estas ĉi tie: Hejmo / Members / Александр Викторович Корженков / Sepa kaj Asorti koncertos en Birštonas

Sepa kaj Asorti koncertos en Birštonas

de Aleksander Korĵenkov Laste modifita: 2016-03-06 18:17

La partoprenantoj de la 52-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, kiuj okazos inter la 2-a kaj la 10-a de julio en Birštonas, povos ĝui elstaran kulturan programon en Esperanto, kadre de kiu koncertos la konata esperantista grupo “Sepa kaj Asorti”. Legu pli detale pri ĉi tiu Litovia muzika grupo en la novaĵretejo La Balta Ondo, kie aperis jam pli ol 30 tekstoj pri BET-52.
http://sezonoj.ru/2016/03/bet-33/