Vi estas ĉi tie: Hejmo / Kniivilä gajnas finnan premion

Kniivilä gajnas finnan premion

de Jan Ulrich Hasecke Laste modifita: 2014-10-30 21:43
La finna eldono de "Homoj de Putin" de Kalle Kniivilä estis elektita inter 164 libroj kiel la plej bona nefikcia verko en Finnlando ĉi-jare fare de la prestiĝa kultura revuo "Kanava" ("Kanalo"). Jen vi povas mendi ĝian Esperanto-eldonon: http://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=9064

Demisiis la prezidanto de ILEI

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-17 06:17

[Ret-Info] Antaŭ kelkaj tagoj, 2013.01.13, en retmesaĝa cirkulero Stefan MacGill – kun martfina limdato – demisiis de la prezidanta posteno de ILEI.

Demisiis la prezidanto de ILEI - Legu pli...

Esperanto-reklamo: 1,7 milion-foje dum jaro en Hungario

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-08 20:59

[RET-INFO] Esperanto rapide mortus sen reklamo. Rezulte de pagata reklam-kampanjo de la "Esperanto-Centro Eventoj" en la pasinta jaro 2012 aperis Esperanto-reklamoj en la hungarlingva interreto pli ol 1,7 milion-foje.

Esperanto-reklamo: 1,7 milion-foje dum jaro en Hungario - Legu pli...

UEA atingis 5.005 individuajn membrojn en 2012

UEA atingis 5.005 individuajn membrojn en 2012

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-05 00:12

Laŭ alarma statistiko diskonigita de la Centra Oficejo en oktobro, ekzistis granda risko, ke Universala Esperanto-Asocio dum la jaro 2012 unuafoje dum sia postmilita historio ne atingos la kvanton de 5.000 individuaj membroj. Lastmomentaj aliĝoj tamen savis la situacion, sed kun nur malgranda marĝeno.

UEA atingis 5.005 individuajn membrojn en 2012 - Legu pli...

Labora kaj distra jarŝanĝo en Naumburga JES

Labora kaj distra jarŝanĝo en Naumburga JES

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-05 01:12

Ĉirakaŭ 240 esperantistoj renkontiĝis en Naumburg (Saale), Germanio por kune festi la jarŝanĝon kadre de Junulara Esperanto-Semajno. La aranĝo, kunorganizata de Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj kaj Varsovia Vento, estas posteulo de la kunigitaj Internacia Seminario kaj Ago-Semajno. Ĝi estas nun la plej granda vintra junulara Esperanto-renkontiĝo.

Labora kaj distra jarŝanĝo en Naumburga JES - Legu pli...

Agnosko de la agado de AIS-Bulgario fare de Bulgara Scienca Akademio

Agnosko de la agado de AIS-Bulgario fare de Bulgara Scienca Akademio

de Redakcio Laste modifita: 2012-12-31 13:07

[Ret-Info] BulgaraScienca Akademio agnoskas la agadon AIS-Bulgario, kaj kunlabore subtenas ĝin.

Agnosko de la agado de AIS-Bulgario fare de Bulgara Scienca Akademio - Legu pli...

Afrika kongreso okazos post jaro

Afrika kongreso okazos post jaro

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-05 00:24

La 5-a Afrika Kongreso de Esperanto, kiu estis prokrastita ĉar neniu volis aranĝi ĝin, fine okazos en Benino - en decembro 2013. Samloke okazis la dua Afrika Kongreso de Esperanto en 1991. La Esperanta Civito planis konkurantan afrikan kongreson por pasko 2013, kaj almenaŭ ĝis nun ne anoncis ĝian nuligon.

Afrika kongreso okazos post jaro - Legu pli...

Ĉu vizaĝo de esperantisto sur svisa poŝtmarko?

Ĉu vizaĝo de esperantisto sur svisa poŝtmarko?

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-05 01:23

La svisa poŝto lanĉis kampanjon, enkadre de kiu ĝi aperigos en 2013 oficialan poŝtmarkon kun vizaĝoj de 111 svisaj personoj, kiuj ricevos plej multe da poentoj en publika interreta konkurso.

Ĉu vizaĝo de esperantisto sur svisa poŝtmarko? - Legu pli...

Du tagoj restas por subteni Android-klavaron

Du tagoj restas por subteni Android-klavaron

de Redakcio Laste modifita: 2012-12-29 09:08

Ĉefe pro la insista laboro de Jacob Nordfalk, Esperanto iĝis integra parto de la operacia sistemo Android, kies novaj versioj nun enhavas Esperanto-klavaron. Nun mankas 12 subtenpromesoj por ke li povu daŭrigi sian laboron.

Du tagoj restas por subteni Android-klavaron - Legu pli...

Peter Baláž Esperantisto de la jaro 2012

Peter Baláž Esperantisto de la jaro 2012

de Redakcio Laste modifita: 2012-12-19 07:56

La slovaka esperantisto Peter Baláž, kunordiganto de la asocio E@I, estis elektita Esperantisto de la jaro 2012 en la ĉiujara voĉdonado, kiun ekde 1998 okazigas La Ondo de Esperanto.

Peter Baláž Esperantisto de la jaro 2012 - Legu pli...

UEA intervenis en Esperanto ĉe UN

UEA intervenis en Esperanto ĉe UN

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-29 22:53

La 27-an kaj 28-an de novembro okazis la 5-a Forumo pri Minoritatoj en la Palaco de Nacioj, la Ĝeneva oficejo de Unuiĝintaj Nacioj. Ĝia temo estis la plenumado de la Deklaracio pri la Rajtoj de Personoj Apartenantaj al Naciaj aŭ Etnaj, Religiaj kaj Lingvaj Minoritatoj, adoptita de la Ĝenerala Asembleo de UN la 18-an de decembro 1992. Kiel reprezentantoj de UEA, Cesco Reale kaj Stefano Keller alparolis la Forumon ĉe la tagordero pri malfacilaĵoj spertitaj en la praktikado de la rajtoj difinitaj en la Deklaracio.

UEA intervenis en Esperanto ĉe UN - Legu pli...

80 vizitantoj en la Malferma Tago de UEA

80 vizitantoj en la Malferma Tago de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-29 08:10

80 vizitantoj el 13 landoj ĉeestis la 37-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA la 24-an de novembro. Ĝia gastpreleganto estis prof. Humphrey Tonkin, kies du prelegoj prezentis du dimensiojn de lia Esperanto-agado.

80 vizitantoj en la Malferma Tago de UEA - Legu pli...

Tempo kandidatiĝi por iĝi komitatano B ĉe UEA

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-29 08:02

En 2013 okazos elekto de novaj gvidorganoj de UEA por la periodo 2013-2016. Parto de ĝi estos elekto de komitatanoj B por reprezenti la individuajn membrojn (IM) en la Komitato de UEA. Laŭ la Statuto (art. 24) oni elektas unu komitatanon B por ĉiu komencita milo da IM. Se la nombro de IM estos minimume 5001 je la 31-a de decembro 2012, oni elektos ses komitatanojn B; se la nombro estos malpli granda, oni elektos kvin.

Tempo kandidatiĝi por iĝi komitatano B ĉe UEA - Legu pli...

Forpasis Aleksandr Ŝevĉenko

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-25 20:46

La 24-an de novembro neatendite forpasis Aleksandr Ŝevĉenko, rusia esperantisto, fondinto kaj gvidanto de "Impeto", unu el plej rimarkindaj esperantistaj eldonejoj. Ĉi-septembre Aleksandr fariĝis 55-jara.

Forpasis Aleksandr Ŝevĉenko - Legu pli...

Akademiano pereis en incendio

Akademiano pereis en incendio

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-23 11:23

François (Francisko) Simonnet, membro de la Akademio de Esperanto, denaska esperantisto, pereis en incendio en sia hejmo merkrede la 21-an de novembro 2012.

Akademiano pereis en incendio - Legu pli...

Invado de Gaza sektoro povus nuligi du kongresojn

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-20 10:45

Jam cento da homoj dum la lasta semajno pereis pro la konflikto ĉirkaŭ la Gaza sektoro, la plej multaj el ili palestinanoj. Se la bataloj akriĝos ĝis surgrunda milito, la Azia kongreso kaj la IJK verŝajne devos esti nuligitaj, opinias la ĝenerala direktoro de UEA.

Invado de Gaza sektoro povus nuligi du kongresojn - Legu pli...

Milito ne haltigos IJK-n en Israelo

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-20 08:28

La akra milita konflikto inter Israelo kaj la grupo Hamas kiu regas la teritorion Gaza ne malhelpos la okazigon de Internacia Junulara Kongreso en Afikim en nord-orienta Israelo, esperas Łukasz Żebrowski, la prezidanto de TEJO. En 2014 IJK okazos en norda Brazilo.

Milito ne haltigos IJK-n en Israelo - Legu pli...

Forpasis Li Shijun

Forpasis Li Shijun

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-12 10:48

S-ro Li Shijun (esperanta nomo: Laŭlum), ĉina fama Esperanta tradukisto kaj verkisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de la Universala Esperanto-Asocio, forpasis pro malsano je la 7a horo antaŭtagmeze, la 10an de novembro, 2012. Li estis 89jara.

Forpasis Li Shijun - Legu pli...

Esperanto-Ponto en Bydgoszcz

Esperanto-Ponto en Bydgoszcz

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-07 04:58

Okaze de 125-a datreveno de Esperanto, la urba konsilio de Bydgoszcz en centra Pollando decidis honori la jubileon, donante al ponto trans la rivero Brda la nomon Esperanto.

Esperanto-Ponto en Bydgoszcz - Legu pli...

Nova paneo en la retejo de TEJO

Nova paneo en la retejo de TEJO

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-07 04:55

La retejo de TEJO jam de pluraj monatoj teknike misfunkcias, montrante mikse enhavon en diversaj lingvoj. En lundo aldoniĝis nova paneo, kiu kaŭzas ke vizitantoj el multaj landoj tute ne povas atingi la retejon. Anstataŭe ili estas direktitaj al aliaj, senrilataj retejoj, aŭ ricevas averton, laŭ kiu la adreso tejo.org ne plu apartenas al TEJO.

Nova paneo en la retejo de TEJO - Legu pli...

Agoj pri dokumento