Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2009 / Premio Deguchi al Vinilkosmo

Premio Deguchi al Vinilkosmo

de Redakcio Laste modifita: 2009-08-23 07:39
La muzika eldonejo Vinilkosmo, starigita de EUROKKA, ĉi-jare ricevis la premion Onisaburo Deguchi, foje nomatan "la esperantista pacpremio". La premion oni aljuĝas pro agado, kiu antaŭenigas internacian amikecon kaj pacon. Laŭ la estraro de UEA, Vinilkosmo laboras tiudirekte per muzikaj rimedoj.

La premio konsistas el diplomo, kiun transprenis en Bjalistoko Jeanne-Marie Cash por transdoni al la respondeculo de Vinilkosmo kaj EUROKKA en Donneville (Tuluzo/suda Francio/Okcitanio), kaj el sumo de 2.000 eŭroj, kiujn Vinilkosmo intencas uzi por financi kaj novan projekton de albumo de Esperanto-artisto kaj, tra EUROKKA, por financi Esperanto-artistan programadon kadre de turneo aŭ kultura aranĝo en la venontaj monatoj.
 
"La tuta teamo de Vinilkosmo/EUROKKA dankegas la UEA-estraron pro la atribuo de la premio, kaj akceptas kun granda plezuro kaj honoro tiun premion kiel agnoskon al la 21-jara Esperanto-muzika agado, kiu strebas kontribui al paco kaj interkompreniĝo en la mondo per Esperanto-muzika kulturo", skribas Floreal Martorell de Vinilkosmo en gazetara komuniko.

Fotoj de la transdono de la diplomo aperis en la paĝo de Vinilkosmo en Ipernity. Vinilkosmo lastatempe lanĉis ankaŭ retejon kun esperanta muziko en la formato mp3.

arkivita en:
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2009-08-23 16:47
Estas tre grave ricevi la esperantistan pacpremion, gxui gxin kaj duaflanke tre grave esti tion diskonigi inter esperantista popolo kaj inter alia popolo, ke ili vidu ke porpaca agado estas honorata.

Ni devas strebi ankaux cxiujn porpacaj organizojn kunigi en la komuna agado por pli efike kaj pli rapide akiri nian celon.