Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Peter Baláž Esperantisto de la jaro 2012

Peter Baláž Esperantisto de la jaro 2012

de Redakcio Laste modifita: 2012-12-19 07:56
La slovaka esperantisto Peter Baláž, kunordiganto de la asocio E@I, estis elektita Esperantisto de la jaro 2012 en la ĉiujara voĉdonado, kiun ekde 1998 okazigas La Ondo de Esperanto.

La sekreta elekto okazas en du ŝtupoj: unue grupo de 15 proponantoj nomumas kandidatojn, poste alia grupo de 15 elektantoj voĉdonas por tiuj. Ĉi-jare estis entute 21 kandidatoj, el kiuj 15 ricevis almenaŭ unu voĉon. Estas diskonigitaj nur la nomoj de tiuj kandidatoj, kiuj ricevis minimume tri voĉojn.

La gajninto, Peter Baláž, ĉi-jare ricevis sep voĉojn. Po kvin voĉojn ricevis Hori Yasuo kaj Stefan MacGill. Kvar voĉojn ricevis la redaktoro de Libera Folio, Kalle Kniivilä. Po tri voĉojn ricevis Mireille Grosjean kaj Perla Martinelli.

Laŭ la motivigo publikigita de La Ondo de Esperanto, Peter Baláž ricevis la distingon pro starigo, evoluigo kaj prizorgo de gravaj retaj projektoj; modela kunlaboro kun landaj kaj Eŭropaj instancoj; okazigo de la Somera Esperanto-Lernejo kaj de la scienca konferenco KAEST; eldono de gravaj diskoj, libroj, broŝuroj kaj filmoj en/pri Esperanto; kaj pro tio, ke li sukcesas stimuli kaj (re)aktivigi multajn talentajn gejunulojn, kiuj sen tio eble perdus intereson pri Esperanto.

Pasintjare kiel Esperantisto de la jaro estis elektita Dennis Keefe, en 2010 la distingon ricevis Katalin Kováts, kaj en 2009 la redaktoro de La Ondo de Esperanto, Aleksandеr Korĵenkov.

Legu pli en Sezonoj.ru

 
arkivita en:
Vajs
Vajs diras:
2012-12-16 08:57
Mi gratulas al Petro Baláž kaj same al tiuj, kiuj donis al li voĉojn. Petro Baláž apartenas al motoroj de E-movado en Slovakio kaj en la mondo. Lia elekto kiel Esperantisto de la jaro 2012 estas granda motivigo por juna generacio. Lia la plej granda kapableco estas kunlaboro kun homoj kaj kapableco anigi ilin por Esperanto.
J. Vajs
KuboF
KuboF diras:
2012-12-16 14:18
Gratulon al Petro pro la elektigo! Vidante lian laboron kaj lian vastan agadkampon ne eblas ne konsenti kun la jxurio.

Kiel amuzan kromrimarkon mi aldonas ke Petro kiel bona komputikisto ricevadis laux jaroj sinsekve 0, 1, 2, 4 vocxdonojn - tute laux duuma sistemo :) Nur dum tiu cxi vocxdonado li devintus ricevi 8, ne 7...
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-12-17 11:36
Persone, mi tre ghojas kaj gratulas same al Petro kiel al la elekta komisiono, pro ghusta kaj prava elekto.
Mi dezirus, ke ghuste Petro estu elektita por ghenerala sekretario de Centra Oficejo de UEA. Li estas ne nur inventa kaj laborema, sed posedas bonan povoscion de uzado de moderna informatiko, sen kiu neniu progreso estas imagebla.
jparzyszek
jparzyszek diras:
2012-12-19 13:34
Mi sincere gratulas al Petro, kiu dum malpli ol 10-jaroj, igxis unu el la pintaj profesiuloj promaciantaj kaj uzantaj Esperanton.

Kara Stanislavo!

En UEA gxenerala sekretario estas la honorkiala funkcio en la Estraro. Membro-gvidanto de la profesia stabo en Rotterdamo, kiu ofte reprezentas UEA en la "eskteraj" riltoj, estas la gxenerala direktoro. Mi konsentas kun via opinio, ke Petro (se li volus tion) estus unu el la plej bonaj kandidatoj por vivigi kaj modernigi UEA, sed momente oficas Osmo Buller, kiu multfacete estas tre kompetenta.