Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Forpasis Harry Harrison

Forpasis Harry Harrison

de Redakcio Laste modifita: 2012-08-16 19:57
La renoma verkisto Harry Harrison forpasis la 15-an de aŭgusto en Crowborough (Anglio). Li naskiĝis la 12-an de marto 1925 en Stamford (Konektikuto, Usono). Harrison lernis Esperanton en sia junaĝo kaj estis membro de UEA jam ekde 1945. En 1985 li estis elektita al la Honora Patrona Komitato de UEA. Li estis ankaŭ honora prezidanto de Esperanto-Asocio de Irlando kaj honora membro de la usona landa asocio Esperanto-Ligo de Norda Ameriko (nun Esperanto-USA).

Harrison famiĝis pro siaj sciencfikciaj romanoj, en kiuj ofte aperas mencioj pri Esperanto kiel lingvo de la estonta mondo kaj ankaŭ specimenaj tekstoj en Esperanto, kvankam ne ĉiam en ortodoksa formo. La plej fama parto de lia verkaro estas la serio pri la "Rustimuna Ŝtalrato". Unu libro de la serio, "La naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato", aperis en Esperanta traduko en 1996 ĉe Sezonoj kaj estas senpage elŝutebla ĉe la eldonejo. Jam pli frue Sezonoj eldonis lian novelon "La stratoj de Aŝkelono" (1994).

La unua Esperanta traduko de verko de Harrison estis "La verda estonteco", sciencfikcia novelo pri Irlando, kiu aperis ĉe Esperanto-Asocio de Irlando en 1984. En 2001 Impeto eldonis tradukon de lia romano "La kaptita universo", kiu, voĉlegita de la tradukinto Andrej Grigorjevskij, en 2004 aperis ankaŭ sur kompakta disko.

Gazetara komuniko de UEA

 
arkivita en:
ztisljar
ztisljar diras:
2012-08-17 13:06
Harrison estas unu el malmultaj homoj kiuj apartenas sendube al la E-movado kaj kiu havas gravan renomon en la mondo ghenerale. Esperantistoj devus organizi omaghajn manifestajhojn (prelegojn, rondajn tablojn...) kaj aparte en Irlando kaj Usono. Certe tio elvokus multe pli da ghenerala interesigho che la publikaj rimedoj ol iu ajn pure esperantista arangho.
punktor
punktor diras:
2012-08-17 13:47
Chi tie oni povas kondolenci:
http://harryharrison.wordpress.com/[…]/