Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Flo Martorell ricevis la FAME-premion

Flo Martorell ricevis la FAME-premion

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-03 16:56
Floréal Martorell, la fondinto de Vinilkosmo, ricevis la ĉi-jaran 3.000-eŭran premion de la FAME-fondaĵo, pro siaj kontribuoj al la Esperanta muzika kulturo.

En 1988 Alois Meiners starigis la fondaĵon FAME por subteni la Esperantan kulturon. La fondaĵo ĉiun duan jaron kunlabore kun la urbo Aalen disdonas kulturpremion, kiu valoras 3.000 eŭrojn.

La ĉi-jaran premion ricevis Floréal Martorell, por siaj meritoj rilate al la Esperanta muzika kulturo. La transdona  ceremonio okazis en la urbo Aalen, lige kun solena festo kun subteno de la urba administracio. La festprelegon faris konata germana esperantisto kaj konanto de muziko, Gunnar Fischer.

La premio grave utilos por ripari la sekvojn de la detrua incendio, okazinta en la registrejo de Vinilkosmo antaŭ iom pli ol jaro.

En 2010 la premion ricevis Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov, kiuj eldonas la revuon La Ondo de Esperanto, en 2008 Internacia Esperanto-Instituto, en 2006 la Interkultura Centro Herzberg, kaj en 2004 la muzikgrupo Kajto.

Laŭ informoj de Ret-Info

arkivita en:
fsoghomonian
fsoghomonian diras:
2012-11-03 15:33
Gratulado agrablas kaj por la gratulanto kaj por la gratulato sed pli efikas la agado : vizitu la retejon de Vinilkosmo kaj partoprenu la promeskampanjon por helpi la produktadon de esperantistaj artistoj :-)
fsoghomonian
fsoghomonian diras:
2012-11-03 15:39
Sahaquiel9102
Sahaquiel9102 diras:
2012-11-20 21:20
Tutmeritoplena!