Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / 80 vizitantoj en la Malferma Tago de UEA

80 vizitantoj en la Malferma Tago de UEA

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-29 08:10
80 vizitantoj el 13 landoj ĉeestis la 37-an Malferman Tagon de la Centra Oficejo de UEA la 24-an de novembro. Ĝia gastpreleganto estis prof. Humphrey Tonkin, kies du prelegoj prezentis du dimensiojn de lia Esperanto-agado.

Sub la temo 125 jaroj: Esperanto tiam kaj nun, la movada aktivulo Tonkin dediĉis la unuan prelegon al la jubileo de Esperanto, traktante precipe la aktualajn defiojn antaŭ UEA. En sia alia prelego, Traduko kaj originalo en la Esperanto-literaturo, la literaturisto Tonkin parolis pri la nocio ke nia literaturo estas en si mem tradukita literaturo, ĉar ĉiu literatura verko en Esperanto estas iasence manifestiĝo de la kultura kaj lingva fono de la verkinto.

Tonkin ankaŭ prezentis la libron Pri homoj kaj verkoj kune kun ĝia alia redaktoro Michela Lipari. La libro, lanĉita en la Hanoja UK, estas kolekto de literaturaj eseoj premiitaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, kies prezidanto respektive sekretario Tonkin kaj Lipari estas. Ionel Oneţ prezentis la ĝeneralan rikolton de novaĵoj aperintaj post la antaŭa Malferma Tago. Apartan prezenton pri polaj eldonaĵoj faris Barbara Pietrzak, interalie lanĉante la pollingvan verkon Ludwik Zamenhof de Walter Żelazny.

Krome la programo konsistis el Esperanto-filmoj kaj ĝi finiĝis, jam tradicie, per programero, dum kiu la ĉeestantaj estraranoj de UEA, ĉi-foje Claude Nourmont, Barbara Pietrzak kaj Loes Demmendaal, respondis demandojn de la publiko.

Tra la tuta tago estis vigle vizitata la libroservo. La plej furora varo, kun 22 venditaj ekzempleroj, estis la folio kun la nova poŝtmarko pri la Unua Libro, dum la plej populara libro estis Pri homoj kaj verkoj, kiun aĉetis 13 vizitantoj. Kun 8 ekzempleroj bone vendiĝis ankaŭ alia novaĵo, la 800-paĝa Bildvortaro de Petro Desmet' kaj Jozefo Horvath. La vendoj sumiĝis entute je 1912 eŭroj.

La prelegoj de Humphrey Tonkin estas aŭskulteblaj kaj legeblaj en la sekcio "Liberaj studoj" de edukado.net

Gazetara komuniko de UEA

arkivita en: