Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Milito ne haltigos IJK-n en Israelo

Milito ne haltigos IJK-n en Israelo

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-20 08:28
La akra milita konflikto inter Israelo kaj la grupo Hamas kiu regas la teritorion Gaza ne malhelpos la okazigon de Internacia Junulara Kongreso en Afikim en nord-orienta Israelo, esperas Łukasz Żebrowski, la prezidanto de TEJO. En 2014 IJK okazos en norda Brazilo.

La loko de la venontjara Internacia Junulara Kongreso estis elektita de la estraro de TEJO en januaro 2012, kiam jam komenciĝis la interna konflikto en la najbara Sirio. Tiam la estraro de TEJO elektis inter tri kandidatoj: Germanio, Israelo kaj Meksiko. La israela propono laŭ la prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, estis elektita pro du kialoj: la propono estis la plej kompleta el la tri, kaj jam pasis kvarona jarcento de la pasinta IJK en la regiono.

La kongresa temo en Israelo laŭplane estos Reciklado - ĉu nova vivmaniero? ĉu nova religio?

Post kiam la decido estis farita, la konflikto en Sirio, dudek kilometrojn de la kongresurbo, tre akriĝis. Krome komenciĝis plena milito inter la regantoj de la Gaza sektoro kaj Israelo. Libera Folio demandis al la prezidanto de TEJO, ĉu la asocio nun rekonsideras la decidon kongresi en tiel konflikta regiono.

Łukasz Żebrowski: — Ni sekvas la okazaĵojn en tiu mondoparto. Ĝis la IJK restas ankoraŭ 9 monatoj, kaj kutime tiaj “aktivaj” konfliktoj daŭras nur kelkajn semajnojn. Krome, la IJK estas planita en la nordo de la lando, dum la konflikto nuntempe okazas en la sudo. Momente ankoraŭ ne estas neceso konsideri drastajn ŝanĝojn, sed ni sekvos la evoluon de la situacio, kaj kompreneble la persona sekureco de la kongresanoj restas inter la plejaj zorgoj.

Neniu nova decido do pri la kongreso en 2013. La ĉefa novaĵo de la estraro de TEJO anstataŭe estas, ke oni nun elektis kongreslandon por la jaro 2014. Kandidatis la kongreslando de la Universala Kongreso, Argentino, kaj Brazilo. Laŭ la decido de TEJO, en 2014 IJK okazos en norda Brazilo.

Łukasz Żebrowski: — Ambaŭ proponoj estis tre bonkvalitaj, kaj pro tio ne tre facilis fari la elekton. Kaj brazilanoj kaj argentinanoj sendube povus fari bonajn kongresojn. Ni decidis do, ke plej saĝos ke ambaŭ teamoj povu esti laborigitaj en 2014. Decidante pri Brazilo ni samtempe instigis kaj plu instigos JEA prepari bonan junularan programon en la UK, ĉar ja certe ne facilus fari bone kaj junularan programon kaj IJK-n. Plie, okazigante IJK-n en nordo de Brazilo, ni certas, ke entute pli da homoj povos kongresi en 2014. IJK en Argentino supozeble povus esti iom pli granda ol la brazila, tamen kun sufiĉe sama partoprenantaro kiel en la UK.

arkivita en:
Superteksto
Superteksto diras:
2012-11-19 08:38
en klavaro tro najbaras J kaj U.
tio embarasas foje esperantistojn.

> "Decidante pri Brazilo ni samtempe instigis kaj plu instigos JEA prepari bonan junularan programon en la UK,"
LukiZ
LukiZ diras:
2012-11-19 08:49
JEA - Juna Esperantistaro Argentina
Superteksto
Superteksto diras:
2012-11-19 09:29
Koran dankon pro via korekto :)