Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Labora kaj distra jarŝanĝo en Naumburga JES

Labora kaj distra jarŝanĝo en Naumburga JES

de Redakcio Laste modifita: 2013-01-05 01:12
Ĉirakaŭ 240 esperantistoj renkontiĝis en Naumburg (Saale), Germanio por kune festi la jarŝanĝon kadre de Junulara Esperanto-Semajno. La aranĝo, kunorganizata de Germana kaj Pola Esperanto-Junularoj kaj Varsovia Vento, estas posteulo de la kunigitaj Internacia Seminario kaj Ago-Semajno. Ĝi estas nun la plej granda vintra junulara Esperanto-renkontiĝo.
Labora kaj distra jarŝanĝo en Naumburga JES

Diskutrondo. Foto: Sasha Murr

Inter la 28-a de decembro 2012 kaj la 4-a de januaro 2013, Junulara Esperanto-Semajno nun okazas jam la kvaran fojon.

Aparte riĉa estas ĉi-jare la “movada” parto de la programo. En ĝiaj kadroj la ĉeestantoj diskutas interalie pri la strategia vizio de UEA, gvidataj de unu el la anoj de la Komisiono pri Strategiaj Demandoj, Michael Boris Mandirola.

Serio de debatoj “Malsamideanoj”, inspirita de Łukasz Żebrowski, prezidanto de TEJO, traktas neŭtralecon de la junularaj Esperanto-organizoj, manierojn organizi nian movadon kaj estontecon de JES. Ĉirkaŭ dudeko da homoj partoprenas en la 4-sesia aktivula trejnado kunordigata de Nico Huurman. La partoprenantoj havos ŝancon ekscii kiel bone kaj efike plani kaj organizi Esperanto-aranĝon – de buĝeto ĝis varbafiŝoj.

Post laboraj tagoj venas distraj vesperoj kun koncertoj de Esperanto-steluloj kiel Platano, JoMo, 42 kaj Jonny M. En la sekvaj tagoj koncertos ankaŭ Tone, Danghera kaj La Perdita Generacio. En la trinkejo eblas festi la bonvenigon de la Novjaro eĉ 38-foje, dank’ al la plena listo de la horzonoj en la mondo kun indiko je kioma – laŭ la loka tempo – komenciĝas 2013 en diversaj landoj.

La plej freŝajn novaĵojn pri la aranĝo disaŭdigas Muzaiko, kies teamanoj partoprenas la aranĝon.

Paweł Fischer-Kotowski

arkivita en:
Roland Schnell
Roland Schnell diras:
2013-01-01 16:11
2013 Internacia jaro de kvinoo (Quinoa, Quinua) de Unuiĝintaj Nacioj
Estas ege bedaŭrinde, ke JES ignoris mian etan kontribuon, kiu metus Esperanton en unu linion kun reprezentantoj de ŝtatoj kaj neregistaraj organizoj. Mi sendis specimenojn de dolĉaj kvinoo-kukoj, bakita de mi laŭ propra invento (http://www.ipernity.com/doc/porkido/13963309) kaj petis montri mian filmeton de kvar minutoj (http://www.youtube.com/watch?v=BOaxD2-n9eA). Tiuj, kiuj ankoraŭ ne estas konvinkitaj, ke kvinoo estas taŭga temo, povas legi mian skizon.
http://www.ipernity.com/blog/porkido/436580
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-01-04 16:11
Laŭ la statistiko trovebla en vikipedio la ĉi-jara JES estas la due plej malgranda el la ĝisnunaj kvar,
http://eo.wikipedia.org/wik[…]tatistiko_de_partoprenantoj . Multe pli da homoj partoprenis en la du lastaj jarŝanĝoj, kiam ankoraŭ ekzistis IS kaj AS, nome sume ĉ. 410 en 2007/8 kaj ĉ. 340 en 2008/9.

Ĉu iu esploris la kaŭzojn de la malkreskado? Ĉu temas pri kaŭzoj ligitaj al internaj aŭ eksteraj okazaĵoj?
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski diras:
2013-01-06 00:48
Ne la dua plej malgranda, sed la plej granda, do konsekvence ne malkreso, sed kresko - jen eta ĝustigo por tiuj kelketuloj, kiujn vere interesas tiuj fingre kalkuleblaj diferencoj.

Cetere, valoras aldoni daton al la teksto, ĉar ĝi estas raporteto liverita la 31-an de decembro, do sufiĉe komence de la evento. Nun povas iom ŝajni, ke temas pri postrenkontiĝa raporto, sed tiu alvenos iam ene de kelkaj venontaj tagoj.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-01-06 15:30
Kaj kiel vi, Łukasz, komentas pri la fingre malfacile kalkulebla diferenco inter la sumo de IS kaj AS kompare kun la JES-nombroj?
Łukasz Żebrowski
Łukasz Żebrowski diras:
2013-01-06 17:23
Facile per sumo de:
1. Ĝenerala malkresko de partoprenantoj de Esperanto-aranĝoj
2. Nombro de homoj, kiuj alvenas al la aranĝo nur kiam ĝi estas proksime
3. Kalkuleraro pro la homoj kiuj partoprenis ambaŭ IS kaj AS
Fine mi nur rimarkiĝu (ĉar ni jam ie havis tiun diskuton, do mi ne intencas reeniri ĝin), ke havi laŭeble multajn partoprenantojn en multaj novjaraj E-aranĝoj, ne estas nia celo, ĉar tiel ni devus havi eble dudekon da silvestraj eventoj en pluraj eŭropaj landoj. Certe tiam via statistiko aspektus brile, sed kun ideo de Esperanto, ĝi havus ne multon komunan.
Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven diras:
2013-01-10 14:49
Ĝuste tio estas mia supozo, ke konsiderinda nombro de homoj venas al aranĝo nur, kiam ĝi estas proksima, kiel vi detaligis en punkto 2. Tial du junulecaj aranĝoj dum jarfino en Eŭropo permesas al pli da homoj partopreni en la internacia Esperanto-vivo ol nur unu tion faras. Ĝuste tio, ebligi al homoj partopreni en la internacia vivo, estas laŭ mi la ideo de Esperanto.

Certe ne temu pri sensenca aldono de dudeko da renkontiĝoj, kiel vi skribas - la nuna realdono de unu plia junuleca aranĝo laŭ mi (kaj kreskanta nombro de aliaj) estus saĝa kvanto.
Gunnar R. Fischer
Gunnar R. Fischer diras:
2013-01-06 20:09
JES ankoraŭ neniel atingis sian plenan kapablon. La unua JES estis nova kaj la komenco pli malfacila, ol la iamaj IS- kaj AS-organizantoj atendis. La 2a JES daŭris unu tagon malpli ol kutime, la 3a JES eĉ du - sed por malpli longa daŭro homoj ne emas elspezi la monon kaj fortojn de longa vojaĝo.

Kvankam loko kaj dato de la 4a JES jam certis fine de januaro 2012, la aliĝilo nur aperis en septembro - rekorde malfrue. Tiel GEJ kaj PEJ maltrafis la ŝancon, varbi jam dum printempo (ekzemple dum IJF) kaj dum la multaj someraj aranĝoj, inter ili SES, dum kiu aperas dekoj da novuloj, kiuj havas neniun konon de "grandaj nomoj" kaj tial des pli bezonas informadon.

Ĉijare mi revidis multajn homojn, kiuj paŭzis dum pluraj jaroj, kaj tio estis unu faktoro, kiu grandigis ĝin. JES estonte povos denove kolekti tiujn "veteranojn", kiuj estas aparte festemaj. Kun sufiĉe frua kaj bona varbado JES povos iĝi denove tiom granda, kiom la IS estis en siaj plej bonaj tempoj (do 280-300 partoprenantoj), kaj tio laŭ mi estas absolute alcelinda. Cetere la lasta IS, kiu estis pli granda ol tiu ĉi JES, okazis en 2003/04 en Naumburg, do antaŭ 9 jaroj.