Vi estas ĉi tie: Hejmo / 2012 / Esperanto-Ponto en Bydgoszcz

Esperanto-Ponto en Bydgoszcz

de Redakcio Laste modifita: 2012-11-07 04:58
Okaze de 125-a datreveno de Esperanto, la urba konsilio de Bydgoszcz en centra Pollando decidis honori la jubileon, donante al ponto trans la rivero Brda la nomon Esperanto.

La malkovro de du tabuloj kun la teksto "Most Esperanto" ("Ponto Esperanto") okazis la 27-an de oktobro.

La ceremonion gvidis en Esperanto kaj en la pola lingvo Lech Zagłoba, prezidanto de la urba komisiono pri kulturo kaj edukado, mem esperantisto de pli ol 40 jaroj. 

La ceremonion partoprenis kelkdek personoj el Pollando kaj gastoj el Germanio, Kazaĥio, Rusio kaj Senegalo, kaj raportis pri ĝi ankaŭ la urba televido.

Laŭ Ret-Info

arkivita en:
Ergard
Ergard diras:
2012-11-07 06:50
Mi sincere gratulas esperantistaron de Bydgoszcz kun nova belega ZEO kaj esperas, ke iam estos la tempon, kiam Esperanto-mondo povos gratuli ankaŭ moskvanojn, ĝis nun ne havantajn eĉ unu ZEO!
Esperantoluna
Esperantoluna diras:
2012-11-07 09:26
La Esperanto-ponto en Bydgoszcz ne falis de la chielo. S-ro Andrzej Grzembowski faras multege por kaj per Esperanto kaj havas geamikojn ankaux en la urba konsilantaro, ech esperantistojn.
Chie, do geesperantistoj, kie agas serioze, estos serioze traktotaj. En Wagrowiec, kie ni fondis Asocion EDE- PL , nur post unu jaro jam havas tri ZEO-j! Do, ne timu proponi al urbaj konsilantaroj pri nomigo ge stratoj, pontoj, skveroj....
Grave estas, ke ne alinomu malnovajn nomojn je novaj.
125-a jubileo estis granda okazo por tio!
Ergard
Ergard diras:
2012-11-07 17:56
Grandan dankon, kara Stanislaw, Vi absolute pravas! Krome, ni ne havas E-muzeon kun biblioteko…